O3 Latina Gramatiko (daŭrigo)
 
 
ĈAPITRO II. - LA ADJEKTIVO.
 
 De Esperanto al Latino.
 
20. Oni aldonas adjektivon al la nomo por esprimi kvaliton. Ĝi fleksiĝas
kiel la nomo: du nombroj, tri genroj, ses kazoj. Ĝi deklinaciiĝas per la
samaj finaĵoj.
 
 FORMOJ
 
21. La adjektivoj dispartiĝas en du klasoj, laŭ tio se ilia genitivo virgenra ununombra finiĝas per i aŭ is.
 
22. Unua klaso.- Kiaj ajn estas la ununombraj nominativoj, ĉiuj aliaj
kazoj de ĉiuj adjektivoj de la unua deklinacio estas samaj.
 
------------------------------
IP.- La nominativoj de la adjektivoj de la unua klaso prezentas neniun
regulecon. La genitivo estas la bazo de la deklinacio.
------------------------------
 
La virgenron oni deklinacias kiel Dominus, la ingenron kiel Rosa, la
neŭtron kiel Templum.
 
Malsamaj ununombraj nominativoj:
v.i.n. Bon/us, Bon/a, Bon/um, bona
Pulch/er, Pulchr/a, Pulchr/um, bela
 
Komuna deklinacio:
 
Ununombro:
 
Aku                Bon/um      Bon/am       Bon/um
                      Pulchr/um  Pulchr/am   Pulchr/um
Gen               Bon/i           Bon/ae         Bon/i
                     Pulchr/i       Pulchr/ae    Pulchr/i
Dat                Bon/o           Bon/ae         Bon/o
                      Pulchr/o       Pulchr/ae     Pulchr/o
Abl                Bon/o            Bon/a           Bon/o
                     Pulchr/o       Pulchr/a       Pulchr/o
 
Plurnombro:
 
Nom-Vok     Bon/i              Bon/ae          Bon/a
                     Pulchr/i          Pulchr/ae      Pulchr/a
Aku             Bon/os             Bon/as           Bon/a
                     Pulchr/os        Pulchr/as      Pulchr/a
Gen              Bon/orum        Bon/arum     Bon/orum
                     Pulchr/orum   Pulchr/arum  Pulchr/orum
Dat-Abl        Bon/is            Bon/is             Bon/is
                    Pulchr/is         Pulchr/is        Pulchr/is
 
------------------------------
N.B. - 1) Ĉiuj vokativoj de la adjektivoj estas samaj je la nominativo, escepte de tiuj de la tipo BONUS kies ununombra virgenra vokativo finiĝas je e: BONUS, v.unun vok. BONE.
 
2) Multaj adjektivoj, kiuj finiĝas je er ĉiam konservas la e antaŭ la
r, kiel liber, libëra, libërum.
------------------------------
 
Laŭ la modelo de bonus
deklinaciiĝas:
 
- magnus, a, um, granda,
gen. magni, ae, i;
- probus, a, um, honesta,
gen. probi, ae, i;
- ktp.
 
Laŭ la modelo de pulcher
deklinaciiĝas:
 
- niger, nigra, nigrum, nigra,
gen. nigri, ae, i;
- liber, libëra, libërum, libera,
gen. liberi, ae, i;
- satur, üra, ürum, sata,
gen. saturi, rae, i;
- ktp.
 
23. Dua klaso.
 
- La adjektivoj de la 2a klaso sekvas, ĉe la tri genroj, la 3an deklinacion de la nomoj, kaj distingiĝas, laŭ la samaj reguloj, laŭ tio, ke la finaĵo de ilia
plurnombra genitivo estas ium aŭ um:
 
Pl. Gen. ium.
Malsamaj ununombraj nominativoj.
 
v.i.n. Egalsilabaj:
 
Fort/is, Fort/is, Fort/e, kuraĝa
Ac/er    Acr/is   Acr/e   drasta
 
Malegalsilabaj:
 
Pruden/s Pruden/s Pruden/s prudenta
 
Komuna deklinacio.
 
Radikaloj: Fort-, Acr-, Prudent-
Finaĵoj:
Ununombro
Aku -em -em (kiel Nom.)
Gen -is -is -is
Dat -i -i -i
Abl -i -i -i (1)
 
Plurnombro
 
N.Aku -es -es -ia
Gen -ium -ium -ium
Dat.Abl. -ïbus -ïbus -ïbus
 
(1) N.B.- La malegalsilabaj adjektivoj, kiuj deklinaciiĝas laŭ la modelo de prudens, havas ablativon finiĝantan per e, kiam ili rilatas al nomo de persono aŭ estas uzataj substantive kun la senco de ulo:
 
Cum filio sapiente,
kun saĝa filo;
 
Cum sapiente,
kun saĝulo;
 
sed per i, kiam ili rilatas al nomo de afero:
 
Consilio sapienti,
per saĝa projekto.
 
Pl. Gen. um.
 
Vetus:
Finaĵoj:
Ununombro:
v.-i. n. Nom           Vetus         Vetus
Aku                        Vetër/em   Vetus
Gen                        Vetër/is     Vetër/is
Dat                         Vetër/i       Vetër/i
Abl                         Vetër/e       Vetër/e
 
Plurnombro
N.Aku                   Vetër/es      Vetër/a (2)
Gen                       Vetër/um    Vetër/um
Dat.Abl.                Vetër/ïbus  Vetër/ïbus
 
(2) N.B.- Ĉiuj adjektivoj, kiuj deklinaciiĝas laŭ la modelo de vetus, escepte de vetus mem, estas malmulte uzataj en la plurnombra neŭtro
 
I.P. - Kontraŭe al la esperantaj gramatikaj finaĵoj (o, a, j, e, n, i, as, is, os, us, u), la latinaj deklinaciaj finaĵoj ne estas vortoj kun propra signifo, sed estas nur sonoj sen propra signifo kaj nedisigeblaj de la vortoj, al kiuj ili apartenas.
 
UZOJ
 
24.- La adjektivon oni uzas:
 
1e. Kune kun nomo (kaj en akordo kun ĝi laŭ genro, nombro, kazo),
 
Jen kiel epiteton:
 
 Bonus pater,
 la bona patro. (vd #116).
 
Jen kiel predikativon:
 
 Pater est bonus,
 la patro estas bona.
 (vd #115).
 
2e. Sola, kaj tiam,
 
 Jen kiel adverbon, en akordo kun la subjekto de la verbo:
 
Sapiens mortem <fortis> excïpit, La saĝulo ricevas la morton <kuraĝa> (=kuraĝe).
 
Jen kiel veran nomon (*):
 
Bonus, bonulo (v.).
Bonum, bonaĵo (n.).
 
(*) I.P. Tiu uzo de la adjektivo kiel substantivo estas tre ofta en Latino
(ĉefe por la adjektivoj de la 2a deklinacio kun ununombra nominativa
finaĵo us, um).
 
 Sed por la adjektivo neŭtra (kaj same por la pronomo neŭtra), tiu uzo limiĝas al la nominativo kaj al la akuzativo (ununombra kaj plurala), ĉar en la aliaj kazoj la neŭtro ne havas specialan rekonigan finaĵon. Oni do diros, ennominativo kaj akuzativo:
 
 Bonum, la bonaĵo;
 Hoc, ĉi tio;
 
 sed en la aliaj kazoj, ĉe kiuj oni konfuzus la neŭtron kun la aliaj
genroj:
 
 Bonae rei, de la bonaĵo;
 Hujus rei, de ĉi tio, ktp ktp.
 
GRADOJ DE SIGNIFO DE LA ADJEKTIVOJ
 
20. En latino kiel en Esperanto, la adjektivoj havas tri gradojn de signifo: Pozitivo, Komparativo, Superlativo. En latino, tiujn gradojn oni indikas per malsamaj formoj kaj ne, kiel en Esperanto, per adverboj (pli, malpli, plej, malplej) lokataj antaŭ la adjektivo.
 
               Esperanto         Latino             Aliaj signifoj
                                                               (sen komparo)
Pozit.     Kuraĝa            Fortis                 -----
Komp.   Pli kuraĝa       Fortior           sufiĉe, tro kuraĝa
Sup.        Plej kuraĝa    Fortissïmus  tre kuraĝa
 
FORMOJ
 
26. Ĝenerala formado de la komparativo kaj de la superlativo.
- Ĝenerale, la finaĵojn i aŭ is de la ununombra genitivo anstataŭas ior
( (v.,i.), ius (n.) por la komparativo, issïmus, a, um por la superlativo:
 
 Altus, alta, gen. alti
komparativo: alt/ior;
superlativo: alt/issïmus.
 
 Prudens, prudenta, gen. prudentis
komparativo: prudent/ior;
superlativo: prudent/issïmus.
 
27. Deklinacio de la
komparativo kaj de la superlativo.-
La komparativon oni deklinacias laŭ la modelo de vetus, vetëris.Ekz.:
 
Fortior (v.i.), fortius (n.),
aku. fortiorem (v.i.), fortius (n.),
gen. fortioris,
dat. fortiori,
abl. fortiore.
 
-Plurnombro:
 
nom.aku   fortiores (v.i.), fortiora (n.),
gen      fortiorum,
dat.abl. fortioribus.
 
La superlativon oni deklinacias laŭ la modelo de bonus, a, um, Ekz.:
Fortissïmus, a, um,
gen fortissïmi, ae, i.
 
28. Apartaj formiĝoj:
 
------------------------
I.P.: La malregulaĵoj estas multaj. Bonaj vortaroj indikas ilin.
------------------------
 
1) La adjektivoj, kies ununombra nominativo finiĝas per er formas
sian superlativon per errimus: Ekz.: Pulcher, pulcherrimus.
2) Ses adjektivoj finiĝantaj per ilis havas superlativan finiĝon
illimus: facilis, difficilis, similis, dissimilis, gracilis, humilis: Ekz.: Facillimus.
3) La adjektivoj finiĝantaj per dicus, ficus, volus, havas komparativan finiĝon entior kaj superlativan finiĝon entissïmus: Ekz.: Benevolus,
komp. benevolentior, sup. benevolentissimus.
 
29. Esceptoj.- Iuj adjektivoj havas nur la komparativon; aliaj, nur la
superlativon; aliaj (kun finaĵoj eus, ius, uus), nek komparativon, nek superlativon. Tiuokaze, por traduki la ideon de komparativo, oni metas la vorton magis antaŭ la pozitivon: Ekz.: Magis pius, pli pia. Kaj por traduki la ideon de superlativo oni metas la vorton maxime:
Ekz.: Max‹me pius, plej pia.
 
30. Neregulaj komparativoj kaj superlativoj.- Necesas koni la neregulajn komparativojn kaj superlativojn de iuj tre uzataj adjektivoj:
 
                       Komparativoj     Superlativoj
Bonus;              melior.               optïmus.
(bona)
Malus;              pejor,                  pessïmus.
(malbona)
Parvus;            minor,                 minïmus.
(malgranda)
Multi;              plures,                 plurïmi.
(multaj).
 
------------------------
N.B. - Ĉi tie al dekkvin latinaj vortoj respondas ses esperantaj vortoj: bona, granda, multaj, mal, pli, plej.
------------------------
 
31. Komparativoj kaj superlativoj sen kutime uzata pozitivo:
 
      Prior,          la unua el du;
      primus,       la unua el ĉiuj.
      Posterior,   posta, pli malfrua;
     postremus, la lasta, plej malfrua.
      Superior,    supera, pli alta;
      supremus, la plej alta, supra.
      summus,    la plej alta, supra.
      Inferior,     malsupera, pli malalta;
       infïmus,     la plej malalta, malsupra.
       imus,         la plej malalta, malsupra
       Interior,   interna;
       intïmus,     plej interna, intima.
       Exterior,   ekstera;
       extremus, plej ekstera, ekstrema.
 
------------------------
I.P. Atentu, ke modernaj latinidaj lingvoj pro la evoluo povas esti erarigaj pro alia uzo de similaj vortoj; ekzemple, franca "le meilleur" ne respondas al latina melior, (komparativo: pli), sed al optïmus (superlativo: plej).
------------------------
 
Uzoj
 
32. La komparativoj kaj superlativoj estas regule uzataj por esprimi
respektive la esperantajn vortojn "pli" kaj "plej".
 
Sed foje oni uzas la komparativon:
 
1) anstataŭ la pozitivo por kompari du adjektivojn:
Fortior est quam prudentior,
Li estas pli brava ol lerta.
 
2) anstataŭ la superlativo, kiam oni komparas nur du personojn aŭ aĵojn.:
Validior manuum,
La plej forta el ambaŭ manoj.
 
------------------------
N.B. La <plej forta> el du manoj estas ja pli forta ol la alia.
------------------------
 
 Aliflanke, la superlativon oni multe uzas en Latino en alvokoj, apozicioj kaj ĉiuj oratoraĵoj. (Vd §§ 127, 128; - 130, la regulojn pri la komplementoj de komparativoj kaj superlativoj)
 
33. LATINISMOJ.
 
Unus justissïmus,
Unus omnium justissïmus, Ante alios justissïmus,
 
= la plej justa el ĉiuj.
 
Quam maxïma potest voce,
Quam maxïma voce,
 
= kiel eble plej laŭte.
 
Primus liber,
 
= la unua libro, aŭ la komenco de la libro.
 
Summa arbor,
 
=la plej alta arbo, aŭ la supro de la arbo.
 
LOKO
 
34. Ne estas eble indiki ĝeneralan kutimon por la loko de la epiteta
adjektivo. Tamen la epitetoj staras tre proksime de siaj nomoj kaj prefere antaŭ ili.
 
 La predikativa adjektivo staras samloke kiel nomo komplementa de verbo.
 
 Uzata kiel nomo aŭ kiel adverbo, la adjektivo staras en la sama loko
kiel respektive nomo aŭ adverbo.
 
NUMERALOJ
 
FORMOJ
 
=================
N.B. La nedeklinacieblaj numeraloj ricevas signon (#).
=================
 
Ĉiuj numeraloj ordaj estas deklinacieblaj.
 
Sekvas du tabeloj:
la unua enhavas la numeralojn ĉefajn kaj ordajn;
la dua enhavas la numeralojn disdonajn kaj adverbajn.
 
Ĉiuj deklinacieblaj numeraloj sekvas la deklinacion laŭ la modelo de bonus, a, um, escepte de unus, duo, ambo, tres kaj mille (vd post la tabeloj).
 
Numeraloj ĉefaj (unu, du, tri,...) kaj ordaj (unua, dua, tria, ...):
    Romanaj ciferoj   Numeraloj ĉefaj     Numeraloj ordaj
 
 1         I                       Unus (a,um)            Primus (a,um)
 2         II                     Duo (ae, o)              Secundus (a, um)
 3         III                   Tres (tria)                Tertius
 4         IV                   Quattuor #              Quartus
 5         V                     Quinque #              Quintus
 6         VI                    Sex #                       Sextus
 7         VII                   Septem #                 Septïmus
 8         VIII                 Octo #                     Octavus
 9         IX                     Novem #                 Nonus
10        X                       Decem #                 Decïmus
11        XI                     Undëcim #             Undecïmus
12        XII                   Duodecim #            Duodecimus
13        XIII                 Tredecim #             Tertius decimus
14        XIV                  Quattuordecim #    Quartus decimus
15        XV                    Quindecim #           Quintus decimus
16        XVI                  Sedecim #               Sextus decimus
17        XVII                Septemdecim #       Septimus decimus
18        XVIII              Duodeviginti #         Duodevicesimus
19        XIX                 Undeviginti #          Undevicesimus
20        X                   Viginti #                  Vicesimus
21        XI                 Viginti unus #         Vicesimus primus
22        XII               Viginti duo #           Vicesimus secundus
29        XIX              Undetriginta #        Undetricesimus
30        XX                Triginta #                Tricesimus
40        XL                   Quadraginta #        Quadragesimus
50        L                     Quinquaginta #       Quinquagesimus
60        LX                    Sexaginta #           Sexagesimus
70        LX                 Septuaginta #        Septuagesimus
80        LXX              Octoginta #             Octogesimus
90        XC                  Nonaginta #            Nonagesimus
 
100     C                      Centum #                Centesimus
200     CC                    Ducenti,ae,a           Ducentesimus
300     CCC                 Trecenti #              Trecentesimus
400     CCCC               Quadringenti #      Quadringentesimus
500     D aŭ I)          Quingenti #            Quingentesimus
600     DC aŭ ICC    Sexcenti #               Sexcentesimus
700     DCC                Septingenti #          Septingentesimus
800     DCCC              Octingenti #           Octingentesimus
900     D CCCC
             aŭ CM          Nongenti #             Nongentesimus
 
1000    M, CI)            Mille #, plur. Milia   Millesimus
2000    MM                Duo milia #               Bismillesimus
 
10000  CCI))             Decem milia               Decies millesimus
100000 CCCI)))        Centum milia
 
Numeraloj disdonaj (unuopa, duopaj, triopaj, …; ĉiuj deklinacieblaj) kaj adverbaj (unuoble, duoble, trioble, …; ĉiuj nedeklinacieblaj):
 
Numeraloj
                 disdonaj              adverbaj
 
1               Singüli(ae, a)       Semel
2               Bini (ae, a)            Bis
3               Terni                      Ter
                   (aŭ Trini)
4               Quaterni               Quater
5               Quini                     Quinquie(n)s
6               Seni                      Sexie(n)s
7               Septeni                Septie(n)s
8               Octoni                  Octie(n)s
9               Noveni                 Novie(n)s
 
10             Deni                     Decie(n)s
11            Undeni                  Undecie(n)s
12            Duodeni                Duodecie(n)s
13            Terni deni             Tredecie(n)s
14            Quaterni deni      Quatuordecie(n)s
15            Quini deni           Quintodecie(n)s
16            Seni deni              Sedecie(n)s
17            Septeni deni        Septie(n)s decie(n)s
18           Octoni deni           Duodevicie(n)s
19           Undeviceni           Undevicie(n)s
 
20           Viceni                    Vicie(n)s
21           Viceni singuli       Semel et vicie(n)s
22           Viceni bini            Bis et vicie(n)s
29           Undetriceni           Undetricie(n)s
30           Triceni                   Tricie(n)s
40           Quadrageni          Quadragie(n)s
50           Quinquageni       Quinquagie(n)s
60           Sexageni              Sexagie(n)s
70           Septuageni          Septuagie(n)s
80           Octogeni              Octogie(n)s
90           Nonageni             Nonagie(n)s
 
100         Centeni                Centie(n)s
200         Duceni                 Ducentie(n)s
300        Treceni                 Trecentie(n)s
400        Quadringeni        Quadringentie(n)s
500        Quingeni              Quingentie(n)s
600        Sexceni                Sexcentie(n)s
700        Septingeni          Septingentie(n)s
800        Octingeni            Octingentie(n)s
900        Nongeni              Nongentie(n)s
1000      Singula milia      Milie(n)s
2000      Bina milia           Bis milie(n)s
 
10000                                Decies milie(n)s
 
35. Deklinacio.
 
Ĉiuj deklinacieblaj numeraloj sekvas la deklinacion laŭ la modelo de bonus, a, um, escepte de unus, duo, ambo, tres kaj mille.
 
Unus, una, unum (unu, unu sola), sekvas la pronoman deklinacion (# 43-45):
               (v)        (i)             (n)
Nom      unus,    una,         unum.
Aku       unum,   unam,      unum.
Gen       unius,     - ,             -            . ) Sama formo por
Dat        uni,        - ,              -            . ) la tri genroj.
Abl        uno,      una,        uno.
 
Duo, ae, o (du), kaj ambo, ae, o (ambaŭ), deklinaciiĝas jene:
                 (v)                (i)             (n)
Nom        Du/o,          du/ae,      du/o.
Aku          Du/os,         du/as,      du/o.
                (aŭ /o)
Gen          Du/orum,   du/arum,  du/orum.
Dat-Abl    Du/obus,    du/abus,  du/obus.
 
Tres, tria, tri, deklinaciiĝas laŭ Fortes, ia.
 
Mille ( milo da), nedeklinaciebla en la ununombro, havas plurnombron milia, deklinaciatan laŭ Fortia.
 
UZOJ
 
36.- 1) Por numeri, oni uzas la nombrojn ordajn.
La libro tria: liber tertius.
Estas la sesa horo: sexta hora est, ktp.
 
2) Por la nomoj sen ununombro, oni uzas la disdonajn nombrojn anstataŭ la ĉefaj: Bina castra, du tendaroj.
 
3) Kiam temas nur pri du, anstataŭ primus kaj secundus, oni uzas prior,
"la unua el du"; aŭ posterior , "la pli posta" aŭ alter "la alia (el ambaŭ)". (Vd #32, 2*).