O2 Latina Gramatiko (daŭrigo)

 
     DUA PARTO
   LA VORTOJ
   ĈAPITRO I.
   LA NOMO (aŭ SUBSTANTIVO).
 
De Esperanto al Latino.
 
La nomoj (aŭ substantivoj, aŭ o-vortoj) en Latino havas plurajn kazojn. En Esperanto, ili havas du kazojn, kaj la aliaj kazoj de Latino estas ĝenerale esprimataj en Esperanto per prepozicioj.
 
5. Deklinacio.- Deklinacii nomon estas diri laŭvice ĝiajn kazojn. En
Esperanto ekzistas nur la ekvivalento de unu deklinacio. En Latino ekzistas kvin manieroj deklinacii la nomojn. Alivorte, ekzistas kvin deklinacioj, inter kiuj la nomoj dispartiĝas. Ekzistas ses kazoj: Nominativo, Vokativo, Akuzativo, Genitivo, Dativo, Ablativo.
 
La tri unuaj (Nominativo, Vokativo, Akuzativo) ĝenerale estas nomataj
"rektaj" kazoj; la tri ceteraj (Genitivo, Dativo, Ablativo) estas nomataj "nerektaj" aŭ "oblikvaj" kazoj.
 
6. Nombroj.- Ĉiu deklinacio havas malsamajn formojn por la
ununombro kaj por la plurnombro.
 
7.- La genro ne ekzistas en Esperanto. En latino ekzistas tri genroj: virgenro (v), ingenro (i) kaj neŭtro (n). Ĉiu deklinacio enhavas diversgenrajn vortojn. La unua kaj la kvina ne havas neŭtrajn vortojn.
 
N.B.- 1. Laŭ la senco:
A) Viraj (v) estas la nomoj de viroj, de viraj estaĵoj, la plimulto el la nomoj de riveroj; Pater, patro; leo, (vir)leono; Sequäna, Sejno.
B) Inaj (i) estas la nomoj de virinoj, de inaj estaĵoj, la plimulto el la nomoj de arboj, de landoj: Mater, patrino; leaena, leonino; ficus, figarbo; Aegyptus, Egiptujo.
2. Laŭ la finaĵo:
A) Viraj (v) estas la nomoj kun finaĵo -or: color (v), koloro.
Esceptoj: arbor, arbo; soror, fratino; ŭor, edzino; (kiuj estas inaj); ador, tritiko; aequor, ebenaĵo; cor, koro; marmor, marmoro; (kiuj estas neŭtraj).
B) Inaj (i) estas la nomoj kun finaĵo -io aŭ -tas: oratio (i), parolado; nobilïtas (i), nobeleco.
B) Neŭtraj (n) estas la nomoj kun finaĵo -um aŭ -u: templum (n),
templo; genu (n), genuo.
 
FORMOJ
 
8. Malsamaj karakteroj de la kvin deklinacioj.-
La kvin deklinacioj distingiĝas per la diferenco de la ununombraj genitivoj, kiuj finiĝas:
 
per ae por la 1a deklinacio,
        i ------   2a,
        is ------ 3a,
        us ------ 4a,
        ei ------ 5a.
 
9. Karakteroj komunaj al la kvin deklinacioj.-
1) La vokativo estas ĉiam samforma kiel la nominativo, krom ne en la
vortoj kun nominativa finaĵo us de la 2a deklinacio.
2) En la pluralo, la ablativo kaj la dativo ĉiam estas samformaj.
3) Ĉiuj neŭtraj vortoj konservas la saman formon ĉe la nominativo,
vokativo kaj akuzativo, en la ununombro kaj en la plurnombro (tiu formo en la plurnombro ĉiam havas la finaĵon a), kaj cetere havas specialan formon nur en tiuj tri kazoj, rektaj kazoj, krom ne en la ablativo de la neŭtraj egalsilabaj
vortoj de la 3a deklinacio, kiu havas la finaĵon i.
 
N.B.- Latino ne havas difinan, nek sendifinan artikolon. Nenio indikas
en la deklinacio, ĉu la esperanta traduko estos pli bona kun aŭ sen la
vorto la: Vir, viro aŭ la viro.
 
La kunteksto montros, ĉu la senco de la nomo jam estas determinita (tiam
konvenas uzi la) aŭ nedeterminita (tiam oni ne devas uzi la).
 
En okazoj, en kiuj oni volas precizigi, ke koncerna nomo estas difinita, kvankam la kunteksto tion ne  evidentigas, oni uzas genre, nombre kaj
kaze akordigitan montran adjektivon, plej ofte <is> (ea, id; plurnombro ii,
eae, ea). Se oni volas precizigi, ke ĝi estas nedifinita, oni uzas genre,
nombre kaj kaze akordigitan nedifinitan adjektivon (<quidam>, ktp)
==================================
I.P. Kelkaj nomoj havas plurajn genrojn, kiel dies, tago, kiu estas jen ina, jen vira.
==================================
 
10. UNUA DEKLINACIO
Ununombra genitivo: ae
 
Ĝenerala regulo:                         Partikularaĵoj de
                                                        la unua deklinacio (@):
 
Ununombro
 
Nom.  Ros|ä(i)  (la) rozo
Vok.  Ros|ä      (ho) rozo
Aku.  Ros|am   (la) rozon
Gen.  Ros|ae     de (la) rozo           (@) ai = arkaika formo
                                                          (@) as en "familias"
Dat.   Ros|ae     al (la) rozo,
                           por (la) rozo
Abl.   Ros|a       de (la) rozo
                           per (la) rozo
 
Plurnombro
 
Nom. Ros|ae         (la) rozoj
Vok. Ros|ae         (ho) rozoj
Aku. Ros|as         (la) rozojn
Gen. Ros|arum   de (la) rozoj      (@) um en kelkaj
                                                                grekaj nomoj
                                                                kaj en poezio
Dat.    Ros|is        al (la) rozoj 
                               por (la) rozoj
Abl. Ros|is            de (la)  rozoj
                               per (la) rozoj
 
-------------------------------
Oni same deklinacias:
 
 1) ingenrajn nomojn, ekzemple:
       Aqua, akvo
       Avaritia, avideco
       Herba, herbo
       Gallia, Gaŭlio
       Stella, stelo
       Ira, kolero
       Terra, tero
       Silva, arbaro
 
 2) kelkajn virgenrajn nomojn, ekzemple:
 
       Advena, fremdulo
       Agricola, plugisto,
       Incola, loĝanto
       Nauta, ŝipisto.
 
Deklinaciu same kaj kune: Rosa pulchra; la bela rozo.
-------------------------------
Pedagogiaj indikoj (PI). - La tradukoj de la kazoj ne devas ankriĝi en la
spirito kaj stereotipiĝi tiagrade, ke oni kredos ilin senŝanĝaj. Ili estas nur indiko, sed ofte okazas, ke la traduko de la genitivo ne estas de (vd # 142), aŭ de la ablativo estas nek de nek per, ktp.
 
 - Utile estos deklinacii kune samtipajn substantivojn kaj adjektivojn: rosa
kun bona aŭ pulchra; dominus kun bonus; templum kun bonum aŭ
pulchrum; civis kun fortis, ktp. La sola diferenco estas, ke la adjektivoj, kies plurala genitivo finiĝas per ium havas ununombran ablativon finiĝantan per i (vd #23,1, N.B.)
-------------------------------
11. DUA DEKLINACIO
Ununombra genitivo: i
 
=> La sola, en kiu la vokativo malsamas je la nominativo kaj tamen
nur en la ununombro de la nomoj, kies ununombra nominativo finiĝas per us.
 
(La senco de la diversaj kazoj memkompreneble estas la sama, kiel en
la unua kaj en la aliaj deklinacioj.)
 
DOMINUS (v), mastro   AGER (v), kampo TEMPLUM (n) templo
 
Ununombro
 
Nom.      Domïn|us     Ag|er       Templ|um
Vok.       Domïn|e        Ag|er      Templ|um
Aku.       Domïn|um     Agr|um  Templ|um
Gen.       Domïn|i         Agr|i       Templ|i
Dat.       Domïn|o         Agr|o      Templ|o
Abl.       Domïn|o         Agr|o      Templ|o
 
Plurnombro
 
Nom.      Domïn|i           Agr|i          Templ|a
Vok.        Domïn|i           Agr|i         Templ|a
Aku.        Domïn|os        Agr|os       Templ|a
Gen.        Domïn|orum   Agr|orum  Templ|orum
Dat.        Domïn|is         Agr|is        Templ|is
Abl.         Domïn|is          Agr|is        Templ|is
 
-------------------------------
Partikularaĵoj de la dua deklinacio:
 
@ 3 neŭtraj nomoj havas nominativan finiĝon us: 
             pelagus, maro
             virus, veneno
             vulgus, homaĉamaso
 
@ La vokativo de filius, filo, estas fili.
 
@ La vokativo de la komunaj nomoj, kies finaĵo estas -ius, ne estas uzata.
 
@ La vokativo de la propraj nomoj, kies finaĵo estas -ius, estas -ie:   
            Darius,   vok. Darie,
            aŭ estas -i: Antonius, vok. Antoni.
 
@ 4 nomoj (kaj adulter, nomo kaj adjektivo) ĉiam konservas sian e
(mallongan) antaŭ la r: adulter, adultëri; gener, genëri, bofilo (=
filinedzo); puer, puëri, infano; socer, socëri, bopatro; vesper, vespëri, vespero.
 
@ La finaĵo de la ununombra genitivo de la nomoj, kies nominativa finaĵo  
estas -ius, -ium, estas -ii aŭ -i: studium, studii aŭ studi.
 
@ La plurnombra nominativo de deus estas dei, di kaj dii.
 
@ La plurnombra genitivo finiĝas per -um:
 
=> en la nomoj de monoj: sestertium (gen.pl.);
=> en iuj nomoj de popoloj: Celtiberum;
=> kaj foje en poezio: deum (anst. deorum).
 
@ La plurnombra dativo/ablativo de deus povas esti deis, dis kaj diis.
-------------------------------
 
Kiel DOMINUS, deklinaciiĝas:
Virgenraj nomoj: Cervus, cervo; Discipülus, lernanto; Pöpülus, popolo;
Servus, sklavo; Taurus, virbovo; Vergilius, Virgilo.
Ingenraj nomoj: Fagus, fago; Ficus, figarbo; Pôpülus, poplo; Aegyptus, Egiptio.
 
Kiel AGER, deklinaciiĝas:
Virgenraj nomoj: Aper, apro; Faber, laboristo (=faristo); Liber, libro;
 Magister, majstro; Vir, viri, viro. (Vir ĉiam konservas sian i antaŭ r)
 
Kiel TEMPLUM, deklinaciiĝas:
Neŭtraj nomoj: Concilium, kunveno; Consilium, konsil(antar)o;
Flagitium, honto; Gaudium, ĝojo; Lugdunum, Liono;  Pratum, paŝtejo;
 Verbum, vorto.
 
Por ekzerco oni deklinaciu kune kaj same:
 
Dominus bonus,    la bona mastro;
Ager pulcher,     la bela kampo;
Puer liber,       la libera infano;
Templum pulchrum, la bela templo.
 
IP: Oni vidu ĉe ROSA la sencon de la diversaj kazoj. Ager malsamas je
domïnus nur en la nominativo kaj vokativo. Templum malsamas je domïnus
en la tri rektaj kazoj (nominativo, vokativo, akuzativo) ununombraj kaj
plurnombraj.
 
12. TRIA DEKLINACIO
Ununombra genitivo: is
 
Al tiu deklinacio apartenas:
 
1-e egalsilabaj nomoj, tio estas nomoj, kiuj havas en ununombraj nominativo kaj genitivo egalan nombron da silaboj: civis, gen. civis.
 
2-e neegalsilabaj nomoj, tio estas nomoj, kiuj ne havas en ununombraj
nominativo kaj genitivo egalan nombron da silaboj: color, gen. coloris.
 
IP.- 1 Oni rimarkos la unuecon de la tria deklinacio, vidante ke, (kun escepto de la distingoj ium, um - aŭ kun aliaj esceptoj, ekzemple abl. mari - kaj
escepte de la formoj propraj al la neŭtro) ĉiam la samaj finaĵoj em, is, i, e, es, ibus aldoniĝas al la radikaloj de la genitivo.
 
Plurala genitivo: ium (Ĉiuj  egalsilabaj nomoj, kiel civis (v), civitano,
mare (n), maro; kelkaj neegalsilabaj nomoj, kiel urbs (i), urbo, ĉefe tiuj,
kiuj havas du konsonantojn antaŭ is: rb en urbis)
 
 
                   CIVIS (v)      MARE (n)      URBS (i)
                  (civitano)     (maro)          (urbo)
 
Ununombro:
 
Nom. Vok.  Civ|is          Mar|e          Urb|s
Aku.             Civ|em       Mar|e           Urb|em
Gen.             Civ|is         Mar|is           Urb|is
Dat.             Civ|i          Mar|i           Urb|i
Abl.               Civ|e          Mar|i           Urb|e
 
Plurnombro:
 
N.V.Aku.       Civ|es          Mar|ia          Urb|es
Gen.              Civ|ium       Mar|ium       Urb|ium
Dat.Abl.        Civ|ïbus       Mar|ïbus      Urb|ïbus
 
Plurala genitivo: um (La plimulto el la neegalsilabaj nomoj, kiel odor (v), odoro, opus (n), verko:
 
                      ODOR (v)              OPUS (n)
                    (odoro)                   (verko)
 
Ununombro:
 
Nom.Vok.     Od|or                   Op|us
Aku.              Odor|em              Op|us
Gen.             Odor|is                Opër|is
Dat.               Odor|i                  Opër|i
Abl.               Odor|e                 Opër|i
 
Plurnombro:
 
N.V.Aku.      Odor|es               Opër|a
Gen.             Odor|um             Opër|um
Dat.Abl.       Odor|ïbus           Oper|ïbus
 
-------------------------------
Partikularaĵoj de la tria deklinacio:
 
@ Ĉar la nominativoj de la tria deklinacio havas malsamajn finaĵojn,
oni gvidas sin laŭ la genitivo.
 
@ La ununombra akuzativo finiĝas per im en:
 
 1 La geografiaj nomoj:   Tibëris (v), Tibro;
 
 2 Sep ingenraj nomoj kun finaĵo is:
 
     febris, febro;
     turris, turo;
     puppis, poŭpo;
     tussis, tuso;
     secaris, hakilo;
     vis,     forto;
(plur.: vires, virium)
     sitis,   soifo;
 
@ Ĉiuj ununombraj ablativoj povas finiĝi per i anstataŭ e.
 
@ La plurnombra akuzativo povas finiĝi per is anstataŭ es.
 
@ La plurnombra genitivo finiĝas per um en sep egalsilabaj nomoj (unu,
mater, estas ingenra; la ses aliaj estas virgenraj):
 
 canis, is,   hundo;
 mater, tris, patrino;
 frater, tris, frato;
 pater, tris, patro;
 juvenis, is, junulo;
 senex, nis, maljunulo;
 vates, is,   divenisto.
 
@ La plurnombra dativo/ablativo finiĝas per is en la neŭtraj nomoj,
kies nominativo finiĝas per ma: poematis, al la poemoj.
 
Kiel CIVIS, deklinaciiĝas virgenraj (v) - aŭ ingenraj (i) nomoj:
 
 Avis (i),   vis, birdo;
 Hostis (v), tis, malamiko;
 Imber (v), bris, pluvo;
 Rupes (i), pis, roko.
 
Kiel MARE, deklinaciiĝas la neŭtraj nomoj:
 
 Cubile,   is,   lito;
 Animal,   alis, besto;
 Exemplar, aris, modelo.
(La neŭtraj nomoj finiĝantaj per -al, -ar estas iamaj egalsilabaj
nomoj finiĝintaj per -ale, -are.)
 
Kiel URBS, deklinaciiĝas vir (v) kaj aliaj virgenraj (v)  - aŭ ingenraj (i) nomoj:
 
 Fons (v),   ntis, fonto;
 Infans (v), ntis, infano;
 Mus (v),    uris, rato;
 Nix (i),    nivis, neĝo.
 
Kiel ODOR, deklinaciiĝas virgenraj (v) aŭ ingenraj (i) nomoj:
 
 Dolor (v), oris, doloro;
 Homo   (v), mïnis, homo;
 Mulier (i), ëris, virino;
 Soror (i), oris, fratino.
 
Kiel OPUS, deklinaciiĝas neŭtraj nomoj:
 
 Caput, ïtis,     kapo;
 Crimen, ïnis,     akuzo;
 Iter,   itinëris, vojaĝo, vojo.
 
Por ekzerco, oni deklinaciu kune kaj same:
 
 Civis fortis, la kuraĝa civitano;
 Mare acre,    la kolera maro;
 Urbs prudens, la prudenta urbo;
 Odor vetus,   la malnova odoro;
 Opus vetus,   la malnova verko.
 
13. KVARA DEKLINACIO
 Ununombra genitivo: us
 
                                            MANUS(i)       CORNU (n)
                                           (mano)           (korno)
 
Ununombro:
 
Nom.Vok.                           Man|üs             Corn|u
Aku.                                   Man|um           Corn|u
Gen.                                    Man|us            Corn|us
Dat.                                     Man|ui             Corn|ui
Abl.                                     Man|u              Corn|u
 
Plurnombro:
 
N. V. Aku.                            Man|us           Corn|ua
Gen.                                    Man|uum        Corn|uum
Dat. Abl.                              Man|ïbus       Corn|ïbus
 
-------------------------------
 
Partikularaĵoj de la kvara deklinacio:
 
@ La ununombra dativo povas ankaŭ finiĝi per u.
 
@ La ununombra ablativo finiĝas per o en domo.
 
@ Domus havas ankaŭ plurnombran akuzativon domos.
 
@ Domus havas ankaŭ plurnombran genitivon domorum.
 
@ La finaĵo de la plurnombra dativo/ablativo estas ubus:
1. en la neegalsilabaj nomoj, kies ununombra nominativo finiĝas per
<cus>.
2. en Artus, Partus, Tribus.
-------------------------------
IP.- Ĉar al multaj nomoj de la kvara deklinacio, ĉefe la verbaj substantivoj, kiel ekzemple natus,-us, naskiĝo, mankas formoj de iuj kazoj, kiuj estas neuzataj, necesas ĉiam kontroli, antaŭ ol uzi ilin, ke ili efektive ekzistas en
la koncerna kazo.
 
Kiel MANUS, deklinaciiĝas virgenraj (v) kaj kelkaj ingenraj (i) nomoj:
 
 Fluctus (v), fluo;
 Specus (i), groto.
 
Kiel CORNU, deklinaciiĝas kelkaj neŭtraj nomoj:
 
 Genu, genuo;
 Veru, broĉo.
 
 
14. KVINA DEKLINACIO
 Ununombra genitivo: ei (kun longa e)
 
                    SPECIES (i)
                    (aspekto)
 
 Ununombro:
 
Nom.Vok.    Speci|es
Aku.             Speci|em
Gen.             Speci|ei
(La finaĵo foje estas i aŭ e)
Dat.             Speci|ei
Abl.              Speci|e
 
 Plurnombro:
 
N.V.Aku.     Speci|es
 
Gen.Dat.Abl. Nur dies (i,v), tago kaj res (i), aĵo, havas plurnombrajn
genitivojn: dierum, rerum, kaj dativojn/ablativojn: diebus, rebus.
 
-------------------------------
 
 
Kiel SPECIES, deklinaciiĝas ingenraj (i) kaj unu virgenra (v) nomoj:
Fides (i) fido; Meridies (v) tagmezo.
-------------------------------
 
ĜENERALAJ RIMARKOJ
PRI LA DEKLINACIOJ
 
15. Malregulaĵoj.- (notitaj en bonaj vortaroj):
 
@ Nedeklinacieblaj nomoj, ekz.: pondo, funto, ktp.
@ Neregulaj nomoj, ekz.:
bos , bovo; gen. bovis, ktp
pl. boves, boum, bubus.
Juppiter, Jupitero; gen. Jovis.
 
@ Nomoj de pluraj deklinacioj, ekz.:
vas, vasis, vazo; pl. vasa, vasorum
(Tria deklinacio en ununombro, kaj
dua en la plurnombro) aŭ de pluraj
genroj, ekz.: loci (v) kaj loca (n),
 
@ Nomoj uzataj en unu sola kazo, ekz.: natu (abl.), laŭ aĝo.
 
@ Nomoj sen plurnombro, ekz.: justitia, justo, kaj multaj abstraktaj nomoj.
 
@ Nomoj sen ununombro, ekz.: divitiae, riĉaĵoj.
 
@ Nomoj, kies senco ŝajnas ŝanĝiĝi inter la ununombro kaj la
plurnombro, ekz.: littëra (u), litero; litterae (p), letero(j).
 
16. La kunmetitaj nomoj.- Ilia deklinacio distingas du ĉefajn kazojn:
 
Unua kazo.- Se la nomo konsistas el du nominativoj, oni deklinacias ambaŭ ilin: jus jurandum, gen. Juris jurandi; res publïca, gen. rei publicae.
 
Dua kazo.- Se la nomo konsistas el nominativo kaj alia kazo, oni nur
deklinacias la nominativan vorton: pater familias, gen. patris familias, ktp.
 
17. La grekaj nomoj.- La grekaj nomoj pruntitaj de la Latinoj, kutime alprenas la formojn de la latina deklinacio. Sed iuj, precipe la propraj nomoj, por pli bone montri ilian grekecon, konservas iujn grekajn formojn. Oni devas do kontroli la formojn de grekaj nomoj en la vortaro.
 
UZOJ
 
18. La nomo havas malsamajn funkciojn laŭ sia finaĵo, nome laŭ sia kazo.
Ni konsideru la frazon:
 
 Amici, civis qui omnium utilitati suam vitam impendit, laude dignus est.
 
Ĝi montras la kutiman uzon de la ses kazoj:
 
1. La Nominativo servas ĉefe kiel Subjekto (#119): CIVIS
 
     Puer ludit, la infano ludas.
 
2. La Vokativo servas ĉefe por Voki: AMICI
 
3. La Akuzativo servas ĉefe kiel rekta komplemento (#132): VITAM
 
     Amo Deum, mi amas DioN.
 
4. La Genitivo servas ĉefe kiel komplemento de nomo (#121): OMNIUM
 
     Liber Petri, la libro DE Petro.
 
5. La Dativo servas ĉefe kiel nerekta komplemento (#138): UTILITATI
 
     Do vestem paupëri, mi donas veston AL la malriĉulo.
 
6. La Ablativo servas ĉefe kiel nerekta komplemento (#125): LAUDE.
 
     Contentus sua sorte, kontenta JE sia sorto.
 
kaj kiel cirkonstanca komplemento (#155):
 
      Ferire gladio, frapi PER glavo.
 
Sed ĉiu el la kazoj povas havi ankaŭ multajn aliajn funkciojn, kiujn la sintakso analizas. Ekzemple, la genitivo ne nur montras la komplementon de nomo, sed ankaŭ komplementon de adjektivo (#122) aŭ komplementon de
verbo (#137, 142)
 
LOKO
 
19. Kiel ĉiuj variaj vortoj, la nomo ne havas fiksan lokon; ekzistas tamen
kelkaj kutimoj, laŭ tio, se la nomo estas subjekto aŭ komplemento. La
subjekto ĝenerale estas en la komenco de la frazo. La komplemento
ĝenerale estas antaŭ la kompletigita vorto. Se estas pluraj komplementoj, la nerekta komplemento ĝenerale estas antaŭ la rekta komplemento.