01 Latina Gramatiko

(daŭrigo)

 
    UNUA PARTO
 
 LA  LITEROJ  KAJ  LA  SONOJ
 
1. Alfabeto. - Ĝenerale, la latinaj literoj kaj la esperantaj estas la
samaj, sed Latino ne havas supersignitajn literojn; Latino havas tri literojn, kiuj estas fremdaj en Esperanto: Qq, X, Yy; la Ii kaj la Jj por Latino estas la sama litero, same kiel la Uu kaj la Vv; ambaŭ tiuj literoj povas esti vokaloj aŭ konsonantoj, depende de ilia pozicio rilate al aliaj vokaloj. La Ww, kiu ekzistas en moderna tiel nomata latina (fakte angla) alfabeto, forestas en ambaŭ lingvoj. En Latino, du sinsekvaj vokaloj povas formi diftongojn; tiaj estas: ae, oe, au, eu; ili formas unu solan longan silabon; oni devas distinge prononci ambaŭ vokalojn de diftongo, insistante sur la unua.
 
2.Prononco. - En ambaŭ lingvoj oni prononcas ĉiujn literojn, kiel oni
legas ilin. Malsame je Esperanto, Latino distingas vokalojn longajn kaj mallongajn. Tiu distingo determinas distingon de senco kaj havas rolon en la akcentado. Tial ĝi estas tre grava en Latino. En okazo de neceso, en tiu ĉi gramatiko, la mallongaj vokaloj estos markitaj per tremao (ekzemple: ä),
kaj la longaj per cirkumflekso (ekzemple â). Iuj teoriistoj ankaŭ en Esperanto faras distingojn, kiujn la Fundamento ne faras, inter longaj kaj mallongaj vokaloj. Tiaj distingoj, gravaj en Latino estas senkonsekvencaj kaj do bagatelaj en Esperanto.
 
a) Tradiciaj prononcoj.- Ekzistas evidente neniu konkreta modelo pri la
maniero, kiel oni prononcis Latinon en la epoko de ĝia klasikeco, antaŭ
pli ol dumil jaroj. Sekve ekzistas nur pli malpli arbitraj prononcoj,
laŭ la landoj. Interalie, la katolika eklezio, kiu seninterrompe ĝis nun uzis Latinon kiel oficialan lingvon, prononcas ĝin kvazaŭ ĝi estus itala lingvo.
 
b) Ni ĉi tie nur konsideros tiel nomatan "restarigitan" prononcon, kiu estas kiel eble plej proksima al la antikva, sed ĉefe estas ankaŭ plej simila al tiu de Esperanto: ĉiuj ĝiaj sonoj ekzistas ankaŭ en Esperanto, kies sonsistemo tamen estas pli riĉa je konsonantoj.
 
La literoj estas prononcataj, kiel ili estas legataj, sed ne ĉiuj havas
la saman valoron, kiel en Esperanto; notindaj diferencoj estas jenaj:
 
Latino                 Prononco
                          (laŭ esperanta skribo)
 
 C                         k
 CH                      k
 
 I=J                     i aŭ j
                           (j apud alia vokalo)
 
 Q                        k
 
 
 U=V                    u au ŭ
                           (ŭ apud alia vokalo)
 
 X                       ks
 
 Y                         kiel franca u, germana ü,
                               aŭ i
 
Oni prononcas distinge ĉiujn vokalojn de diftongo.
 
3. Akcento.- Kian ajn prononcon oni uzas, necesas akcenti la vortojn, tio estas insisti sur unu silabo de la vorto, kiel en Esperanto (Praktike neniu franco aplikas tiun ĉi regulon.).
==================================
Pedagogia Indiko.- Necesas atenti pri tio, ke la insisto de la voĉo sur la akcentita silabo (kiu kiel en Esperanto neniam estas la lasta de la vorto) ne deturnu la spiriton de la atento pri la finaĵoj, same gravaj en Latino kiel en Esperanto por indiki la rolon de la vorto en la frazo.
==================================
 
Tiun insiston de la voĉo pri unu silabo oni nomas la akcento.
 
REGULO DE LA AKCENTO.- La akcentata silabo estas la antaŭlasta silabo de
la vorto, se tiu ĉi silabo ne estas mallonga; se ĝi estas mallonga, la
akcento reiras al la antaŭa silabo (tria de la fino):
 
- monêbo (akcentita silabo: ne);
- amavërant (akcentita silabo: ma, ĉar ve estas mallonga en tiu formo
de la verbo).
 
4. Kvanto.- La vortaroj indikas, ĉu la silaboj estas longaj aŭ
mallongaj, tio estas, kio estas ilia kvanto. Tamen ekzistas du esencaj
reguloj;
 
 1° Ĝenerale mallongaj estas la vokaloj sekvataj de alia vokalo: "e" en "meus", la dua "i" en "civium".
 
 2° Ĝenerale longaj estas la diftongoj kaj la silaboj, en kiuj la vokalon sekvas du konsonantoj: "mul" en "multos", "sem" en "semper".
 
La vokaloj sekvataj de unu konsonanto estas longaj aŭ mallongaj. La longaj
silaboj estas pli oftaj ol la mallongaj.