Sennaciulo 198212,p.100
 
Luiza MIŜEL
 
 La verko "Bazoj de Anarkiismo", de G.Balkanski, presita
de la Broŝurservo de SAT, meritus analizon, se tiu estus
farebla sufiĉe koncize. Ĉi tie mi nur deziras ĝustigi
historian punkton pri Luiza MIŜEL (Louise MICHEL de
MAHIS, 1836?-1905). La aŭtoro skribas, p.53: "Io pli,
eĉ la teroristoj-anarkiistoj ne metis en la perfortagon
venĝ- kaj sangavidecon, kaj ne estis inspiritaj de
malnoblaj sentoj. Iu Luiza MIŜEL, kiun la policistoj el
ĉiuj landoj rigardis kiel organizanton de la perfortaj
agadoj, en juĝejo defendas iun duonidioton, kiu kontraŭ
ŝi aranĝis malsukcesan atencon." Tiu ekzemplo pri
teroristoj-anarkiistoj estas miselektita.
 Luiza MIŜEL estis profesie instruistino, sed ĉar ŝi
rifuzis ĵuri fidelecon al la Imperio, ŝi instruis
private. Laŭ gazeto de 1871, en sia lasta klaso, 24
strato OUDOT (1), ŝi havis 60 lernantojn. La "ruĝa
virgulino" (tiel oni nomis ŝin) estis nobla kaj bonkora
homo, abomenanta sangelverŝon. Jen kiel esprimiĝas la
eldonisto de L.MIŜEL, Paul Viktor STOK (STOCK) en
memorando de 1935:
 "Intertempe, niaj rilatoj pliintimiĝis kaj el miaj
multaj renkontoj kun la "petrolistino" (2) rezultis, ke
ŝi iĝis mia amikino. Mi ne povis rezisti al la
neimagebla bonkoreco de tiu virino, kaj la malfavora
legendo, per kiu mia cerbo kontraŭ ŝi estis saturita,
rapide forvaporiĝis ĉe ŝia kontakto. Ŝia altruismo
estis neverŝajna kaj ŝia bonkoreco por ĉiuj mizeruloj
- inkluzive bestojn - estis nekredebla ktp..." (3).
 Membro de la Unua Internacio, L.MIŜEL partoprenis kiel
soldato kun uniformo en la bataloj de la Komunumo de
Parizo, precipe en ĝia defendo kontraŭ la Versajlaj
trupoj, laŭ ŝi kiel dekmilo da aliaj virinoj, el kiuj
la plimulto pereis dum la amasbuĉado. Kaptita en
Montmartre, ŝi ial ne estis tuj ekzekutita laŭ la
ordinara procedo, sed estis juĝita de militjuĝistaro.
Ŝi konfirmis defie la akuzojn faritajn kontraŭ ŝi kaj
petis por si mortpunon kiel merititan honoron pro sia
plenrespondeca partopreno en la Komunumo, promesante, ke
se oni lasos ŝin vivi, ŝi neniam ĉesos postuli venĝon
kontraŭ la murdintoj de ŝiaj fratoj.
 Ial, la juĝistoj ne opiniis oportune mortkondamni ŝin,
kaj ŝi estis deportita al Novkaledonio. Laŭ ŝi mem,
ŝi aliĝis al anarkiismo dum sia deportado, sur la ŝipo
"VIRĴINI"(VIRGINIE), en 1873: "Mi rakontis multajn
fojojn, kiel {dum la Kaledonia vojaĝo mi
anarkiistiĝis}. Inter du kvietiĝaj momentoj, dum kiuj
ŝi ne tro malbone fartis, mi komunikis al sinjorino
LEMEL mian penson pri la neebleco, ke iuj ajn homoj
havantaj la regpovon povus iam fari ion alian, krom
krimadi, se ili estas malfortaj aŭ egoismemaj; esti
neniigataj, se ili estas sindonaj kaj energiaj; ŝi
respondis al mi: "Tion mi pensas!". Mi multe fidis la
rektecon de ŝia spirito kaj ŝia aprobo multe plaĉis al
mi"(3). Havinte la sanon kaj la bonŝancon travivi, ŝi
amnestiiĝis en 1879 kaj revenis Eŭropon. Ŝi neniam plu
partoprenis en ia ajn perforta agado. Ŝi multe pli
teruris senpaŭze la reakciularon per sia kapablo
esprimiĝi por defendi la Komunumon de Parizo kaj denunci
la krimojn de la Versajlaj amasbuĉistoj, konforme al sia
promeso. Ŝi nepre ne estis principa adepto de sanga
perfortado, sed nur limigite uzis ĝin pro neceso en tre
ekstrema kaj difinita situacio dum la komunumo, laŭ
maniero ordinare konsiderata kiel armita ribelo aŭ
civila milito, sed ne kiel terorismo. La perfortado uzita
de la Komunumanoj por sia defendo estas sen komuna mezuro
kun tiu, kies viktimoj ili estis.
 Jam ĉe la komenco de la amasbuĉado en Parizo, dum kiu
ĉirkaŭ cent mil laboristoj pereis, Ĵul FAVR (Jules
FAVRE) nome de la Versajla registaro invitis la agentojn
de fremdaj registaroj, arestigi kaj redoni al Versajlo la
eventualajn rifuĝintojn, kiujn li nomis krimeguloj.
L.MIŜEL laŭdas en sia verko la gloran gastigemon de
Anglio, kiu malgraŭ sia malamikeco al la Komunumo de
Parizo, responde nur akceptis la rifuĝintojn kaj ne
redonis ilin. Nur la hispana kaj la belga registaroj
konigis al Versajlo sian konsenton, sed Belgio ne
plenumis ĝin.
 La policistoj el ĉiuj landoj estis do ĝuste
informitaj pri la vera naturo de la agado de la
Komunumanoj, inter kiuj estis L.MIŜEL. Nur la krima
Versajla registaro konsideris kaj traktis ilin kiel
danĝerajn teroristojn.
 Nur ĝi povas esti la reala fonto de la kalumnia noto
uzita de G.BALKANSKI pri L.MIŜEL.
 La agado de la Komunumanoj kaj de L.MIŜEL havas nenion
komunan interalie kun la nuntempaj furiozaj teroristoj,
sin nomantaj anarkiistoj aŭ io ajn, kiuj blinde murdas
per pli malpli hazarde metitaj bomboj ktp. Troviĝas pli
ĝusta analogio en la konduto de Salvador ALLENDE en ties
lastaj momentoj. El marksisma vidpunkto, la Komunumo de
Parizo estas fundamenta leciono pri provo de proletara
diktaturo kaj ĝia sanga rebato fare de la burĝara
diktaturo.
 En siaj juĝoj L.MIŜEL ĉiam provis resti justa kaj
modera; ŝi ĉiam montris skrupulan objektivecon pri la
konduto de homoj. Ŝi senkompleze juĝis la naivecon de
la Komunumanoj, kies decida eraro estis, ke ili ne tuŝis
la oron de la Banko de Francio, forlasita inter iliaj
manoj en Parizo. La manipulita duonidioto menciita de G.
BALKANSKI tiel malbone malsukcesis sian atencon, ke li
lokis en ŝian kranion pistolkuglon, kiu neeltirebla
dolore minacis ŝin ĝis la fino de ŝia vivo. Ŝi havis
kuriozan koncepton pri la solvo de la lingva problemo:
"...lasante iri mian penson, mi rigardis antaŭen, mi
riskis tiun ideon, ke ĉar la penso estas elektro, ĝi
estas fotebla kaj ĉar ĝi ne havas lingvon, ĝi estus
desegnata per signoj similaj al fulmlumaj sulkoj, la
samaj por ĉiuj dialektoj, iu stenografio."(3)
 Ke G.BALKANSKI miselektis sian ekzemplon pri
teroristoj-anarkiistoj, tio pruvas nenion por aŭ
kontraŭ la cetero de lia verko. Interalie, mi konsentas
kun la principo, substrekita en la sama ĉapitro, de
neperforto en konstruado de nova socio kaj en homaj
interrilatoj. Precipe en landoj, kiel nuna Francio, kie
per balotilo kaj aliaj rimedoj, konsiderindaj ŝanĝoj
favoraj al la laborista klaso estas fareblaj, sanga
perforto estas senrezerve kondamninda.
 
     Petro Levi
 
{1) Tiu strato ne plu estas trovebla sur plano de Parizo
(*).
(2) Oni nomis petrolistinoj virinojn, kiujn oni arestis
pro ilia supozata partopreno en la t.n. krimoj de la
Komunumo, precipe se ili estis kaptitaj kun botelo de
petrolo, uzata ekzemple por lampoj, sed kiu estis
supozita pruvo pri ilia intenco bruligi Parizon.
(3) "La Commune", de Louise MICHEL, eldonita de STOCK
(represo).
 
(*) Plej probable temas pri eraro en tiu stratnomo. En la
dekoka distrikto de Parizo, sur la monteto Montmartre
(monmartr) troviĝas strato HOUDON, inter la placo PIGALLE
kaj la strato DES ABBESSES. Jean Antoine HOUDON (udon)
estis franca skulptisto, naskita en Versailles (1741-1828).
Li skulptis multajn tombojn kaj mitologiajn figurojn,
infanportretojn, bustojn kaj statuojn de siatempaj famuloj
(J.-J.ROUSSEAU, VOLTAIRE, DIDEROT, B.FRANKLIN).