00 LATINA GRAMATIKO

Simpla kaj kompleta

(daŭrigo)
 
METODA PLANO de
la LATINA GRAMATIKO
Simpla kaj kompleta
-------------------
ENKONDUKO: De Esperanto al latino.
MORFOLOGIO
 1a PARTO: Literoj kaj Sonoj.
 2a PARTO: La Vortoj.
 
Nomo.       
Adjektivo. 
Pronomo.
Verbo.       
Adverbo    
Prepozicio 
Konjunkcio 
Interjekcio
 
 Ĉiuj studataj laŭ la sama metodo:
 
 1e de Esperanto al Latino.
 2e Formoj.
 3e Uzoj.
 4e Loko.
 
SINTAKSO
 
3a PARTO: La simpla Propozicio.
 
4a PARTO: La kompleksa Frazo.
 
3a kaj 4a Parto: Ambaŭ estas studataj laŭ la sama metodo:
 
1e Sintakso de akordo.
2e Sintakso de la subjekto.
3e Sintakso de la komplemento.
 
A. (Vortoj aŭ Propozicioj)    
   Komplementoj de nomo.
B. (Vortoj aŭ Propozicioj)
   Komplementoj de la verbo.
C. (Vortoj aŭ Propozicioj)
   Cirkonstancaj komplementoj.
 
5a PARTO:
 La Frazkonstruo
 
 Laŭvorta gramatika analizo kaj ordo de la vortoj.
 
 Vortordo en la simpla propozicio.
 
 Ordo de la propozicioj en la kompleksa frazo.
 
   ===========
 
   ENKONDUKO
 
De Esperanto al Latino
Diferencoj kaj similecoj.
 
Jen latina frazo:
 
Amici, civis, qui omnium utilitati suam vitam impendit, laude dignus est.
 
Amikoj, civitano, kiu al ĉies intereso sian vivon dediĉis, laŭdindas.
 
Malgraŭ iom nekutima vortordo, la esperanta laŭvorta traduko estas
facile komprenebla. Facile estas restarigi la kutiman rektan vortordon:
 
Amikoj, civitano, kiu dediĉis sian vivon al ĉies intereso, laŭdindas.
 
Du ĉefaj diferencoj notindas:
 
1e. La vortordo estas iom malsama.
2e. Iuj vortoj de la frazo en Esperanto ŝajnas ne esti tradukitaj en Latinon kaj reciproke:
 
Amici, civis, qui omnium utilitati suam vitam impendit, (laude dignus est).
 
Amikoj, civitano, kiu (al) ĉies intereso sian vivon dediĉis, laŭdindas.
 
(En tiu frazo, anstataŭ la prepozicio "al", Latino uzas kazon nomitan
dativo. Esperanto tradukas la vortojn "dignus est" respektive per la
sufikso "ind" kaj la finaĵo "as" (ekvivalentoj: laŭdinda estas; estas
inda je laŭdo).
 
 Tamen ankaŭ en la latina frazo la kutima frazordo povas esti ŝanĝata
sen ŝanĝo de ĝia senco:
 
Amici, civis, qui impendit suam vitam omnium utilitati, est dignus laude.
 
Relativa fleksebleco de la fraza vortordo estas do karaktero komuna al
ambaŭ lingvoj. Ankaŭ en ambaŭ lingvoj la finaĵoj ludas gravan
rolon.
 
En Esperanto ili estas malmultaj kaj havas precizan funkcion. Fundamente,
ĉiu finaĵo estas vorto kun propra signifo, libere uzebla kiel tia en
vortkunmetoj. Tie estas granda diferenco kun Latino, kiu havas multajn
finaĵojn, grupigitajn en pluraj deklinacioj kaj konjugacioj. Deklinacio
estas la sistemo de finaĵoj, kiujn nomo, adjektivo kaj pronomo povas
ricevi por montri, kiun funkcion ili havas en la frazo.
 
Konjugacio estas la sistemo de finaĵoj, kiujn verbo ricevas por indiki diversajn cirkonstancojn (aganto, tempo, vidpunkto...) de ĝia uzo. Plie, ne malofte, la
radiko de la deklinaciebla aŭ konjugaciebla vorto ŝanĝiĝas kune kun la
finaĵoj. Esperanto havas unu deklinacion, resumeblan en du vortoj: "j" (pluralo)
kaj "n" (akuzativo). Ĝi havas unu konjugacion, resumeblan en ses vortoj: "i, as,
is, os, us, u". Tri aliaj vortoj markas respektive la kategoriojn nomo, adjektivo kaj adverbo: "o, a, e". Esperanto entute havas do dekunu vortojn, kiuj konsistigas
dekdu (kalkulante kiel finaĵon ankaŭ la nulan finaĵon) malsamajn finaĵojn.
La finaĵoj de Latino estas ege pli multaj, sed ili neniam estas vortoj kun propra senŝanĝa formo kaj signifo. La plej grava diferenco inter Esperanto kaj Latino
estas la senŝanĝeco de la elementoj de Esperanto. En Latino, ĉiuj elementoj
de vorto: radiko, sufiksoj, finaĵo povas ŝanĝiĝi samtempe por kontribui al la definitiva senco kaj funkcio de la vorto en frazo. La fleksioj (deklinacioj,
konjugacioj, gradoj de komparo, derivaĵoj) ne formiĝas per kunmeto de
senŝanĝaj elementoj, sed laŭ diversaj modeloj, kiuj estas diversaj kaj
devigaj. Ni povas repreni la saman frazon en Esperanto, apartigante per apostrofo
la diversajn senŝanĝajn elementojn, el kiuj ĉiu vorto konsistas:
 
Amik'o'j, civit'an'o, kiu dediĉ'is si'a'n viv'o'n al ĉies interes'o, laŭd'ind'as.
 
Amici, civis, qui impendit suam vitam omnium utilitati laude dignus est.
 
Tian analizon oni ne povas fari en Latina frazo, ĉar tie la radikoj kaj finaĵoj
ne havas propran ekziston, sed ili estas nedisigeble kunligitaj. En Esperanto,
oni ĉiam povas konstrui novan vorton per kunmetado de ekzistantaj
elementoj (radikoj, afiksoj kaj finaĵoj), se nur la tiel formita vorto havas
sencon dedukteblan de ĝiaj kunmetitaj elementoj. Ankaŭ en Latino ekzistas
kunmetitaj vortoj, sed la solaj uzeblaj troviĝas en la vortaroj.
 
Latino ne havas artikolon kaj krom la nominativo kaj la akuzativo, ĝi havas
plurajn aliajn kazojn, kiujn Esperanto esprimas per prepozicioj kun nominativo.
 
Krom la artikolo, kiun Latino ne havas, ambaŭ lingvoj havas la samajn
specojn de vortoj: nomoj (substantivoj), adjektivoj, pronomoj, verboj, adverboj, prepozicioj,  konjunkcioj (subjunkcioj) kaj interjekcioj.