KIO ESTAS EN FRANCIO LA "PROVIDENCA ŜTATO"?


Oni, ne nur en Francio, multe kritikas la "providencan ŝtaton". Oni tiel nomas la kolektive respondecan sistemon de socia protektado, inspiritan de la CNR (Nacia Konsilantaro de la Rezistado), kiun la francoj donis al si post la dua mondmilito.


Tiu socia protektado principe kovras tri seriojn da specialaj financaj problemoj, al kiuj la salajruloj mem aŭ iliaj familianoj riskas esti elmetataj, sed kiuj superas la ordinarajn salajrajn enspezojn, aŭ kiuj prezentiĝas, kiam ial tiuj enspezoj mankas.


1) Malsano, patriniĝo, laborakcidentoj, kripliĝo, morto,
2) Familiaj kostoj,
3) Maljuniĝo, emeritiĝo.


Tiu protekta sistemo neniagrade ripozas sur principo de senrespondeca sinturno al "providenca ŝtato", sed estas la apliko de tre civitanece respondeca principo de solidareco klarvorte enskribita en la Antaŭparolo de la Franca Konstitucio. Tiu principo, pli volonte forgesata ol la rajto bleki kontraŭ socialismo, cetere estas ankaŭ klarvorte metita en la deklaron de UN pri Homaj rajtoj.


Civilizita socio ĉiuokaze ne povas lasi siajn membrojn mortaĉi en mizero, kia ajn estas la kaŭzo de tiu mizero. Anstataŭ frivole lasi tiun zorgon al providence bonkoraj individuoj aŭ ŝtataj aŭ privataj helpinstitucioj, la francoj juĝis pli juste kaj efike organizi la aferon naciskale. Cetere, la helpo, tre kritikinde, ĉiuokaze estas intence kalkulita tiel trostrikte, ke ĝi neniam tute kovru la realajn bezonojn. Tiel, la proklamita principo de solidareco ne estas kompleta. Ĉiam restas io, kion la koncernato mem devas pagi el sia propra individua poŝo. Kiu ne povas almenaŭ pagi tiun minimumon, tiu ne rajtas ricevi monkompenson. Tiel la plej malriĉaj estas ekskluzivitaj el tiu protekto, kiun ili tamen pagas. Tiun limigon sukcesis trudi la reprezentantoj de la plej riĉaj tavoloj, frivolaj egoistoj kiuj opinias, ke ili mem neniam bezonos helpon.


Kiu pagas? La enspezoj de la sistemo konsistas el kotizoj pagitaj de la salajruloj mem. Parto estas pagita rekte de la salajrulo mem, kaj alia parto estas pagita de la mastro, sed enkalkulata de li en la laborkostoj kiel parto de la kostoj de la entrepreno. Tiuj kotizoj estas do tute pagitaj ekskluzive de la salajruloj. Veraj mastraj kotizoj estus deprenataj el la krudaj (antaŭ dekalkulo de la impostoj) profitoj. Oni ankaŭ nomas ilin prokrastita aŭ nerekta salajro. Tiuj kotizoj estas limigitaj per "plafono": ili estas kalkulataj nur surbaze de la parto de la salajro malsupera al tiu "plafono". Tiel la plej malaltaj
salajroj pagas proporcie pli altan kotizon. La plej altaj salajroj pagas proporcie nur simbolan kotizon.


Pro la rifuzo de diversaj kategorioj, ekzemple komercistoj, kiuj ne volis esti devigataj kotizi por la salajruloj, la sistemo ne estas ĝenerala por ĉiuj francoj, sed la tiel
nomata ĝenerala reĝimo teorie nur koncernas la salajrulojn.


Ĉar la ĝenerala reĝimo ne kovras ĉiujn kostojn de la riskoj, la francoj kompletigis ĝin diversmaniere: propra ŝparo, privataj asekuroj, mutualaj societoj. Ili ofte aranĝis tion kontrakte en la kadro de siaj entreprenoj. Tiel ekzistas en Francio grandega nombro da diversaj protektosistemoj, kaj la koncepto pri "Providenca ŝtato" estas pure ideologie mita, pli ĝuste insulto inspirita de liberalisma ideologio. La sola "Providenco", kies helpon iam ajn francaj salajruloj ricevis, estas tre senteble tirita el ilia propra poŝo, tio estas de ilia ekskluzive propra laboro. Necesas tamen aldoni, ke la liberalismaj registaroj intervenis en la mastrumado de la privataj asekuraj kaj mutualaj societoj por ke neniuokaze ili kompensu centprocente la koncernajn riskojn. Ekonomiscience, la tiel nomata "Providenca Ŝtato" nur estas parto de la varia kapitalo.


Koncerne la salajrulojn de la ŝtato (ŝtatoficistoj, laboruloj de publikaj entreprenoj kaj servoj, ŝtataj kromaj salajruloj, ktp), iliaj kromaj protektsistemoj estas diversaj kiel en la privataj aktivecoj. Ĉar oni konsideris, ke la ŝtato ne estas mastro kiel la aliaj, ĝi ne pagas la tiel nomatajn mastrajn kotizojn sed anstataŭe laŭkontrakte pagas "sian" kontribuon (teorie laŭbezone) rekte el la ŝtata buĝeto. La ŝtato tiel faras nenian donacon al siaj do neniagrade privilegiataj salajruloj, sed eventuale nur repagas al ili sian mastran ŝuldon. En praktiko, ĝi prefere ĉerpas en la buĝeto de la Socia Sekureco por fari donacojn al la riĉuloj. Tiuj babiladoj, kiuj evidente celas dividi la salajrulojn kaj meti ilin unujn kontraŭ la aliajn, estas fiaj kaj naŭzaj. La vorto "privilegio" aplikata al malaltaj ŝtatfunkciuloj, estas malnobla, kalumnia liberalisma insulto.


La kotizoj de la ĝenerala reĝimo tamen reprezentas kolosan sumon: ĉirkaŭ 150 miliardojn da eŭroj jare, tio estas preskaŭ la triono de la sumo, kiun banka komploto konfiskis al la orientaj germanoj, kaj pli ol la kvarono de la jara francia malneta salajra maso. Komprenindas do, ke tiu mona monto ekscitas la strabigan frandemon de la financistoj. Konfiski ĝian regadon al ĝiaj plenrajtaj posedantoj, la kotizantoj, estis longa kaj malfacila tasko, al kiu pluraj generacioj da burĝaj diversmaskaj teknokratoj dediĉis sian strebadon. La kontraŭreformo de Juppé/Chirac (ĵupe/ŝirak) "kuraĝe" provis finfari ĝin per kompleta ŝtatigo. Marc Blondel (markblondel), gvidanto de FO, kiu estas kun CGT unu el la ĉefaj tiam strikantaj sindikatoj, siatempe prave nomis la kontraŭreformon "rabo". Li esprimis pravan miron, ke tiu ŝtatigo okazas samtempe kun la privatigo de la granda, laŭ la reklamado tre rentodona industria grupo Pechiney (peŝine). Kial tiu ŝajna malkohero? Ŝtatigo ja povas esti elemento de socia progreso, sed ankaŭ tre bone servi alian celon, kiu ne estas konfuzinda kun sociigo. La nunaj kontraŭreformoj iniciatitaj de la nuna prezidento, prezidonto de EU inter la unua de julio kaj la fino de la jaro 2008, estas pli radikale samspecaj kaj samcelaj. Li ja pretendas celi la "kreskon de la aĉetpovo", sed liaj kontraŭreformoj estas rektaj atakoj kontraŭ la aĉetpovo de la plej modestaj salajruloj kaj emeritoj, konforme al la EU-aj postuloj, pri kiuj li havas plenan propran kunrespondecon.


(majo 2008)