LA DILEMO DE SANGINETI




Duobla dilemo de Aleksandro Sangineti: la "bonkoraj" kaj la
"malicaj" revoluciuloj.


Aleksandro Sangineti, jam de longe mortinta, estis franca dekstra
politikisto, samtempulo kaj fidela subtenanto de De Gaulle. Sangineti
argumentis, ke socia revolucio favora al la laborista klaso estas
nefarebla, ĉar la burĝa klaso, kiu posedas la juran povon kaj la
armilojn, neniam konsentos pace rezigni la regadon super la socio kaj
la ekonomio.


"Bonkoraj" laŭ Sangineti estas tiuj revoluciuloj, kies etikaj principoj
malpermesas uzi ĉiarimedecon kontraŭ la burĝaro, kiu tute ne havas
tiun skrupulon. La burĝaro ĉiam preferas la demokration, kiam la
demokratio ne minacas ĝian povon. Aliokaze, ĝi fajfas pri la
demokratio, ĝis ĝia povo estas restabiligita. La "bonkoraj",
simpatiaj revoluciuloj sekve ne havas ian ŝancon realigi sian
revon. En okazo de plej granda sukceso de iliaj klopodoj, ilia
sorto ĉiam nepre estos tiu de la parizaj komunumanoj, aŭ de Salvador
Allende. Por sukcesi en la batalo kontraŭ la burĝaro, la revoluciuloj
devas alpreni la senskrupulan metodon de la burĝaro, la
ĉiarimedecon, kaj tiel perdi sian animon, do esti "malicaj" kiel Lenin
kaj la bolŝevistoj. La solaj perspektivoj de la revoluciuloj sekve
estas nur:


1) la senespera, senperspektiva protesto,
2,1) la senespera, senperspektiva ribelo kun ĝia nepra sangobana
dispremo,
2,2) la bolŝevismo (aŭ io simila) kaj la stalinisma memdetruo de la
revolucio.


Sangineti klarigis tiun vidpunkton kun miela voĉo kaj kruelcinike
falsafabla rideto. Kvazaŭ por ilustri tiun tezon, De Gaulle
respondis iam al ĵurnalisto, kiu esprimis dubon pri la demokrateco
de la ĵus decidita balotsistemo: "Ĉu vi deziras doni la regpovon al
la komunistoj?".


Al tiu cinika tezo mi donis la nomon "(duobla) dilemo de Sangineti".
Ĝi starigas al demokrataj batalantoj kontraŭ homekspluatado serioze
pripensindan problemon: ili bezonas esti pli inteligentaj ol la
homekspluatantoj.


Oni ankaŭ ne povas pli klare konfesi, ke ĉiuj krimoj atribuitaj
al la komunismo estas fakte krimoj de la kapitalismo kaj estas do nur
parto de la krimoj de la kapitalismo.