04 LATINA GRAMATIKO
Simpla kaj kompleta
(daŭrigo)
 
 
ĈAPITRO III. - LA PRONOMO.
 
De Esperanto al Latino.
 
37.- La pronomo estas vorto, kiu anstataŭas nomon. Kiel tiu ĉi, ĝi havas du nombrojn, tri genrojn , ses kazojn. En Latino, kiel en Esperanto kaj multaj lingvoj, la pronomo anstataŭas la nomon jen de la parolanto (unua persono), jen de la alparolato (dua persono), jen de la priparolato (tria persono).
 
PERSONAJ PRONOMOJ.
 
Formoj
 
38 Pronoma deklinacio.- Ĉiuj pronomoj finiĝas en la ununombra genitivo per ius , en la ununombra dativo per i.
 
==================================
IP. Tradiciaj ERAROJ konsistas en tio, fini la genitivon de la pronomoj per i, ae kaj la dativon per o, ae.
La esceptoj nur estas ŝajnaj; ego, tu, sed nur ŝajnas ne obei al tiu regulo tial, ke ili pruntas sian genitivon mei, de mia estaĵo (de mi), ktp, al la neŭtro de meus, tuus, suus, kiuj fakte estas
adjektivoj.
==================================
 
                           Unua persono          Dua persono
 
Ununombro
N.V.                       Ego,    mi.                Tu,         vi.
Aku                       Me,     min.              Te,          vin.
Gen                      Mei,   de mi.           Tui,         de vi.
Dat                        Mihi,   al mi.           Tibi,          al vi.
Abl                        Me,     de,                Te,           de,
                                           per mi.                         per vi.
 
Plurnombro
N.V.                       Nos,        ni.             Vos,          vi.
Aku                        Nos,        nin.           Vos,         vin.
Gen                        Nostri,     de ni.       Vestri,    de vi.
                              Nostrum,  el ni.        Vestrum,  el vi.
Dat.                       Nobis,       al ni.         Vobis,       al vi.
Abl                        Nobis,       de,            Vobis,      de,
                                               per ni.                        per vi.
 
Tria persono resenda
Ununombro kaj plurnombro de la tri genroj:
 
Aku                      Se,     sin.
Gen.                    Sui,   de si.
Dat.                     Sibi,   al si.
Abl.                      Se,     de, per si.
 
Tria persono neresenda ne ekzistas; anstataŭ ĝi oni uzas la montrajn
pronomojn: hic, iste, ille, is.
 
39 Posedaj adjektivoj.- Al la personaj pronomoj respondas la posedaj adjektivoj:
 
 Meus, mea, meum,           mia respondas al -  ego
Noster, nostra, nostrum    nia respondas al -  nos
 
Tuus, tua, tuum,                 via - respondas al - tu
Vester, vestra, vestrum      via respondas al - vos
 
Suus, sua, suum,                 sia respondas al - se.
 
40. Deklinacio de la posedaj adjektivoj.-
 
Oni deklinacias la posedajn adjektivojn kiel la adjektivojn de la unua klaso. Sola escepto estas la vira ununombra vokativo de meus, kiu estas mi.
 
UZOJ.
 
41. Uzo de la personaj pronomoj.-
1 Ego , tu , ille estas uzataj por insisti pri la subjekto kaj reliefigi
ĝin: Ego amo, mi, mi amas. aŭ por marki kontraŭecon;
Tu rides, ego fleo, Ja vi ridas, sed mi ploras.
Sed, kutime, oni ne esprimas la personan pronomon, kiam ĝi estas
subjekto, ĉar la personon indikas la finaĵo de la verbo (tio estas unu el
la sintezaj karakteroj de Latino): Amo , mi amas.
==================================
IP.- Tiuokaze en Esperanto la pronomo estas necesa, ĉar la verba
finaĵo ne indikas personon.
==================================
 
2 Tu, "ci", en Latino estas uzata por vi ununombra. Latino ciumas ĉiujn:
Caesar, domïnus es, Cezaro, vi estas la mastro.
 
42. Uzo de la resenda pronomo.- La resenda pronomo estas tiel nomata
ĉar oni uzas ĝin en la okazoj, kiam la ago, montrata de la verbo, revenas
(sin resendas) de la subjekto al la komplemento, kiu estas la sama persono aŭ aĵo, kiel la subjekto. Aŭ, pli simple, kiam la faranto de
ago faras ĝin sur si mem:
 
 Petrus se amat, Petro amas sin.
 
La ago ami venas de la subjekto Petro, kaj ankoraŭ resendiĝas sur
Petron. Tial <en tiu okazo> oni uzas  la resendan pronomon <se>, plej ofte kiel en Esperanto la resendan pronomon si(n)
 
Ĝenerala regulo .- Oni uzas sui, sibi, se:
 
1e.- En simpla propozicio, por resendi al la subjekto de la propozicio:
 
Petrus se amat, Petro amas sin.
 
2e.- En subordigita propozicio por resendi al la subjekto (aŭ komplemento) de la ĉefa propozicio, se la subordigita propozicio esprimas penson de la subjekto (aŭ komplemento) de la ĉefa propozicio:
 
Oravit me pater ut ad se venirem, mia patro petis min, ke mi iru al li.
 
(<Se> resendas al la subjekto <pater>.)
 
Oratus sum a patre ut ad se venirem, min petis mia patro, ke mi iru al li.
 
(<Se> resendas al la komplemento <pater>.)
 
Oni uzas la neresendan pronomon (hic, ille, iste, is) en ĉiuj aliaj okazoj.
 
==================================
IP.- Rimarkinda estas la diferenco de uzo de la resenda pronomo en Latino kaj Esperanto: en tiu ĉi la resenda pronomo principe ĉiam resendas al la subjekto de la laste esprimita ago. Oni uzas la resendan pronomon aŭ adjektivon nur por la tria persono ununombra aŭ plurnombra.
==================================
 
==================================
N.B.- 1) Oni faras la saman distingon por suus, a, um. En la du unuaj okazoj, oni uzas suus; en ĉiuj aliaj okazoj, oni uzas la genitivon de is (ejus, eorum, earum):
 
1a okazo: Pater amat libëros suos. La patro amas siajn infanojn.
 
2a okazo:
 
Mater te orat ut filio ignoscas suo,
La patrino petas vin, ke vi pardonu al ŝia filo.
 
Aliaj okazoj.-
 
Pater amat libëros suos, at eorum vitia odit.
Patro amas siajn gefilojn, sed iliajn mankojn li malamas.
 
Ejus indöles est optïma. Lia karaktero estas bonega.
 
Deum agnoscis ex operïbus ejus. Dion vi konas laŭ liaj faroj.
 
2) Oni tamen ofte trovas suus uzata por resendi al vorto, kiu ne estas la
subjekto, kaj tiam ĝenerale lokita apud la komplemento, al kiu ĝi resendas:
 
A) Se ĝi signifas sian propran:
 
Sua eum perdet ambitio. Lia ambicio pereigos lin.
 
B) Se ĝin sekvas quisque:
 
Eos in suas quemque civitates dimisit.
Li resendis ilin ĉiujn en iliajn respektivajn urbojn.
 
C) Se ĝin antaŭas la prepozicio cum:
 
Magonem cum classe sua mittunt.
Ili sendas Magonon kun lia ŝiparo.
 
==================================
Rimarko.- La posedaj adjektivoj estas forigataj, kiam la senco estas klara sen ili: Lava manus; lavu (viajn) manojn.
 
Rimarko.- Facilanima imito de modelo de unu lingvo en alia produktas eraron kaj miskomprenon.
==================================
 
Adjektivaj pronomoj.
Formoj
 
Ĉiuj aliaj pronomoj, montraj, rilataj, demandaj, sendifinaj, estas nomataj adjektivaj pronomoj, ĉar ili povas esti jen pronomoj, jen adjektivoj. Hic, ekzemple, respondas al la esperanta adjektiva pronomo "ĉi tiu", kiu povas esti jen pronomo (Ekzemple: "Ĉi tiu plaĉas al mi."), jen adjektivo (Ekzemple: "Ĉi tiu pentraĵo plaĉas al mi."). Ĉiuj sekvas proksimume la saman deklinacion, nomitan pronoma deklinacio, kiun detaligas sekvantaj tabeloj.
 
==================================
N.B. - Necesas ne forgesi, ke en Latino "i" kaj "j" estas la sama litero, nome, ke la latinoj ne  distingis inter "i" kaj "j" en la skribo. Same ili ne distingis inter "u" kaj "v". Tiaj duonvokaloj (aŭ duonkonsonantoj) "i/j" kaj "u/v" ne ekzistas en Esperanto, kiu ĉiam klare distingas inter "i"  (vokalo) kaj "j" (konsonanto), kaj inter "u" (vokalo) kaj "v" (konsonanto) aŭ "ŭ" (konsonanto).  
==================================
 
43. Montraj adjektivaj pronomoj:
Hic,       ĉi tiu;
Iste,     tiu ("via"), tiu ĉe vi;
Ille,      tiu;
Is,         tiu, li;
Idem,    la sama,
Ipse,      li mem:
 
HIC:
 
Ununombro.
     Nom.  Aku.  Gen.    Dat.  Abl.
v   Hic     hunc    hujus   huic  hoc
i    Haec   hanc    hujus   huic   hac
n  Hoc     hoc      hujus  huic  hoc
 
Plurnombro.
     Nom.  Aku.  Gen.      Dat.    Abl.
V  Hi        hos     horum   his    his
i    Hae     has     harum    his     his
n   Haec  haec  horum    his     his
 
ISTE:
 
Ununombro.
    Nom. Aku. Gen.    Dat. Abl.
v   Iste    istum  istius isti  isto
i    Ista    istam  istius isti  ista
n Istud istud istius isti isto
 
Plurnombro.
     Nom. Aku.   Gen.    Dat. Abl.
V  Isti    istos  istorum istis istis
i    Istae  istas  istarum istis istis
n   Ista   ista  istorum istis istis
 
ILLE:
 
Ununombro.
      Nom. Aku. Gen.   Dat. Abl.
v    Ille     illum illius    illi    illo
i     Illa    illam illius    illi    illa
n    Illud   illud illius     illi    illo
 
Plurnombro.
     Nom. Aku. Gen.      Dat.   Abl.
v    Illi     illos  illorum  illis    illis
i     Illae  illas   illarum  illis    illis
n    Illa   illa    illorum  illis    illis
 
IS:
 
Ununombro.
       Nom. Aku. Gen.  Dat. Abl.
v      Is      eum ejus   ei    eo
i      Ea      eam ejus   ei     ea
n     Id       id      ejus   ei    eo
 
Plurnombro.
      Nom.         Aku. Gen. Dat.-Abl.
v    Ii aŭ ei    eos eorum eis aŭ iis
i      Eae           eas earum eis aŭ iis
n     Ea             ea    eorum eis aŭ iis
 
IDEM:
 
Ununombro.
      Nom.     Aku.        Gen.          Dat.       Abl.
v    Idem    eundem   ejusdem   eidem   eodem
i     Eadem  eandem   ejusdem   eidem   eadem
n   Idem    idem         ejusdem   eidem   eodem
 
Plurnombro.
      Nom.      Aku.      Gen.           Dat.-Abl.
v    Iidem    eosdem  eorundem  eisdem
i     Eaedem  easdem  earundem  eisdem
n    Eadem   eadem   eorundem  eisdem
 
IPSE,
 
Ununombro.
       Nom.    Aku.    Gen.    Dat.  Abl.
v     Ipse    ipsum   ipsius   ipsi   ipso
i      ipsa     ipsam   ipsius   ipsi   ipsa
n     ipsum   ipsum   ipsius   ipsi   ipso
 
Plurnombro.
       Nom.   Aku.    Gen.       Dat.-Abl.
v     Ipsi     ipsos   ipsorum    ipsis
i      ipsae    ipsas   ipsarum    ipsis
n     Ipsa    ipsa    ipsorum    ipsis
 
44. Rilataj adjektivaj pronomoj:
 
QUI, kiu
 
Ununombro.
         Nom.     Aku.     Gen .      Dat.     Abl.
v        Qui      quem    cujus      cui     quo
i         Quae    quam    cujus      cui     qua
n       Quod     quod    cujus       cui     quo
 
Plurnombro.
        Nom.     Aku.     Gen.         Dat.-Abl.
v       Qui      quos     quorum     quibus
i        Quae    quas     quarum     quibus
n       Quae    quae    quorum     quibus
 
 Laŭ QUI same deklinaciiĝas:
 
quivis, quilibet, ĉiu ajn. quicumque, kiu ajn ... (, tiu ...), quidam , iu.
 
45. Demandaj adjektivaj pronomoj:
 
QUIS? kiu?
 
Ununombro.
         Nom.      Aku.       Gen.       Dat.      Abl.
v       Quis?    quem?    cujus?      cui?     quo?
i        Quae?   quam?    cujus?      cui?     qua?
n      Quod?    quod?     cujus?      cui?     quo?
 
Plurnombro.
         Nom.       Aku.     Gen.             Dat.-Abl.
v        Qui?      quos?    quorum?      quibus?
i         Quae?    quas?    quarum?      quibus?
n         Quae?   quae?    quorum?     quibus?
 
Laŭ QUIS? same deklinaciiĝas:
aliquis, iu (escepto: aliquae aŭ aliqua ĉe nominativo ingenra
ununombra kaj ĉe nominativo/akuzativo plurnombra);
quis, iu (escepto: quae aŭ qua ĉe nominativo ingenra
ununombra kaj ĉe nominativo/akuzativo plurnombra);
ecquis? numquis? ĉu iu...?
quispiam, quisquam, iu;
quisque, ĉiu;
quisnam? kiu do?
quisquis , kiu ajn ...
 
UTER? kiu el ambaŭ?
 
Ununombro.
       Nom.      Aku.       Gen.       Dat.   Abl.
v      Uter?     utrum?   utrius?   utri?   utro?
i       Utra?     utram?   utrius?   utri?   utra?
n      Utrum?   utrum?  utrius?   utri?   utro?
 
Plurnombro.
      Nom.     Aku.      Gen.            Dat.-Abl.
v     Utri?     utros?    utrorum?      utris?
i      Utrae?   utras?    utrarum?      utris?
n     Utra?   utra?      utrorum?      utris?
 
Same deklinaciiĝas:
utervis, uterlibet, iu ajn (el du);
utercumque, kiu ajn, iu ajn (el du);
neüter, nek unu, nek la alia; neniu el ambaŭ;
uterque, unu kaj la alia; ambaŭ.
 
46. Sendifinaj adjektivaj pronomoj:
 
ULLUS iu
 
Ununombro.
      Nom.      Aku.      Gen.     Dat.    Abl.
v     Ullus      ullum    ullius     ulli     ullo
i      Ulla       ullam    ullius     ulli     ulla
n     Ullum     ullum   ullius     ulli     ullo
 
Plurnombro.
     Nom.    Aku.     Gen.         Dat.-Abl.
v     Ulli      ullos     ullorum       ullis
i      Ullae    ullas     ullarum       ullis
n     Ulla     ulla      ullorum       ullis.
 
Same deklinaciiĝas:
nullus, neniu;
nonnullus, iu,
unus, unu sola;
unusquisque, ĉiu;
totus, tuta;
solus, sola.
 
ALIUS (iu) alia
 
Ununombro.
       Nom.      Aku.   Gen.    Dat.    Abl.
v     Alius      alium   alius     alii     alio
i      Alia       aliam   alius     alii     alia
n     Aliud      aliud   alius      alii     alio
 
Plurnombro.
       Nom.      Aku.      Gen.        Dat.-Abl.
v      Alii       alios     aliorum     aliis
i       Aliae     alias     aliarum     aliis
n      Alia      alia      aliorum     aliis
 
ALTER iu alia el ambaŭ
 
Ununombro.
        Nom.         Aku.        Gen.         Dat.      Abl.
v      Alter        alterum   alterius   alteri    altero
i       Altera       alteram   alterius   alteri    altera
 n     Alterum   alterum    alterius   alteri    altero
 
Plurnombro.
        Nom.         Aku.        Gen.             Dat.-Abl.
v      Alteri      alteros     alterorum      alteris
i       Alterae    alteras     alterarum      alteris
n      Altera     altera      alterorum      alteris
 
Same deklinaciiĝas:
alterüter , unu aŭ la alia.
 
UZOJ
 
47. ĜENERALA REGULO.- Ĉiujn adjektivajn pronomojn oni uzas jen
kiel pronomojn, jen kiel adjektivojn:
Illum (pronomo) vidi, mi vidis lin;
Illum (adjektivo) hominem vidi, mi vidis la (=tiun) homon.
 
48. Uzo de la montraj
adjektivaj pronomoj:
 
1 Hic estas la montra pronomo de la unua persono; nome, ĉar ĝi montras proksimajn objektojn, ĝi do foje montras objektojn, kiuj apartenas al la parolanto kaj tiam havas la sencon de MEUS :
Illum eripui <his> humëris (Virgilio), mi forportis lin <sur miaj> ŝultroj.
Hic annus, la jaro, en kiu ni estas (= Ĉi tiu jaro.)
 
2 Iste estas la montra pronomo de la dua persono kaj havas la sencon de TUUS:
<Ista> auctoritas , <Via> aŭtoritato.
Ĝi foje sed ne nepre havas nuancon de malestimo, kiel en Esperanto la poseda adjektivo de la dua persono.
(Ekzemple: <via> sinjoro Unutel)
 
3 Ille estas la montra pronomo de la tria persono kaj sekve montras
malproksimajn objektojn:
Consules <illi> , <tiujaraj> konsuloj.
Ĝi foje havas emfazan signifon:
Orator <ille>, <tiu fama> oratoro.
 
4 Is estas ofte uzata,
 a) Foje, kiel ille, kiel montra adjektiva pronomo de la tria persono
- kaj same ankaŭ kun emfaza senco:
<Ei> viro succedere difficile est,
Malfacile estas, esti posteulo de <tia> viro.
 b) Foje kaj eĉ ofte, ĉefe ĉe aliaj kazoj ol la nominativo, kiel
ekvivalento de la persona pronomo de la tria persono:
Ejus,  lia (de li);
ei,       al li;
eum,   lin;
eam,   ŝin;
id,       ĝin.
 c) Foje kiel reprezentato de kiu. Tiam ĝi ofte respondas en Esperanto
al la artikolo "la":
Caput inventum est in <eo> loco qui est demonstratus,
la kapo estas trovita en <la> indikita loko.
 aŭ al la sendifinaj unu, iu aŭ al nenio (tiam oni ne nepre bezonas traduki ĝin):
Eo consule qui rempublicam servare possit,
dum (iu) konsulo povis savi la respublikon...
 
5 Oni uzas ipse, <mem> egale por la tri personoj. Ĝi servas por tion
distingi, al kio ĝi rilatas, disde ĉio alia:
Mihi <ipsi> noceo, al mi <mem> mi malutilas.
Virtus mihi placet <ipsa>, al mi plaĉas la virto <mem>.
In <ipso> foro, sur la forumo <mem>.
Valvae se <ipsae> aperuerunt, la pordoj < mem> malfermiĝis.
 
=================
N.B. Oni rimarku, ke al la latina (deklinaciebla!) pronomo <ipse>
respondas la esperanta (nedeklinaciebla!) adverbo <mem>.
=================
 
49. Uzo de la rilata adjektiva pronomo.- Qui estas uzata:
 
1) Aŭ sola, pronome,
 
a) respondante al esperanta <kiu>:
 Vidi hominem <qui>... , mi vidis homon, <kiu>...
 
b) aŭ respondante al esperanta <kaj> <li>, <ĉar li>, <sed li>:
Ad amicum venisti. <A quo> repudiatus fugisti,
vi venis al amiko, <sed> forpuŝite <de li> vi forkuris.
 
2 Aŭ kun nomo, kiel adjektivo, kun la senco <kaj ĉi tiu>, <ĉar ĉi
tiu>, <sed ĉi tiu>, ktp:  Adventum tuum cognovi,
<qui> nuntius mihi gratus fuit.
mi estas informita pri via alveno, <kaj ĉi tiu> novaĵo estis agrabla
al mi.
 
=================
 
N.B. 1. En la kazoj 49, 1, b) kaj
49, 2, qui subkomprenigas
neesprimitan ligvorton (autem, sed, enim, ĉar, ktp).
 
2. Vidu, # 1 168, la regulon pri la akordo de la rilata adjektiva pronomo.
=================
 
50. Uzo de la demandaj adjektivaj pronomoj.- La sama formo servas kiel
pronomo kaj adjektivo, kiel en Esperanto, sed kun escepto pri la neŭtra nominativo/akuzativo, en kiu quid ĉiam estas pronomo, kaj quod
ĉiam adjektivo:
 
 <Quid> das? , <kion> vi donas?
 
 <Quod> consilium das? , <kiun> konsilon vi donas?
 
51. Uzo de la sendifinaj adjektivaj pronomoj .- La sama regulo retroviĝas en la sendifinaj adjektivoj kaj pronomoj kunmetitaj el quis kaj en tri kunmetaĵoj el qui (quidam, quivis, quilibet), kiuj havas en la neŭtro la formojn quid,
se ili estas pronomoj, kaj quod, se ili estas adjektivoj:
 
Aliquid, io(n);
aliquod, iu(n);
Quiddam, io(n):
quoddam, iu(n).
 
=================
N.B.- Aliqui kaj aliquis estas egale uzataj adjektive en la ununombra
virgenra nominativo.
=================
 
 1 Quis estas uzata anstataŭ aliquis post si, nisi, ne, num:
 
 Si <quis> venit, se <iu> venas
 (kaj ne: si aliquis...).
 
=================
N.B.- Oni same diras: Si quando, se iam (kaj ne: si aliquando).
=================
 
 2 Quisquam, ullus estas uzataj anstataŭ aliquis en la neaj aŭ demandaj propozicioj:
 
<Non> melior <quisquam> fuit , <neniu> (laŭvorte <ne iu>) estis
pli bona.
 
52. LATINISMOJ.
 
 <Inter se> amant,
 ili amas <sin reciproke>.
 
 Vir doctus <idemque> modestus,
 viro klera <kaj samtempe> modesta.
 
 Reapse aŭ reipsa , reale, fakte.
 
 <Quas> scripsisti <litteras>, <eae> mihi jucundae fuerunt,
 <la literoj, kiujn> vi skribis (al mi), estis al mi agrablaj.
 (= la letero, kiun vi skribis al mi, estis al mi agrabla.)
 
 Doctissimus <quisque>, <ĉiuj> plej kleraj.
 
 Decïmus <quisque>, <ĉiu> deka.
 
 <Neque quisquam>  (kaj ne: <et nemo>), <kaj neniu>.
 
 <Alii aliam in partem> discesserunt,  ili <ĉiuj siaflanken> disiris.
 
VORTORDO
 
52 bis.
 1. La pronomoj, ĉefe la personaj pronomoj, ofte estas grupigataj:
 
 Tu tibi ipse noces, vi al vi mem malutilas.
 
 2. La adjektivaj pronomoj sekvas la regulon de la nomo (subjekto aŭ
komplemento), kiam ili reprezentas nomon, aŭ de la adjektivo, kiam ili
estas uzataj adjektive.
 
 3. La loko de la montra adjektiva pronomo ofte estas inter la nomo kaj
ĝia adjektivo:
 
 Magnus <ille> rex, <tiu> granda reĝo.
 
 4. Preskaŭ nepre la loko de la rilata pronomo estas en la komenco de la rilata propozicio, kaj la demanda pronomo en la komenco de la demanda propozicio (estas esceptoj en poezio):
 
 Consilium <quod> das,  la konsilo, <kiun> vi donas.
 
 Quid das, kion vi donas?