Kial mi ne estas "raumisto".

Rimarkoj pri la Manifesto de Raumo

"1. Krizo de identeco

La subskribintoj konstatis kontraŭdiron en la sinteno de la esperantistaro, kvazaŭ konflikton inter idea superegoo kaj egoo: nia superegoo igas nin prediki al la aliaj homoj pri kelkaj mitoj — la dua lingvo por ĉiu / la angla lingvo estas nia malamiko / UNO devas adopti Esperanton, ktp — kaj laŭdegi la lingvon eĉ neobjektive okaze de intervjuo; samtempe, inter ni, ni ĝuas kaj aplikas Esperanton laŭ tio kio ĝi efektive estas, sendepende de la pracelaj sloganoj. Tio ja estas krizo de identeco, kaj ni sentas la neceson motivi nian esperantistecon per io pli kohera."

Mi konstatis neniun kontraŭdiron en mia sinteno de esperantisto, nek
"kvazaŭkonflikton inter idea superegoo kaj egoo". Fakte mi ne bone
komprenas pri kio temas. Mi eventuale diras mian opinion kaj elmetas
ĝin al diskuto sed neniam pretendas prediki.

La "dua lingvo por ĉiu" : kial ne la unua ? Ĉiuokaze, unua aŭ dua, oni
scias lingvon nur se oni pli malpli bone kapablas uzi ĝin. Mi principe
metas neniun hierarkion inter la lingvoj sed opinias ĉiujn, inkluzive
Esperanton, principe unuaj.

Nek la angla estas mia malamiko, nek mi estas malamiko de la angla. La
angla interalie estas unu el la oficialaj lingvoj de la Fundamento, kaj ĝia internacieco partoprenas en la internacieco de Esperanto. Ĝi estas la
genta lingvo de pluraj grandaj popoloj, kies anoj estas bonvenaj en laEsperanto-movadon. Esperanto estas ideala internacia komunikilo inter
lerneja lerninto de la angla kaj anglalingvano lerneje lerninta alian lingvon.

Estus bone se UNO (ktp.ktp.) adoptus Esperanton, sed se ili ne faros tion,
tio estas ilia problemo kaj mi opinias, ke riĉuloj devas konvene pagi tradukistojn kaj interpretistojn, en kiuj mi tute ne vidas konkurencantojn
sed male meritplenajn helpantojn en la celo de internacia komunikado.

Oni objektive neniam tro laŭdegos Esperanton pro ĝia senkonkurenca
simpleco kaj lernebleco por parolantoj de ĉiuj gentaj lingvoj kaj por
plej junaj, ankoraŭ ne parolantaj infanoj.

Mia identeco estas registrita interalie en la naskiĝregistro de la
urbodomo de mia naskiĝejo kaj tute sufiĉas al mi. Ne povas esti ia
dubo, precipe por mi, ke mi estas mi. Se temas pri mia identeco de esperantisto, ĝin sufiĉe difinas la Bulonja deklaracio. Mi "scias kaj
uzas la lingvon Esperanto" por multaj celoj, kiujn mi ne bezonas
resumi ĉi tie nek trudi al aliaj homoj. Unuvorte, mi havas neniun
problemon de esperantisteca aŭ alia identeco.

2. Kritiko de praceloj

"Ni kredas ke:

a) la oficialigo de esperanto estas nek verŝajna nek esenca dum la 80aj jaroj — oni havu alternativajn celojn;"

Min apenaŭ koncernas tiu "gravega" problemo. Inter 1940 kaj 1944, mi
(tiam neplenkreskulo) vivis sub duobla eksterlanda faŝista kaj enlanda
faŝista jugo, sub kiu la propagando kaj instruado de Esperanto estis malpermesata. Tio eĉ ne plej sensignife bremsis la progreson de mia esperantisteco.

"b) la faligo de la angla lingvo estas nek tasko nek zorgo de la esperantistoj: finfine la angla rolas nur kiel helplingvo, analoge al la franca siatempe (eĉ malpli grave ol iam la franca mem); Zamenhof neniam proponis al la E-movado kiel celon kontraŭstari la francan, ĉar por Esperanto li antaŭvidis pli valoran alternativan rolon."

Ĉiu lingvo povas esti helpa, se oni scias ĝin, aŭ malhelpa, se oni ne scias ĝin.

"3. Niaj celoj

Ni celas disvastigi Esperanton por pli kaj pli, iom post iom realigi ĝiajn pozitivajn valorojn:

a) propedeŭtiko por lingvoinstruado;"

La uzebleco de Esperanto por pedagogiaj celoj estas pli vasta ol
nur por lingvoinstruado, sed tiucele lernado eĉ ne nur elementa de
Esperanto ne estas sufiĉa kaj senkondiĉa rimedo. Necesa estas tiucela kaj tiurimede racie adaptita pedagogio.

"b) kontaktoj inter ordinaraj homoj;"

Esperantistoj ne estas "ordinaraj" homoj. Ili estas homoj, kiuj
posedas tiun specialan kompetentecon, ke ili scias kaj kapablas
uzi Esperanton. Ili estas ordinaraj (neelitaj) fakuloj.

"c) kontaktoj sendiskriminaciaj;"

Jes, kvankam la diskriminacio povas esti duaspekta : la subulolernas la lingvon de la superulo, aŭ la superulo lernas la lingvon de la subulo ; egaluloj ankaŭ povas lerni la lingvon unu de alia aŭ fremdan al ambaŭ; en tiu lasta okazo, sendiskriminaciaj kontaktoj estas eblaj sen Esperanto.

"ĉ) novtipa internacia kulturo.

Lige kun la lasta valoro, ni emfazas ke la serĉado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato. La kresko de niaj fortoj kaj la aliĝo de novaj homoj estas nepre kondiĉitaj de la konsciiĝo pri tiuj ĉi valoroj."

Kulturo laŭ mia kompreno ne estas novtipa nek malnovtipa sed universala
kaj esence plurisma. Mi tute ne sentas bezonon emfazi neekzistantan kaj
nebezonatan serĉadon de propra identeco sed forĵetas kiel kontraŭsencon
pri la esenco de Esperantismo la koncepton pri esperantisteco kvazaŭ
aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato. Mi forĵetas la
ideon (kaj idealon) de Esperanto kiel artefarita rimedo por konstrui
diasporan lingvan minoritaton. La mondo ne bezonas bisan Cionismon.

"4. La kongresoj kiel vojo al kresko

Internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj estas esencaj por la asimiliĝo de homoj al nia lingva komunumo: necesas unuflanke kongresi pli ofte inter ni, kaj rezervi la kunsidadon de gvidorganoj al apartaj funkciulaj kunvenoj, laŭ la modelo de la TEJO-seminario en Strasburgo (junio 1980), kaj aliflanke necesas fortigi la uzon de E-o kiel laborlingvo en fakaj konferencoj internaciaj, laŭ la modelo de la Freinet-instruistoj."

Forĵetante la idealon de Esperanto kiel artefarita rimedo de konstruo de "diaspora minoritato", ĉi tie renomita "nia lingva komunumo" , mi
forĵetas ĉian "asimiliĝon" al tia pseŭdogenta minoritato. La ideo
rezervi en kongreso la kunsidadon de gvidorganoj al apartaj funkciulaj
kunvenoj estas maldemokrata kaj fremda al la tradicio, ekzemple, de
SAT. Freinet inaŭguris pedagogian sistemon, en kiu Esperanto havis
esencan rolon ; sed la nuna Freinet-movado konscie forlasis tion. Estus
bone, se ĝi revenus al sia fundamento.

"5. Ni kredas ke la unua jarcento de Esperanto pruvis la taŭgecon de la lingvo por esprimi ĉion; meze de la 80aj jaroj, komence de la dua jarcento, ni devos ekmontri al la mondo ke ni kapablas ankaŭ diri ion — ion kulture originalan kaj internacie valoran ."

Mi komencis lerni Esperanton en 1937, laŭ instigo kaj gvidado de mia
patro, kompetenta poligloto, kiu asertis al mi la tiam jam de longe pruvitan taŭgecon de Esperanto por esprimi ĉion. Tiam Esperanto estis ĉe la
fino de sia unua duona jarcento. Legante la Fundamentan Krestomation,
kiu estis eldonita pli frue ol la Fundamento, mi ricevis la okulfrapan
konfirmon, ke tiu taŭgeco estis pruvita jam antaŭ la dudeka ekzistojaro de
Esperanto. La junuloj kunvenintaj en Raumo en 1980 iom tro patose malkovris la varman akvon

La Esperanto-movado en sia tuta ekzisto, diverseco kaj evoluo jam de
multaj jaroj diras ion kulture originalan kaj internacie valoran. Por
daŭrigi kaj disvolvi tion, ĝi ne bezonas kontraŭdire apartigi sin kaj
konfuze unuformigi sin kiel diasporan minoritaton.