| April 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||||
| 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | ||
| 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | ||
| 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | ||
| 27 | 28 | 29 | 30 | |||||
En antikva tempo ni ,popoloj de orientaziaj landoj(precipe inter Japanio,Ĉinio kaj Koreio) ni povis skribe komunikiĝi per Ĉina Ideogramo,ĉar ni vivas sub la influo de Konfuceismo kaj Ĉina ideogramo.Antaŭ 600 jaroj Korea saĝa reĝo inventis Korean alfabeton por siaj popoloj,ĉar Ĉina ideogramo estas tro malfacila por komunikiĝi inter si. En mia knabeco mi lernis Ĉinan ideogramon en lernejo kaj tial, kiam ajn mi mane skribis leteron,mi tiam jan ofte Korea lingve skribis kune kun Ĉina ideogramo,tamen post naskiĝo de komputilo,mi ne plu bezonis skribi Ĉinan ideogramon kaj iom post iom mi forgesis ,nun preskaŭ forgesis tuton kaj nun mi ne havas memfidon skribi Ĉinan ideogramon ,kvankam mi povas ankoraŭ legi kaj kompreni la Ĉinan ideogramon. Antaŭ ol mi lerni Espernaton,mi havis neniun geamikojn en Ĉinio aŭ en Japanio,tamen nuntempe mi ekhavis sennombrajn geamikojn ne nur en tiuj najbaraj landoj sed ankaŭ en ĉiuj landoj. Mi vidis la forton de Esperanto,kiu iam certe venkos la mondon. Antaŭ longe ,kiam mi eklernis Esperanton,iu diris tiam al mi ke forgesu tian fantazion,ĉar ĝi estas nenio alia ol revo ankoraŭ. Jam pasis multe da jaroj kaj tial Esperanto fariĝis junulo komparante ĝin kun homo ,ĝi estas dankema lingvo,kiu donas al mi feliĉon,per kiu mi povas komunikiĝi kun tutmondaj geamikoj sen landlimo.Jam de longe lingva muro faliĝis inter Esperantistoj kaj fariĝis reciproke geamikoj. Ni iam ajn facile povas voĉe paroli ,eĉ vidante unu la alian per video,kion Zamenhof antaŭ 120 jaroj Zamenhof jam eble antaŭvidis. Estas certe poste veni tiu tempo ,kiam Esperanto certe fariĝos komuna lingvo de homaro. Esperanto estas JUNULO,kiu havas esperon ! Ni donu al tiu JUNULO kuraĝon kaj amon kaj saĝon por ke ĝi fariĝu monda prezidanto baldaŭ ! ĉu vi ne volas aplaŭdi al mia artikolo ? Bonvole skribu vian komenton kontarŭ mia opinio malsupre de mia skribaĵo,mi petas. Amike,Korea Lee(Onklo)

Send a message
Search for members