Mi nun legas libron verkitan en du lingvoj. Esperanto kaj angla lingvo. Antaux longe mia Auxstralia amikino sendis al mi libron kiel donacon..Origine tiu libro estis Esperanto verko kaj poste estis tradukita en angla lingvo kaj tiu libro estis eldonita en dulingvaj tekstoj.La titolo de tiu libro origine estis Kanako el Kananam ,tamen kiam tiu libro estis tradukita en angla lingvo,tiam titolo sxangxigxis jene: "THE FRIEND FROM KANANAM. ADVENTURES IN THE NEW GUINEA JUNGLE". cxar mi nuntempe memlernas anglan lingvon ,mi volas kompari du lingvajn strukturojn. Unue mi legas anglan tekston ,sercxante nekonatajn vortojn el vortaro,kvankam tio ne estas facila afero por mi.tamen kiam mi trovis similajn vortojn inter Esperanto kaj angla lingvo ,mi tiam sentas min tre gxoja..pensante en mi ke mi penos sukcese posedi anglan lingvon kiel mian trian lingvon..Mi unue provas legi anglan tekston kaj kiam mi ne bone scias la signifon ,tiam mi legas Esperanto tekston. Tiam ajn mi trovis ke Esperanto estas multe pli logika kaj facile komprenebla lingvo por mi. Mi ne volas forjxeti multe da anglaj vortoj,kiiujn mi pene memoris en mia kapo de kiam mi estis en mia studenta tempo..tial mi komencis memlerni gxin. Mi memoras cxi tiun proverbon:Tiu kiu trovis farendan laboron kaj havas konvinkon pri tiu afero estas felicxulo.....Mi estas felicxulo.hahahahaaaaaaa