Google cxi foje elektis Esperanton kiel sian 64an oficialan lingvon por sia tradukilo.Oni povas facile traduki Esperanto-tekston al 63 aliajn naciajn lingvojn.Kompreneble tradulkilo ne povas perfekte traduki Esperanton al aliajn naciajn lingovjn,tamen gxi devas esti ege helpema al cxiuj kiuj volas uzi gxin,laux mi.Esperantistoj aplauxdas al Google,cxar gxi ege helpas al Esperanto movado,cxar multe da homoj ankoraux ne scias pri Esperanto...Mi nuntempe provas lerni anglan lingovn,cxar multe da Esperanto vortoj estas similaj kun anglaj vortoj. Kiam mi legis anglan lingvo-tekston,tiam se mi trovus preskaux samajn vortojn,kiel mi gxojas trovi gxin en mia angla kaj Esperanto vortaro! Angla lingvo devas esti belsona lingvo,tamen gxi havas sian propran prononcon laux vortoj kaj intonacion.Cxar mi sentis min malfacila je gxia prononco,tial mi iam ecx pensis ke indigxena angla lingvo-parolantoj havas malsamajn langojn kompare kun mi. Mi auxdis ke iu frenezulo havis operacion pri sia lango por gxuste prononcii anglan vortojn. Mi iam kelkfoje provis paroli kun indigxenaj angla lingvo-parolantoj per angla lingvo,mi tiam ajn sentis ke ili kontrauxvole eltenu ridon je mia prononco kaj intonacio.Tamen kiam ajn mi parolis kun eksterlandaj Esperantistoj per Esperanto,mi neniam sentis tian malestimon,...Kvankam mi ne formale lernis Esperanton,tamen Esperanto neniam donis al mi tian humiligxon gxis nun kaj pro tio,gxi rajtas kaj devas esti dua komuna lingvo por homaro......
Esperanto Insulo
-
Esperanto estas nur unu sola lingvo kiun mi regis krom Korea lingvo,kvankam mi iomete parolas anglan…
-
February 29, 2012
Memmortigo.
-
Kiam mi estis infano,tiam aero estis tiel pura ke infanoj eĉ manĝis neĝon.. Poste homa avideco,pro n…
-
February 4, 2012
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
444 visits
Aplaŭdas Google
RSS feed- Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.
- ipernity © 2007-2013
-
Help & Contact
|
The ipernity Team blog
|
About ipernity
|
Thanks!
|
The ipernity Club
Guide of good conduct | Group guidelines | Privacy Policy | Terms of service
ipernity mobile | ipernity for iPhone | Developers space -
Facebook
Google +
Twitter - Find us on:
- Language
- English
Sign-in to post a comment.