Onklo Published on October 28, 2009
by Onklo

Onklo's blog

Browse posts
Kiom da homoj parolas Esperanton ?
Posted on November 25, 2009
8 comments (latest 12 days ago)
europa studento
Posted on November 24, 2009
5 comments (latest 2 weeks ago)
Mi bezonas Anglan lingvon.
Posted on November 6, 2009
4 comments (latest 4 weeks ago)
Korea tradicia muziko.
Posted on November 1st, 2009
2 comments (latest 2 weeks ago)
Mi amas Esperanton tiom, kiom vi amas.
6 comments (latest 5 weeks ago)
Esperanto kaj Angla lingvo
Posted on October 25, 2009
5 comments (latest 6 weeks ago)
Komuna historia libro
Posted on October 10, 2009
9 comments (latest 6 weeks ago)
Internacia Trajno
Posted on October 7, 2009
5 comments (latest 8 weeks ago)
Dektagojn praktikado
Posted on September 25, 2009

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 2 people added it to their favorites
  2. Read 139 times

Mi amas Esperanton tiom, kiom vi amas.

Wednesday October 28, 2009 at 04:35AM

Kiam ajn mi partoprenis kongresojn,mi tiam ajn rimarkis ke sopirantaj vizaĝoj ne plu vizitis Kongresejon. Mi nun pensas, ĉu por Esperanto Esperantistoj bezonas organizon aŭ ne, ĉar mi trovis ke multe da Esperantistoj ŝajne ne plu ŝatas organizon, kvankam li aŭ ŝi tro multe amas Esperanton. Jam pasis centdudek jaroj depost kiam Esperanto naskiĝis, mi ne povas ne agnoski la ekzistadon de UEA(ĉar mi estas dumviva membro) kiu ege kontribus al la monda Esperanto movado. Tamen mi rimarkis ke multe da Esperantistoj ne aliĝis al ĝi. Estas fakto ke multe da Esperantistoj ne plu ŝatas iu ajn organizojn. Ĉi tiu Iprenity komunumo ne estas organizo,al kiu ĉiuj membroj devos pagi kotizon.Tamen Ni ĉiuj ofte vizitas kaj dividas niajn opiniojn kaj salutas al geamikoj tutmondaj. Mi iam senespere rimarkis ke Esperanto ekzistas por organizo,malgraŭ ke organizo devas ekzisti por Esperanto. Mi atendas tiam ,kiam Esperantistoj ne plu bezonas organizon. Kiu scias, ke tiam Esperanto movado pli vigliĝos ? Karaj legantoj, mia nuna artikolo ne insistas ke ni, Esperantistoj forigu organizon. Tio estas nenio alia ol mia persona revo.

6 Comments / add your comment?

Stanislaw Rynduch says:
Kara Onklo,
vi tute bone, entuziasme agi.Ankaŭ mi fariĝis kaj 6 aliajn motivigis fariĝi dumviva membro de PEAsocio, ĉar mi antaŭenigi la movadon, sed ĝi havas propran biologian evoluon kaj nenion eble helpis.Mi deziris ankaŭ aliĝi al UEA, sed tiam akiri valuton estis tro malfacile kaj multekoste.Poste mi estis disrevita, ĉar mi neniun respondon ricevis de Roterdamo.Kiam mi mem povis partopreni la kongresojn, mi rimarkis, ke ne indas pagi, ĉar ili tro laboras por certigi seĝon en oficejo ol agas. Sub la neutraleco oni kaŝiĝas.

Ni bezonas ankoraŭ organizon, kiu organizas kaj batalas por Esperanto.Tion laŭ mi kaj multaj gesamideanoj ili ne faras, aŭ tre malefike .Oni devus proponi kunlabori kun progresaj aliaj organizoj, kritiki decidojn de multaj registraroj eĉ protesti. Mi estus interesita, ĉu oni jam antaŭ minimume 2 jaroj al iu skribis, atentigis pri venonta 150-a Zamenhof-jubileo? Por eldoni ekzemple poŝtmarkon oni bezonas en multaj landoj jam mendi antaŭ 3 jaroj.UEA eĉ por sia 100-jubileo eĉ ne sukcesis eldoni porokazan stampon (post la protestoj kaj kritikoj oni poste eldonis almenaŭ privatan pm.).

Ni tamen bezonas iujn gvidantojn, kiuj montrus al ni la direktilojn kien ni iru, kion ni faru.Iu devus akordi la laboron.Neutrala esti ne signifas nur okupiĝi en oficejo. Se nepra oni devas esti eĉ agresema, scii kontraŭstari, batali por rajtoj de aliaj, montri malĝustaĵojn!

Nur komune ni estas fortaj. Sen gvidado estas vojo al anarkio, malordo.Tiam ĉiu faras kion volas kaj ni ja estas tre civiligita popolo , ĉu?

Kara Onklo, ipernity estas grupiĝo de multaj Esperanto-uzantoj, kiuj volonte salutas, deziras, rigardas fotojn, sed ne agas.Por akiri nian celon oni devas agi, propagandi, partopreni E-aranĝojn, amikiĝi persone kaj tion demonstri al aliaj .Esti ano sur paĝo ne sufiĉas.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Kirill Ŝvedov replies:
"Ipernity estas grupiĝo de multaj Esperanto-uzantoj, kiuj volonte salutas, deziras, rigardas fotojn, sed ne agas".
Nu, mi pensas, ke tio ne rilatas al mi :). Ja mi strebas agi, tiel ke estu videblaj kaj utilaj fruktoj de mia laboro. Mi nepre sciigos pri tio en mia paĝo, kiam estos pretaj rezultoj (kiel vi, verŝajne, scias, gvidi laboron ĝis fino foje estas multe pli malfacile, ol komenci). Koncerne rimarkojn pri la E-organizoj, vi pravas, ke agadon de UEA ekstere de la kongresoj oni praktike ne rimarkas. Tio estas malagrabla, ĉar UEA ja estas unu el plej gravaj simboloj de la movado, kaj aspektas strange, ke ĝi tute ne strebas esti centro de ĝia progreso.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Stanislaw Rynduch replies:
Dankon kara Kirill,
mi ne skribis, ke ĉiuj ne agas. Mi ĝojas aŭdi, ke vi klopodas.Grave estas partopreni en iu aranĝo, ĉar ja jam mombro estas grava reklamo.Krom tio oni perfektiĝas kaj mem povas ion kontribui.
Pri UEA mi jam multe skribis, ke ĝi devas esti malgraŭ la neutraleco pli vigla kaj pli agema asocio.
Jam revigligo de kunlaboro en UNO estas malgranda ĝojo.
Amike via Stanislavo
Posted 5 weeks ago. ( permalink )
Mara says:
Saluton!
Mi konsentas kun Stanislavo!
Kaj estus pli bone, se UEA pli multe farus por Esperantistoj.
Dum 100 jaroj povus organizi unu KONGRESON tute sen aliĝkotizo!!!
Dum 100 jaroj ni Esperantistoj ja pagis sufiĉe multe.
Mi deziras al vi kontrau ĉiu elspezo havi 10 oblan enspezon!!!

Sincere Mara.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Stanislaw Rynduch replies:
Kara Mara,
Kvankam mi ne tute kontentas kun agado de UEA,tamen ili ankaŭ ne povas fari miraklojn kaj organizi kongreson senkotize.Bedaŭre ni ne loĝas en paradizo kaj ĉio havas prezon.Ĉu vi konsentus tutan kongreson labori sen salajro? Ĉu ni povas presi, lui ĉambrojn, salonojn, domojn, teatrojn senmone? Bedaŭre, sed ni ne havas proprajn bankojn, kiuj povus profiton elŝuti por kongresoj. Eble tio ankoraŭ venos, sed ĝis tiam ni simplaj esperantistoj devas sin oferi por bono de homaro. Por pli bona mondo.
Posted 5 weeks ago. ( permalink )
Martin Strid #ЄЭ# says:
Nuntempe ĉe ni en Svedajo, pli malpli ĉiuj organizoj havas saman problemon: membraro malkreskas. Tio estas longtempa tendenco kaj oni jam jardekojn diskutis, kion fari pri tio. Klubkunvenojn anstataŭas retejoj kaj spontanea agado. Dume perdiĝas movadaj forto, stabileco, agkapabo kaj tuteca perspektivo pri la mondo.

Pri UEA mi foje aŭdas diversajn kritikojn kaj malkontentojn. Sed mi ne povas partopreni tiajn eldirojn ĉar mi mem ne vere kontribuis al UEA-a agado. Kaj ne dediĉinte mian forton al tio, mi ne spertis ties malfacilojn. Do estus mi senhonora kaj malhonesta se mi riproĉus UEA-on pro iliaj mankoj.

Mi ĝojas ke oni rakontis al mi pri Ipernito ĉar mi ŝatas ĉi tiun retejon. Dankon Stella!
Posted 5 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...