Onklo Published on July 19, 2009
by Onklo

Onklo's blog

Browse posts
Korea lingvo.
Posted on August 14, 2009
12 comments (latest 3 months ago)
Mi sopiras al Karelia babilejo
Posted on August 13, 2009
22 comments (latest 4 months ago)
Du specoj da kuracisto.
Posted on August 13, 2009
3 comments (latest 4 months ago)
Pli facila lingvo ol Esperanto ?
Posted on August 4, 2009
15 comments (latest 3 months ago)
Esperanto kiel dua lingvo.
14 comments (latest 3 months ago)
Esperanto estas ne simpla lingvo.
Posted on July 10, 2009
9 comments (latest 3 months ago)
Kultura diferenco
Posted on July 6, 2009
20 comments (latest 5 months ago)
Nevola mensogo.
Posted on July 4, 2009
17 comments (latest 5 months ago)
strangaj geedzoj.
Posted on June 27, 2009
8 comments (latest 5 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 444 times

Esperanto kiel dua lingvo.

Sunday July 19, 2009 at 12:51AM

Se ĉiuj landoj akceptus Esperanton kiel duan lingvon! Kvankam Esperanto estas la plej logika,gramatike simpla,facile prononcebla lingvo,tamen ankoraŭ ne ĉiuj landoj akceptis ĝin kiel duan lingvon malgraŭ ke jam pasis centdudek jaroj de post kiam Esperanto publikiĝis al homaro. Tio estas malĝoja afero malgraŭ ke ju pli facila estas Esperanto, des pli utila estas ĝi por ni, homaro. Mi hazarde trovis tro belan versaĵon en alia paĝo de mia amiko. Tiu simpla versaĵo ŝajne forte alvokas al homaro amikecon, pacon. Mi apreciis ĉi tiun simplan versaĵon kun granda emocio. Pro tio ni bezonas Esperanton.Ĉar ni estas homoj, tial ni devas komunikiĝi unu kun la alia kaj devas kompreni unu la alian.

Viro stulta
Via malamiko ne estas mi.
Via nekonatulo nur estas mi.

Por mi,aziano, Esperanto estas la plej grava lingvo,ĉar ĝi ŝanĝigis min. Antaŭ ol mi lerni Esperanton,mi neniun amikojn havis eĉ en najbaraj landoj. Nun mi pensas ke mi devus esti orfo sur strato,se mi ne lernus ĝin. Ni faru amikecon per Esperanto. Tiam ĉi tiu mondo fariĝos pli trankvila. Zamenhof iam diris ke tiam ,kiam en ĉiuj landoj naskiĝos pli multe da Esperantistoj,tiam ĉiuj registaroj ne povos ignori tiom da Esperantistoj kaj fine sekvos Esperantistojn en respektivaj landoj kaj fine agnoskos Esperanton kiel duan lingvon. Li forte kredis ke amikeco inter nacianoj faros ĉi tiun absurdan mondon pli trankvila,paca,kaj oportuna Ju pli multe da Esperantistoj estas, des pli bona estas ĉi tiu mondo,ĉu ne ? Ĝis tiam,ni bezonas seĉesan viglan movadon en ĉiuj landoj.





14 Comments / add your comment?

Aminda says:
Bona artikolo, mi entute subtenas vin. Laŭ mi mankas reklamon pri Esperanto.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Dankon pro viaj komentoj. Ni faru penadon forigi miskomprenon pri Esperanto. Ĉar mi estas unua tradukisto de la paroladoj de Zamenhof en Korea lingvon,tial mi sentas ke animo de Zamenhof ŝajne vivas en mia koro. Pro tio,mi ofte provas skribi artikolon pri Esperanto kaj persone ĉiam penas forigi miskomprenon ,kiu ŝvebas sur ĉielo.
Posted 5 months ago. ( permalink )
huntercreek says:
Hey Onklo it certainly looks like you do better with Esperanto than English.......
Posted 5 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Thank you for your visiting,Huntercreek ! Yes, It is much more easy for me to write in Esperanto. Esperanto and Korean language are my languages ,which I have been using every day.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Sebá says:
Belajn vortojn vi skribis, Onklo!
Vere la ideo pri paca mondo ankoraŭ estas atingota celo.
Esperanto plenumas ĝiajn taskojn unuigante homojn el diversaj landoj, lingve almenaŭ!
Sed la mondo bezonas plu! Esperanto ankoraŭ ne estas akceptita de la registraroj ĉar ĝi ne helpas la la aĉaj poltikaj kaj enonomiaj interesoj.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Karesema says:
Kial Vladi komentis per la angla lingvo?Mi konas lin kaj mi scias, ke li bone uzas Esperanton. Ĉu la artikolo de onklo vekis en li ion misteran?
Posted 5 months ago. ( permalink )
David Dougherty replies:
Karesema, tio tute ne estas la angla!
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )
Karesema replies:
Kara David..
Diru al mi per kiu lingvo, ili interkomunikiĝis?
Posted 5 months ago. ( permalink )
Karesema says:
Mi firme kredas , Ke Esperanto atingos la meritan rangon kiel la dua lingvo. Kaj kompreneble por ke ĝi estu lingva-ponto de la homaro, la homoj mem devas uzi ĝin modele kaj respekte.Lingvo ne estas varo kaj oni ne povas vendi ĝin aŭ trude proponi ĝin sen montri ĝian efikon kiel ilo por faligi la distancojn kaj konfliktojn homajn.Estu ni prudenta...kaj tielmaniere Ni altnivele uzu Esperanton en tradukoj, artikoloj, poemoj,..kaj eĉ en ordinaraj konversacioj kiam facile per Esperanto oni povas amiki al multaj homoj el diversaj landoj.Ni esperantistoj, bone scias kiom valoras Esperanto kiel lingvo komuna.Kaj ĉiu esperantisto estas senlaca batalanto, kiu proponas al la mondo novan epokon kaj Esperanton por plibona vivo.
Posted 5 months ago. ( permalink )
David Dougherty says:
Denove mi vidas tiun debaton. Tiuj kiuj uzas Esperanton sufiĉe longe, kaj kiuj bone scipovas almenaŭ unu fremdan naturan lingvon, rapide komprenos kial Zamenhof planis la gramatikon de Esperanto en la maniero kiel li faris. En kelkaj kazoj, kiel por ekzemplo kun la akuzativo, oni devas lerni ĝin, sed poste ĝi estas sufiĉe logika, kaj donas al vi flekceblecon kun vortordo. Ĉapelitaj literoj garantias ke ekzistas unu litero por unu sono. Se oni forigas ilin, aŭ oni devas kombini literojn (afero kiu povas iĝi kompleksa se oni ne estas pripensama), aŭ forigi sonojn, kiu limitas la eblecon krei vortojn. Ktp ktp ktp. Se oni forigas unu aferon, oni akiras aliajn kaj malsamajn malfacilaĵojn, kaj ankaŭ male.

Kiam oni parolas pri natura lingvo, oni neniam faras demandojn pri la gramatiko, kial oni faras ĝin tiel, ktp, ĉar ĝi estas natura lingvo. Hmmm, sed oni forgesas ke registaroj planas "naturajn" lingvojn ankaŭ. Ili akomplas perforte tion kion nur registaroj kapablas akompli. Do, la emo ne reformi aŭ ŝanĝi Esperanton anstataŭigas tiun registaran forton. Se ĉiu homo farus ian ŝanĝon, ni ne plu kapablus kompreni unu la alian. Oni ŝanĝus ĝin eĉ pli ofte ol oni ŝanĝas naturan lingvon.

La "reformoj" de Ido estas superficiaj kaj nenecesaj. La finfina pruvo de tio estas la fakto ke la plejmulto da Esperantistoj kapablas kompreni Idon, almenaŭ skribe, sen tradukado. Se Esperanto vere ne trafis la punkton, kial Ido baziĝis sur ĝi 80%? Ido ŝanĝis kelkajn literojn, q-on por ekzemplo ĝi aldonis, kaj forigis la akuzativon kaj ĉapelitaj literoj. Krom tio Ido ŝanĝis la korelativojn al franc- kaj latindevenaj vortoj. La sola kial ke mi kapablis kompreni ilin facile estas ke mi jam scipovas iom la francan--por ĉiu ajn homo mi pensas ke ili aspektas almenaŭ same strange kiel la korelativoj en Esperanto--almenaŭ en Esperanto ili estas logikaj. La bazvortoj kiuj malsamas inter ambaŭ lingvoj estas malmultaj, kaj por aliaj vortoj Ido foje prenas vorton de unu natura lingvo, kiam Esperanto prenas ilin de alia natura lingvo, ofte en la sama lingvo-grupo.

Esperanto faris kelkajn kompromisojn, kaj tion devas ĉiu konstruita lingvo fari. Ne ĉiu homo konsentos kun ĉiu elekto--tio estas neevitebla problemo. Ido estas dialekto de Esperanto, kaj ne estas grava ŝanĝo de ĝi. La homoj kiuj skribas per Ido en Esperanto-diskutoj--mi mem havas nenian problemon kun tio--al mi ŝajnas ke ili volas montri ion, ke ili ne estas parto de la Esperanto-movado, ke ili estas aliaj. Tio tute ne ĝenas min ĉar mi plejparte komprenas ilin. Se oni diras ke Esperanto estas tro malfacila, mi vere ne pensas ke Ido estas tiom malsama por esti lernebla, se Esperanto ne estas lernebla.

Se vi mencias la religian kaj ideologian aspekton, ne ĉiuj Esperantistoj pensas same. Ĉiuj kiuj legas mian blogon rimarkos ke mi foje disputis kun tiu flanko. Ankaŭ mi opinias ke tio estas malhelpo. Ĉu Idistoj vere estas malpli ideologiemaj? Mi pensas ke ne, ili nur ekzistas en malpli grandaj nombroj. Sed ili definiĝas kiel la kontraŭ-esperantistoj. Verdire Esperantistoj kaj aliaj planlingvanoj havas iliajn disputojn, ideologie kaj ne, kiel ĉiuj ajn homoj. La demando estas nur, kion ili elektas disputi.
Posted 5 months ago. ( permalink )
David Dougherty says:
Bedaŭrinde lingvoj ne tre bone funkcias, se preskaŭ neniu parolas ilin. Kiom artefaritaj kelkaj lingvoelementoj estas ankaŭ ne gravas, ĉar Esperantistoj kutime sentas ke ili helpas al la lingvo kaj tre ŝatas ilin. Estetika kaj finfine sensenca argumento.
Posted 5 months ago. ( permalink )
David Dougherty edited this comment 5 months ago.
David Dougherty says:
I'm not sure where you got that quote, Valdi, but I believe it. I certainly heard that Zamenhof sometimes reconsidered his decisions on some things, as many people might, after the fact.

In the early years, I believe that keeping the language stable was a good idea. The best part is that it no longer was an issue only of what Zamenhof wanted, he turned the language over to the community, and they as a group decided. That is one reason why Esperanto continued after Zamenhof died. It wasn't just about him anymore. As conservative as the Fundamento is, it was decided on in committee, and represented the feelings of the community at the time. People cannot just individually change things in the language that they don't personally like, and different people will have different wish lists.

From my own personal experience, when I learned Esperanto I did not find the accusative or accented letters difficult. In fact, I mostly found these to be easy. Not everybody is the same. I had some difficulty learning iĝi and igi, and I find "sc" a little difficult to pronounce. Does it really matter? No. Esperanto is easy enough that people will usually understand you anyway, and compared to natural languages, most mistakes with these things will not get you into trouble. If you have trouble with some things, you can express them a different way. La duan de decembro=je la dua de decembro. The trick with Esperanto is that it is not obvious why things were done the way they are. Once you have more experience with it, you realize that these things are very logical and have defendable reasons to exist.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Valdi (Elbik) says:
Nu ja es inpossibil changear quelcunc cose in esperanto. Ja es tro tard. Zamenhoff tro rapidmen transmisset li lingue a homes. Yo have un impression que il ne succesat far omni correctiones e poy ja esset tro tard. E talmen es till nu.
Ma esperanto es sat bon por que esperantistes mey usar it in lor "rondo familia".

amicalmen
Valdi
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )
Stanislaw Rynduch says:
Kara Onklo,
estus bone, se ĉiuj povus alpreni Esperanton kiel dua lingvo, tiam ankaŭ ne ŝanĝigus la mondo . Bedaŭrinde la mondon regas globalismo, imperialismo kaj kamitalismo.Egale kiel bela estus ideo,plej grava estas la mono, profito. Geristraroj rigardas kiel ilia parlamentanoj agas korupte,al milionuloj estos per milionoj premiitaj kaj simpla popolo povas almozpeti....

Bedaŭrinde Esperanto ne subjugis iujn landojn, ne koloniigis, ne sklavigis, ne priŝtelis aliajn landojn, ne faris profitojn de militoj, ŝtelita nafto ktp.ktp....pro tio ne posedas kapitalon por "konvinki" grandan amason.

Tamen, eble estas pli bone, se Esperanto malrapide sin disvastiĝas, ĉar kiu kreskaĵo rapide kreskas rapide putriĝas.La kverko, kiu malrapide kreskas havas tre duran lignon. Intertempe ni povas malrapide, sed efektive ŝanĝadi la mondon.Konvinki pri maljusta imperialisma lingva politiko.

Se morgaŭ ekestus dekreto de ekzemple UNO pri komuna dua lingvo Esperanto, ekestus interpopola interkompreno, sed daŭre regus la monavido, profitavido, daŭre estus milionuloj kaj almozuloj.

Ne kredu, ke per lingvo komuna oni ŝanĝus la kapitalisman mondon, kiu kaŝas sin post pseŭdodemokratio.Ni ne volas revolucie ŝanĝi la staton, do restas nur pacienca evolua konstata laboro de ĉiuj progresaj asocioj, organizoj en kio Esperanto povus ludi gravan rolon.

Amike kaj sincere via Stanislavo
Posted 3 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...