Onklo Published on July 10, 2009
by Onklo

Onklo's blog

Browse posts
Mi sopiras al Karelia babilejo
Posted on August 13, 2009
22 comments (latest 3 months ago)
Du specoj da kuracisto.
Posted on August 13, 2009
3 comments (latest 4 months ago)
Pli facila lingvo ol Esperanto ?
Posted on August 4, 2009
15 comments (latest 3 months ago)
Esperanto kiel dua lingvo.
Posted on July 19, 2009
14 comments (latest 3 months ago)
Esperanto estas ne simpla lingvo.
9 comments (latest 3 months ago)
Kultura diferenco
Posted on July 6, 2009
20 comments (latest 4 months ago)
Nevola mensogo.
Posted on July 4, 2009
17 comments (latest 5 months ago)
strangaj geedzoj.
Posted on June 27, 2009
8 comments (latest 5 months ago)
lerno-libroj devos esti tradukitaj en Esperanto.
Posted on June 22, 2009
8 comments (latest 5 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 328 times

Esperanto estas ne simpla lingvo.

Friday July 10, 2009 at 06:09AM

Zamenhof origine estas humanisto. Mi nun pensas ke Zamenhof nur volas esprimi sian penson(interna ideo kaj homaranismo) per Esperanto.Mi la plej respektas Zamenhof kiel majstro de la homaro. Kelkaj amikoj ne komprenas internan ideon de Esperanto. ili pensas ke Esperanto estas nur simpla lingvo kaj komprenas tiel ke Zamenhof adoptis internan ideon al Esperanto por nur propagandi ĝin. Estas ridinda afero ke oni nomas lin majstro,kvankam li nur estas neniu alia ol kreinto de lingvo. tamen, Kiu historie faris klopodon por unuigi homaron krom Zamenhof per ne religio sed nur simpla lingvo ?? Mi akceptas internan ideon kaj homaranismon. Zamenhof ne adoptis internan ideon al Esperanto por propagandi Esperanton. Ne, Inverse Zamenhof adoptis Esperanton al interna ideo por unuigi homaro. Ĉu homaranismo kaj interna ideo estas malbona por vi ? Ne rigardu al Esperanto kiel nur simpla lingvo,sed rigardu al Esperanto kiu havas grandegan ideon,kiu eĉ povos savi ĉi tiun mondon. Hodiaŭ ankaŭ homoj interbatalas kaj mortigas unu la alian pro religioj kaj diskriminacio de gentoj,nacioj,ĉu ne ? Esperanto ne estas nur simpla lingvo. Tute ne ! Ni pripensu kial,por kio,por kiu li kreis Esperanton. Esperanto estas bona lingvo,ĉar ĝi apartenas al neniu nacioj. Mi ĝojas ke mi povas paroli kun iuj ajn ,kiuj lernis ĝin. Dankon al Zamenhof ke vi donis Esperanton al homaro senpage por ke oni uzu Esperanton en bona celo.

9 Comments / add your comment?

Tjeri says:
FAkte ekzistas homoj, kiuj bone parolas esperanton, kaj fajfas pri la interna ideo.
Nu, ĉu viaopinie ili ne estas esperantistoj?
Posted 5 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Zamenhof diris ke eĉ rabistoj de vagonaro kiuj parolas Esperanton ni ne povas malpermesi al ili ke ili estas Esperantistoj.Ĉiuj,kiuj parolas Esperanton estas Esperantistoj,malgraŭ ke ĉu ili akceptas internan ideon aŭ ne. Tamen mi skribis ĉi tiun artikolon al kelkaj Esperantistoj kiuj insistas ke Esperanto ne havas rilaton kun interna ideo, Esperanto estas nenio alia ol lingvo mem . Mi pensas ke Zamenhof adoptis Esperanton al interna ideo,ne internan ideon al Esperanto. Por mi interna ideo estas pli grava ol lingvo mem. Dankon pro via komento !
Posted 5 months ago. ( permalink )
Onklo edited this comment 5 months ago.
David Dougherty says:
Onklo, ĉiu homo havas personajn kialojn ke li aŭ ŝi interesiĝas pri Esperanto.

Mi mem interesiĝis pri Esperanto kiel lingvo, kaj trovis ĝin facila kaj fascina, kaj lernis ĝin.

De tio kion mi lernis pri la Interna Ideo, mi pensas ke mi jam aplikis la internan ideon kiam mi lernis kaj uzis aliajn lingvojn. Estas memkomprenebla ke oni lernas lingvon precipe por pli bone kompreni aliajn homojn, kaj ofte oni iĝas pli tolerema kiel homo.

Esperanto estas pli facila kaj efika lingvo por lerni. La lernado kaj interkomprenado estas malpli problemema. Mi surpriziĝis kiom efike mi povas komunikiĝi per ĝi, eĉ post mallonga lernado. Ĝi estas fleksebla, kaj mi ĝojas krei vortojn memstare por esprimi miajn ideojn tre libere. Mi pensas ke mi devas diri nenion pli.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Stanislaw Rynduch replies:
Kara David,
mi legis kelkajn viajn eldirojn. Tre plaĉis al mi. Vi pensas tre sobre kaj racie,

Tre bone, ke vi uzas Esperanton por interkompreniĝi kun aliaj lingvanoj. Tion oni povas en certa grado ankaŭ fari en iu nacia lingvo, sed Esperanto ne nur , ke estas pli facile lernebla, sed tre logika kaj senkomplika en uzado.Se mi havas eblecon paroli oficjale kaj havas eblecon uzi Esperanton, mi elektas ĝin volonte, ĉar estas pli facile ĉiun komencitan frazon senprobleme fini.

Praktikado de Esperanto signifas ne nur interkompreniĝi, sed pro la neutrala fakto ĉiu estas sur sama nivelo kaj ĉiu sentas sin samrajta.Pro facila interkompreno oni pli facile ekkoniĝas kun alia lando, ĝia kulturo, kutimoj kaj estas ankaŭ tiujn morojn pli facile kompreni.Sekve oni estas pli tolerema kaj komprenema. Kaj vi pravas tio ankaŭ estas jam almenaŭ parto de interna ideo.

Vere interna ideo estas iom pli multe.Esperanto-aranĝoj, kluba vivo, Esperanto-himno,idea verso, kulturado de E-pasinteco...estas tio kio helpas travivi eĉ malbonajn tempojn.Kiam Esperanto estos populara la interna ideo ĉesos tute normale ekzisti.Jam nun , pro vasta intereta uzado multaj uzas la lingvon kaj ilin tute ne interesas iu interna ideo, ĉu esperantologio...

Zamenhof ankaŭ kredis, ke nur lingvo ne ŝanĝos homojn, tial pesis pluen,sed ni nun lasu tion ĉar estus tro longe.

Kore salutas vi pola esperantisto en Germanio - Stanislavo
Posted 3 months ago. ( permalink )
Alberto Kalnins says:
Mi uzas Esperanton por efektive komuniki kun aliaj popoloj.
Komuna lingvo ne povas unuigi homaron divigitan pro religiaj, rasaj, politikaj kaŭzoj.
Tio estas utopio.
Ekzemple milito en Irako inter fluoj de muslimoj: sunitoj kaj ŝiitoj.
Komuna lingvo ne malhelpas mortigi kontrauloj. Ĉuij konas multajn ekzemplojn de tio.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Alberto Kalnins edited this comment 5 months ago.
Motoko Uekusa says:
Kiam mi finiĝis altalernejon,mi pensas ke, jam mi ne devis lerni anglanlingvon. Mi havis liberiĝon.Jes,por mi,fremda lingvo estis tre malfacila.Iu tago misciis Esperanton.Unue mi sentis ĉarmon,(facilalingvo) ,kaj mi sentis emocion. Kiam oni lernas fremdalingvo,tiuj havas la talenton. Kaj kiam oni studas iu lingvon,tiam havas intereson al la kulturon kaj historion,kaj ili kontaktas nacion. Sed ni,Esperantistoj bone povas kontakti diversajn homojn de tuta mondo. Do ,Esperantistoj bone akceptas min, kvankam mi ne povas bone paroli.Ĉar en mia kapo ne havas la vortaro.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Mi citis unu versaĵon de la paĝo Reza Torabi ĉi tie.

Viro stulta
Via malamiko ne estas mi.
Via nekonatulo nur estas mi.

ĉi tiu versaĵo diras al homoj ke ili amikumu reciproke.Ni amikumu per Esperanto !
Tiam ni povos atendi pli bonan mondon !
Posted 5 months ago. ( permalink )
Tonyo says:
La Deklaracio de Bulonjo havas unu kuriozaĵon: oni difinas "esperantismo" pri la strebo al unu lingvo neŭtrala kaj paciga, sed tamen "esperantisto" estas ĉiu ajn kiu parolas la lingvon, sendepende de siaj motivoj. http://eo.wikipedia.org/wiki/Deklaracio_pri_Esperanto

Estas iometa kontraŭdiro en ambaŭ konceptoj, sed laŭ mi estas bone insisti pri ambaŭ aferoj: ke plejmulto de ni aliĝis al Esperanto por strebi al pli justa kaj paca mondo, sed ke inter ni estas multe da pluraleco. Mi ŝatas insisti pri tio: http://www.delbarrio.eu/2005/08/la-pluraleco-de-esperanto.htm

Vere Esperanto ne estas mirakla, sed ĝi estas "bona", ĉu ne?
Posted 5 months ago. ( permalink )
Kim Ribeiro says:
Inter ni ja estas multe da pluraleco kaj mi volas atentigi ke la kreinto de espo ANKAŬ serĉis tian riĉecon per tradukado de ciencaj tekstoj kaj en sama nivelo li tradukis La Faŭsto-n , la Biblion, la fabelojn de Andersen, ktp
En tia senco, mi rekonas lin kiel genio. Lia "interna ideo" estas tre varia...
Posted 5 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...