Onklo Published on July 6, 2009
by Onklo

Onklo's blog

Browse posts
Du specoj da kuracisto.
Posted on August 13, 2009
3 comments (latest 3 months ago)
Pli facila lingvo ol Esperanto ?
Posted on August 4, 2009
15 comments (latest 2 months ago)
Esperanto kiel dua lingvo.
Posted on July 19, 2009
14 comments (latest 2 months ago)
Esperanto estas ne simpla lingvo.
Posted on July 10, 2009
9 comments (latest 2 months ago)
Kultura diferenco
20 comments (latest 4 months ago)
Nevola mensogo.
Posted on July 4, 2009
17 comments (latest 4 months ago)
strangaj geedzoj.
Posted on June 27, 2009
8 comments (latest 4 months ago)
lerno-libroj devos esti tradukitaj en Esperanto.
Posted on June 22, 2009
8 comments (latest 5 months ago)
kultura diferenco(3)
Posted on May 30, 2009
5 comments (latest 5 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 351 times

Kultura diferenco

Monday July 6, 2009 at 12:39AM

En Ĉina ideogramo,homo estas skribita ĉi tiel: du bastonetoj apogas sin reciproke. Homoj konsistas el du elementoj, t.e viroj kaj virinoj do,geedziĝo estas ne estas stranga afero sed normala afero,ĉu ne? Ĝenerale Koreaj gepatroj havas pensmanieron ke siaj gefiloj devos geedziĝi kaj naski siajn idojn. Sola vivi estas stranga afero....... Tamen nuntempe ekestiĝis tiaj homoj,kvankam ne multaj en mia lando. Koreaj gepatroj ĝenerale pensas ke geedziĝo de siaj gefiloj ne nur estas problemo de siaj gefiloj mem sed ankaŭ la problemo de gepatroj. Mi ankaŭ havas tian pensmanieron. Mia najbaro havas du filinojn ,kiuj ankoraŭ ne edziniĝis ,kvankam ili estas iom ne junaj fraŭlinoj.Tiu najbaro iam diris al mi ke ili havas tiajn zorgeman problemon.Tiu najbaro estas sufiĉe riĉa ,ankaŭ iliaj filinoj estas bone edukitaj,precipe studis en Usono tri jarojn,nun laboras por Usona kompanio en Seulo. Mi tiam pensis pri mia nevo,kiu nun loĝas en Usono ,kiu ankoraŭ estas fraŭlo,kvankam li ankaŭ ne juna fraŭlo. Ĉar mia najbara gepatroj estas bonaj homoj kaj akceptinte ilian konsentojn, mi provis intence prezenti mian nevon en Usono al iliaj filinoj,por ke ili havu poste bonan rezulton. Tamen mia nevo skribis al mi ke li ne havas intencon edziĝi kun tiuj Koreaj fraŭlinoj. Mia nevo ankaŭ diris ke ĉi tie li havas koramikinon kun kiu li povas ĝui lian vivon. Mi kaj mia edzino,geonkloj de li ,ĉar lia gepatroj(mia unua frato) forpasis ĉi tiun mondon antaŭ longe, ofte prizorgas lian problemon. Se li ne havus parencan rilaton kun mi, ni ne bezonus prizorgi lian problemon. Mi ankaŭ konsultis kun mia dua bofratino en Usono pri geedziĝo de mia nevo,tiam ŝi diris ke ŝi ankaŭ havas negativan penson pri lia geedziĝa problemo pro kultura diferenco.

20 Comments / add your comment?

A Giridhar RAO says:
Dankon, Onklo, pro tiu ĉi afiŝo. Jes, ankaŭ en Barato, gepatroj ĝenerale sentas sin respondecaj pri la geedziĝo de la gefiloj.

Sed mi havis alian demandon: kio pri samseksemuloj en Koreujo? Ĉu ili povas malkaŝe kaj senprobleme kunvivi? Ekzemple, facile lui apartamenton? En Barato ankoraŭ ne.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Kara amiko,Rao, dankon pro via komento. Kvankam estas malmulte da samseksemuloj en mia lando, tamen mi nenion scias pri ili. Do,mi havas nenion por skribi pri ili.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Sebá says:
Dankon kara Onklo pro tiu klariga artikolo. En mia lando (Brazilo) la gepatroj ne entute zorgas pri la la edziĝo de la gefiloj.
Precipe ĉe la grandaj urboj.
Bonan demandon farita de Rao, pri la samseksuloj. En mia lando la leĝoj ankoraŭ malrapidas por permesi al la samseksuloj bonan vivon, bedaŭrinde.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Sebá edited this comment 5 months ago.
David Dougherty says:
Interesega vidpunkto, Onklo! Mi neniam ĝis nun aŭdis ĝin en la vortoj kiujn vi uzis.

"Koreaj gepatroj ĝenerale pensas ke geedziĝo de siaj gefiloj ne nur estas problemo de siaj gefiloj mem sed ankaŭ la problemo de gepatroj."

En Usono plejparte nur la homoj kiuj mem edziĝas vere prizorgas la aferon. La homoj kiuj edziĝas mem trovas kaj elektas unu la alian plejparte. Mi jam aŭdis ke en Japanio kaj Sudkoreio, ofte edziĝoj ankoraŭ hodiaŭ estas foje aranĝitaj, kaj ke gepatroj ofte premas iliajn idojn edziĝi, precipe virionojn kiuj post la aĝo de 30 ankoraŭ ne edziĝis. Mi konis koreaninon al kiu tio ja okazis.

En Usono, kaj mi kredas ke en la plejmulto da okcidentaj landoj, ke premi homojn edziĝi kaj aranĝitaj edziĝoj estas kulture neakceptataj nuntempe. Eble oni faris tion 50 aŭ 60 jaroj antaŭe, sed ne nun. Nature la gepatroj iomete tristetiĝas, se iliaj gefiloj ne edziĝas, sed mi kredas ke ili plejparte pensas ke se iliaj gefiloj estas kontentaj, ke tio plej gravas. Kelkaj homoj vere ne volas edziĝi aŭ ne kapablas trovi taŭgan edzon aŭ edzinon. Edziĝo estas bonega afero se la homoj volas ĝin, sed ĝi ne estas memstara celo en la vivo por la plejmulto da homoj tie ĉi.

Pri samseksemuloj, en Usono, precipe en grandaj urboj, ili nun estas trepli akceptataj ol antaŭe, sed diskriminacio ankoraŭ bedaŭrinde aperas. Plejparte ili tre facile povas loĝi kune. Mi konis unu kiu aĉetis domon kune kun lia partnero en mia regiono. Unu aŭ du da substatoj nun eĉ permesas samseksan geedziĝon, kaj mi kredas ke iom post iom tio iĝos pli kaj pli normala kaj akceptata tutlande tie ĉi.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Alberto Kalnins says:
Tre interesa rakonto. Ĝi klare montras kulturan diferencon. En Latvio (Eŭropo) gepatroj neniam zorgas pri geedziĝo de iliaj idoj. Malofte ili konatigas siajn ne tre junaj filinoj kun ebla kandidato kaj ĉio. Mi scias ekzemplon kiam tiu konatigi finiĝis per geedziĝo, sed plejparte ne sukcesas. Pri filoj tute ne zorgas.
Dankon! Tre interese.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Al,kara Daĉjo, premi ilin geedziĝi------->deziras ilin geedziĝi --------->prizorgas ilian geedziĝon. Kiuj gepatroj deziras ke geedziĝo de siaj idoj malsukcesu ,preminte ilin geedziĝi ? la vorto "premi" ne estas taŭga vorto en tiu kazo,laŭ mi. Nur gepatroj zorgas pri sia filino ,kiu estos malfacile edziniĝi, se ŝi fariĝus maljnuna. Pro tio gepatroj deziras ke filinoj edziniĝu en frua tempo. Se virinoj maljuniĝos,estas malfacile naski siajn idojn. Viroj devas scii pri ĉi tiu fakto,laŭ mi.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Familio estas malgranda komunumo kiu estas ligita per sango. pro tio ĝenerale, kiam gepatroj estos maljunaj ,tiam gefiloj prizorgas siajn maljunajn geaptrojn. Kiam gepatroj vidas siajn gefilojn vivi sola eĉ ne geedziĝinte ,tiam gepatroj zorgas pri tiu problemo. Tio estas natura afero,ĉu ne ?
Posted 5 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * replies:
Kelkfoje, ne nepre en tiu ĉi kazo, gepatroj povas vidi problemon en afero en kiu filoj tute ne vidas problemon. En tiaj situacioj gepatroj "kreas problemon" kiun filoj ne deziras ĉar ili ne ŝatas vidi gepatrojn suferi. Mi mem travivas tion. Mia patro opinias ke mi estas malfeliĉa pro tio ke mi ne havas koramikinon sed la vero estas ke miaj memoroj pri malfeliĉo rilatas al la epoko kiam mi diskutadis kun la patrino de mia filo, kaj kiam mi eksiĝis, mi eksentis bonfarton. Oni ne povas analizi la nunon per pensmaniero de pasinto.
Posted 4 months ago. ( permalink )
David Dougherty says:
Onklo, mi ne intencas ataki bonan kulturan idealon, mi nur volis mencii la oftan praktikan realon. Eble ne ĉiu familio samas, sed mi aŭdis pri multaj kazoj pri tio en Sudkoreio kaj en Japanio. Mi aŭdis ke virinoj tie kiuj ne edziĝas antaŭ la aĝo de 30 suferas de diskriminacio institucie kaj de premo de la gepatroj. Mi persone konis kelkajn virinojn kiuj havis problemojn pro tio.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Mi denove skribas al Daĉjo: Estas malfacile naski idojn por virinoj,kiuj havas pli ol 30 jaraĝon. Ni devas pripensi ĉi tiun problemon per biologia vidpunkto.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Onklo edited this comment 4 months ago.
Karulo (Karles) * replies:
Tre verŝajne vi pravas Onklo sed mi kredas ke kuracista scienco evoluis en la direkto faciligi bonajn naskojn al malfruaj patrinoj. Krom tio ankaŭ restas la ebleco adopti orfajn infanojn, kio estas ankaŭ bezonata en nia nuna socio. Tio ne neas vian aserton ke plej konvenas naski en la ĝusta momento se virino normale sanas.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Martin Strid #ЄЭ# says:
Ĉi tie en Svedajo estis kutimo antaŭ ducent jaroj ke gepatroj decidu pri geedzigo de siaj infanoj. Antaŭ cent kvindek jaroj tiu kutimo jam estis malaperanta, iom samtempe kun la seniĝo de religia fanatismo de ŝtata eklezio kaj ĝenerala subpremado de malriĉaj homoj, kiuj foje eĉ ne rajtis transloĝiĝi al alia provinco sen oficiala permeso.

Sed nun estas aliel. Mia fratino frue decidis ne havi familion sed sukcesi en sia kariero anstataŭe. Ni ĉiuj tuj respektis tiun ŝian decidon. Ŝi fariĝis mikrobiologiisto, poste scienca ĵurnalisto. Antaŭ eble tri jaroj ŝi finfine trovis taŭgan koramikon, kiu ŝajne restos tia. Ĉi jare januare ili ricevis sian unuan infanon, kiam ŝi estis jam 43-jara. Baldaŭ ni iros al ilia geedziĝo.

Ni havas multajn enmigrintojn de pli religiemaj kaj tradici'ligitaj landoj, ekzemple Irako, Irano kaj Somalajo. Kelkaj el ili, precipe irananoj, kunportas kun si altan civilizon kaj bone adaptiĝas en sia nova lando. Sed multaj ankaŭ, ekzemple irakaj kurdoj kaj kristanoj el Turkajo, tenas sian malnovan kutimon pri geedziĝo, kiu al preskaŭ ĉiuj svedoj ŝajnas tre primitiva. Ili povas sendi dekkelkjaran filinon al sia malnova hejmlando por tie edziniĝi al fremdulo el sama etno, eĉ parenco. Dume, ĉi tie oni miras kial ili venas ĉe nin se ili eĉ ne opinias ke ni taŭgas por parenciĝo? Sveda proverbo diras ke oni akceptu la kutimon de tie kien oni venas, sed ili tute ne faras tion. Multaj el ni sentas ke tiu konduto estas insulto kontraŭ nia kulturo, nia demokratio kun memstareco ankaŭ de ĉiu individuino, kaj nia gastemo akcepti ilian enmigradon.

Okazis eĉ plurfoje ke junulinon murdis propraj familianoj - patro aŭ frato - ĉar ili ne volis akcepti la tradician kutimon, eble eĉ enamiĝis en anon de alia etno. Iun kurdan patron oni malliberigis pro tio, sed alifoje oni ne sukcesis pruvi ke okazis krimo kaj ne akcidento. Laŭ mia persona opinio, se tia afero okazas en familio, oni resendu la tutan familion al tiu lando de kie ili venas, ĉar ili absolute miskomprenis, kion signifas vivi en Svedajo.

Iam estis grave multigi siajn genojn en novajn generaciojn. Sed la moderna problemo estas inversa: Ni estas jam tro multaj homoj sur Tero. Nun kiam nafto komencis elĉerpiĝi, ni malkovros iom post iom ke la tero ne sufiĉos. Ni devos fariĝi malpli multaj homoj. Ĉu ni aranĝos tion mem, pace, ĉu ni militos, ĉu ni amase mortmalsatos, tion montros estonta historio, sed naturajn leĝojn oni ne povas kontraŭfari.

Do mi opinias, ke la gepatroj ĉiam pricerbumu tion, kio estos plej bone por iliaj infanoj, kaj poste per konsiloj kaj alio helpu al ili atingi tion, ĉu estas laŭ tradiciaj kutimoj aŭ ne. Sed plej grave estas kompreni ke la mondo jam ŝanĝiĝis, kaj daŭre ŝanĝiĝos eĉ pli multe, parte en malbona direkto, sed ĉiu el ni povas fortigi bonan.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Kvankam mi ne estas kuracisto,tamen la infanoj ,kiuj estis naskitaj de siaj junaj gepatroj (precipe kiam edzino havis jaraĝon inter 25-30 jaraĝon) estas la plej sanaj. Post tiu periodo ...mi ne scias ,ni prefere faru demandon pri tio al Kuracisto. Ĉiuj landoj havas siajn proprajn kulturojn, kiujn oni devos respekti. Laŭ mia scio, Esperanto ankaŭ estas kreita pro tio,ke oni respektu respektivajn kulturojn. Jes,mi legis le ĵurnalo ke en iu lando filinon mortigis siaj propraj familianoj ,ĉar ŝi malobeis la religion kaj maprurigis la honoron de sia familio. Laŭ mia vidvidpunkto, povas okazi tiaj aferoj, ĉar ili pensas ke familia honoro estas la plej alte grava el iu ajn valoroj. Laŭ mia vidpunkto tio povas okazi..... Ĉiuj nacioj havas siajn proprajn pensmanierojn,morojn,manĝaĵojn,lingvojn,valorojn,religiojn,vestaĵojn,domojn. Ĉi tion oni nomas kulturo,ĉu ne ? Kiam ni lernas alilandan nacian lingvon, tiam ni devos akcepti alinacian kulturon de tiu lingvo vole ,nevole.... Pro tio ni bezonas Esperanton kiel duan lingvon krom sia nacia lingvo,ĉu ne ?
Posted 4 months ago. ( permalink )
Onklo edited this comment 4 months ago.
Karulo (Karles) * replies:
Estas ia komplikaĵo pri la temo kulturoj. Nuntempe homoj tre ofte interkontaktas je monda nivelo kaj kulturoj interplektiĝas kaj perdas siajn limojn. Oficiale mi estas hispano, katolika, 49-jara fraŭlo. Reale mi estas kataluno, budhisto, ateisto, diversaĝa sendependulo kaj patro :) kompreneble mi estas kulture ankaŭ esperantisto do, ne rilata al lando aŭ regiono. Je spirituala nivelo mi pli proksimas al oriento ol al okcidento sed en la praktika surloka vivo mi estas tre eŭropeca, okcidenteŭropeca.
Mi emas al vegetaranismo sed tio estas kulturo de "vegetaranoj" ĉu ne? ;) Mia lando kreis leĝojn por defendi la rajtojn de bestoj, tiuaspekte mi estas kulture naciisma sed mi naciismos pri kiu ajn lando kiu same leĝigos. Varme protekti tradician familion tute ne estas trajto de konkreta kulturo sed universala pulsacio, cetere logika por plej bone garantii la pluvivon de la specio. Sed la koncepto familio povas esti elasta (iam ie, riĉuloj edziĝis al riĉuloj, kast-ano al samkast-ano, vilaĝano al samvilaĝano, ktp.) Se familion karakterizas amo kaj respondeco, kiu ajn kuniĝo kiu plenumos tiun premison estos bonvena kaj respektenda, ĉu ne?
Posted 4 months ago. ( permalink )
David Dougherty says:
Onklo, mi ne certas pri la ekzakta aĝo, sed mi aŭdis ke en medecino oni faris jam multon da progreso tiuflanke. Mia patrino naskiĝis en la jaro 1945, kaj ŝia patrino tiam jam aĝis 41! Tiam tio devis esti iom danĝera, sed nuntempe ili scias pli bone kiel prepariĝi por tio, eĉ se ili devas esti iom pli pripenseme. Se iu homo ankoraŭ ne pretas aŭ volas edziĝi, ĉu ili edziĝu ĉiuokaze al homo, kiun iliaj gepatroj elektas por ili? Bonvolu korekti min se mi eraras, sed mi aŭdis ke tio okazas en kelkaj aziaj landoj. En Usono neniu akceptos tion. Mi aŭdis ke tiu situacio en Usono ŝanĝiĝis, precipe post la dua mondmilito kaj dum kaj post la 60aj jaroj.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Pro homa malavareco, ĉi tiu tero kie ni vivas, jam ne kuraceble fariĝis malsana. Vidu la Norda polusa glaciejo degeliĝas .... Kiu povos haltigi ĝin ? Pro homa malavareco .........fine ............tragedio........... Tion jam antaŭ kelkaj miljaroj Saĝuloj anticipe avertis .............La fino de ĉi tiu mondo venos...............
Posted 4 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Kara Daĉjo, en mia kazo mi ne elektis mian bofilinon por mia filo. Ili ambaŭ longe,almenaŭ 7 jarojn reciproke konatiĝis kaj fine ili decidis siajn geedziĝon. En mia lando preskaŭ gepatroj ne elektas nuntempe siajn bofilojn,aŭ bofiinojn. Preskaxu gefiloj mem solvas siajn problemojn nuntempe. Tio estas malnova rakonto. Mia patro en la jaro 1965 elektis sian bofilon por mia fratino kiu havis 23 jaraĝon. Mia fratino ĉi jare havas 67 jaraĝon. Tio estis Korea moro,kvankam nuntempe multe ŝanĝiĝis. Ĉu laŭ via vidpunkto,ĉu tiu geedziĝo estas tro severa ? Tio estis moro,kulturo...
Posted 4 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Karaj legantoj, ni reciproke bezonas kompreni alilandan kulturon,tamen, ne estas dece diri ke alilanda kulturo estas bona aŭ malbona per sia propra mezurilo(vidpunkto). Mi kuraĝe diras ke ĉiuj landaj kulturoj devas esti protektataj kaj respektataj.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * replies:
Kara Onklo,
mi komprenas vian vidpunkton kaj esence konsentas sed ni estu atentaj ĉar respekto al aliaj kulturoj ne signifas ke oni akceptu ankaŭ premojn de unuj homoj super la aliaj sub la preteksto ke tio estas tradicio de koncerna lando aŭ klano. Strebado por la libereco devas esti universala starpunkto.
Mi estas preskaŭ 50-jara fraŭlo (kvankam mi jam travivis diversajn pariĝprovojn) kaj mi tute ne fartas malbone pro tio ke mi ne edziĝis, eĉ pli, mi taksas min bonŝanca ke mi daŭre povas regi mian vivon pli facile kaj fekunde. Ĉe inoj tiu ebleco devus esti simila, kvankam el strikta biologia vidpunkto eble iŝi povas havi pli da fizikaj/psikaj malfacilaĵoj.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Kiom da HOMOJ,tiom da gustoj ! Ĝenerale azianoj vivas sub la influo de Konfuceismo,dum eŭropanoj vivas sub la infulo de Kristanismo. Antaŭ du mil jaroj saĝuloj diris ke ni homoj devos vivi laŭ la vortoj de ili. Tamen nuntempe multe da homojj diras ke strebado por la libereco devas esti universala starpunkto. Tial multe da hejmoj frakaŝiĝis kaj gepatroj eksedziĝis ,infanoj restis kiel orfoj sur strato.Laŭ mia vidpunkto homoj prefere ŝatas vivi ne kiel homoj sed kiel bestoj. Tion jam avertis kelkaj saĝuloj antaŭ du mil jaroj. Tio estas vojo,kien ni homoj iras al la fino de la mondo ankaŭ. Homoj ne povas esti bestoj.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Onklo edited this comment 4 months ago.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...