Antaŭ 34 jaroj(1975) mia unua frato elmirgis al Usono kune kun siaj familianoj,ĉar Usono tiam estis lando de espero por ĉiuj. Tiam mia unua frato ankaŭ petis al Usona registaro por lasi siajn fratojn ankaŭ viziti Usonon. Mi ,tria frato de li volis viziti lin en Usono en la jaro 1990 kaj vizitis ambasadorejon en Seulo por vizo al Usono. Tiam usonano,ŝtatoficisto,kiu laboras en tiu ambasadorejo demandis al mi ,ĉu mi iam petis al Usona registaro por viziti Usonon aŭ ne. Mia respondo "Ne". Poste mia peto al Usona vizo estis malakceptita de Usona ambasadorejo. Kial ? Poste mi profunde elpensis kaj rimarkis ke antaŭ 15 jaroj mia unua frato en Usono tiam petis al Usona registaro por lasi siajn fratojn viziti Usonon. Mi nevole mensogis al tiu ŝtatoficisto,kiu demandis al mi. Ho, Kiel mi povis rememori ke antaŭ 15 jaroj,plie ne mi,mia unua frato en Usono tiam petis al Usona registaro pri petskribo de siaj fartoj ? En la jaro 1991 mia unua farto kaj bofratino forpasis ĉi tiun mondon kaj troviĝas tombejo en Usono. Mia dua frato ankaŭ elmigiris al Usono en la jaro 1991 kaj nun loĝas tie. Gis nun mi neniam vizitis Usonon pro viza problemo,kvankam mi volis renkonti mian duan farton kaj siajn familianojn kaj viziti tombejon de mia unua frato kaj renkonti miajn genevojn de mia unua farto ,kiuj nun loĝas en Usono. Mia Usona amiko konsilis al mi ke mi refoje provu akiri vizon de Usona ambasadorejo,tamen mia angla lingvo kapablo por klarigi mian situacion ankoraŭ ne tion permesas.........ĉu mia rakonteto estas ridinda aŭ malĝoja por vi ?
Send a message
Search for members
Alberto Kalnins says:
Martin Strid #ЄЭ# says:
Mia avo iam elmigris al Usono kaj mia patro tie naskiĝis. Malgraŭ tio, mi neniam sentis emon tien viziti. Mi vidis aliajn landojn eŭropajn, afrikajn, aziajn, eĉ latinamerikajn kaj ĝuis tion. Mi sentis ke kun tiuj homoj mi povis ofte havi normalajn homajn rilatojn en reciproka respekto. Kun usonanoj mi multfoje sentis ke mankas reciproka respekto.
Sed mi scias ke tiu fenomeno ne estas nur usona. Mi foje hontis kiel miaj samlandanoj traktis homojn fremdkulturajn, kvazaŭ nesciantojn, eĉ kiam inverse estis.
Mi estis dufoje en flughaveno de Justen, Teksaso, dum ses aŭ ok horoj, vojaĝe inter Eŭropo kaj Nikaragvo. Mi tiam volis preni buson al la urbocentro por iom vidi ĝin, sed tio ne eblis. Ne estis buso! Ununuraj eblecoj estis aŭ taksion mendi aŭ aŭton lui. Do mi lasis, bonŝance mi estis kunportanta bonan libron por legi en la flughaveno kaj tie pasigis la tempon.
David Dougherty says:
Mi ankoraŭ memoras ke vi iam menciis tiun vizaproblemon al mi, aŭ eble vi menciis ke vi pensus ke ĝi iĝus problemo.
Mi ege surpriziĝus se la usona ambasadejo en Seŭlo ne havus homojn kiuj kapablus klarigi ĉion en la korea lingvo por vi, kaj ankaŭ akcepti vian peton en la koreia lingvo. Ambasadejoj kutime havas laborantojn kiuj venas el la loka lando--homoj kiuj laboras en la oficejo, ktp. Kiam mi havis demandon de mia ambasadejo en Tokio, mi parolis kun ili en la angla lingvo. Kaj kelkaj da ili parolis japane, kaj kapablis klarigi japanlingve al la poŝtoficisto, kiun mi bezonis (temis pri la maniero de pagi por mia nova pasporto per la poŝta sistemo).
Se vere ankoraŭ ekzistas lingvo-problemo, bonvolu sendi al mi la leteron, kiun vi celas skribi en Esperanto, kaj mi tradukos ĝin anglen.
David Dougherty says:
Mi mem kreskiĝis kaj ankoraŭ loĝas en Usono, kaj vojaĝas pli al aliaj landoj ĉar mi ne trovas Usonon tiom interesa. Aliflanke, se vi konas homojn en iu loko, vi ne havos malfacilaĵojn, kaj povas rapide trovi bonajn vizitindaĵojn. Kial vi ĉiuj ne akiru usonajn Esperantistajn kontaktojn?
Ĉar ni usonanoj subigas la reston de la mondo por akiri relative malmultekostan oleon (almenaŭ kompare kun aliaj landoj), se iu Esperantisto alvenus en la flughavenon de mia urbo, kaj se li aŭ ŝi antaŭkontaktus min, mi prenus lin au ŝin en mia aŭtomobilo senpage!
Onklo says:
Onklo edited this comment 5 months ago.
David Dougherty says:
Cindy Mckeepro says:
Kiel tiuj komentoj helpis Onklon Lee? Kiu estis la sola komentanto kiu donis pragmatan helpon?
Usonano.
Onklo says:
Onklo says:
Dima Ŝevĉenko replies:
David Dougherty says:
"Mi ne tre estimas Usonon. Ĝi estas stulta, kiel multaj grandaj landoj. Ili pensas, ke estas umbiliko de la mondo, tamen timas de ĉiuj "ombroj". Ni pensas, ke usonanoj estas sinceraj sed ne tre saĝaj."
"Kun usonanoj mi multfoje sentis ke mankas reciproka respekto."
Ĉu mi eĉ devas respondi al tiuj ĉi komentoj? Cindy, vi jam vidis tion en eĉ pli fortaj formoj tie ĉi en Ipernity, laŭ mia memoro. Tiuj komentoj ne plu ĝenas min. Mi nur mallonge diros: "Se vi vere havas tiun pensmanieron, kiam vi renkontos Usonanon, ĝi probable montriĝos, se vi konscias tion aŭ ne. Kiel vi ekspektas ke ili reagos al vi?"
En Esperanto-cirkloj mi aŭdas tiajn stultaĵojn tre pli ol ie ajn. Nun mi forlasos por aĉeti hot-dog-on, kaj nature mi pagos kun kreditkarto. La hot-dog vendisto diris jam ke li venas el Albanio. Ĉu tio ne estas substato apud Florido?
Jakvopro says:
Ankaŭ tre instrua estas tiuj formoj de diskutoj en IP .
Homoj lernas Esperanton oni parolas pri Zamenhof kaj lia pacaj ideoj kaj vomas poste fekaĵon en forumo. Esperanto, lingvo Universala kiu kunigas homojn?????
M. de Sainte-Déprime says:
Surbaze de malpli subjektivaj kriteroj, mi nur volus rememorigi ke Usono estas nuntempe la plej ŝatata rifuĝo de la intelektuloj. Kie troviĝas monon, tie kuniĝas intelektuloj. Rememoru la du plej famajn intelektulojn niaepokajn : Derrida kaj Girard. Ambaŭ devis ekzili sin el Francio al Usono por instrui kaj verki. Ne ĉiam vera tamen : estas multe da mono nuntempe en Ĉinio... sed la intelektuloj forkuras Ĉinion. Finfine, ne forgesu ke nuntempe, Usono eldonas pli da universitatnivelajn librojn ol kiu ajn alia lando sur la planedo. Se vi volas malstultuliĝi, ne legu esperanton aŭ etan naciajn lingvojn, sed la anglan. Punkto fina.
Ne. Plia punkto : Usono ne estas paradizo kie oni povas eniri kaj eliri laŭplaĉe. Usono estas lando kun landlimojn. Kiel iu ajn alia lando. Kaj homoj kiuj enloĝas tiun landon laŭleĝe kaj prave postulas al sia registaro sekurecon post 911. Tio okazigas privatajn malagrablaĵojn al vizitontoj, sed tiel estas la vivo. La situacio pliboniĝos kiam la minaco malpligrandiĝos.
Sed, Onklo, ne malkuraĝiĝu. Vi obtenos vian vizon iam.
M. de Sainte-Déprime edited this comment 5 months ago.
Jakvopro says:
Kiam mi alvenis en japanio antaŭ kelkaj jaroj la doganistino traktis min kiel krimulo. Kiam mi pasis la landlimon, mi renkontis nur afablajn homojn. Same en Usono kiun mi jam vizitis 7-8 foje. La doganoj faras kvazaŭ vi venas forŝteli la landon sed usonanoj mem ĉiam estas afablaj al vizitantoj.
Espereble Onklo povas rapide mem sperti ke Usono ne estas la lando kiel oni malpropagandas ĝin.
Mi havis malbonan sperton en Bulgario, sed ne kulpas la bulgaroj, sed tiu kreteno kun kiu mi havis problemon.
David Dougherty says:
Mi trovis burokration frustra en Germanio. En japanio, ĝi funkciis pli glate sed preskaŭ sensence laŭ mia perspektivo. Tiel estas la vivo...
Onklo says:
David Dougherty says:
Eĉ se oni dirus ke li aŭ ŝi malamas Usonon, mi pretus aŭskulti se tiu persono kapablus montri al mi kelkajn faktojn aŭ kialojn. Tion mi ne legis tie ĉi (tiuj aliaj komentantoj, ne de vi), estis nur ripetado de stultaj stereotipoj. Infanoj ne rajtas partopreni en diskutado inter plenkreskuloj, ĉu ne? Ni nur flankigu tiajn homojn el la diskuto, kaj mi ripetos tie ĉi mian oferton helpi traduki viajn leterojn anglen, se vi bezonas tion kaj se tio helpos eviti ian lingvan problemon!
En Esperanto-cirkloj mi rimarkis certan emon ataki Usonon kaj la anglan lingvon. Kiam mi parolas aliajn fremdajn lingvojn, iliaj denaskaj parolantoj ne havis tian ideologion neracian kontraŭ ni. Ili ofte ne kunsentas kun kelkaj agadoj de la usona registaro, kaj tio estas tute okej. Sed mia regulo
estas ke se ĝi estas neakceptebla konduto kiam oni parolas naturan lingvon, ĝi ankaŭ estas neakceptebla en Esperantujo. Vi kaj aliaj respondis al tiuj strangaj komentoj tre inteligente kaj sensitive -- mi vere ne ekspektu multon pli. Tio jam okazis ambaŭ al mi kaj Cindy. Kial oni hontu esti usonano en Esperanto-cirkloj, nur ĉar tio estas moda?
Mi komprenas vin, Onklo, kaj la infanecaj skribaĵoj de aliaj vere ne estas via kulpo.