Onklo Published on June 22, 2009
by Onklo

Onklo's blog

Browse posts
Esperanto estas ne simpla lingvo.
Posted on July 10, 2009
9 comments (latest 2 months ago)
Kultura diferenco
Posted on July 6, 2009
20 comments (latest 3 months ago)
Nevola mensogo.
Posted on July 4, 2009
17 comments (latest 4 months ago)
strangaj geedzoj.
Posted on June 27, 2009
8 comments (latest 4 months ago)
lerno-libroj devos esti tradukitaj en Esperanto.
8 comments (latest 4 months ago)
kultura diferenco(3)
Posted on May 30, 2009
5 comments (latest 4 months ago)
Kultura diferenco(2)
Posted on May 27, 2009
11 comments (latest 4 months ago)
Kultura diferenco
Posted on May 20, 2009
8 comments (latest 4 months ago)
la vortoj de L.L. Zamenhof (2)
Posted on May 14, 2009
5 comments (latest 6 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 333 times

lerno-libroj devos esti tradukitaj en Esperanto.

Monday June 22, 2009 at 10:46AM

Kvankam mi ne multfoje vizitis alilandojn,tamen mi nun supozas ke en plej parte da landoj Esperantistoj estas maljunuloj. Kiam pli multe da junuloj en ĉiuj landoj,ekhavos grandan interesiĝon pri Esperanto,tiam nia movado havos pli grandan prospektivon,laŭ mi. Por Junuloj lerno libroj,ekzemple sciencoj devos esti tradukitaj en Esperanto, por ke ili lernu ne nur sciencon ,sed ankaŭ Esperanton samtempe. Laŭ mi, tiam nia Esperanto movado pli vigliĝos. Ĝis nun, Esperanto movado estas malvigla kaj Esperanto nur restis kiel hobio en ĉiuj landoj. Ni devos fortigi la profiton de Esperanto por junuloj. Se junuloj trunas sin kontraŭ Esperanto ,Esperanto tiam ne havas ESPERON,laŭ mi. Ĉu Zamenhof kreis Esperanton nur kiel hobion por ĉiuj ? Esperanto certe devos okupiĝi kiel dua lingvo krom sia nacia lingvo,ĉu ne? Ankaŭ UK devos okazi laŭ kontinentoj. Por azianoj,estas iom malfacile partopreni en UK,kiu okazos en Eŭropoj. Por eŭropanoj ankaŭ havas saman situacion,ĉar ni, ordinaraj Esperantistoj ne estas tiel riĉuloj. Jam pasis centdudek jaroj de post kiam Esperanto publikiĝis. Laŭ mi,centdukdek jaroj ne estas mallonga tempo,do Esperanto movado devos ŝanĝiĝi laŭ la tempo. Ĉu okazigi UK laŭ la kontinentoj kaj traduki lerno-librojn en Esperanto estas tiel malfacilaj aferoj ? Nia pensmaniero pri Esperanto movado devas ŝanĝiĝi,kompare kun nuna movado,laŭ mi.Ni ,ĉuj vivas en 21 jarcentoj,ne en 19 jarcentoj,ĉu ne ?

8 Comments / add your comment?

Onklo says:
Se UK okazos laŭ la kontinentoj samtempe, pli multe da Esperantistoj povos partopreni en ĝi. Tiam Esperantistoj povos partopreni en UK laŭ siaj gustoj. Mi tiam volas partopreni en UK,kiu okazos en Afriko.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Dima Ŝevĉenko replies:
Tamen UK povas esti nur unu. Necesas plibonigi regionajn renkontiĝojn.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Helena Tylipska says:
Se Universalaj kongresoj ekestos organizataj en kontinentoj, ne povos nomiĝi universalaj sed kontinentaj aŭ internaciaj. mi ne volas diri ke ĝi estas ne bona solvo, tutkontraŭe. Jam nun oni organizas internaciajn kongresojn en Brazilio, Japanujo, Eŭropo. Krome oni aranĝas diversajn fak-kongresojn aŭ renkontojn. Samideanoj havantaj ekonomiajn problemojn same partoprenos nek unu nek alian, ĉar problemo restos. Ne temas nur pri vojaĝo, estas multekosta enskrib-kotizo, hoteloj, ekskursoj ktp. Mi vidas prezojn de kongreso en Bialystok...kompreneble la kongresoj estos partoprenataj ĉiam nur de tiuj, kiuj havos eblecon. Mi persone vidas eĉ kun pli da simpatio malpli nombraj renkontojn. ..Bonan kongresumadon!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Helena Tylipska edited this comment 4 months ago.
Dima Ŝevĉenko replies:
Fakte la solvo estas sola: necesas pligrandigi fondusojn por sponsori kapablajn esperantistojn el nepagipovaj landoj.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Karesema says:
Ne ĉiuj esperantistoj povas partopreni en UK-oj ...despli kiam temas pri UK-oj en Eŭropo kaj Azio.Estante brazilano kaj esperantistino kaj nek riĉulino...mi estas certa, ke ne nur volo kaj deziro sufiĉus por viziti ĉijare Bialistoko-n kaj partopreni UKongreson.Fakte UK_oj multkostas.Mi ankoraŭ ne bone scias la taŭgan kaj ĝustan respondon por pli faciligi kaj konkretigi la eblon por ĉiu esperantisto partopreni en UK-oj..eble la ideo de Onklo-Lee estas favora al tiu malfacilaĵo...T.E. okazigi plurajn internaciajn aŭ kontinetajn aŭ interlandajn kongresojn ..plibone sendependa de UEA.
Aliamaniere estus bona solvo, la internaciaj voĉakonferencoj kaj perrete okazigi kaj aranĝi Universalajn kongresojn kun aŭdvida-kontaktoj.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Dima Ŝevĉenko replies:
Laŭ mi, tradukado de jam ekzistantaj lernolibroj el diversaj lingvoj estas ne tiom efika kaj tre multekosta afero. Multe pli gravan efikon havus lernolibro pri iu scienco, kiu estus verkita originale en Esperanto kaj mankos ĝiaj tradukoj al la aliaj lingvoj.
This is a reply to Iuf!'s comment.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Celso Tinta says:
Bonege! La artikolo de nia samideano estas simpla kaj tre interesa, ĉar ĝi stimulas nin pripensi, ĉu ne? Prave, mi ne havas opinion pri tia afero. Mi bedaŭras ĉar mi ne partoprenas e-kongresojn, tamen mi feliĉegas kiam mi vidas multajn partoprenantojn. Mi ne vidas solvon por ke iuj personoj estas riĉuloj kaj aliaj neriĉuloj ktp. Sed ankaŭ mi pensas ke la video-konferenco estus tre grava afero, almenaŭ en UK-oj. Mi konsentas kun nia amikino Karesema.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Dima Ŝevĉenko replies:
Tamen mi pensas, ke UEA dume ĝis nun estas tro konservativa organizo kaj tiaj teknikaĵo aperos ne baldaŭ...
Posted 4 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...