Ĝenerale en Azio,precipe en Koreio,kiam gejunuloj edziĝos ,tiam ambaŭ gepatroj mone helpas al siaj gefiloj senprobleme komenci geedziĝan vivon post geedziĝa ceremonio. Flanko de viro pretigas loĝejon kaj flanko de virino pretigas vivinstrumentojn. ekzemple mia kazo, mi, patro de mia filo prunte donis mian loĝejon(apartamento) al mia filo. Gepatroj de mia bofilino pretigis ĉiuj specoj da mebloj(lito,ŝranko,tablo,ŝofo,)televido,fridujo,lavmaŝino,eĉ ĉiuj specoj da manĝiloj(ujo,kulero,bastonetoj)... Transdoninte mian apartamenton kiu troviĝas en Seulo, al mia filo kaj bofilino, mi kaj mia edzino kaj filino devis transloĝigi al mia kampara domo. Koreaj gepatroj havas respondecon,ĝis kiam siaj gefiloj sendepende komenci sian novan vivon aparte de sia familio pro geedziĝo. Registaro donas al novaj geedzoj prioritaton por ke ili pli facile aĉetu siajn loĝejon(apartamento). Kiam mi transdonis mian apartamenton al mia filo kaj bofilino ,mi tiam renovigis ĝin,kaj tiam mi elspezis iom da mono por mia filo kaj bofilino. Ambaŭ gepatroj,kiuj elspezis grandan monon pro geedziĝo de siaj gefiloj, nur deziras ke ili estu feliĉaj por ĉiam.
Send a message
Search for members
verdeca says:
Tilio says:
En mia eŭropa lando (almenaŭ teritorie eŭropa), gepatroj faras la samon.
Kaj pro tio edzino malfacile povas forlasi la edzon - ĉar ŝi ne havas kie iri; loĝejo estas lia.
Ekonomia sendependeco garantias al la edzino plian estimon flanke de ŝia edzo.
Se ŝi plene dependas de liaj enspezoj, ŝi estas plene dependa de li, kaj li povas mistrakti ŝin sen risko ŝin perdi.
Mi ege bedaŭras malaperon de klasika familio, humana kaj romantika, kiam homoj povis esperi vere resti kune longe.
Laszlo Istvan TOTH says:
Onklo says:
Tigro says: