En antikva tempo Koreoj loĝis sub la influo de Ĉina kulturo,uzis Ĉinan ideogramon(Antaŭ 600 jaroj). En Ĉina proverbo estas "Ne devos kune sidiĝi post kiam geinfanoj fariĝis 7 jaraj". Pro tiu moro, estis malfacile amikumi publike unu kun la alia por gejunuloj sur strato. Junuloj ne povis eĉ diri al siaj gepatroj ke li amas alian junulinon,aŭ estis same ankaŭ inverse. Oni tiam ĝenerale pensis ke gejunuloj faras malvirtan konduton ke ili publike,libere amikumas unu kun la alia. Plej parte da gepatroj neniel toleris ke siaj gefiloj nerimarkite, libere amikumas kun aliaj gejunuloj. Do,tiam gepatroj volis ke siaj gefiloj edziĝu kun partonero,kiu estis elektita de siaj gepatroj. Ĝenerale patroj recproke decidis la geedziĝon mem de siaj gefiloj. Gefiloj ne rajtis elekti sian estontan edz(in)on laŭ sia volo. Gefiloj devos akcepti la volon de sia patro. Ekzemple ,mia pli maljuna fratino(ĉi jare 67 jaraĝa) geedziĝis ,laŭ la volo de mia patro antaŭ longe,kiam ŝi havis 24 jaraĝon. Tamen ĝis nun mia maljuna fratino kaj bofrato harmonie bone kunvivas,ne havas problemon ĝis la hararoj blankiĝis. Ŝi havas genepojn kaj antaŭ longe fariĝis avino kaj avo. Ili vivas kiel bonaj ,reciproke dumvivaj kunuloj. Mi multe aŭdis ke geedziĝo bezonas paciencon, per kiu ni homoj devos atingi personeco-perfektigon.
Send a message
Search for members
Onklo says:
Onklo edited this comment 6 months ago.
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Ĉu temas nur pri patroj ,aŭ ankaŭ pri patrinoj, pri gepatroj? Certe la volo de la patroj estis decida, ĉu?
Onklo says:
Tilio says:
Tie ankaŭ gepatroj elektas bofilojn, kaj vira infano valoras pli ol ina.
Entute, interesa temo estas kulturdiferenco.
Kaj geedzaj moroj (kutimoj) estas bona montrilo pri kulturoj.
Kiu estas la celo de geedziĝo? Reproduktado.
Se tiel oni observas, gepatroj havus la rajton decidi kiu alportos ilian genmaterialon, kun kies sango miksiĝos ilia sango.
Laszlo Istvan TOTH says:
Motoko Uekusa says:
havas amon ,ke gefiloj vivu pli feliĉe kaj ĝoje ĉiam. Vivu harmonie ĝis kiam siaj hararoj blankiĝos ,tiu ĉi estos sama deziro de gepatroj en la tuta mondo. En malnova Japanio estis multe intervidiĝo kun la celo geedziĝi. Ankaŭ miaj amikinoj edziniĝis per ĝi.Kaj ili estas tre feliĉa,sed ankaŭ havis sperton de paciencon. Ni, ĉiuj havas la sperton reciproke. Kiam mi pensas sin mem,ankaŭ estis diversaj tempoj.Sed post la longa tempo,mi povas diri ke mi havis feliĉan vivon.
Nun tempe,ni decidas geedĝiĝon per si mem,ni devas havi respondecon. En Japanio stilo de geedziĝo ŝanĝiĝas.Unue kunvivas,dume ili havas bebon,do ili decidas la geedziĝon. Ni vidas la fenomenon multe.Gepatroj ne havas potencon ,ili scias nur post la afero.
Kaj nuna tempo eĉ advokato ne diras ,ke eksedziĝo estas ne.Ĉar kiam viro havas la problemon,
protektas la virinon,kiu havas homajn rajtojn. Kaj kiam gepatroj pensas helpi al la nova vivo, laŭ la posedaĵo ne povas helpi multe,gefiloj devas pensi per si mem.Sed se ili sentas la amon de gepatroj ,ili eble povos kompreni sian cirkonstancon.
Onklo says:
Kal Rosa says:
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
sed nur kaxse, nerimarkeble?
Kal Rosa says:
Dima Ŝevĉenko says:
Kiel mi rilatas al ĝi? Laŭ mi, tio fakte egalas al sklaveco...