Kiam mi parolis kun alilandaj,precipe eŭropaj geamikoj per skajpo,mi tiam rimarkis ke inter mi kaj alparolinto estas kultura diferenco,devos havi limigitan paroltemon pro ĝi. Ekzemple,en azio disiĝo de geedzoj estas malvirta konduto kaj gepatroj postulas al siaj gefiloj kiuj jam edziĝis, senĉesan paciencon por siaj naskitaj infanoj, neniel volas ke ili disiĝu, harmonie vivu reciproke ĝis kiam siaj hararoj blankiĝos. Fakte en azio disiĝo de geedzoj estas pli malmultaj kompare kun eŭropoj. Precipe en Koreio ,azio ,kiam geedzoj disiĝis unu kun la alia, tiam ili fariĝis eterne malamikoj reciproke kaj ofte vizitas kortumon por venki sian kontraŭulon. Tamen en aliaj eŭropaj landoj, disiĝintaj geedzoj ofte renkontas unu la lian kiel geamikojn kaj havas dialogon pri siaj infanoj,kiujn ili naskis antaŭ ol ili disiĝis. Tiun fakton mi rimarkis, parolante kun geamikoj per skajpo. Ankaŭ en eŭropaj landoj gejunuloj reciproke loĝas en unu ĉambro ,antaŭ ol ili geedziĝos. Ŝajnas al mi ke gepatroj de ili permesos tion al siaj gefiloj,tamen en azio gepatroj neniam permesas tion al siaj gefiloj. Mia filo,kiu edziĝis en lasta marto,tiam unuafoje ekloĝis kune kun sia edzino aparte de miaj familianoj. Mi permesis al mia filo longan tempon amikumi kun sia amikino(nun,bofilino),tamen loĝi kune en unu ĉambro,antaŭ ol ili geedziĝos, kion ambaŭ gepatroj neniam permesis ĝis kiam ili oficiale geedziĝos en geedziĝa ceremonio.Mi ne volas mencii, kiu kulturo estas pli bona aŭ ne,tamen estas ŝajne certe ke en eŭropaj landoj estas pli multaj junuloj kiuj ne volas oficiale geedziĝi ol aziaj landoj.
Send a message
Search for members
Onklo says:
Laszlo Istvan TOTH says:
Plej ofte konfliktoj kaŭzas disiĝon. Konfliktoj fontas precipe el neadaptiĝemo, ne-kompromisemo, nekonformiĝemo, netoleremo, ktp.
Tiaj trajtoj konvenas nek por geedzoj, nek por ekz. laborgekolegoj. Neadaptiĝema individuo havos sukceson nek en geedziĝo, nek en ceteraj koleg- aŭ amikrilatoj.
Pro la meniciitaj kialoj la procento de tiuj paroj, kiuj post disiĝo restas malamikoj superas la procenton de tiuj, kiuj post disiĝo gardas ne-malamikan rilaton.
Seksa kontakto estas troe supertaksita, malgraŭ tio, ke tiun fenomenon generas hormonoj, ne konscio.
La antaŭgeedziĝa testado, "provkontrolo" (kiam paroj loĝas kune) servas preskaŭ nur por ekkoni reciproke sekse. Dum tiu periodo gejunuloj fokusas sin tiom intense pri seksumado, ke tute forgesas testi reciproke la ceterajn, plej gravajn trajtojn, la adaptiĝemon, toleremon.
Tial tiuj kunloĝadoj ne multe utilas se gejunuloj ne ricevas anticipe la necesan edukadon pri sekura kunvivado.
Jes, en Eŭropo regresas la emo geedziĝi (precipe flanke de viroj). Tio estas parte pro tio, ĉar registaroj ne apogas fondadon de familio (ili preferas "importi" laborforton), kaj parte pro manko de adaptiĝemo ĉe gejunuloj.
La nuna monda sociotrendo ne stimulas individuojn reciproke sin helpadi (larĝa familo kun pluraj generacioj). Tio estas, ĉar se la sistemo de "larĝa familio" funkcius, estus malpli facile ĉantaĝi, sklavigi individuojn.
En sistemo de "larĝa familio" pensio estas nenecesa, ĉar la familianoj reciproke zorgas pri si.
Ĝis kiam Azio "produktas" kaj liveras (eksportas) senpage plenkreskulan laborforton, la eŭropaj registaroj ne intencas investi monon por instigi, motivi siajn gejunulojn fondi familion. "Malantaŭ" plenkreskuloj estas elspezoj pri edukado, sanprizorgado, ktp.
Importi (enmigrigi) "senpage" plenkreskulojn signifas ŝpari monon por edukado, sanprizorgado, ktp.
Laszlo Istvan TOTH edited this comment 6 months ago.
Tilio replies:
Ankau mi simpatias triban sistemon, sed samtempe, shajnas plej sane vivi sola.
Tonyo says:
Laszlo Istvan TOTH says:
Ne mirinde, ke post tiom da fiaskoj oni pretas preferi solecon al kunvivado.
Bedaŭrinde ankaŭ la fakgazetaro konsilas gejunuloj investi tempon kaj energion por *elekti* la konvenan partneron, anstataŭ konsili gejunulojn preni trejn-lecionojn pri konflikt-traktado (Gordon), toleremo, kompromiso, adaptiĝo.
Iuj personece evoluemaj individuoj povas eĉ sole "diveni" tiujn regulojn, kiujn instruas la kurso pri personec-evoluigo Gordon. Aliuloj bezonas partopreni en tiaj kursoj.
Konvene trejnitaj individuoj ne alfrontas nesolveblajn broblemojn en kunvivado.
Anstataŭ *elekti* la konvenen partneron (trovi pinglon en fojnostako!), pli bone alproprigi la saĝan kunvivadon.
Tilio says:
Sed en praktiko, se oni atendus personecan maturecon antau ol edziĝi - tiam nuptantoj malofte estus pli junaj ol 50.
Do ne plu reproduktkapablaj.
Plie - ĝuste nematureco altrudas al homo deziron edziĝi.
Laszlo Istvan TOTH says:
Por ekhavi konvene edukitajn idojn, unue necesas eduki konvenajn ontajn gepatrojn. Poste ili prezentos imitindan sintenon, personecon.
Psikologoj jam esploris ekz. tion, ke filinoj kutime serĉas partneron laŭ la modelo de siaj patroj (se la patroj ne kondutis en familio signife mallaŭdinde).
Mi jam renkontis gejunulojn, kiuj estis nekutime kleraj laŭ konduto (ambaŭ devenis de firmaj familioj, kie spertis sekvindan modelon de gepatroj), kaj ili restis kune jam de 35 jaroj malgraŭ tio, ke geedziĝis dum siaj ĉ. 20 jaroj.
Konklude: oni ne atendu maturiĝon, sed ja helpu per propra modelo gejunulojn maturiĝi.
Ni ne preteratentu tion, ke paroj formiĝas (aŭ reformiĝas) eĉ en periodo, kiam hormonoj (seksrilato) jam ne multe gvidas onian decidon.
Kaj ni simile ne preteratentu tiujn parojn, kiuj jam ne praktikas sekson eĉ se laŭ aĝogrupo tio jam eblus (ili jam ne estas sufiĉe alogaj reciproke), sed tamen restas kune, kaj vivas sen gravaj konfliktoj malgraŭ tio, ke nenia ekonomia situacio trudas al ili kunvivon. Konscienco kaj empatio pri idoj, partnero kunligas ilin. Kaj konscienco, kaj empatio estas edukendaj ecoj. Do, estas tasko por gepatroj eduki tiujn trajtojn. Plej facile eblas eduki ilin per propra modelo dum la aĝo, kiam idoj ankoraŭ vivas nur hejme (antaŭ lernej-periodo).
Dima Ŝevĉenko says:
La problemo estas jena: kiel mi komprenas, en Koreio oni baziĝas je estimo de volo de gepatroj, ĉu? Sed en mia lando nun multaj kunloĝas aŭ geedziĝas ĝenerale sen konsento de la gepatroj kaj ĝenerale akto de geedziĝo iom post iom iĝas jura formalaĵo kaj pli kaj pli malproksimiĝas de ĝiaj tradiciaj kaj kulturaj fontoj.