About this blog

  • 58 posts
  • 14 886 visits / 1 comment
November 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

November 6, 2009

Mi bezonas Anglan lingvon.

I noticed that If I write my article in English ,then I would have more many friends in Ipernity. From now on I will write half of my arcle in English. Ponouncation of that is another problem for me,but I would like to write in English freely. Most of asia people,especially Koreans had learned English in their young age ,but they didn't have occasion to speak or write English every day ,so that's why they still think English is very difficult language. So was I. but nowadays I became familiar with English,because many friends who are English native speakers would try to help me learn English. I personally thank them. Every day I have been trying to listen to English Radio,I began to realize nowadays that English pronoucation became closer to my ears. I am happy that English became my second hobby nowadays. I will welcome any kind of comments below my article in English. If you indicate my grammer mistakes, I will apprecate your help.

Mi jam rmarkis ke se mi skribus en angla lingvo,tiam mi havos pli multe da geamikoj en Ipernity. De nun mi skribos duone mian artikolon en Angla lingvo. Prononco de angla lingvo estas alia afero,sed Mi volas skribi iom pli libere en angla lingvo. Plej parte da azianoj,precipe Koreoj jam lernis Anglan lingvon en sia juneco.sed ili ne havis okazon paroli kaj skribi anglan lingvon ĉiutage. so tial ili ankoraŭ pensas ke Angla lingvo estas tro malfacila lingvo. Mi ankaŭ estis tia homo. tamen Mi komencis kutimiĝi al Angla lingvo,ĉar mia amikoj,kiuj estas angla lingvo parolantoj provis helpi al mi lerni ĝin. Mi persone dankas al ili. Ĉiu tage mi provis auskulti Angla lingvo radion. Mi jam rimarkis ke angla lingvo prononco pli proksimiĝis al mia oreloj. Mi sentas min feliĉa,ĉar angla lingvo fariĝis mia dua ŝatokupo nuntempe. Mi bonvenigos iu ajn komentojn sub mia artikolo en angla lingvo. Se vi indikos mian gramatikan erarojn,mi pli dankos al vi pri via helpo.

Published at 01:31 ( 4 comments / 109 visits )
This post is public

November 1st, 2009

Korea tradicia muziko.

Ĉu vi jam aŭskultis Korean tradician muzikon ? Ankoraŭ ne ?

Jen,Bonvole aŭskultu : 01-kid0304 (훈).wma928K Download




Published at 15:39 ( 2 comments / 66 visits )
This post is public

October 28, 2009

Mi amas Esperanton tiom, kiom vi amas.

Kiam ajn mi partoprenis kongresojn,mi tiam ajn rimarkis ke sopirantaj vizaĝoj ne plu vizitis Kongresejon. Mi nun pensas, ĉu por Esperanto Esperantistoj bezonas organizon aŭ ne, ĉar mi trovis ke multe da Esperantistoj ŝajne ne plu ŝatas organizon, kvankam li aŭ ŝi tro multe amas Esperanton. Jam pasis centdudek jaroj depost kiam Esperanto naskiĝis, mi ne povas ne agnoski la ekzistadon de UEA(ĉar mi estas dumviva membro) kiu ege kontribus al la monda Esperanto movado. Tamen mi rimarkis ke multe da Esperantistoj ne aliĝis al ĝi. Estas fakto ke multe da Esperantistoj ne plu ŝatas iu ajn organizojn. Ĉi tiu Iprenity komunumo ne estas organizo,al kiu ĉiuj membroj devos pagi kotizon.Tamen Ni ĉiuj ofte vizitas kaj dividas niajn opiniojn kaj salutas al geamikoj tutmondaj. Mi iam senespere rimarkis ke Esperanto ekzistas por organizo,malgraŭ ke organizo devas ekzisti por Esperanto. Mi atendas tiam ,kiam Esperantistoj ne plu bezonas organizon. Kiu scias, ke tiam Esperanto movado pli vigliĝos ? Karaj legantoj, mia nuna artikolo ne insistas ke ni, Esperantistoj forigu organizon. Tio estas nenio alia ol mia persona revo.

Published at 04:35 ( 6 comments / 93 visits )
This post is public

October 25, 2009

Esperanto kaj Angla lingvo

Many years ago I had learned English more than 10 years, At that time that was very difficult language for me. So I had failed and given up studying English. But nowadays I am interested in English again, because I don't want to throw away my English words that I had in my head, so again I am studying that very hard. I have noticed that because I had already occupied Esperant, English became more easier for me than my old time when I was a student. I don't know if my English is right or not, but now I would like to write my idea in English. Many years have passed, we now live in computer age. When I was learning Esperant,open chatting room was very good place to practice Esperant, but in case of English,it is hard to find that open chatting room. If you know any of that to practice English,please let me know about that. I would like to write my idea freely in English same as Esperant.

Antaŭ multaj jaroj mi jam lernis Anglan lingvon pli ol 10jaroj. Tiam ĝi estis tro malfacila por mi. Mi finfine malsukcesis regi ĝin kaj ĉesigis lerni ĝin.tamen nuntempe mi havis denove intereson pri Angla lingvo,ĉar mi ne volas forĵeti miajn anglajn vortojn ,kiujn mi jam havas en mia kapo.tial mi nuntempe fervore studas ĝin. mi jam rimarkis that angla lingvo fariĝis pli facila por me ol tiam,kiam mi estis studento. Mi ne scias ,ĉu nuna mia angla lingvo estas ĝusta aŭ ne.tamen mi nur volas skribi mian penson per ĝi. Jam pasis multe da jaroj,ni ĉiuj nun loĝas en komputila epoko. Kiam mi lernis Esperanton,publika babilejo estis la plej bona loko por praktiki. tamen en kazo de Angla lingvo estas malfacile trovi ĝin. Se vi scius pri publika babilejo por praktiki anglan lingvon,bonvole lasu min scii pri tio. Mi volas skribi mian penson libere en angla lingvo tiel same kiel Esperanto.

Published at 21:52 ( 5 comments / 82 visits )
This post is public

October 10, 2009

Komuna historia libro



En azio, tri landoj(Ĉinio ,Japanio kaj Koreujo) havis malĝojan historion inter si. Tri landoj jam havas komunan historian libron,verkitan en Esperanto, kies titolo estas "historio por malfermi estonteco" ,kiun respektivaj landaj Esperantistoj komune eldonis en la jaro 2007. Ĉar historiaj vidpunktoj de respektivaj landoj laŭ sia profito estis ege diferencaj, tial mi nun supozas, ke estis iom malfacile interkonsiliĝi kaj interkonsenti tri landajn Esperantistajn historio-opiniojn.Ĉi tiun malfacilan aferon ,ni,tri landaj Esperantistoj sukcese,komune faris verkadon kelkajn jarojn kaj finfine eldonis ĝin kiel libron por eterna paco inter tri landoj.Tri landaj Esperantistoj trovas ĝin tro grava kaj fiera,ĉar ĝi evidente fariĝos eterna PACA TORĈO inter tri landoj. Ĉi foje en Japanio naskiĝis nova registaro,mi hieraŭ aŭdis ke Japana nova ministro de fremda afero proponis al Ĉinio kaj Koreujo novan komunan historian verkadon. Esperantistoj ĉiam pli antaŭen iras ol politikistoj,ĉu ne ? Se ĉiuj landoj naskiĝos pli multe da Esperantistoj ,politkistoj ne povos ne agnoski Esperanton kiel aktualan komunan lingvon kaj fine sekvos Esperantistojn. Tion jam diris L.L. Zamenhof kiam li vivis. Vivu Esperanto !

Published at 00:49 ( 9 comments / 184 visits )
This post is public

October 7, 2009

Internacia Trajno

Ĝenerale preskaŭ ĉiu jare UK ofte okazis en eŭropo. Mi aŭdis ke post venonta jaro 2011, okazos UK en Danio. Tiam mi prenos internacian Trajnon ĉe Pekino(Ĉinio) ,kiu iras al Eŭropo(Rotterdam). Hodiaŭ mi parolis kun Ĉina amiko pri tiu trajno,kiu ekiras al eŭropo de Pekino. Li diris ke en unu semajno du fojon estas internacia trajno ,kiu kuras al eŭropo, ke por atingi eŭropon de Pekino bezonas unu semajnon. Kvankam mi neniam vizitis exuropon ĝis nun,mi antaŭe pensis ke aviadiloj biletoj estas tro altekostaj por resti unu semajnon en eŭropo pro UK. Veturante per trajno unu semajnon ,se mi havos Esperanto-kunvojaĝantojn ni povos agrable,neniom enuige povos pasigi unu semajnon en internaca trajno antaŭ UK, praktikante Esperanton kaj amikuminte reciproke. Mi ĉiam pensas ke Esperanto bone konvenos kun internacia trajno. Karaj aziaj Esperantistoj,kiuj loĝas en Ĉinio,Japanio kaj S.Koreujo,kiuj volos viziti eŭropon per internacia trajno en la jaro 2011,bonvole skribu vian komentojn sub mia artikolo,mi petas ! Ni faru penadon por efektivigi nian ŝonĝon per internacia trajno.

Published at 03:28 ( 5 comments / 125 visits )
This post is public

September 25, 2009

Dektagojn praktikado

Pasintjare mi vojaĝis al Japanio por partopreni en Japana kongreso de Esperanto. Tiam mi akompanis mian edzinon,ĉar mi neniom parolas Japanan lingvon ,dume mia edzino nur iomete ,balbute povas komunikiĝi kun Japanoj. Pasintjare mia filino ankaŭ estis studanta en Tokio. Ni,triope agrable ĝuis turismon en Tokio kaj post kelkaj tagoj mi kaj mia edzino devis disiĝi kun mia filino en Tokio kaj plu devos daŭrigi duope vojaĝon al alia urbo. De tiam mi devos apogi min al mia edzino kiu iomete parolas Japanan lingvon. Ĉar mi sola timas vojaĝi al Japanio,ĉar mi devus senti min,kvazaŭ mi estus orfo sur starto. Kvankam Japanio estas najbara lando ,tamen ekzistas alta lingva muro inter Koreio kaj Japanio. Survoje al tiu kongresa urbo, mi vizitis Kapao-san,ĉar antaŭe li invitis min al sia domo. Mi kaj mia edzino agrable gastis tie tri tagojn. Poste kune kun Kapao-san kaj lia edzino kvarope per ekspresa trajno, "Ŝinkansen" ekveturis al tiu urbo,"Wakajama" kie okazos kongreson. kaj sukcese partoprenis en Japana kongreso de Esperanto tie kaj fininte kongreson, mi kaj mia edzino kun neforgesebla memoro en Japanio revenis al mian landon per aviadilo. Fininte vojaĝon al Japanio,mi rimarkis ke Japana lingvo- parolkapablo de mia edzino multe pli altiĝis dum nur dektagojn praktikado en Japanio ! Praktikado faras perfekton ,ĉu ne ?

Published at 02:28 ( 0 comments / 105 visits )
This post is public

September 20, 2009

Poŝo telefono

Mi sidis sur benko,kaj legadis ĵurnalon en mia magazeno-placo. Iu juna virino alproksimiĝis al mi kaj, singarde, en mallaŭta voĉo, balbutante alpaorlis al mi ne klare, en angla vorto, "telefono".. Mi tuj rimarkis ke ŝi estas ne koreino,kiu urĝe serĉas publikan strato-telefonon, mi tiam hezitis klarigi al ŝi kie ĝi estas, ĉar mi tuj sentis lingvan diferencon inter ni. Ŝi estis azianino. Mi tuj elmetinte mian poŝotelefonon, mi prefere transdonis ĝin al ŝi. Ŝajnas al mi ke ŝi iom kortuŝite, hezitante ricevis de mi mian telefonon kaj sukcese parolis kun iu per ĝi. Ŝi,fininte parolon, purigante ĝin per ŝia blanka mantuko kaj kun dankema, kontenta mieno, redonis ĝin al mi. Mi demandis al ŝi en japana lingvo,supozante ke ŝi devas esti Japano. Mi en japana lingvo "Ĉu vi estas Japano"? Tiam ŝi supozis ke mi povos lerte paroli Japanan lingvon, subite demandis al mi,ke ĉu mi povos paroli Japanan lingvon aŭ ne. Mi tiam respondis al ŝi ke mi neniom povas paroli japanan lingvon,tamen kelkajn japanajn vortojn. Ŝi estis japana virino,kiu ŝajne unufoje vizitis mian landon. Mi tuj povis legi dankeman,kortuŝitan koron sur ŝia ridanta vizaĝo......en eksterlando, kie ŝi sentas lingvan diferencon, tamen ŝi sukcese povis komunikigi kun iu per mia telefono. Kelkfoje sin klinante, salutante "A- ri- ga- to"(dankon),"A- ri- ga- to" foriris! Karaj legantoj, kiam vi vizitos mian landon,serĉu min, vi tiam renkontos oazon en dezerto. hhahhahaaaa Ni faligu lingvan muron per Esperanto

Published at 16:51 ( 10 comments / 172 visits )
This post is public

September 19, 2009

Esperanto kaj aviadilo.

En la komenco de 20 jarcentoj homoj inventis aviadilon,pro tio oni povas facile vojaĝi al aliaj kontinentoj ,kvankam viruso(nova influenco) pli rapide disvastiĝis de lando al lando. Mi loĝas en S.Koreio,kiu kvazaŭ estas insulo kvankam azia tero senfine etendiĝis al eŭropo. Kiam mi volas atingi aliajn landojn,mi devas preni aviadilon aŭ ŝipon ,ne per trajno! Mi revas,ke de kiam S.Koreoj povos atingi eŭropon per trajno el mia lando. Ĉu tio estos ebla afero en mia vivodaŭro? S.Koreoj povis atingi alian landon per trajno en antikva tempo, tamen nun, Ne ! kial ? pro politika problemo ! Eĉ birdoj povas flugi al alian landon laŭ sia volo. Ĉar homoj faris ne necesajn vizon,landlimon kaj politikon ,kiujn birdoj ne ŝatas, kiuj estas homaj grandaj eraroj,tial homoj pli maloportune devas vivi ol birdoj en ĉi tiu mondo. Ĉu homoj estas pli superaj ol birdoj ? Jes, aŭ Ne ! Kvankam birdoj neniel povos inventi aviadilon,tamen ili ĝuas pli grandan liberecon ol homoj. Kial homoj maloportune devas vivi en ĉi tiu unufoja mondo? Se homoj ŝanĝus siajn pensojn,ni povus fari ĉion pli oportuna, vivi en pli bona mondo,ĉu ne? kial ne? kompreneble! tamen tio ne estas facila afeo laŭ vorto! ĉar ni,homoj estas unu sola animalo, kiu havas avidecon en siaj koroj. Tamen, ni homoj,devas ŝanĝi pensojn por fari pli oportunan mondon ol nuntempo. jes ! Esperanto estas tia lingvo,kiu devos pli larĝe disvastiĝi en ĉi tiu mondo kaj ĝi fine faros ĉi tiun mondon pli oportuna,ĉu ne? Kompreneble ! Ĉu mia rakonteto estas unu speco de fanfaronaĵo por vi ?

Published at 03:06 ( 1 comment / 100 visits )
This post is public

September 18, 2009

Kvalito estas pli grava ol kvanto.

Hodiaŭ mi agrable parolis kun Kresema(Brazilo) kaj Huang Ynbao(Ĉinio) per skajpo kaj tiam mi pensis ke sen Esperanto kiel mi povis komunikiĝi kun ili. Mi konstatis denove ke Esperanto estas dankema lingvo por mi. Multe da Esperantistoj vizitas skajpon,tamen mi trovis ke duono de ili ne volas paroli. Tio estas bedaŭrinda afero ! Kvankam mi iom libere skribas en Esperanto ,tamen por mi paroli estas iom malfacila,senĉese bezonas praktikadon por iom pli lerte paroli ĝin. Ŝajnas al mi ke paroli estas alia afero kompare kun skribi. Laŭ mi, paroli en Esperanto mem estas Esperanto movado. En mia lando ni Esperantistoj havos Esperanto Kongreson en Oktobro,kaj kongresa temo estos "kiel multigi Esperantistojn?" Mi nun tiam intencos mencii ke kvalito estas pli grava ol kvanto ,ĉar ankaŭ en mia lando estas multe da bonantaguloj. Lingvo ekzistas por paroli, laŭ mi. En la tempo de Zamenhof, li diris ke Esperantistoj ne bezonas vojaĝi al alilando por praktiki Esperanton,ĉiuj hejme,renkontinte kelkajn homojn,facile povas praktiki Esperanton. Tamen tiam,en mia kazo, samlingavanoj facile povas krokodili unu kun la alia,ofte malsukcesis. Nuntempe uzi skajpon hejme estas tre bona metodo por altigi sian parolkapablon ,ĉu ne? Kial duono da skajpo vizitintoj ne volas paroli ? Tio estas stranga afero,kvankam ili havas verdan koloron ĉe siaj nomoj.

Published at 02:45 ( 2 comments / 108 visits )
This post is public

September 15, 2009

Parencaj lingvoj.

Mi iam legis el ĵurnalo ke Finlanda lingvisto,profesoro Ramsted diris ke Finlanda,Estonia,Hungara,Turkia,Uzbekia,Kazakia,Mongolia,Korea kaj Japana lingvo estas parencaj lingvoj. Tiu lingvisto,s-no Ramsted instruis anglan lingvon en Japanio ,tiam li lernis ne nur Japanan lingvon sed ankaŭ Korean lingovn. Ĉar en Japanio loĝas multe da koreoj,pro tio Li povis lerni Korean lingvon en Japanio. Instruante Anglan lingvon al Japanaj studentoj,dum li loĝis en Japanio kelkajn jarojn,tiam okazis Korea milito(1950). Tiam Usona regisatro urĝe bezonis lerno-libron de Korea lingvo por siaj soldatoj,kiuj partoprenos en Korea milito. Tiam Usona registaro petis lin verki lerno- libron de Koera lingvo. Tiam ,verkinte lerno libro de Korea lingvo,li tiam konstatis ke Korea lingvo havas supre menciitajn parencajn lingvojn,kiuj havas samajn lingvajn strukturojn,kvankam alfabetoj estas diferencaj. Mi aŭdis ke por eŭropanoj Finlanda lingvo estas tro malfacila. Koreoj kutimiĝis al Korea lingvo kiu konsistas el "subjekto+ akuzativo+ verbo",do mi volas skribi ĉi tiel: Mi vin amas ! MI jam vespermaĝon manĝis ! MI jam Espreanton lernis ! Esperanto devas esti bona lingvo,ĉar ĝi tion permesas ! Pro tio,oni diras ke Esperanto estas fleksebla lingvo,ĉu ne ?

Published at 13:52 ( 6 comments / 163 visits )
This post is public

September 11, 2009

Kia afabla sinjoro !

Kiam mi partoprenis en Yokohama UK en 2007,mi tiam kun pola amiko vizitis Ĉinan kvartalon,kiu troviĝas en tiu urbo kaj aliajn turismajn lokojn. Revenvoje al mia loĝejo, mi prenis metroon. En tiu vagono mi starante parolis kun mia amiko. kiam tiu metroo haltiĝis en iu stacidomo, mi trovis antaŭ ni unu sidlokon vakitan kaj mi konsilis al mia pola amiko ke li sidiĝu.Mi starante kaj li sidante,ni daŭre parolis en Esperanto. Apud mia sidanta amiko, sidis Japana maljunulo kiu havas blankajn hararojn. Li subite stariĝis kaj konsilis al mi sidiĝi. Mi tiam supozis ke en venonta stacidomo li tuj elvagoniĝos. "Dankon" dirinte mi sidiĝis. Trapasinte multajn stacidomojn,tiu metroo finfine atingis mian celitan stacidomon kaj mi kun mia amiko devis eliri el tiu vagono. Tiam en vagono mi kaj mia amiko alproksimiĝis al pordo kiu aŭtomate malfermiĝis,tiam mi hazarde revidis tiun maljunulon,kiu ankoraŭ sidas en alia sidloko en kontraŭa vico. Li tiam estis svinganta lian manon al mi. Mi subite kapsalutis al tiu maljunulo kaj elvagoniĝis. Mi, forlasinte tiun metroon, profunde pensis pri li. Tiu Japana maljunulo ,rimarkite ke ni estas eksterlandanoj ,kiuj parolas fremdan lingvon, li afable cedis al mi sian sidlokon,por ke ni,fremdlandanoj sidante ĝuu daŭran parolon reciproke. Kia afabla snjoro li estas! Mi poste en mia koro diris al tiu maljunulo ke "Koran dankon,vi donis al mi,fremlandano neforgeseblan memoron en Japanio". Kvankam jam du jaroj pasis, la vizaĝo de tiu afabla,ridetanta Japana maljunulo ankoraŭ ne forviŝiĝis el mia koro.Ĉu mi povos renkonti lin refoje en ĉi tiu mondo?

Published at 02:49 ( 20 comments / 269 visits )
This post is public

September 8, 2009

Ĉu vi manĝis ?

Antaŭ preskaŭ 40 jaroj,kiam mi komencis lerni anglan lingvon en mezlernjeo,mi tiam lernis "Good Morning" kiel matenan saluton. Instruisto diris ,oni devos diri "bonan matenon",kiam homoj renkontis unu la alian matene sur la strato en angla lingvo,ne rilate kun tio,ke ĉu pluvas aŭ neĝas,aŭ eĉ forte ventoblovas. Matene oni devas tiel saluti al renkontontoj reciproke. En Koreoj matene salutas ĉi tiel: Ĉu vi bone dormis ? aŭ Ĉu vi manĝis ? Antaŭ kelkdekjaroj koreio estis unu el tro malriĉaj landoj,tial nutraĵo ĉiam mankis al popoloj precipe en printempo. Oni nomis printempon "la sezono de printempa malriĉeco" Multe da popolo ne povis manĝi sate pro manko de nutraĵo. Laŭ mi,de tiam matena saluto inter homoj ekestiĝis "Ĉu vi manĝis ?" Nuntempe en vilaĝo junuloj ofte tiel salutas matene al maljunuloj nature.Tio estas ankoraŭ neniom stranga matena saluto inter Koreoj. Tiu matena saluto devenis de Korea kulturo. Kiam mia nevo kiu,kreskis,nun loĝas en Usono,mi iam tiel klarigis tion al li,li tiam ege ridegis pri tia stranga,Korea matena saluto. Kiam mi parolis kun eksterlandaj geamikoj per skajpo,mi sentas dikan kulturo-diferencon inter ni. Por kompreni unu la alian(kulturon),Esperanto ekzistas,ĉu ne ? Ĉu vi multe ridegis pro mia rakonteto ?

Published at 07:40 ( 15 comments / 228 visits )
This post is public

September 7, 2009

Kultura Diferenco.

En la jaro 1996,mi unua foje vizitis Ĉinion por partopreni en Unuan Azian Kongreson kiu okazis en Ŝanghajo. Tiam ankaŭ mi,mia edzino kaj mia filino triope partoprenis en Antaŭ Ekskurso de AKE kaj jam pagis tutan kotizon.MI tiam unue vizitis Pekinon kaj unuafoje,rekte vidis Grandan Muron kiun mi nur ĝis tiam povis vidi ĝin per nur bildo. Kiel malfacila afero tio estis ,ke tiam nur homa forto povis konstrui ĝin ! Mi ankaŭ vidis Tiamen placon,Imperestran palaco,Ĉiel altaro.ktp, promenis en Wanghuzing staro. Poste miaj familianoj,grupiĝinte kun alilandaj Esperantistoj flugis Xian kiu estas tro bela urbo,kiu ankaŭ havis urban muron. Miaj familianoj grimpis sur muron kaj fotis multe kaj poste vizitis muzeon kaj finfine vidis terkotajn soldatojn kiuj estis faritaj antaŭ 2000 jaroj. Poste mi flugis al Sanghajo,grandega urbo,partoprenis en Unua Azia Kongreos tie.En hotelo mia filino tiam volis trinki malvarmetan akvon,mi tiam petis hoteldungiton doni al mi unu botelon da malavrmeta akvo,tamen tiam ŝi postulis al mi pagi aparte monon por ĝi. Mi klarigis al ŝi ke mi anticipe tutan vojaĝkoston jam pagis kaj ne plu bezonas aparte pagi monon por ĝi. Se ŝi ne povus akcepti mian postulon,mi tiam intencis renkonti direktoron de tiu hotelo kiu laboras tie. Mi iom fariĝis iom malagrabla pri tiu afero. Kvankam ŝi finifine transdonis unu malvarmetan akvobotelon,tamen mi poste rimarkis ke Ŝanghajanoj ne trinkas malvarmetan akvon eĉ en somero! Mi poste ege pentis ke mi iomete koleris al tiu hoteldungito ,ne kompreninte kulturan diferencon inter Ĉinio kaj Koreio.

Published at 22:55 ( 4 comments / 137 visits )
This post is public

September 4, 2009

Internacia Esperanto Lernejo

En virtuala mondo(www.skype.com) estas "Internacia Esperanto lernejo". Ĉiu tage krom dimanĉo iu ajn Esperantistoj povas viziti ĝin por praktiki Esperanton. Ĉiuj Esperantistoj iam ,almenaŭ unu fojon, krom denaskaj Esperantistoj estis beboj kiuj ne bone povis paroli en Esperanto. En S.Koreio,oni nomas bierbotelo tiun kiu ne povas naĝi en akvo. Mi ankaŭ estis bierbotelo,kiu ege enviis alian naĝantojn antaŭ tri jaroj. Tiu,kiu volas lerni naĝon en naĝejo ,unue devas eniri en ĝin kaj bezonas senĉesan praktikadon ,ĝis ili povos libere naĝi en akvo,eĉ nevole trinkinte malpuran akvon en ĝi. En mia kazo ankaŭ neniu povis helpi al mi naĝi en akvo ĝis mi per mi mem perceptos kiel mi povos naĝi en akvo. Sen tiu praktiakdo, neniu povos bone naĝi,laŭ mi. Paroli en Esperanto estas tute sama afero. La lernejoestro de tiu "Internacia Esperanto Lernejo" estas Lando(skajpo; toi920,Grinviĉa tempo;11:30),Japana respektinda Esperantisto,kiu sindone organiĝis ĝin kaj donas al komencantoj ŝancon por praktiki Esperanton. Nuntempe naskiĝis nova voĉbabilejo, kies titolo estas www.chatonic.com. Oni ne bezonas elŝuti programon tie kaj oni povas paroli laŭ vico, vidante unu la alian per kamerao,kaj samtempe per skribo ni tie povas komunikiĝi ,same kiel ankaŭ kun skajpo.Kvankam en skajpo nur du homoj povas vidi unu la alian ,tamen tie iu ajn,kiu havas kameraon povas vidi reciproke. Kvankam skajpo ĝis nun ege plaĉas al mi,tamen por komencantoj Chatonic ankaŭ estas tre bona, havas siajn proprajn,grandajn meritojn kompare kun Skajpo. Se vi almenaŭ ankoraŭ estus bierbotelo,ĉu vi ne volas viziti ĝin por praktiki senĉese Esperanton kun ni? Ni,jam partoprenintoj tie bonvenigos vin.



Published at 16:32 ( 8 comments / 177 visits )
This post is public

August 14, 2009

Korea lingvo.

Unu gento ,kiu loĝas en Indonezio adoptis Korean literojn al sia lingvo. Korea lingvo estas fonetika ,do ni povas skribi laŭ prononco kaj prononcas laŭ skribo,tute same kun Esperanto. kvankam ili havas proprajn lingvojn,tamen ili ankoraŭ ne havis siajn proprajn literojn. Do ili komencis skribi sian lingvon per Koreaj literoj. Ili prunteprenis Koreajn literojn,por ke ili povu enskribi siajn proprajn rakontojn. Kvankam Koreoj povas legi ilian lingvon,tamen ne scias kiun signifon ĝi havas. Ili(lerninte Korean alfabeton) ankaŭ povas legi Korean lingvon,tamen ili ne scias kiun signifon ĝi havas. Ni,Koreoj havas niajn proprajn alfabeton. Ni,Koreoj trovas Korean lingvon tre fiera,ĉar antaxu 600 jaroj ,tiam Korea saĝa reĝo inventis sciencan lingvon por siaj popoloj,ĉar tiam ĉina ideogramo estis tro malfacila por siaj ordinaraj popoloj.Ni elektis unu tagon en oktobro kiel memorindan tagon de Korea lingvo.Ĉiu jare ni,Koreoj havas memorindan ceremonion pri Korea lingvo en tiu tago. Tiu tago estas la 9an de Oktobro. Pro facila Korea alfabeto,en Koreio preskaŭ neniu analfabetuloj troviĝas. Koreoj nomas nian lingvon"Hangeul". Tiu,kiu havas intereson pri Korea lingvo ,tiu povos viziti jenan retpaĝon.

http://rki.kbs.co.kr/learn_korean/lessons/e_index.htm

Angla,Germana,Franca,Hispana ,Araba,Rusa kaj Indonesia lingvo parolantoj facile povos serĉi tradukaĵon de tiu paĝo en siaj lingvoj ,ĉar maldekstre en tiu paĝo, oni povas elekti siajn lingvojn per butono.





Published at 12:28 ( 12 comments / 289 visits )
This post is public

August 13, 2009

Mi sopiras al Karelia babilejo

En la komenco de la jaro 2000 mi komencis skribe babili kun tutmondaj geamikoj per interneto. Tiam estis babilejo en la internet spaco kaj oni nomis tiun babilejon "Karelia babilejo". Tiam mi aŭdis ke en Rusio estas karelia regiono,kie loĝas unu Esperantistino,kies nomo estis Julika. Ŝia amanto,programisto faris por ŝi tiun babilejon por ke ŝi praktiku Esperanton kun tutmondaj geamikoj. Mi tiam ĉiutage vizitis tiun babilejon por renkonti geamikojn kaj por praktiki Esperanton. Mi tiam renkontis lars Souzer(germanio),Bernardo(germanio),Mimi(rumanio),Karesema(brazilo),LUNO(hispanio),Vjola(polando),Merila(portugalio) ktp,kun kiuj mi ankoraŭ havas amikecan rilaton per Ipernity aŭ per skajpo.Mi precipe dankas al Vjola,ke ŝi komence prezentis Ipernity al mi,por ke mi aliĝu al ĝi. Mi sopiras al tiu Karelia babilejo,ĉar pro tiu babilejo, mi ankoraŭ havas fidelajn,ne forgeseblajn,malnovajn geamikojn en la mondo. Mi ankoraŭ havas Karelian galerion,kie estas fotoj de miaj malnovaj geamikoj. Kvankam mi okule neniam renkontis ilin,tamen mi ĉiam sopiras al miaj malnovaj geamikoj,kun kiuj mi tiam konatiĝis kaj tiu Karelia babilejo... Tio estas feliĉo,kiun Esperanto donis al mi. Sopirado estas Feliĉo,ĉu ne ?

Published at 14:27 ( 22 comments / 324 visits )
This post is public

August 13, 2009

Du specoj da kuracisto.

En mia lando estas du specoj da kuracistoj. Unu estas kuracisto de orienta medicino,kiu studis orientan medicinon en universitato kaj alia estas okcidenta medicina kuracisto,kiu studis okcidentan medicinon en universitato. Kuracarto estas tute aliaj. ekzemple, Kuracisto de orienta medicino kuracas malsanulon per akupunkturo,moksado kaj herba medikamento ktp. Okcidenta medicina kuracisto kuracas malsanulon per piloloj, okcidenta medikamento kaj operacio. Ili havas tute aliajn klinikojn. Ĝenerale maljunuloj ofte vizitas klinikon,kie kuracisto de orienta medicino laboras. Sen operacio, se iu malsano estus kuracota per akpunkturo,kaj aliaj kuracmetodoj, kio estas pli bona afero,laŭ mi. Mia edzino nuntempe ofte diras ke ŝi havas kapdoloron,mi do konsilis al ŝi viziti kuraciston de orienta medicino kaj nuntempe,ĉiu tage ŝi trinkas trifojon herban medikamenton,ĉar ŝi timas viziti kuraciston de okcidenta medicina kuracisto,ĉar tiu okcidenta medicina kuracisto postulis al ŝi foti la kapon de ŝi per radioterapio, ekzemple MRI aŭ CT,ĉar tiuj fotadoj estas malbonaj je nia korpo. Iu klarigis ambaŭ kuracmetodojn jene, ke kiam malsano trafis iun, tiam en la kazo de orineta medicina kuracarto,ekzemple, armeo komencis baltali kontraŭ tiu malsano kaj radikale kuracas iun malsanon, dum en la kazo de Okcidenta medicina kuracarto, persono komencis baltali kontraŭ tiu malsano. Kiam malsanulo bezonas operacion,tiam okcidenta kuracmetodo havas avantaĝon,laŭ mi. tamen pri aliaj malsanoj,mi preferas viziti Orientan medicinan klinikon.



Published at 08:06 ( 3 comments / 138 visits )
This post is public


← previous 1 2 3 4 next →

( 58 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Onklo

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...