Iu sankta instruisto ĉe la rivero Gango pretigis sin al rituala bano kiam en la proksimo anoj de familio laŭte kverelis unu kun la alia. Ridetante li demandis la disĉiplojn:
- Kial oni kriadas, se oni estas kolera?
Liaj disĉiploj pensadis, kaj iu el ili respondis:
- Kiam oni perdas paciencon, oni kriadas.
- Sed kial kriadi, se tiu, al kiu vi parolas, staras apud vi? Vi povas ankaŭ mallaŭte diri kion vi volas. – diris la instruisto.
La disĉiploj ne trovis respondon kaj la sanktulo donis jenan klarigon:
- Kiam la homoj koleras unu kontraŭ la alia, ilia koro malproksimiĝas unu de la alia. Pro la distanco ili devas kriadi por aŭdi unu la alian. Ju pli ili koleras, des pli ili kriadas, ĉar des pli granda la distanco estas.
Se du homoj amaj unu la alian, ili ne kriadas, sed parolas afable, kare, ĉar ilia koro estas proksime, inter ili ne estas distanco. Se la amo inter ili estas pli forta, la koroj estas tiel proksime, kvazaŭ en la sama loko, ke ili eĉ paroli ne devas: ili mkomprenas unu la alian jam el alrigardo. Tio okazas se estas amo inter ni.
Li rigardis al la disĉiploj kaj daŭrigis la klarigon:
- Kiam vi diskutas, ne lasu malproksimiĝi viajn korojn. ne uzu vortojn kiuj disigas vin, ĉar alvenos la tago, kiam la distanco estos tiel granda, ke vi ne trovos la revenvojon.