Tagoj de Internacia Lingvo Esperanto en Sochi (TILE-7)

edit_title_in_place("post_414305_title");
Суббота, Сентябрь 15, 2012 в 08:22
добавить в избранное
в избранном


удалить
редактировать эту запись

Tagoj de Internacia Lingvo Esperanto en Sochi

REU kaj E-klubo de Soxi invitas vin al informa kaj movada arangxo

TAGOJ DE INTERNACIA LINGVO Esperanto-7

Datoj: 02-09.11.2012 (vendredo-jxau'do)

Cxu vi volas dau'rigi E-someron? Bonvenon al Sochi! Suda au'tuno estas milda, la maro ankorau' varma, la urbo estas dau're plena de allogajxoj, kaj la prezoj estas jam tre moderaj.

La arangxo konsistos el du cxefaj flankoj:

- ekstera informado - ni provos atentigi pri E-o la publikon kaj amaskomunikilojn.

- movada agado - okazos kunvenoj pri regiona E-agado, aktivulaj kunvenoj, rondaj tabloj kaj seminario pri ekspresa E-instruado.

Enkadre de la arangxo okazos prezento de novaj Esperantaj libroj,Renkontiqo kun partoprenantoj de Vjetnamio , vizito al Arbo de Amikeco, orgena koncerto, prelego pri pieda turismo en la cxemara regiono de Kau'kazio. Vizito de lokoj kie en 2014 okazos Vintraj Olimpikaj Ludoj, supreniro al monto Aibga (2238 metroj alta apud limo kun Abhazio, maraj ekskursoj, sunbrunigxo sur la plagxo (la temperaturo de la mara akvo kaj de aero egalas: + 18* Celsio. Ne forgesu bankostumojn!

Antau' la partoprenontoj koncertos muzika grupo de la socxia E-klubo. CXiu partoprenanto povas prezenti siajn programerojn. La plej aktivaj estos premiataj.



Paralele kun la arangxo okazos rapidkursoj por socxianoj kaj gastoj de la urbo.

Estas planate organizi ekspozicion en la Kulturdomo: pri "Praktika utiligado de E-to". Viaj ekspoziciajxoj bonvenas: fotoj, suveniroj, gazetartikoloj k.t.p. pri kontaktoj kun alinacianoj, gxemel-urbaj rilatoj, partopreno en Internaciaj arangxoj ktp.



CXiuj gastoj estas petataj informi la organizantojn pri la dato, tempo kaj transporto de la veno.

Ni renkontos vin!.



!!! Venantoj unue registrigxu kaj ricevu enlogxigan karton en la Kulturdomo - ul. GORKOGO, 85, RDK (Rajonnij Dom Kulturi),

tuj post la Busa Stacio, kontrau' milicejo, duetagxa domo. La 29-an de oktobro tie de la 8.00 dejxoros esperantisto.

gx

La logxloko (hotelo “Cirko”), str. Deputatskaja, 9 per busoj kaj mikrobusoj gxis haltejo “Svetlana” 1, 22,23, 83, 95 KAJ ALIAJ direkte al Stadiono.



La logxkostoj:

1) en 5 – 6 lita cxambro 250 rub. por unu persono dum unu nokto.. (oportunajxoj en koridoro)

2) en 3 – 4 lita cxambro kun lavabo – 350 rubloj unu loko dum unu nokto

3) en 2-lita cxambro kun T.V.400 rubloj por unu loko

4)2-lita kun oportunajxoj1200 rubloj por tuta cxambro

5) Duonlukso 2-lita 2400 rubloj por tuta cxambro

6) Lukso unulita - 1200 rubloj



La maro tre proksimas. Nutrado en apuda mangxejo memstare.

Dezirantoj povos plilongigi sian restadon gxis printempo.

Utilaj adresoj:

Reta: bespalov_sochi@mail.ru



telefonoj:

Vladimir Bespalov: hejma: 862/ 262-13-47, portebla: +7-918-005-33-68;

Natalia Olejnikova hejma 862/ 262-73-08, portebla: +7-988-281-18-46

Tatjana Davidova hejma 862/ 292-50-04, portebla: +7-918-203-46-09



Posxta adreso: Esperanto-klubo "Laro",

354000 Sochi, abonkesto 594.

Adreso de Kulturdomo: str. Gorkogo,85 apud stacidomo kaj busa stacio.





A L I Gx I L O:



1. Nomoj:



2. Adreso:



3.Naskigxdato:



4. Retadreso:



5. Jaro de esperantistigxo:



6. Telefonoj:



7. Proponoj por la programo: