Nun en Rusio pasas tre ŝatata popola festo “Butersemajno”.
En pli fruaj tempoj ĉiuj tagoj de la butersemajno estis nepre ligitaj kun blinoj. En lundo estis komenco de blinfritado. Unuajn blinojn oni fordonis al vagabondoj, povruloj, beataj senmensuloj kaj almozuloj por rememorigi ilin pri la forpasintaj parencoj. En ĉi tiu tago estis farata granda virinaspekta pajlopupo simbolanta vintron. Marde okazis prezentadoj de fianĉinoj. Fraŭloj kaj junaj viroj estis invitataj “por blinoj”. Merkrede la bofilo vizitis sian bopatrinon, kiu mem fritis blinojn por kara gasto. En ĵaŭdo komenciĝis popolfesto. Ĉiuj promenis, vizitis parencojn, ludis neĝajn ludojn, multe trinkis kaj manĝis. Kostumitaj infanoj iris de unu domo al alia kantante popolrimaĵojn pri blinoj. La pajlopupo estis starigata sur bone observebla altaĵo. Vendrede la bopatrino faris respondan viziton al sia bofilo por gustumi blinojn fritatajn de la filino – edzino de la bofilo. Sabate la junaj novedzinoj invitis al sia domo parencaron kaj abunde regalis ĉiujn gastojn per blinoj. Antaŭ la sunsubiro estis forbruligata la pajlopupo. Tio estis atendata adiaŭa momento al la forpasanta vintro. En dimanĉo, kiu nomiĝas pardondimanĉo, oni petis pardonojn de aliaj kaj mem nepre pardonis ofendintojn tutsincere dirante al ili: “Dio pardonos vin”.
Karaj gelistanoj,
ne forgesu pardoni al viaj ofendintoj, friti blinojn kaj inviti amikojn-esperantistojn al via blinfesteno. V.Opletajev