TRADUKOJ DE RAKONTOJ DE VITALIJ BIANKI Tradukis : Larisa Kuzmenko (N.Tagil), septembro, 2010. KIEL FORMIKETO HEJMEN RAPIDIS . Ekgrimpis Formiketo sur betulon. Atingis ĝi la pinton de la betulo kaj rigardis suben, kaj tie sur la tero ĝia kara formikejo apenaù videbla estis. Formiketo eksidiĝis sur folion kaj pensas : « Iomete ripozos – kaj suben iros. » La formikoj ja havas striktan leĝon :apenaù la suneto intencas subiri – ĉiuj kuras hejmen. Post la sunsubiro formikoj ĉiujn enirejojn kaj elirejojn fermas kaj dormas. Kiu estis malfruanta tiu restu nokte surstrate. La suno jam suben iris al la arbaro. Formiketo sidas sur la folio kaj pensas : « Nenio okazos, mi sukcesos hejmeniri ; suben ja pli rapide moviĝi ». Sed la folio estis malbona : flava, seka. Vento ekblovis kaj forŝiris ĝin de la branĉo. Flugas la folio preter arbaron, trans riveron, trans vilaĝon. Flugas Formiketo sur la folio, balanciĝas – apenaŭ ne mortis pro timego. Alportis la vento la folion sur la herbejon malantaŭ la vilaĝo, tien ĝi ĝin lasis. La folio falis sur la ŝtonon, Formiketaj kruretoj kontuziĝis. Kuŝas Formiko kaj pensas : « Pereis mia kapeto. Ne povas mi nun atingi hejmon. La loko ĉirkaŭe estas ebena. Se estus mi sana – mi tuj ĝiskurus, tamen malfeliĉo okazis – la kruroj malsanas. Tia domaĝo ke teron mi rodus. » Rigardas Formiko : apud ĝi Raŭpo-Termezuristo kuŝas. Similas ĝi al vermo, nur antaŭe estas piedetoj kaj malantaŭe estas piedetoj. Formiketo diras al la Termezuristo : - Termezuristo, Termezuristo, forportu min hejmen. Miaj kruretoj malsanas. - Ĉu Vi ne mordos ? - Ne, ne mordos. - Nu, bone, sidiĝu, mi vin alveturigos. Formiketo surgrimpis la dorson de Termezuristo. Tiu kurbiĝis arĉe, la malantaŭajn piedojn almetis al la antaŭaj, la voston almetis al sia kapo. Poste subite ekstaris plenstature kaj tuj kuŝis sur la teron kiel bastono. Mezuris ĝi sur la tero kiom da tiaj staturoj estas en ĝi kaj denove arĉe kurbiĝis. Do, iradis ĝi teron mezuri. Formiketo jen flugas al la tero, jen al la ĉielo, jen kapinverse. - Mi plu ne povas!- krias. – Haltu! Aŭ mi mordos. Ekhaltis Termezuristo, etendiĝis sur la tero. Formiketo malsuprenrampis , apenaŭ spiris. Ĉirkaŭrigardis sin Formiketo kaj vidas:antaŭe estas herbejo, sur la herbejo herbo forfalĉita kuŝas. Laŭ la herbejo Araneo-Herbfalĉisto paŝas: kruroj kvazaŭ stilzoj, inter kruroj kapo balanciĝas. - Araneo, Araneo, forportu min hejmen! Miaj kruretoj malsanaj estas! - Kio do, sidiĝu, mi vin alveturigos. Formiketo devis laŭ la aranea piedo supren rampi ĝis genuo kaj de sur la genuo malsupreniri dorson de Araneo:la genuoj de Herbfalĉisto elstaras pli alte ol dorso. Araneo komencis siajn stilzojn translokigi – unu piedo estas tie ĉi, la alia estas tie, ĉiuj ok piedoj kvazaŭ spokoj en la okuloj de Formiketo preterkuradis.Araneo ja iras ne rapide, per la ventraĉo strekas laŭ la tero. Tia veturado tedis al Formiketo. Ĝi preskaŭ mordis Araneon. Tamen subite, feliĉe, eliris ili la glatan vojeton. Haltis Araneo. - Malsuprenrampu, - diras Araneo. – Jen tie Zumulino kuras, ĝi estas pli vigla ol mi. Formiketo malsuprenrampis. - Zumulino, Zumulino, forportu min hejmen! Miaj kruretoj malsanas. - Sidiĝu, mi vin veturigos. Apenaŭ sukcesis Formiketo surgrimpi la dorson de Zumulino, ĝi tuj ekkuregis! Ĝiaj piedoj estas glataj kvazaŭ ĉevalaj. Kuras la sespieda ĉevalo, kuras, ne skuas, kvazaŭ flugas. Rapide alkuregis ili al la terpoma kampo. - Kaj nun degrimpu,- diras Zumulino. – Ne por miaj piedoj estas la saltado laŭ la terpomaj bedoj. Prenu alian ĉevalon. Formiketo devis derampi. La terpomaj supraĵoj por Formiketo estas densa arbaro. Ĉi tie eĉ kun sanaj kruroj oni povas la tutan tagon kuri. Kaj la suno jam estas malalte. Subite aŭdas Formiketo ke iu kvikas. - Ek, Formiketo, surgrimpu mian dorson, ni eksaltos! Sin turnis Formiketo – apude staras Skarabulo-Pululo apenaŭ videbla sur la tero. - Ho, vi estas tre malgranda! Vi ne povas min levi. - Kaj ĉu vi estas granda?! Grimpu, kiel mi diris. Iamaniere Formiketo ekhavis la lokon sur la dorso de Pululo. Apenaŭ piedetoj siaj dislokigis. - Ĉu surgrimpis? - Nu, jes. - Se jes, do tenu sin firme! Pululo levis sub sin siajn dikajn malantaŭajn kruretojn,- kaj ili estas faldeblaj kvazaŭ risortetoj, - kaj klak! – ĝi rektigis ilin . Momenton, kaj ĝi jam sidas sur la bedo. Klak! – sur la alia bedo. Klak! – sur la tria bedo. Tiamaniere la tutan legomĝardenon ĝi forklakis. Formiketo demandas: - Ĉu vi povas trans barilon? - Trans barilon mi ne povas: ĝi estas tre alta. Petu Lokusteton: ĝi helpos al vi. - Lokusteto, Lokusteto, forportu min hejmen! Miaj kruretoj malsanas. - Sidiĝu sur la kolhararon. Sidiĝis Formiketo sur la kolhararon de Lokusteto. Lokusteto kunmetis siajn longajn malantaŭajn piedojn poduone, poste tuj rektigis ilin kaj suprensaltis alte en aeron kiel Pululo. Sed subite kun la krako malkovriĝis la flugiloj malantaŭ ĝia dorso kaj transportis Lokusteton trans la barilo kaj senbrue mallevis ĝin sur la teron. - Halt! – diris Lokusteto. – Ni alvenis. Formiketo rigardas antaŭen kaj tie estas rivero : se eĉ la tutan jaron naĝi en ĝi ne eblas transnaĝi. Kaj la suno jam estas pli malalte. Lokusteto diras : - Trans la riveron eĉ mi ne povas transsalti. Ĝi estas tre larĝa. Atendu iomete, mi Akvomezuriston vokos : ĝi estos via boatisto. Ekkrakis Lokusteto en sia maniero kaj subite ekkuris sur la akvo boateto sur piedetoj. Ĝi alkuris. Ne, ne estas tio boateto, sed estas tio Akvomezuristo-Cimo. - Akvomezuristo, Akvomezuristo, forportu min hejmen ! Miaj kruretoj malsanas. - Bone, sidiĝu, mi transveturigos vin. Sidiĝis Formiketo. Akvomezuristo eksaltis kaj ekpaŝis sur la akvo, kvazaŭ sur la seka tero. Kaj la suno jam tre malalte estas. - Karuleto, pli hastu !- petas Formiketo. – Oni min hejmen ne enlasos. - Mi povas eĉ pli rapide, - diras Akvomezuristo. Kaj tuj ekkuregis ĝi ! Forpuŝas ĝi sin, forpuŝas ĝi sin per siaj kruretoj kaj rulglitas laŭ la akvo kvazaŭ laŭ glacio. Tre rapide ili trovis sin sur la alia bordo. - Ĉu vi sur la tero kuri povas?- demandas Formiketo. - Estas malfacile por mi kuri sur la tero ĉar miaj piedoj ne glitas tie. Jen, rigardu: arbaro videblas. Serĉu al si alian ĉevalon. Rigardis Formiketo antaŭen kaj vidas: staras super la rivero alta arbaro, ĝis la ĉielo mem. Kaj la suno jam kaŝis malantaŭ ĝi. Ne, ne sukcesos trafi hejmen Formiketo ! - Rigardu, - diras Akvomezuristo, - jen la ĉevalo rampas. Formiketo vidas : preterrampas Maja Krakulo – la peza, malgracia skarabo.Ĉu oni povas malproksimen forgalopi sur la ĉevalo ? Tamen ĝi obeis Akvomezuriston. - Krakulo, Krakulo transportu min hejmen. Miaj kruretoj malsanas. - Kie do vi loĝas ? - En la formikejo malantaŭ la arbaro. - Sufiĉe malproksime... Kion do ni faru ? Sidiĝu, mi alveturigos vin. Ekrampis Formiketo laŭ la malmola flanko de Skarabo. - Ĉu ja sidiĝis ? - Sidiĝis. - Kien do vi sidiĝis ? - Sur la dorson. - He, stultulo ! Rampu sur la kapon ! Ekrampis Formiketo sur la kapon de Skarabo. Bone ja ke ne restis sur la dorso : dispecigis Skarabo sian dorson duone, du malmolajn flugilojn levis. Flugiloj de Skarabo estas kvazaŭ du renversitaj lavkuvoj kaj el sub ili aliaj flugiletoj kreskas, malvolviĝas :maldiketaj, diafanaj, pli larĝaj kaj pli longaj ol la supraj. Komencis skarabo spiregi, pufiĝi : « Uf !Uf !Uf ! » Kvazaŭ motoro ekfunkciigas. - Onjo,- petas Formiketo, - pli rapidu ! Karuleto, pli viglu ! Nenion respondas Skarabo, nur spiregas : « Uf !Uf !Uf ! » Subite ektremetis la maldikaj flugiloj, eklaboris. « Zum ! Frap-frap-frap !» Krakulo leviĝis en aeron. Kvazaŭ ŝtopilon elĵetis ĝin la vento supren – pli alte ol la arbaro. Formiketo de supre vidas : la suneto jam per sia rando teron tuŝetis. Kiam ekkuregis Krakulo eĉ la spiro de Formiketo preskaŭ haltis. « Zum ! Frap-frap-frap !» flugegas Skarabo, boras aeron kvazaŭ kuglo. Fulmetis sube la arbaro - tuj malaperis la arbaro. Jen estas la konata betulo kaj formikejo sub ĝi. Super la supro de a betulo elŝaltis Skarabo sian motoron kaj – frap ! – eksidiĝis sur la branĉegon. - Onjo, karuleto ! – ekpetegis Formiketo.- Kiel mi teron atingos ? Miaj kruretoj ja malsanaj estas kaj mi povas kolon al mi rompi. Skarabo kunmetis maldikajn flugiletojn laŭ la dorso. De supre ĝi kovretis ilin per malmolaj lavkuvetoj. La pintoj de la maldikaj flugiloj akurate ĝi sub lavkuvetojn forigis. Pripensis ion kaj diras : - Do, kiel vi malsupreniĝos mi ne scias. Mi ne flugos al la formikejo : tre dolore vi, formikoj, pikas. Atingu mem kiel vi povas. Rigardis Formiketo suben kaj tie sub la betulo estas ĝia kara hejmo. Rigardis ĝi al la suneto : ĝi jam duone kaŝis sin malantaŭ teron. Rigardis ĝi ĉirkaŭ sin : branĉegoj kaj folioj, folioj kaj branĉegoj. Ne sukcesos Formiketo hejmen, eĉ se ĵetus ĝi kapinverse. Subite vidas ĝi : apud ĝi sur la folio Raŭpo Foliturnulino sidas, silkan fadenon el si tiras, tiras kaj sur la branĉon volvas. - Raŭpo, Raŭpo, malsuprenigu min hejmen ! Lasta minuteto restas por mi, alie ne enlasos ili min hejmen nokte. - Lasu min en trankvilo ! Ĉu ne vidas ke mi estas okupita : ŝpinaĵon ŝpinas. - Ĉiuj kompatis min, neniu pelis, vi estas la unua ! Ne povis deteni sin Formiketo, ĵetis sin sur ĝin kaj tuj ekpikis ĝin ! Ektimiĝinte Raŭpo kruretojn subfleksis kaj kapriole de sur la folio ekflugis suben. Formiketo ja pendas sur ĝi – firme enkroĉiĝis. Nur nelonge ili falis : io supre ilin tir ! Kaj ekbalanciĝis ili ambaŭ sur la silka fadeneto : fadeneto ja estis volvita sur la branĉo. Balanciĝas Formiketo sur Foliturnulino kvazaŭ sur balancilo kaj la fadeno fariĝas pli longa, longa, longa : elvolviĝas ĝi el la ventreto de Foliturnulino, tiriĝas, ne ŝiriĝas. Formiketo kune kun Foliturnulino malsupreniĝas pli malalte, pli malalte. Sube ja en la formikejo la formikoj klopodas, rapidas, enirejojn kaj elirejojn fermas. Ĉion fermis – nur unu, la lasta enirejo restis. Formiketo de sur Raŭpo kapriolis kaj hejmen sin trovis ! Post tio ankaŭ la suneto subiris. BANADO DE URSIDOJ Nia konata ĉasisto iris laǔ la bordo de la arbara rivero kaj subite aǔdis laǔtan krakadon de branĉoj. Li ektimis kaj rampis sur la arbon. El la densejo eliris sur la bordon granda bruna ursino kaj du gajaj ursidoj. La ursino kaptis unu ursidon per la dentoj je kolumo kaj komencis enprofundigi ĝin en la riveron. La ursido akre kriis kaj baraktis, sed la patrino liberigis ĝin nur kiam ĝi bonege tralavis ĝin en la rivero. La alia ursido ektimis malvarman banejon kaj ekkuris en la arbaron. La patrino atingis kaj batadis ĝin kaj poste enakvigis ĝin kiel la unuan ursidon. Estiĝante denove sur la tero, ambaǔ ursidoj restis tre kontentaj pri la banado: la tago estis varmega kaj al ili estis varmege en la densaj, hirtaj peltoj.La akvo bone freŝigis ilin. Post la banado la ursoj denove malaperis en la arbaron kaj la ĉasisto malsupreniris de sur la arbo kaj iris hejmen. NEKOMPRENEBLA BESTO En nia kolĥozo terpomon komence de aǔtuno oni enterigas en la pina arbaro. Tie estas sablo kaj terpomo kuŝas la tutan vintron kaj ne putriĝas. Printempe oni ĝin elsabligas kaj plantas. Do,en la pina arbaro restas profundaj kavoj. Unu tagon iradis unu nia kolĥozano en la pinejo kaj aǔdas:kvazaǔ iu gratiĝas en la kavo. Aliris li al la kavo kaj tie sur la fundo iu nekonata besto estas. Staturon ĝi havas hundan, sed estas dika, kovrita per blankaj kaj nigraj haroj. La kolĥozano havis hakilon. Nelonge hezitante la kolĥozano klinis sin super la kavo kaj batis la beston per la hakildorso sur ĝian kapon. La besto falis. La kolĥozano eltenis ĝin el la kavo, ĵetis ĝin trans sian ŝultron kaj iris hejmen. Hejme li ĵetis la beston sur la plankon kaj diris al siaj filoj: - Rigardu, kian beston mi ekbatis en la pinejo. Tute nekomprenebla besto! Eĉ la nomon ĝian mi ne scias. La plej aĝa fileto rigardis al la besto kaj diras:- La besto ja estas dika, ĝiaj kruroj estas mallongaj, buŝaĉo estas porka, do ĝi estas la arbara porkido. La mezaĝa fileto rigardis al la bestaj ungegoj kaj diras: - La besto havas longajn kaj timigajn ungegojn, do la besto estas lupido. La malplej aĝa fileto levis la supran lipon de la besto, rigardis ĝiajn dentojn kaj diras: - La besto havas rabulajn dentegojn, do ĝi estas ursido. -Ne,- diris la kolĥozano,- Nek porkido, nek lupido, nek ursido.Tute nekomprenebla besto. Mi alkondukos arbariston. La arbaristo devas scii. Li prenis la ĉapon kaj eliris bruferminte la pordon post si. Post iom da tempo li revenis kun la arbaristo, malfermas la pordon kaj ĉiuj liaj tri filoj sidas sur la forno kun subfleksitaj kruroj. Kaj ĉiuj krias al li: -Paĉjo, ne eniru! -Paĉjo, ĝi estas viva! -Pikema! La kolĥozano haltis sur la sojlo kaj la besto –skrap! – inter liaj piedoj kaj de la peroneto en la pordeton forkuris, gruntis kaj malaperis en la arbustoj. La arbaristo, kiu staris malantaǔ la kolĥozano diras: - Malbone vi ĝin batis. Ĉi tiu besto estas arbara, vivema. Ni nomas ĝin “jazvukon”, sed scienculoj nomas ĝin melon. Ĝi loĝas en kavoj, manĝas radikojn, ranojn kaj mukulojn. La infanoj sidas sur la forno kaj demandas : -Ĉu ĝi homojn manĝas? -Homojn ne tuŝas. -Sed ni ege ektimis. Ili malsupreniĝis de sur la forno. -Ha, se ni scius! Ni donus al ĝi bakitajn terpomojn! Tre bongustajn!