January 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30 31  

Archives

January 2009 (2)
November 2008 (3)
September 2008 (1)
March 2008 (2)
February 2008 (1)
October 2007 (2)
September 2007 (1)

January 30, 2009

Irishpolyglot.com kaj la menéame-efekto...

Do, eble vi jam komprenis ke antaŭ iom da tempo mi estis en Hispanio por Pasporta Servo. Nu, tie mi ankaŭ vidis brilan Hispanan retejon meneame.net kaj tie mi aliĝis, kaj nun mi iom post iom tie lernas la Hispanan.

Meneame.net estas iom kiel digg.com kaj klaku.net, sed multe pli bona. Ĝi havas ĝuste la ilojn kiujn oni bezonas por havi veran komunumon, ankaŭ por amuziĝi, kaj la ilojn por rapide vidi kio furoras (jes, vere rapide!). Estas eĉ la eblo babili kaj afiŝi notojn kiel en Twitter.

Do bone, mi aldonis nokte la Hispanan version de la RSS-filmeto de Benio Levis en irishpolyglot.com al tiu retejo. Jam ene de kelkaj minutoj multaj voĉdonis, kaj la sekvan matenon mi aliris la retejon kaj vidis mian afiŝon de la retejo ĉefpaĝe kaj tute supre! (mi ne havas ekranfoton de tio, pardonu :( mi pensu pri tio sekvan fojon...)

Do mi ĝojis (kaj jam tiun vesperon informis al Benio, kiu kun plezuro reagis ankaŭ en meneame kaj eĉ aldonis instigon meneamumi la afiŝon en la afiŝo mem...) kaj poste iris lernejen.

Kaj venis hejmen kaj kontrolis facebook... kaj vidis mesaĝojn de Benio ke lia servilo mortis pro la multega vizitado. Ve! Kion mi faris!? Do Benio, dankon pro via bona filmeto kiu jam multajn Hispanojn entuziasmige trafis, kaj la 7-lingva retejo kiu multajn Hispanojn mirigis kaj per tio bone reklamis Esperanton :). Sed ankaŭ bonvolu pardoni min pro tio ke mi kaŭzis trotrafikon...

Do jen homoj, historia momento: Esperanta retejo trafita per la menéame-efekto!

Ligoj:

Published at 14:28 / 5 comments / 893 visits
This post is public

( 1 post )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...