http://www.podkasto.net/2010/06/27/la-60a-elsendo/

La 60a elsendo

2010/06/27 de viavento | Neniuj komentoj


La 44a Boatado… Ramune :)))



Elŝutu podkaston

En la A-parto (tempo-daŭro 28:27):

  • El la varsovio studio salutas vin Marta (Martusia), Aleks kaj Irek,
  • Priskribo de la programo,
  • Sonraporto de la litova 44a Boatado: la solena malfermo
    impresoj de la partoprenantoj, la litova muziko
    de la grupoj Atalyja kaj Zalvarinis - Irek
  • Retrovita (pasintjara) intervjuo kun la kataluna KTP - Platano


Elŝutu podkaston

En la B-parto (tempo-daŭro 29:58):

  • La islanda interparolo kun Nicola Ruggiero - Platano,
  • Sonraporto de la Scienca Pikniko en Varsovio:
    enkonduko de Mariusz Majewski, la prezidanto de VF de PEA,
    dume rakontas pri siaj impresoj Zofia Śmistek el Lodzo
    kaj Barbara Pietrzak - Irek


Elŝutu podkaston

En la C-parto (tempo-daŭro 22:06):

  • La malaktualaĵoj - Martusia,
  • Sonraporto de la 10aj Printempaj E-Renkontoj en Pelplin - Vinga,
    rakontas pri la aranĝo Marian Zdankowski el Olŝtino
    kaj Robert Kamiński el Lodzo, aŭdeblas fragmento de prelego
    fare de Roman Dobrzyński.

En la programo aperas E-muziko de Jacques Yvart, KTP, Pafklik, Eterne Rima,
Éric Languillat - Inicialoj DC, Alejandro Cossavella, kaj infana grupo Modraki
el Pelplin - en la litova (Boatado) Atalyja kaj Zalvarinis.

La aktualaĵojn prezentas Goŝka (Me), Zbyszek, Monika, Michał kaj Karina,
la sonmaterialojn kolektis Irek, Platano, Vinga kaj Martusia,
kompilis Irek.

Por voĉe kontribui la programojn uzu ekz. vian komputilon por vin mem
registri - la detalojn, se vi ne scias kiel tion fari,
legu en la subpaĝo:
Informe.
Se tion vi ne kapablas fari kontaktiĝu skajpe kun la redakcio
kaj ni registros vin, la detalojn pri la deĵorado en la reto
eksciu ĉe la subpaĝo:
Anoncoj.

La sekva podkasto post la somero, komence de la oktobro.
Intertempe atendu novajn enskribojn en la arkivejon.
Ĉe Facebook funkcias VVE-grupo. Aliĝu.