La Pafklik- Hiphopa kompilo pretas ! http://bit.ly/hhk_vol1 Published on August 21, 2009
by La Pafklik- Hiphopa kompilo pretas ! http://bit.ly/hhk_vol1

La Pafklik- Hiphopa kompilo pretas ! http://bit.ly/hhk_vol1's blog

Browse posts
(eo) FESTO 2009 mojosis !
Posted on September 17, 2009
(eo) Homara festo? Enorma !
Posted on September 15, 2009
(eo) Pafklik en Karaoke !
Posted on September 14, 2009
2 comments (latest 2 months ago)
(fr) <Verda Krabo> Les rencontres de l’été
Posted on September 10, 2009
1 comment (latest 2 months ago)
(eo) HHK Vol. 1 <artikolo en Mojose>
(eo) HIPHOPA KOMPILO, Libere elshultebla nun !!!
Posted on August 16, 2009
2 comments (latest 3 months ago)
(eo) Hiphopa kompilo finfine !!!!
Posted on July 21, 2009
3 comments (latest 4 months ago)
(eo / fr / es / en / it) Letero de Cristian Cancino el malliberejo "Santiago 1"
Posted on July 17, 2009
(fr) La Pafklik en téléchargement légal via vinilkosmo-mp3.com
Posted on July 1st, 2009

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 132 times

(eo) HHK Vol. 1 <artikolo en Mojose>

Friday August 21, 2009 at 09:39PM

http://mojose.wordpress.com/2009/08/21/hiphopa-kompilo-100-en-esperanto-libere-elsxutebla

Hiphopa kompilo 100% en Esperanto, libere elsxutebla !!!

Aŭgusto 21, 2009 at 12:03 ptm | In Teknologio | 2 Comments

2009 certe estos la jaro de la hiphop en Esperanto.

Unue, januare 2009 estis la eliro de la Pafklik albumo. Poste, venis turneo de Tone el Brazilio kiu ludis en KEF, IJK, UK, Festo… Tie li vendis sian mallongan produkton (6 titoloj « Repe, Ritme, Sone… » baldaŭ ĉe http://vinilkosmo-mp3.com) . Ankaŭ la albumo de Eterne Rima (« Reĝo de la strat’ » Aŭtumo 2009)..

Nun venis la ne plu atandita Hiphopa Kompilo Vol. 1 !!!






Malnova projekto

En 2006 Floréal Martourel lanĉis alvokon… De tie venis malsufiĉe da alkvalita materialon por eldoni « veran diskon ». Tri jaroj poste la projekto estis relanĉita de Roĝer Borĝers. La hiphopo evoluas rapide, merkato de la disko ne tiom bone fartas… Ĉu libera elŝultada albumo eblus ? Ni parolis kun Floréal. Kaj jen la dua vivo de la projekto. Kun amasoj da partoprenantoj el buntaj landoj..

La pioneroj

  • Eterne Rima [Japanio / Polando]

Polanddevena li nun loĝas en Japanio. Eterne Rima faris tutan provalbumon en 2001… Li por la kompilo proponas « Amika man’ », kaj « Batas la kalkan ». Ambaŭaj kantoj temas pri la Esperanto-movado… Energie kaj altkvalite, tiu donas finfine la unuan produktaĵon de Eterne Rima

  • Dolchamar [Danio]

Dolchamar kompreneble… Estis la unua kiu faris sukceson kun hiphopa kanto « Ĉu vi pretas ? ». Li proponas kanton kun Trackman Artiflex el Ĉilio : « Enmigranto. » Serioza temo por malrapida dolĉa muziko. Tiu titolo estis remiksita de Roĝer Borĝes

  • La Pafklik [Francio]

Ĵus post la eldono de « Fek al Esperanto » decembre 2008, ili devis rapide krei novan titolon por la kompilo… « Hiphopa epopeo » estas invito al vojaĝo de la « vera historio de la Pafklik ». Por tiu kiu ne jam aŭskultis la albumo. Vi gustumos acidan humoron de la Pafklik kun amuza instrumentaro…

  • Jan Schroeder [Germanio]

Tiuj (maljunuloj ?) kiuj partoprenis IS 2000, memoras lian konceryon. Seksperanturismo klasiko salvita !! Dank’al Hiphopa kompilo ! Kruda sed tre amuza teksto… « En la diskejo, en la necesejo, en la estar-kunsido de Tejo… »

  • Tone [Brazilio]

Vi certe jam konas « Esp-E-Ran-To estas nova kanto, la via, la mia, la lingvo interancia »… Ĉu ne ? Sed ĉu vi sciis ke estis de Tone. « Verva virino » temas ankaŭ seksaj sentoj sed ĉi-foje kun brazila maniero… « Tre bone ! » dank’al muziko far’ de Roĝer Borĝes

Malkovroj

  • Argenta nubo [Koreio]

Kia energio ! Malfacile por kompreni, sed tamen tre bone « Rezista Festo, jen nia stilo. Solidariĝu per danco kaj kanto »…

  • Musabana [Danio]

Frenezulo ! La muziko estis farita en la studio de Samir (el EspoDespo) remiksita de Roĝer Borĝes… « Diru al mi ĉu mi kopirajtas », jes fakte..

  • Trackman Artiflex [Ĉilio]

Post la partopreno kun Dolchamar… Oni nun aŭdas liajn pensojn dum biciklado « La biciklo por mi la plej bona ilo. Volas min atingi fina venko nu per ĝi. […]»

  • Esperanto [Polando]

Ne esperantista tamen ili nomas sin « Esperanto » kaj subtenas la ideon do ni petis de ili unu “W Miedzyczasie” (Interkanto)

  • Alejandro Cosavella [Argentino]

En ĉiuj stiloj li estas… Parolo ne tro hiphope verdire sed tiom bela ! Lasta remikson de Roĝer Borĝes.

Elŝulti

http://hiphopesperanto.blogspot.com/

Aŭskulti:

http://tinyurl.com/hiphopakompilo






Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...