Originale verkis Zhu Ziqing (Ĉinio)    Elĉinigis Laoyuan

Hirundoj forflugis, sed ili iam revenos; salikoj velkis, sed ili iam reverdiĝos; persikfloroj falis, sed ili iam denove disfloros. Nun, vi saĝuloj, diru al mi, kial niaj tagoj forpasis kaj neniam revenos? ― Se iu ilin ŝtelus, kiu li povus esti? Kie li povus sin kaŝi? Se ili per si mem forkurus, kie ili nun povus esti?

Mi ne scias, kiom da tagoj oni donis al mi, sed mi ja sentas, ke miaj manoj iom post iom fariĝas malplenaj. Kalkulante silente, mi trovis ke jam pli ol ok mil tagoj ŝtele forfluis el miaj manoj. Ĝuste kiel guto da akvo sur la pinto de kudrilo malaperas en la maron, miaj tagoj gutas en la fluon de l' tempo, kaj senbrue kaj senspure. Jam nun la ŝvito fluas de mia frunto kaj larmoj staras en miaj okuloj.

Foririntoj foriris por ĉiam kaj venantoj venas senĉese. Tamen kun kia hasto estas la transiro dume? Kiam mi leviĝas matene, en mian ĉambron la oblikva suno ĵetadas du aŭ tri kvadratojn da lumo. La suno havas piedojn kaj iras per malpezaj kaj kaŝemaj paŝoj; mi do senscie sekvas lin en rotacio. Tiele, la tagoj forfluas el la lavpelvo kiam mi lavas al mi la manojn, malaperas el la bovlo kiam mi manĝas, kaj forpasas de mia fiksa rigardo dum silento. Mi povas percepti, ke li haste foriras, kaj mi etendas miajn manojn por lin reteni, sed li daŭre iras preter miaj tenantaj manoj. Dum mi kuŝas en la lito vespere, li movlerte transpaŝas mian korpon kaj preterglitas miajn piedojn. Tuj kiam mi denove malfermas miajn okulojn, la tuta tago estas forpasinta. Mi suspiras kun la vizaĝo kaŝita per la manoj, tamen la nova tago komencas ekbrile pasi en la suspiro.

Kion mi povas fari en tiu vivoplena mondo kiam miaj tagoj forkuras rapidege? ― Nenion alian ol heziti, ol hasti. Kio restas ĉe mi en la pil ol ok mil tagoj haste forpasintaj, krom hezitado? La forpasingtaj tagoj estas disblovitaj kiel fumo de venteto, aŭ vaporigitaj kiel nebuleto de la matena suno. Kiajn postsignojn mi lasis post mi? Ĉu mi iam postlasis al mi signon filandro-similan? Mi alvenis al tiu ĉi mondo, tutnuda; ĉu mi devos reiri, en palpebruma daŭro, ankaŭ tutnuda? Sed tamen ne estas juste, kial mi devas entrepreni tiun vivdaŭran vojaĝon por nenio?

Nun, vi saĝuloj, diru al mi, kial niaj tagoj forlasis nin kaj neniam revenos?

La 28an de marto, 1922