Laoyuan Published on March 25, 2008
by Laoyuan

Laoyuan's blog

Browse posts
Kvazaŭ promeni en la ĉielo
Posted on November 4, 2008
ZHU ZIQING: HASTE
Posted on June 9, 2008
2 comments (latest 3 months ago)
ZHU ZIQING: PATRA DORSO
Posted on June 4, 2008
世界语——通向理解的桥梁
Posted on April 28, 2008
La tri strangaĵoj de Zhenjiang
1 comment (latest 3 months ago)
Printempo
Posted on March 7, 2008
ESPERANTO KAJ LA MOVADO
Posted on February 25, 2008
[Noveleto] Olepapera Ombrelo
Posted on February 11, 2008
Neforgeseblaj Renkontiĝoj
Posted on February 9, 2008

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 108 visits

La tri strangaĵoj de Zhenjiang

Tuesday March 25, 2008 at 03:26PM

En la ĉina urbo Zhenjiang*) troviĝas ne nur tri majeste pitoreskaj montoj (Jinshan-monto, Jiaoshan-monto kaj Beigu-monto), sed ankaŭ tri strangaĵoj, nome tri specialaj lokaj produktaĵoj en- kaj eksterlande famaj, pri kiuj diras popoldiro:

Troviĝas en Zhenjiang tri strangaĵoj:
Konservate, vinagro restas aromaĵo;
Porkaĵo peklita kiel plado ne servatas;
Potkovril' en bolanta nudel-pot' flosas.

En la antikveco cirkulis inter popolanoj rakonto pri Du Kang, kiu fermente faris vinon kaj kies filo produktis vinagron. La rakonto diras, ke la filo de Du Kang, inicite de senmortulo, utiligis la fontakvon en la "drakodomo" de Jangzi-rivero kaj finfine sukcesis fermentigi vinagron post 21 tagoj en la tempdaŭro de la 5-a ĝis 7-a horo posttagmeze. (En la ĉina lingvo, tiun tempdaŭron oni nomas la tempo 酉, kaj "21 tagojn" oni alude skribas per 昔. La du radikoj kunformas la vorton 醋, kiu signifas vinagron.) La vinagro de Zhenjiang, acida sed ne acerba, aroma kaj dolĉeta, kolorforta kaj bongusta, ĉiam ricevas laŭdojn kaj trovas favoran akcepton.

Peklita porkaĵo (ĉine yaorou) karakteriziĝas per siaj aromeco, krakmaĉeco, freŝeco kaj moleco. La diro "Porkaĵo peklita kiel plado ne servatas" aŭdiĝas ankaŭ en legendo. Antaŭ longe, ĉe la enirejo de Jiuhai-strato estis gastejo de geedzoj, kiuj lertas je peklado de femuraĵo. La senmortulo Zhang Guolao ŝatis iri gustumi la porkaĵon frumatene. Infuzinte kruĉon da teo, li manĝis la peklitan femuraĵon trinkante sian teon. Kia plezuro! Sekve, la lokaj plebanoj ankaŭ manĝis la porkaĵon dum te-trinkado en frumateno, kio jam nun fariĝis kutimo.

Troviĝas en Zhenjiang ankaŭ kunul-nudelo (ĉine huomian). Oni flosigas malgrandan potkovrilon sur la bolanta akvo en granda poto kaj poste tranĉe nudeligas la paston en la akvon kun vaporo ellasanta el ĉirkaŭo. Kiam oni elakvigas la nudelon, ĝi estas nek dura nek mola, kaj eĉ bongustega se vi ĝin spicas. Ĉar tian nudelon kune "inventis" geedza paro, oni nomas ĝin "kunul-nudelo".

*) Zhenjiang, situanta en la malsupra baseno de Jangzi-rivero, estas mezgranda urbo en la oriento de Ĉinio.

1 Comment / add your comment?

Ardo says:
Certe estas tri strangaj aferoj en Urbo Zhenjiang;

unue:la aroma vinagro ne putriĝas dum longtempa deponado.

Due:la rostita pork-piedo ne apartenas al plado,kiun oni manĝas kaj trinkas teon ĉiumatene.

Trie:la vermiĉelo estas kuirita kun la kovrilo de kuirpoto,tia vermiĉelo estas pli bongusta.

Ĉu mi skribis ĝustan pri tiuj strangaj aferoj?
Posted 3 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.