Verkis Zhu Ziqing    Elĉinigis Laoyuan

Mi sopiras kaj sopiradas. Alvenas la printempa venteto kaj proksimiĝas la printempaj paŝoj.

Ĉio malfermas siajn okulojn kun plezuro, kvazaŭ ĵus vekiĝinte. Klariĝas kaj malsekiĝas la montoj, leviĝas la akvo kaj ekradias la vizaĝo de la suno.

Herbetoj elŝovis el la tero preteratendite, aperante delikataj kaj verdaj. Ili etendiĝas ĉie en la ĝardeno kaj kampoj se vi rigardas foren. Ili tie sidas, kuŝas, sin rulas, ludas piedpilkon, vetkuras kaj ĝuas kaŝludon. La venteto trapasas senbrue kaj la herbetoj estas molaj.

Persikarboj, abrikotarboj, pirarboj -- ĉiuj konkuras inter si por havi plenan floradon. Tiuj floroj estas ruĝaj kiel fajro, rozaj kiel nuboj kaj blankaj kiel neĝeroj. La floroj dolĉe gustas; kaj se vi fermas la okulojn, vi sentas, kvazaŭ la arboj jam pleniĝus de persikoj, abrikotoj kaj piroj! Sub la floroj zumas centoj da miloj da abeloj, kaj flugas tien kaj reen diversspecaj papilioj. Ĉie videblas sovaĝaj floroj kiuj, diversaspektaj, kun aŭ sen nomoj, disiĝas ene de densaj herboj, palpebrumante kiel okuloj aŭ steloj.

"La vizaĝon karesas varma venteto*)", ĝuste kiel patrino karesas vin per mano. La vento alportas la guston de plugita tero, miksiĝante kun tiu de verdaj herbetoj kaj ankaŭ agrabla odoro de diversaj floroj -- ĉio ĉi fermentas en humideta aero. Birdoj metas siajn nestojn inter diverskoloraj floroj kaj delikataj folioj kaj, ekĝojinte, invitas siajn amikojn por parademe elflui el siaj kristalaj voĉoj belajn melodiojn, kiuj respondas al la facila venteto kaj fluanta akvo. Tiam ankaŭ laŭte sonas tuttage la fluteto de knabo sidanta sur la dorso de bovo.

Ofte videblas la pluvo, kiu certe daŭras du aŭ tri tagojn se ĝi falas. Sed vi ne devas ĉagreniĝi. Vidu! La pluveroj falas aŭ kiel bovharoj aŭ kiel porbrodadaj kudriloj aŭ kiel maldikaj fadenoj dense, oblikve trikitaj. La tegmentojn de loĝdomoj vualas maldikaj fumoj. La folioj tamen estas brilete verdaj kaj herbetoj okulfrape verdaj. Ĉe vesperiĝo eklumiĝas la lampoj, iomete de kies lumo reliefigas kvietan kaj pacan nokton. En la kamparo vilaĝanoj tenantaj ombrelojn promenas sur vojetoj aŭ apud ŝtonaj pontetoj; estas ankaŭ tiuj, kiuj laboras en la kampoj, portante pajlajn pluvmantelojn sur siaj ŝultroj aŭ bambuĉapelojn sur siaj kapoj. Kvietas iliaj kabanoj kun pajlaj tegmentoj dise kuŝante en la pluvo.

Iom post iom multiĝas kajtoj sur la ĉielo kaj ankaŭ multiĝas geknaboj sur la tero. Kaj en la urboj kaj en la kamparo, ĉiuj, ĉu junaj ĉu maljunaj, eliris el siaj domoj, kvazaŭ ĉasante la tempon. Ili sin malrigidigas kaj vigligas; ĉiu faras sian propran laboron. "Printempo gravas por la tutjara laboro." Ĉe la ĵusa komenco troviĝas sufiĉe da tempo kaj espero.

Printempo estas kvazaŭ nove naskita bebo, kiu estas nova de la kapo ĝis la piedoj.

Printempo estas kvazaŭ belega knabineto, kiu iras, ridetante.

Printempo estas kvazaŭ fortika junulo, kiu, kun fereskaj brakoj, talio kaj piedoj, gvidas nin antaŭen.

(El Zhu Wenshu: Ĉinlingva Legolibro por Mezlernejanoj, Volumo I, julie 1933)

-----------------------------
*) La origina poemo de Zeng Zhinan (Suda Song-dinastio):

Jueju

Haltas la boato sub l' antikva arbego,

Min subtenas bastono tra l' ponteto.

La veston frapetas senĉesa pluvo kaj

La vizaĝon karesas varma venteto.