Anstataŭa antaŭparolo al Elektitaj Disertaĵoj Omaĝe al la Centjara Jubileo de Esperanto,
Jiangsua Esperanto-Asocio, decembre 1987

de Laoyuan

ESPERANTO celebris sian centjariĝon la 26-an de julio ĉi-jare. Dum la pasintaj 100 jaroj Esperanto spertis neordinaraĵojn: ĝi venkis Volapukon, la unuan artefaritan lingvon, rezistis kontraŭ la defio de Ido kaj postvivis la du mondmilitojn. Ĉio ĉi montras, ke Esperanto havas fortan vivipovon. La lingvo perfekte servas al la homaro, samkiel naturaj lingvoj. Esplorinte la evoluon de nia lingvo, oni ne povas ne fieri pri ĝia granda sukceso kaj eble samtempe primeditas la jenojn:

I. KIA LINGVO ESTAS ESPERANTO?

Kiel ĉiuj aliaj lingvoj de la mondo, Esperanto estas sistemo de fonetiko, gramatiko kaj leksiko, ludanta saman rolon kiel naturaj lingvoj. Tamen la lingvo estas per si mem unika en lingvo-evoluo.

1. Unika, ĉar Esperanto naskiĝis de kreado.

Ĉi tiu trajto de Esperanto estas tiel unika, ke oni plejeble konstatus, ke ĝi iras kontraŭ la reguloj de la originado kaj evoluo de lingvo. Ĉiuj bone scias, ke lingvo estas unue sistemo de arbitraj voĉsimboloj de spertoj (L. Bloomfield), dum la skriba lingvo estas simboligado de la rememoriga sistemo por io dirita aŭ eble dirota (W. Rivers). Evidente videblas, ke lingvo estas unue tio, kion oni diras, kaj due tio, kion oni skribas (N. Brooks). Estas strange tamen, ke Esperanto venas inverse, nome, ĝia skriba formo antaŭiras al la parola formo.

Aliflanke lingvo neniam estas kaj povas esti kreita, sed oni ankaŭ ne povas ignori, ke Esperanto kiel artefarita lingvo vivas jam 100 jarojn kaj verŝajne havas optimisman perspektivon. Ja miraklo! Ni turniĝu denove al la lingvo mem. Ni renkontos tie multajn "malnovajn amikojn", kiuj povus al ni memorigi siajn similajn formojn en naturaj lingvoj. Krom la radikoj, eĉ la afiksoj havas siajn spurojn en naturaj lingvoj. Estas des pli menciinde, ke ĝia gramatiko estas pli logika similaĵo al tiu de la ĉefaj eŭropaj lingvoj. Ĉio ĉi finfine vokas ĉe ni sentojn pri la eŭropa lingveco. Ĉu tiujn sentojn povas laŭplane krei la aŭtoro de Esperanto? Kompreneble ne, ĉar vivo mem estas tradicia heredaĵo anstataŭ utopia kreaĵo, kaj la sentoj pri la vivo esprimataj en lingvo estas ĉiam naturaj, ne tolerante arbitran kreadon. Cetere, "Zamenhof mem ĉiam rifuzis, ke oni nomu lin kreinto. Kiel li mem petis, oni diru, ke li iniciatis la lingvon." (C. Piron)

Ni tamen devas rimarki, ke ekzistas elementoj artefaritaj en la lingvo, ĉar fakte ĉi lasta apartenas al la kategorio de la planlingvo. La arbitraĵoj, se oni tiel nomas ilin, estas nur kelkaj partikuloj kaj gramatikeroj kiuj simpligas la lingvon ĝis la grado kiom oni povus faciligi la posedon, sed tamen Zamenhof neniam arbitre kreis nociajn vortojn. Oni neniel forgesu, ke Esperanto baziĝas sur naturaj lingvoj, anstataŭ ke ĝi estas senbaza elpensaĵo de ĝia aŭtoro.

Resume, Esperanto, kvankam artefarita, "havas sian praan originon en la jam delonge ekzistantaj lingvoj" (H. Tonkin), do al ĝi ne mankas lingva natureco dank' al la prudento de la kreinto.

2. Unika, ĉar Esperanton garantias rigora unueco.

Rilate la planlingvon, gravas la rigora unueco de la lingvo. Se ne estas tiu unueco, Esperanto nepre disdialektiĝus, kaj fine ĝi aŭ per si mem mortus aŭ estus asimilita de naturaj lingvoj. Zamenhof prudente antaŭvidis tiun danĝeron. En sia Fundamento de Esperanto eldonita en 1905. Zamenhof foje-refoje substrekis la netuŝeblecon de la fundamento de Esperanto. Li skribis, "Neniu persono kaj neniu societo devas havi la rajton arbitre fari en nia fundamento iun eĉ plej malgrandan ŝanĝon!... La fundamento devas resti severe netuŝebla eĉ kune kun siaj eraroj." Kvankam Zamenhof en la sama libro modeste klarigis, ke tio estas nur lia privata opinio, tamen ĝi ebligas al la lingvo rigoran unuecon, dank' al kiu la lingvo sukcesas eviti disdialektiĝon kaj laŭvolajn modifojn kaj sane progresadas. Al la modifado de Esperanto ne mankas precedencoj en la historio, sed atentindas, ke eĉ hodiaŭ de tempo al tempo sin trovas tiaj personoj. Ilia intenco, mi diru, pli certe rompos la unuecon de Esperanto kune kun ties movado, ol ke ĝi favorus la lingvon mem.

Eble oni demanos, "Ĉu ne disvolviĝas Esperanto?" Jes ja, la lingvo devas disvolviĝi kaj efektive jam multe disvolviĝis. Dum sia centjara ekzistado Esperanto senĉese disvolviĝis per riĉiĝo de siaj vortoj laŭ la principoj de la Fundamento. La de Zamenhof kompilita Universala Vortaro (1894) enprenas en sin 2653 radikojn, kaj dank' al la sinsekvaj eldonadoj de ok Aldonoj al la Fundamento depost 1909, hodiaŭ en Esperanto estas sume 7245 oficialaj radikoj. Kaj kiel oni bone scias, en Plena Ilustrita Vortaro, krom propraj nomoj, estas ĉirkaŭ 12,700 vortoj, kaj tiu kvanto jam sufiĉas por la uzantoj de Esperanto. Se Zamenhof vivus ĝis hodiaŭ, li probable ne povus legi "modernan" Esperanton.

Parolante pri la disvolviĝo de Esperanto, ni legu alian citaĵon de Zamenhof, "Malgraŭ la severa netuŝebleco de la fundamento, nia lingvo havos la plenan eblon ne sole konstante riĉiĝadi, sed eĉ konstante pliboniĝadi kaj perfektiĝadi; la netuŝebleco de la fundamento nur garantios al ni konstante, ke tiu perfektiĝado fariĝados... per vojo natura, senkonfuza kaj sendanĝera." La evoluo de lingvo ĉiam iras laŭ la vojo natura, senescepte de Esperanto. Sed kio funkcias super la evoluo de Esperanto? Denove ĝia unueco kiu ĝin garantias!

3. Unika, ĉar Esperanto estas sennacia kaj do neŭtrala.

Ĝeneraldire, samlingveco helpas formi lingvokomunumon, kiu estas ne nur limigita de la landlimo, sed ankaŭ protektata de ekskluziveco kontraŭ alinaciaj lingvoj, tiel ke en la mondo ĉiam regas nesolvebla babelismo kiu iasence kaŭzis al la homaro malpacon inter la popoloj kaj malŝparon de tempo, mono kaj energio.

Kontraste al tiu fakto, Esperanto estas emocie akceptebla por ĉiuj dank' al siaj sennacieco kaj neŭtraleco. Oni opiniu, ke sennacieco kaj neŭtraleco senigas la pravon de la ekzisto de Esperanto. Kontraŭe, la lingvo pravas esti kreaĵo de la historio, kiam tiu evoluas ĝis certa etapo. Aliflanke, ĝuste pro ĝia sennacieco, ĉiuj nacioj povas ĝin akcepti sen difekti sian nacian dignon. Do Esperanto, kiu multe profitas de siaj sennacieco kaj neŭtraleco, havas siajn parolantojn ĉie en la mondo.

"Ho, kie estas via lando? -- / demandas homoj. La respondo: / La lingvoland' de Esperanto / jam estas nia tuta mond'!" (J. Baghy) Tiuj versoj vivece priskribas la vastecon de Esperantujo kiu geografie ne troviĝas, tamen kies vera ekzistado perceptiĝas en la homa koro.

4. Unika, ĉar Esperanto enhavas en si "internan ideon".

Depost kiam Dio konfuzis la lingvon de la tuta tero, diversnaciaj popoloj multe suferis de la lingva baro. Eble de tiam estis homoj, kiuj, kvankam ne legebla en la historiaj notoj, klopodis ĉiamaniere por trovi komunan lingvon. Ĝuste tiu ideo spronis junan Zamenhof al la kreado de tia lingvo kaj fine en 1887 li sukcese publikigis sian Unuan Libron kaj gajnis la respondojn de milo da homoj poste.

Ĉar Esperanto estis kreita celante malkonstrui "murojn de miljaroj inter la popoloj dividitaj" (Zamenhof), oni do enmetis en ĝin noblan idealon de la homara harmonio kaj tiu idealo tute ne ekzistas en naturaj lingvoj. Mi citu el la verkaro de Zamenhof jenajn vortojn:

1) "Lingvo internacia deziras nur doni al la homoj de malsamaj popoloj, kiuj staras unu antaŭ alia kiel mutuloj, la eblon komprenadi unu alian." (1898)

2) "En Esperantujo regas ne sole la lingvo Esperanto, sed ankaŭ la interna ideo de la esperantismo; ...." (1907) *Substrekis la verkinto de ĉi artikolo.

3) "Tiu ĉi ideo -- vi ĉiuj sentas ĝin tre bone -- estas frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj." (1906)

Ŝajnas al mi, ke la unua citaĵo estas la frua ideo de Zamenhof pri sia sopiro al la komuna lingvo. Sed en la lastaj du citaĵoj oni povas trovi, ke Zamenhof jam elfosis la veran spiriton de sia lingvo, nome, idealon ne nur de la lingvo komuna sed ankaŭ de subĉiela frateco. El la hodiaŭa vidpunkto, la interna ideo de nia lingvo estas nenio alia ol la mondpaco kaj nia penado por ĝin akiri.

II. PER KIO KARAKTERIZIĜAS ESPERANTO-MOVADO?

Post kiam Zamenhof publikigis en la jaro 1887 sian lingvon Esperanton, lin atingis eĥoj de sagaculoj el diversaj landoj kaj la lingvo diskoniĝis en la mondo en malmulte da tempo. Nur du jarojn poste Zamenhof jam povis aperigi esperantistan adresaron kun mil nomoj. Dum la lastaj dekoj da jaroj, dank' al la diligentaj klopodo kaj laboro de la esperantistoj en la mondo, Esperanto jam estis iagrade agnoskita de la internacia socio, kaj Esperanto-movado (EM), penetrinte en diversajn lokojn de la mondo kaj en multajn vivkampojn de la homaro, jam havis certan mondskalon. Tio ne nur estas miraklo en la historio de la homaro, sed ankaŭ donas esperon kun kiu oni sopiras al la brila estonteco. Iasence, EM reprezentas ion aktivan por la progresado de la homa historio. Studinte la historion kaj nunon de EM, oni povas trovi, ke la movado karakteriziĝas per jenoj.

1. EM okazas dank' al la spontana sindonemo de esperantistoj.

EM estas la memvola agado de esperantistoj kaj "celas atingi reciprokan komprenadon inter ĉiuj homoj kaj popoloj." (Zamenhof, 1910) Ĝuste al tiu nobla celo sin dediĉas la mondaj esperantistoj. Retrorigardinte al la historio de la movado, oni trovas la sindonemon unue ĉe Zamenhof kiu tutan vivon laboris por la "interna ideo de la esperantismo", avidante nek famon nek profiton. Li deklaris en 1905, "Ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate tiun lingvon, tial Espernanto estas 'nenies propraĵo', nek en rilato materiala, nek en rilato morala." Kaj poste en 1912, li eĉ petis, ke oni ne nomu lin plu "majstro", kaj formetis ĉiam sian oficialan rolon en la afero.

Ne nur Zamenhof, sed ankaŭ multaj aliaj Esperantaj veteranoj montris sian sindonemon al Esperanto-afero per abundeco de siaj aktivadoj kaj verkoj originalaj kaj tradukaj.

Rilate al la parola lingvo, pola inĝeniero Antoni Grabowski, iama volapukisto, estis la unua kiu peresperante parolis kun Zamenhof, kio, oni certigas, estas la komenco de parola Esperanto. Dum la progresado de EM eliris el la esperantistaro multaj elstaraj aktivuloj kaj peresperantaj oratoroj, kiaj Edmond Privat el Svislando, Julio Baghy el Hungario ktp.

Rilate al la Esperanta literaturo, sekve de la majstro Zamenhof kiu postlasis al ni grandan kvanton da Esperantaj verkoj kaj tradukoj, kreskis multe da aliaj famkonataj Esperantaj verkistoj, stilistoj, poetoj kaj tradukistoj, kiaj la patro de Esperanta poezio A. Grabowski el Pollando, fondinto de la stilo de Esperantaj prozoj Kabe el Pollando, Esperanta historiisto E. Privat, Esperantaj literaturistoj kaj lingvistoj K. Kalocsay el Hungario kaj G. Waringhien el Francio ktp, ktp.

Oni neniam forgesu iliajn gravajn kontribuojn al Esperanto-afero, kaj ilia spontana sindonemo estu heredata de generacio al generacio.

2. EM etendiĝas al la mondo dank' al la universaleco de la lingvo.

Universaleco de Esperanto metas fundamenton de EM. Zamenhof ne nur kontribuis al la homaro per sia lingvo, sed pli grave alportis la idealon de la granda harmonio kaj eterna paco inter ĉiuj popoloj. Mi opinias, ke tio estas la esenco de esperantismo.

EM, same kiel la lingvo mem, estas neŭtrala. En Esperantujo troviĝas nek potenco nek diskriminacio kaj regas tie nur io morale komuna, t. e. la interna ideo de esperantismo. Ĝuste por tiu celo oni kongresas ĉiujare alterne en diversaj landoj. Ni ankoraŭ freŝe memoras la 71-an UK-on okazintan lastjare en Pekino kiu havis sian specialan signifon por ni ĉinoj. Unue, ĝi okazis antaŭvespere de la Centjara Jubileo de Esperanto, servante kiel malfermo al la jubilea festado. Due, ĝi estis la plej granda kongreso kiun oni havis ekster Eŭropo en la historio de Esperanto, tial ĝi multflanke stimulis la ĉinan esperantistaron kaj influis la movadon en la triamondaj landoj. Trie, ĝi finfine realigis la iniciaton de la forpasinta marŝalo Ĉen Yi en 1963, ke okazu en Ĉinio Universala Kongreso de Esperanto. UK-oj ja ludas gravan rolon en EM, ĉar ili "estas ne sole kongresoj de la lingvo Esperanto, sed ankaŭ de la interna ideo de la esperantismo." (Zamenhof, 1907)

EM ankaŭ helpas akceli la interŝanĝon de diversnaciaj kulturoj, kion jam pruvis la ĉiamkreskanta stoko de libroj kaj gazetoj per- kaj poresperantaj. Esperanto multe kontribuis al la trezorejo de la monda literaturo de kie siavice ĝi sorbis nutraĵojn.

Nuntempe la mondskala EM prosperiĝas kun ĉiam pli vasta partopreno de la adeptoj kaj apogantoj de nia lingvo. Antaŭvideblas, ke la movado, kun disvastigo de la lingvo, faros pli grandan kontribuon al la mondpaco.

3. EM disvolviĝas dank' al sia kontinueco.

Estis malfacilegoj por la ekzistado de Esperanto en ties fruaj jaroj. Pro la manko de financaj rimedoj, plurfoje preskaŭ rompiĝis la progresado de la movado, kaj la du mondmilitoj eĉ puŝis tiun al la rando de l' morto. La movado tamen ne pereis suferinte de tiom da mizeroj, kaj kontinuas ĝis hodiaŭ. Ŝajnas al mi, ke la disvolviĝo de la movado rezultas ankaŭ el la interna ideo de esperantismo kaj la rigora unueco de Esperantlingvo. Oni neniam antaŭjuĝu, ke Esperanto tute ne utilas kaj Esperantujo estas nur utopio. Dum la kvieta rivoluo de la tero ĉirkaŭ la suno, EM nepre daŭre benos al la homaro kaj akiros eternan harmonion malkaŝitan de sia idealo.

III. RESUME.

Antaŭ ol fini ĉi artikolon, mi volus, laŭ mia kompreno, klarigi rilatojn inter --

1. Lingvo kaj Esperanto.

Kiel socia fenomeno, lingvo estas natura, memkreskanta. Kreita surbaze de naturaj lingvoj, Esperanto enhavas en si naturajn elementojn, kiuj donas al la lingvo vivipovon kaj naturecon. Cetere, Esperanto entenas belan idealon, kiu tamen tute mankas en naturaj lingvoj. Samkiel naturaj lingvoj, Esperanto pludisvolviĝos, tamen devas preni la vojon naturan, sen difekti la unuecon de la lingvo.

2. Esperanto kaj la movado.

EM, kiu komencis tuj post la naskiĝo de Esperanto, estas la grundo, sur kiu vivas kaj kreskas la lingvo, kaj samtempe nutras kaj subtenas Esperantujon. Sen la movado perdus la signifo de Esperanto, dume la movadon garantias la sindediĉo de esperantistoj kaj la unueco de la lingvo mem.

Verkis decembre 1986
Reviziis decembre 1987