Memore al sinjoro Zensto, veterana ĉina esperantisto

Verkis Laoyuan

Publikiĝis en Yes! Sidiju kai taipu! (Francujo, N-ro – Februaro 1996)

 

Unu tagmezon en marto 1995, oni telefonis al mi mortinformon pri Zensto (Chen Shide). La informo multe skuis min, kvankam ĝi ne estis neatendita pro lia altaĝeco.

Zensto estis famkonata de preskaŭ ĉiuj ĉinaj esperantistoj. Li estis unu el la pioniroj de ĉina Esperanto-movado kaj mentoro de junuloj. Oni respekte nomis lin Avo Chen.

Mi konatiĝis kun Zensto ĉirkaŭ 16 jarojn antaŭe. Tiam li loĝis en Suzhou, lia hejmloko. Nur post du jaroj mi havis la ŝancon unuafoje renkontiĝi kun li en Nankino, ĉefurbo de Jiangsu-provinco. Zensto venis por la preparo de la starigo de Jiangsu-a Esperanto-Asocio (JSEA). Mi vizitis lin en lia loĝejo. Tie ni multe interparolis pri la Movado. Estis neforgeseble, ke nia babilado okazis tute en Esperanto. Profitante de la okazo, mi petis lin kontroli mian nove verkitan libron Praktika Gramatiko de Esperanto kaj verki al ĝi antaŭparolon. Li varme helpis min en la verkado kaj prefacis la libron dum sia restado en Nankino.

Zensto estis la prezidanto de JSEA dum 1983-86 kaj poste revenis al Pekino, kie li laboris profesie por Esperanto jam kelkdekojn da jaroj. Mi havis la honoron movadi kune kun li kaj estis multe edifita de liaj fervoro al la lingvo kaj entuziasmo por la Movado.

En 1987 mi veturis al Pekino. En malgranda ĉambro sur la 13-a etaĝo de 15-etaĝa loĝdomego en la norda antaŭurbo de Pekino, mi kune kun mia edzino vizidis lin. Kvankam 82-jara tiujare, li tamen estis vigla kaj parolema. Foj-foje mi sentis lian nostalgion, ĉar de tempo al tempo li direktis sian paroltemon al la movado de hejmloko, pri kiu li ĉiam zorgas. Kun plezuro Zensto montris al ni sian karan albumon. Mi vidis en ĝi multajn fotojn, sur kiuj li ridete staras inter junaj geesperantistoj. Foliumante la albumon, pli kaj pli klare mi vidis grandan figuron, kiu per sia tuta vivo laboras por Esperanto, ĉasante nek famon, nek profiton. Alvenis tempo adiaŭi. Kiam ni foriris de lia loĝejo, ni tute ne atendis, ke tio estas nia lasta renkontiĝo kun sinjoro Zensto!

Neforgeseblaj renkontiĝoj jam apartenas al la historio, tamen ili donis al mi senfinajn rememorojn.

Aldone menciindas, ke sinjoro Zensto estis ankaŭ varma apostolo kaj firma subtenanto de la nova skribo (NS). Dank’ al lia perado ankaŭ mi konatiĝis kun NS. Kiam ni ĉiuj atendas lian pluan laboron por NS, ho ve, li forlasis nin…. Lia morto kaŭzis grandan perdon ne nur al la ĉina Esperanto-movado sed ankaŭ al la movado por NS. Ni tamen ne ĉesos nian klopodon. Ripozu trankvile, Avo Chen!

(Junie 1995)