Ĉi-matene nia nepo estis portata al la hejmo de sia patrinflanka avo. Ni, mia edzino kaj mi, tuj sentis nin neokupitaj. Ni do decidis iri eksteren de la urbo kaj ascendi la Purpuran Monton per telfero.


Jam pluraj jaroj pasis depost la finkonstruado de la Telfero ĉe la Purpura Monto, sed ni neniam per ĝi veturis. Ni iam volis tien iri kunportante nian nepon, sed oni persvadis, ke ni tion ne faru, ĉar tia telfero ne taŭgas al bebo kia nia nepo. Mi tial ne povis imagi, kia tiu telfero aspektas, kvankam mi ja veturis per telfero kiam mi vizitis Hongkongon ĉirkaŭ ses jarojn antaŭe. Mi ankaŭ plurfoje veturis per telfero kiam mi akompanis miajn usonajn amikojn al la Flava Monto en Anhui-provinco. La tieaj telferaj veturiloj estas efektive ĉenoj de vagonoj, en kiuj veturas pasaĝeroj. Oni povas libere sidi aŭ stari en la veturiloj kaj elrigardi al la ĉirkaŭoj tra la fenestroj. Ĉu la telfero ĉe la Purpura Monto samas kiel tiu en aliaj lokoj?


Kun la demando mi eniris en la stacion ĉe la piedo de la monto kune kun mia edzino. Oni starigis nin sur du parojn da piedsignoj desegnitaj sur la planko kaj postulis, ke ni atendu tie ĝis la veturilo alvenas de malantaŭe. Nur unu aŭ du minutojn poste ni vidis pendantan seĝon moviĝi ĝis niaj dorsoj. Ni sidiĝis senelekte en la seĝon, kiu tuj portis nin antaŭen. Ha, tio ja estis seĝa telfero!


La Purpura Monto altiĝas je 448.9 metroj. La kablovojo estas 2,350 metrojn longa kaj 330 metrojn alta de la montpiedo kaj oni veturas duonon da horo per telfero de la piedo ĝis la pinto. La veturiloj iras tre malrapide en la aero. Ni sidis alte en la seĝo kaj ĉirkaŭrigardis la pejzaĝon de la monto, kvazaŭ promenante en la ĉielo. La sento tiam estis tute alia ol promenado surtera kaj eĉ ol veturado en la ŝnurvagono. Mi iam timis altecon kaj eĉ ne kuraĝis rigardi la teron de la kvina etaĝo. Sed hodiaŭ, sidante en la pendanta seĝo en la aero, mi tute ne timis la altecon. Mi dronis en la beleco de la naturo kaj kaptis multajn fotojn.


Kiam nia seĝo atingis la finstacion sur la pinto, oni kaptis foton de ni. Ni pagis 15 jŭanojn por la printado, sed forgesis preni la printitan foton. Ni tion ne memoris, ĝis kiam ni estis en la revenanta seĝo. Estos granda bedaŭro, se ni hejmeniros sen la foto!


Kiam ni alvenis al la piedo de la monto, ni iris al la informejo kaj petis helpon tie. Afabla sinjorino, kiu sidas ĉe la tablo, helpis telefoni al la fotintoj. Feliĉe, oni enmetis la foton en plastan saketon kaj alligis ĝin al la dorso de descendanta seĝo. Post duonhoro ni fine havigis al ni la foton.


2008-11-02