Patriotismo Kaj Registaro 1 de Leo Tolstoj



PATRIOTISMO KAJ REGISTARO de Leo Tolstoj


Mi estis devigata jam kelkfoje eldiri la penson, ke patriotismo en nia tempo estas sento nenatura, neprudenta, malutila, kaŭzanta la pliparton de tiuj mizeroj, kiujn suferas la homaro, kaj ke tiu sento ne devas esti edukata kiel oni faras nun, - sed kontraŭe, subpremata kaj detruata per ĉiuj de prudentaj homoj dependantaj rimedoj. Kaj - mirinda afero ! kvankam tiu sento dependas nur de ĝeneralaj armigoj kaj pereigaj militoj, kiuj elĉerpas la popolon, ĉiuj miaj pruvoj pri la konsekvencoj, anakronismo kaj malutilo de patriotlsmo, trafis kaj plu trafas nur silenton aŭ intencan nekomprenon aŭ ĉiam ankoraŭ tiun strangan rebaton : oni diras, ke malutila estas nur la malbona patriotismo, ŝovinismo, kaj ke la vera, bona patriotismo estas tre alta morala sento, kiun kondamni estas ne nur neprudente, sed eĉ krime. Kaj pri tio, el kio konsistas tiu vera bona patriotismo, oni aŭ tute ne parolas aŭ anstataŭ klarigi oni elparolas emfazajn frazojn aŭ sub la komprenon de patriotismo oni substarigas ion, kio havas nenion komunan kun tiu patriotismo, kiun ĉiuj ni konas, kaj kiun ni ĉiuj tiel terure suferas.

Ĝenerale oni diras, ke la vera bona patriotismo konsistas en tio, ke oni volas por sia popolo aŭ ŝtato la verajn bonojn, tiajn bonojn, kiuj ne malutilas al la bono de aliaj popoloj. Antaŭ kelkaj tagoj, parolante kun anglo pri la nuna milito, mi diris al li, ke la vera kaŭzo de tiu milito estas ne iaj profitemaj celoj, kiel oni kutime diras, sed patriotismo, kiel tio estas videbla el la konduto de la tuta angla societo. La anglo ne konsentis kun mi kaj diris, ke se tio eble estas ĝusta, tio devenis de tio, ke la patriotismo, kiu nun entuziasmigas anglojn, estas malbona patriotismo. La bona patriotismo tiu, kiun li havas - konsistas en tio, ke la angloj, liaj samlandanoj, ne agu malbone. Demandis mi -" ĉu vi volas, ke nur angloj ne agu malbone? -"Mi deziras tion ĉi al ĉiuj ! "-respondis li, per tiu respondo klare montrante, ke la ecoj de veraj bonoj - ĉu tiuj bonoj estas moralaj, sciencaj aŭ eĉ praktikaj- laŭ sia esenco estas tiaj, ke ili disvastiĝas sur ĉiujn homojn kaj sekve la deziro de tiuj bonoj al kiu ajn ne nur ne estas patriotismo, sed eligas ĝin. Egale ne estas patriotismo la apartaĵoj de ĉiu popolo, kiujn la defendantoj de patriotismo subŝovas sub tiun komprenon. Ili diras, ke la apartaĵoj de ĉiu popolo estas la nepra kondiĉo por progresado de homaro kaj tial La patriotismo, penadanta konservi tiujn apartaĵojn, estas bona kaj utila sento. Sed ĉu ne estas evidente, ke se iam tiuj apartaĵoj de ĉiu popolo, moroj, kredoj, lingvo, estis nepra kondiĉo por vivo de homaro, en la nuna tempo tiuj samaj apartaĵoj estas la ĉefa malhelpaĵo por efektivigo de la de homoj kcmprenanta idealo - frateca unuiĝo de popoloj. Kaj tial la konservo kaj defendo de apartaĵoj de kia ajn - rusa, germana, franca, anglosaksa, elvokante la saman konservadon kaj defendadon de hungara, pola, irlanda nacieco kaj eĉ de vaska, provenca, mordva, ĉuvaŝa kaj de multegaj aliaj nacioj - servas ne al la unuiĝo de homoj, sed al ĉian pli granda ilia fremdiĝo kaj dividiĝo.

Sekve la vera kaj ne imagita patriotismo estas tiu, kiun ĉiuj ni konas, sub kies influo estas la pliparto de la nuntempaj homoj kaj kiun tiel terure suferas la homaro - tiu patriotismo ne estas deziro de spiritaj bonoj al sia popolo (deziri la spiritajn bonojn nur por sia popolo oni ne povas) kaj ne apartaĵoj de popolaj individuecoj (tio estas eco, sed neniel sento), sed estas tre difinita sento preferi sian popolon aŭ ŝtaton kompare kun ĉiuj aliaj popoloj aŭ ŝtatoj, kaj tial estas la deziro por tiu popolo aŭ ŝtato je plej granda bonstato kaj potenco, kiuj povas esti akirataj kaj ĉiam estas akirataj per malutilo al la bonstato kaj potenco de aliaj popoloj kaj ŝtatoj.

Ŝajnas do evidente, ke patriotismo kiel sento estas sento malbona kaj malutila kiel doktrino estas doktrino malsaĝa, ĉar estas klare, ke se ĉiu popolo kaj ŝtato rigardos sin kiel plej bonan el ĉiuj popoloj kaj regnoj, tiam ĉiu el ili estos en maldelikata kaj malutila eraro. Ŝajnas, ke la malutilo kaj malsaĝo de patriotismo devus esti evidentaj al ĉiuj homoj. Sed estas mirinde, ke la inteligentuloj, scienculoj, ne nur ne vidas tion, sed kun grandega obstino kaj ekscitiĝo, kvankam sen iuj prudentaj fundamentoj, pridisputas ĉiun montron sur la malutilon kaj malsaĝon de patriotismo kaj plu laŭdadas ĝian bonfaremon kaj altecon. Kion tio ĉi signifas ?
Prezentas sin al mi nur unu klarigo pri La tuta historio de la homaro de antikvaj tempoj ĝis la estonto povas esti konsiderata kiel antaŭenirado de homarkonscio kaj de apartaj homoj, kaj de unuspecaj ĝiaj tutaĵoj, de ideoj malsuperaj al ideoj superaj.
La tutan vojon trairitan kiel de aparta homo, tiel de unuspecaj homaj grupoj, oni povas imagi kiel sinsekvan vicon de ŝtupoj de malsupera troviĝanta sur nivelo de animala vivo ĝis la plej supera ŝtupo, ĝis kiu povas leviĝi la homa konscio en la nuna historia momento.

Ĉiu homo, kaj same ankaŭ la apartaj unuspecaj grupoj - popoloj, ŝtatoj - ĉiam iris kaj iras per tiuj kvazaŭaj ŝtupoj de ideoj. La unuaj partoj de homaro iras antaŭe, la aliaj malantaŭrestas malproksime, triaj - la plimulto - moviĝas en la mezo. Sed ĉiuj, sur kiu ajn ŝtupo ili troviĝas, nepre kaj nehaltigeble moviĝas de malsuperaj al la supraj. Kaj ĉiam, en ĉiu donita momento, kiel la aparta homo, tiel ankaŭ la unuspeca homa grupo - antaŭa, meza aŭ malantaŭa - havas tri diversajn rilatojn al la tri ideaj ŝtupoj, inter kiuj ili moviĝas, ĉiam kiel por aparta homo, tiel por-aparta homa grupo, ekzistas pasintaj ideoj, kadukaj kaj fremdiĝintaj, al kiuj la homoj ne plu povas reveni, kiel ekzemple por nia kristana mondo la ideoj de kanibalismo, de tutpopola rabado, de edzinrabado, ktp, pri kiuj estas nur rememoroj. Estas la ideoj de estanteco, kiuj estas inspirataj al homoj per edukado, ekzemplo, per tuta agadmaniero de ĉlrkaŭanta medio, la ideoj, sub kies regado oni vivas en donita-tempo, kiel ekzemple en la nuna tempo : la ideoj de propreco, de ŝtata ordo, komerco, uzo de dombestoj, ktp.. Kaj estas ideoj de estonteco, el kiuj kelkaj estas jam proksimaj al efektiviĝo, kiuj devigas la homojn ŝanĝi sian vivon kaj batali kontraŭ fruaj vivoformoj, kiel ekzemple en nia mondo la ideoj pri liberigo de Iaboristoj, egalrajteco de virinoj, ĉesigo de viandmanĝado kaj aliaj ideoj, jam konsciaj al homoj, sed ankoraŭ ne ekbatalintaj kontraŭ fruaj vivoformoj. Tiaj estas en nuntempo t.n. idealoj, ekzemple ideoj pri forigo de trudo, enkonduko de havaĵkomuneco, de unu religio, de ĝenerala homa frateco. Kaj tial ĉiu homo kaj ĉiu unuopa homa unuiĝo sur kiu ajn ŝtupo ĝi trovlĝas, havante malantaŭ si la kadukajn rememorojn pri pasintaĵo kaj antaŭ si la idealojn de estonteco, ĉiam estas en batalprocezo inter aktualaj ideoj de estanteco kaj la enirintaj en vivon ideoj de estonteco. Tio okazas tiel, ke kiam la ideo, iam utila kaj eĉ nepra dum la pasinteco, fariĝas superflua, tiu ideo post pli-malpli daŭra batalado cedas lokon al nova ideo, iam antaŭe idealo kaj fariĝanta nun ideo de estanteco. Sed okazas ankaŭ, ke la kaduka ideo, jam anstataŭita en homara konscio per supera ideo, estas tia, ke ĝia konservo estas utila por iuj homoj, havantaj la plej grandan influon sur la socion. kaj tiam okazas, ke tiu kaduka ideo, malgraŭ sia akra kontraŭdiro al tuta alirilate ŝanĝiĝinta vivordo, plu influas la homojn kaj plu direktas ilian konduton. Tia rehaltigo de kaduka ideo ĉiam okazis kaj okazas en la religia vivo. La kaŭzo estas, ke la oferpastroj, kies profitplena situacio estas kunligita kun la kaduka religia ideo, uzante sian potencon, intence tenas la homojn en la kaduka ideo.

Tio sama kaj pro tiuj samaj kaŭzoj okazas en ŝtata vivo rilate al la ideo de patriotismo, sur kiu fondiĝas ĉia ŝtateco, la homoj, al kiuj estas profitdona la konservo de tiu ideo jam havanta nek sencon nek utilon, artifike subtenas ĝin. Kaj posedante la plej potencajn rimedojn por influi homojn, ĉiam povas tion fari. En tio prezentiĝas al mi la klarigo pri tiu stranga kontraŭdiro, en kiu troviĝas la ideo de patriotismo kun tuta kontraŭa al ĝi ordo de ideoj, kiuj jam eniris dum nuntempo en la konscion de kristana mondo.
La patriotismo, kiel sento de ekskluziva amo al sia popolo kaj kiel doktrino pri heroa oferemo de sia trankvilo, havaĵo kaj eĉ vivo por defendi la malfortulojn kontraŭ la mortigado kaj malbona traktado de malamikoj, estis la plej alta ideo de tiu tempo, kiam ĉiu popolo konsideris ebla kaj justa por sia bono kaj potenciĝo submeti al la mortigado kaj rabado la homojn de alia popolo ; sed jam antaŭ ĉ. 2000 jaroj la plej eminentaj reprezentantoj de homa saĝo komencis kompreni la pli altan ideon de homarfrateco, kaj ideo, ĉiam pli kaj pli enirante la konscion, en nia tempo ricevis diversspecan efektivigon. Dank'al plifaciligo de komunikaj rimedoj, unueco de industrio, komerco, artoj, sclencoj la homoj de nia tempo estas en tia grado ligitaj inter si, ke la danĝero de konkeroj, mortigaj subpremoj fare de najbaraj Popoloj jam tute malaperis, kaj ĉiuj popoloj (popoloj, sed ne registaroj) vivas en pacaj por ambaŭ flankoj profitdonaj, amike komercaj, industriaj, sciencaj interrilatoj, kiujn interrompi estas por ili nek senco nek neceso. Kaj tial ŝajnas, ke la kaduka patriotisma sento, kiel superflua kaj neakordiĝanta kun la en vivon enirinta konscio pri homarfrateco, devus ĉiam pli kaj pli malaperadi kaj fine tute malaperi. Verdire, tamen efektiviĝas la kontraŭaĵo : tiu malutila, kaduka sento ne nur pluekzistas, sed ĉiam pli kaj pli ekflamiĝas.

La popoloj sen ia prudenta fundamento, kontraŭ sia konscio kaj siaj profitoj, ne nur konsentas kun siaj registaroj en iliaj atakoj kontraŭ aliaj popoloj, en iliaj konkeroj de fremdaj regionoj kaj en perforta reteno de tio, kio jam estas perfortprenita, sed eĉ mem postulas tiujn atakojn, rabadon kaj perfortan retenon, ĝojas pri ili, fieras pri ili. La malgrandaj perfortataj popoloj, submetitaj sub la potencon de grandaj ŝtatoj, - poloj, irlandanoj, ĉeĥoj, finnoj, armenoj, - reagante kontraŭ premanta ilin patriotismo de konkerintoj, ĝis tia grado infektiĝis de la premanta ilin popoloj je tiu kaduka, fariĝinta nenecesa, sensenca kaj malutila sento de patriotismo, ke ilia tuta agado koncentriĝas sur ĝi kaj ke ili mem, suferante de patriotismo de potencaj popoloj, estas pretaj pro tiu patriotismo fari sur aliaj popoloj tion saman, kion la konkerintaj popoloj faris kaj faras kontraŭ ili.

Tio ĉi devenas de tio, ke la regantaj klasoj ( t.e. ne nur registaroj kun ties oficistoj, sed ankaŭ ĉiuj klasoj ĝuantaj privilegiajn situacion : Kapitalistoj, Ĵurnalistoj, la plimulto da artistoj, scienculoj ) povas teni sian ekskluzive profitdonan - kompare kun popolamasoj - situacion nur danke al la nuna ŝtatordo, subtenata per patriotismo. Havante en siaj manoj ĉiujn plej potencajn rimedojn por influi la popolon, ili ĉiam nedeflankiĝante subtenas en si kaj en aliaj patriotajn sentojn des pli, ĉar tiuj sentoj, subtenantaj la ŝtatan potencon, pli ol ĉio alia estas rekompencataj per tiu potenco. Ĉiu oficisto des pli progresas en sia kariero, ju pli li estas patrioto ; same la militisto en sia kariero povas altiĝi nur dum milito, kiu estas elvokata per patriotismo.

La patriotismo kaj ĝiaj konsekvencoj - militoj - donas grandegan enspezon al ĵurnalistoj kaj profiton al pliparto de komercistoj. Ĉiu verkisto, instruisto, profesoro des pli certigas sian situacion, ju pli li predikas patriotismon. Ĉiu imperiestro, reĝo, des pli akiras laŭdon, ju pli ili estas sindonaj al patriotismo.
En la manoj de regantaj klasoj troviĝas militistaro, mono, lernejo, religio, gazetaro. En la lernejoj ili disbruligas en infanoj patriotismon per historioj, priskribante sian popolon kiel la plej bonan kaj ĉiam justan ; en plenaĝuloj oni disbruligas tiun senton per vidaĵoj,,festoj, monumentoj, per patriota, mensogema gazetaro ; oni disbruligas patriotismon ĉefe per tio, ke, farante diversspecajn maljustaĵojn kaj kruelaĵojn kontraŭ aliaj popoloj, oni ekscitas en ili la malamon al sia popolo, kaj poste oni uzas tiun malamon por veki la saman en la propra popolo. La ekbruliĝo de tiu terura sento - patriotismo - ĉe la eŭropaj popoloj rapide progresis kaj en nia tempo atingis la ekstreman gradon ; iri pli malproksimen ne estas eble.

En la memoro de ĉiuj eĉ ne tre maljunaj homoj ekiĝis io, plej evidente elmontranta tiun mirindan malsaĝiĝon, al kiu homoj de la kristana mondo estis alkondukitaj per patriotismo.
La regantaj klasoj disbruligis patriotismon en siaj popolamasoj ĝis tia grado, ke en la dua duono de la XIX-a jarcento estis proponita leĝo, laŭ kiu ĉiuj homoj senescepte devas fariĝi soldatoj ; ĉiuj filoj, edzoj, patroj, devas lerni la mortigadon, esti obeemaj sklavoj de la unua supera rango kaj esti pretaj senrifuze mortigi tiujn, kiujn oni ordonos al ili mortigi : homojn de perfortataj popoloj kaj siajn laboristojn, defendantajn siajn rajtojn, mortigi siajn patrojn kaj fratojn...
Tiu terura leĝo, plej krude ofendanta ĉiujn plibonajn homajn sentojn, sub la influo de patriotismo senmurmure estis akceptita de popoloj, kaj ĉiuj homoj de kontinentaj regnoj senmurmure submetiĝis al enkonduko de ĝenerala militservo, t.e. al sklaveco, kun kiu laŭ grado da malaltigo kaj senliberigo povas esti komparata neniu el antikvaj sklavecoj. Post tio la sklava submetiĝo de popolamasoj, en la nomo de patriotismo, kaj la impertinento, krueleco kaj malsaĝeco de registaroj ne trovis plu limojn. Elvokataj parte per kaprico, parte per vanteco, parte per avido, komenciĝis vetrabadoj kontraŭ fremdaj landoj en Azio, Afriko, Ameriko kaj ĉiam pli kaj pli granda malkonfido kaj kolero de unuj registaroj kontraŭ la aliaj.

La malaperigo de popoloj sur la perforte prenitaj landpartoj estas konsiderata kiel io memkomprenebla. La demando konsistis nur en tio, kiu la unua perforte prenos la fremdan landon kaj malaperigos ĝiajn loĝantojn. Ĉiuj regantoj ne nur plej malkaŝe krimis unu kontraŭ alia kaj kontraŭ elementaj postuloj de justeco, sed faris kaj faras diversspecajn trompojn, friponaĵojn, subaĉetojn, dokumentfalsadon, spionadojn, rabadon, mortigadon, kaj la popoloj ne nur konsentis kaj konsentas pri tio, sed ĝojas, ke ne aliaj ŝtatoj, sed iliaj faras tiujn malbonaĵojn. La reciproka malamo de popoloj kaj ŝtatoj en la lasta tempo atingis tiajn mirindajn ampleksojn, ke malgraŭ tio, ke estas nenia kaŭzo, por ke unuj ŝtatoj ataku aliajn, ĉiuj scias ke ĉiuj ŝtatoj ĉiam staras unu kontraŭ alia kun elŝovitaj ungegoj kaj malfermita buŝego, kaj atendas nur, ke iun trafu ia malbono kaj ke ĝi malfortiĝu, por ke oni povu kun plej malgranda danĝero ataki ĝin kaj disŝiri.

Ĉiuj popoloj de la t.n. kristana mondo per patriotismo estas alkondukitaj ĝis tia bestiĝo, ke volas mortigadon aŭ ĝojas pri ĝi ne nur tiuj homoj, kiuj estas metitaj en necesecon mortigi aŭ esti mortigataj, sed eĉ homoj trankvile loĝantaj en sia de neniu minacataj domoj en Eŭropo, dank'al rapidaj komunikiloj kaj gazetaro, ĉiuj homoj de Eŭropo kaj Ameriko - dum ĉiu milito - estas en la situacio de rigardantoj en roma cirko kaj -tiel same, kiel en la jena ĝojas pri mortigado kaj tiel same sangavide kriegas "police verso ! " Ne nur plenaĝuloj, sed eĉ infanoj, puraj, saĝaj infanoj, konsiderante la naciecon al kiu ili apartenas, ĝojas, kiam ili ekscias ke estas mortigitaj, disŝiritaj per kugloj ne 700 sed 1.000 angloj aŭ buroj. Kaj la gepatroj, mi konas tiajn, flamigas la infanojn por tiu bestiĝo. Sed tio estas ankoraŭ nesufiĉa.

Ĉiu pli grandigo de armeo en unu ŝtato - kaj ĉiu ŝtato troviĝante en danĝero, pro patriotismo penas pligrandigi ĝin - devigas la najbarojn ankaŭ pro patriotismo pligrandigi sian armeon, kio elvokas novan pligrandigon en la unua . Tio sama okazas pri fortikaĵoj ; ŝiparo : unu ŝtato konstruis 10 batalŝipojn, la najbara konstruis 11 ; Tiam la unua konstruas 12 kaj tiel plu laŭ senfina progresado.
- Mi pinĉos cin. - Kaj mi batos cin per pugno. - Mi cin per vipo. - Kaj mi cin per bastono. - Kaj mi pafos... tiel malpacadas kaj batas unu la alian nur la malbonaj infanoj, drinkemuloj aŭ bestoj, kaj dume tio okazas ankaŭ en la mezo de plej altaj reprezentantoj de plej kulturaj ŝtatoj, tiuj samaj ŝtatoj, kiuj gvidas la edukadon kaj moralon de siaj regatoj.

La situacio malboniĝas ĉiam pli kaj pli, kaj estas nenia eblo halltigi tiun malboniĝon kondukantan al tuta pereo. La sola sin prezentanta al kredemuloj elveno el tiu situacio estas fermita per la lastaj okazaĵoj : mi parolas pri la Haga konferenco kaj la tuj poste sekvinta milito inter Anglio kaj Transvalo.

Se la malmulte aŭ supraĵe pensantaj homoj povis konsoliĝi per la penso, ke la internaciaj juĝejoj povas forigi la mizeregon de milito kaj de ĉiam kreskantaj armadoj, la Haga konferenco kun la ĝin sekvinta milito plej evidente montris la neeblon solvi la problemon sur tiu vojo. Post la Haga konferenco fariĝis evidente, ke dum ekzistas registaroj kun armeoj, ĉesigo de militoj kaj armiĝoj estas neebla. Por ke estu ebla la konsentiĝo, estas necese, ke la kontraktantoj konfidu unu al alia, estas necese, ke ili demetu la armilojn, kiel tion faras la intersenditoj, kiam ili kunvenas por konsiliĝoj. Kaj dum la registaroj, ne konfidante unu al alia, ne nur ne forigas, ne malgrandigas, sed ĉiam pligrandigas armeojn, konsiderante la pligrandigon ĉe la najbaroj, atente per spionoj observas ĉiun translokigon de armeoj, sciante, ke ĉiu regno atakos la alian, kiam ĝi ekhavos por tio eblon - estas ĉiu interkonsento neebla, kaj ĉiu konferenco estas aŭ malsaĝaĵo, aŭ ludo, aŭ trompo, aŭ arogantaĵo, aŭ ĉio ĉi kune. Certe al la rusa registaro estis plej konvene esti "la terura bubo " de tiu konferenco. La rusa registaro estas tiel dorlotata per tio, ke hejme neniu kontraŭstaras ĉiujn evidente mensogajn manifestojn, kaj ke senhezite ruiniginte sian popolon per armadoj, sufokinte Polion, elrabinte Turkestanon, Ĉinion kaj kun aparta kolero sufokante Finnlandon, kun plena certeco, ke ĉiuj konfidos al ĝi, ĝi proponis al registaroj malarmadon. Sed kiel ajn stranga, neatendita kaj malkonvena estis tiu propono, precipe en tiu Sama tempo, kiam estis donita ordono pri la pligrandigo de armeoj, la vortoj aŭdeble eldiritaj por ĉiu estis tiaj, ke la registaroj de aliaj ŝtatoj antaŭ siaj regatoj ne povis rifuzi la partoprenon en komikaj, evidente mensogaj konsiliĝoj. Kaj la delegitoj kunvenis, antaŭe sciante ke el tio povas fariĝi nenio, kaj dum kelkaj monatoj ili ricevis bonan salajron, ridetis en sian manikon, ĉiuj konscie hipokritis, kvazaŭ ili zorgis pri starigo de paco inter la popoloj.

La Haga Konferenco, finiĝinte per terura sangoverŝo - transvala milito, kiun neniu Penis kaj Penas haltigi, tamen estis utila, kvankam tute ne per tio, kion oni atendis de ĝi ; ĝi estis utila per tio, ke ĝi evidente pruvis, ke la malbonon, kiun suferas la popoloj, ne povas ripari registaroj ; eĉ se ili sincere volus tion, ili povus forigi nek armadojn~ nek militojn. Por ekzisti la registaroj devas defendi sian popolon kontraŭ la atakoj de aliaj popoloj ; sed neniu popolo volas ataki kaj neniu atakas la alian, kaj tial la registaroj ne nur ne volas pacon, sed diligente ekscitas La malamon kontraŭ si ĉe aliaj popoloj, kaj en sia popolo patriotismon, la registaroj konvinkas sian popolon, ke ĝi estas en danĝero kaj ke estas necese sin defendi.
Kaj havante la potencon en siaj manoj, la registaroj povas inciti aliajn popolojn kaj elvoki patriotismon en sia popolo, kaj diligente faras tion kaj tion ĉi, kaj ne povas ne fari tion, ĉar sur tio kuŝas ilia ekzisto. Se la registaroj estis necesaj antaŭe por defendi siajn popolojn kontraŭ fremdaj atakoj, nun male registaroj artifike rompas la pacon ekzistantan inter popoloj, kaj elvokas inter ili la malamon.
Se estis necese plugi por semi, tiel la plugado estis prudenta afero ; sed evidente estas malsaĝe kaj malutile plugi, kiam la semitaĵo jam kreskas. Kaj la registaroj devigas siajn popolojn fari tion, detruadi tiun unuiĝon, kiu ekzistas kaj per nenio estus malhelpata, se ne ekzistus registaroj. Kaj fakte kio estas en nia tempo registaroj, sen kiuj ŝajnas al homoj neeble ekzisti? Se estis tempo, kiam la registaroj estis necesa kaj malplia malbono ol tiu, kiu devenis de sendefendeco kontraŭ la organizitaj najbaroj, nun la registaroj fariĝis nenecesa kaj pli granda malbono ol ĉio tio, per kio ili timigas siajn popolojn.

La registaroj ne nur militistaj, sed la estraroj ĝenerale povas esti, mi ne diras "utila ", sed ne malutilaj nur en tiu kazo, se ili konnsistas el nepekemaj sanktaj homoj, kiel tio ankaŭ estas supozata ĉe la ĉinoj. Sed la registaroj do laŭ sia agado, fakte nur perforta, ĉiam konsistas el elementoj la plej kontraŭaj al sankteco, el plej impertinentaj, malnoblaj kaj senmoraligitaj homoj. Tial ĉiu registaro, des pli la registaro, al kiu estas lasata la milita potenco, estas la plej danĝera institucio en la mondo. La registaro en plej vasta senco, t.e. ankaŭ kapitalistoj kaj gazetaro, estas nenio alia ol tia organizo, ĉe kiu la plimulto da homoj dependas de malplia parto ordonanta ilin. Tiu malplia parto submetiĝas sub la potenco de ankoraŭ pli malgranda, tiu al ankoraŭ pli malgranda ktp, gis fine kelkaj aŭ ununura homo per milita perforto ricevas potencon super ĉiuj ceteraj. Tiel tiu konstruo similas konuson, kies ĉiuj partoj estas en plena dependeco de tiuj personoj aŭ de tiu persono, kiu troviĝas sur ĝia pinto.
La pinton de tiu konuso kaptas tiuj homoj aŭ, tiu homo, kiu estas pli ruza, impertinenta kaj senkonscienca ol aliaj, aŭ la okaza heredanto de tiuj, kiuj estis pli impertinentaj kaj senkonsciencaj.
Hodiaŭ Boris Godunov, morgaŭ Grigorij Otrepjev, hodiaŭ malĉasta Ekaterina kun helpo de siaj amantoj sufokinta sian edzon, morgaŭ Pugaĉev, postmorgaŭ malsaĝa Pavel, Nikolaj, Aleksandro III-a. Hodiaŭ Napoleono, morgaŭ Burbono, aŭ Orleano, Boulanger aŭ la kompanio de panamistoj ; hodiaŭ Gladstone, morgaŭ Salisbury, Chamberlain, Rhodes.