5. - Lingvaj demandoj 1.

LETERO KVINA

Mi ja legis la diversajn presaĵojn de la "Internaciisto " anoj, rilate al la lingva demando. Kaj sen ia ŝanceliĝo mi povas diri mian opinion. El la legado de tiu peza, plejparte nedigestebla intelektaĵo mi akiris la konvinkon, ke ties aŭtoroj havis ĉefe kiel zorgon ne herezi, ne deflankiĝi de Ia " ĝusta" partia linio. Tial ilI ŝvite penadis por pravigi la ekziston de la mondlingva movado per ŝablonaj frazoj, uzataj en partiaj programoj. Per filistraj k pli malpli nebulaj argumentoj tiuj " esperantistoj " provas malgrandigi, malgravigi la rolon k signifon de artefarita lingvo. Kaj estas tre karakteriza la fakto, ke Ilia vidpunkto akordiĝas kun tio de la plej reakciaj elementoj el la neŭtrala, burĝa movado. Por ke mia respondo estas tute klara, mi citos kelkajn el la plej tipaj frazoj de korifeo en la " Internaciisto" tendaro : Niaj teoriuloj de la Iingvo internacia traktas esperanton.

(1) France : Rabelais. -- (Kompil.)
(2) La tri sinsekvaj leteroj aperis en Sennaciulo dum la jaro 1931 k apartenas al iu serio da dekdu. Tial ke ili estas nun ankoraŭ tre " aktualaj ", ni opiniis utile ilin almeti. -- (Kompil.)

39

kiel internacian ilon por kunligo k interkompreno, kondiĉe utiligatan de difinitaj homgrupoj k en siaj nunaj formoj efikantan en la nuna tempospaco. Ni eĉ ne pretendas, ke la estonta helpa lingvo internacia, kiu jam estos akceptita de ĉiuj popoloj kiel fundamenta helpa ilo por internaciaj rilatoj, sed kiu ekzistos ankoraŭ samtempe k paralele kun lingvoj naciaj, ke tiu estonta lingvo internacia estos tute simila al la moderna esperanto. " Ni konsideras, ke esperanto estas nur la ŝtupo al tiu estonta tutmonda helpa lingvo internacia, ke esperanto povas iagrade akceli formiĝon de tiu estonta lingvo internacia - sed ne pli." ...Ni konsideras, ke estonta helpa lingvo internacia havos senduban influon sur la formojn de estonta lingvo komuna en tiu momento, kiam la liberigita homaro venos al la finformado mem de la tutmonda socialisma socio..
Mi defias iun ajn doni alian kontentigan klarigon pri la ĉi supre elmontrita tre nebula vidpunkto de " esperantisto " ol tiun, ke li nepre volas lakee pravigi la indiferenton de Stalin pri la esperanta afero. Ĉe homo, kiu streĉas ĉiujn fortojn por ne deflankiĝi eĉ centimetron de la "ĝusta" linio, estas ja tre malagrabla la konstato, ke patentitaj marksistoj k plej aŭtoritataj gvidantoj ne estis, nek estas esperantistoj; ke aliparte Zamenhof ne estis socialisto k eĉ ne profesia lingvisto... Se mi ne timus tro longigi ĉi tiun leteron, mi citus aliajn dirojn de "Internaciisto " anoj, kiuj argumentas, kvazaŭ esperanto ne estis kreita de homo, sed de la "produktofortoj" . Tiuj pseŭdoateistoj fakte dligas la Produktofortojn. kiel aliaj diigas la Naturon - anstataŭ simple k pli konsekvence danki al Dio, pro tio, ke li kreis esperanton pere de Zamenhof, kiel tion asertis la prezidanto de la lnternacia Centra Komitato de la Esperanto-Movado, s-ro Merĉnt ( Merchant ), en unu el siaj kongresparoladoj.

40

Pri tio mi petas, ke vi relegu en la n-o 200 de " S-ulo " la artikolon kun titolo Ĉu Zamenhof ekzistis? kiun mi publikigis tiutempe por moki tiujn ridinde elementajn " marksistojn " kiuj ignoras la homon en siaj konsideroj pri la historia procezo.
Sendube la produktofortoj ludas grandan rolon en la vivo k aliiĝoj de la socio. Oni tamen ne devas forgesi, ke ĉe la komenco, ĉe la deirpunkto troviĝas la homo - kun sia invent - k organizkapablo. La ilojn, la maŝinojn kreas la homoj; esperanton kreis Zamenof. Kaj kiuj ne atentas k ne volas utiligi tiun mirindan lingvan ilon, tiuj estas reakciuloj; ili similas al tiuj kamparanoj, kiuj malemas uzi traktoron k preferas fruepokan plugilon.
Mi aprobas la kolosan, la grandiozan entreprenon, kiu sub la nomo de "Kvinjara Plano " celas industriigi Sovetion; mi admiras la feran energion de Stalin, sed, rilate lian ignoron al nia mondlingva movado, mi maltime diras, ke ĝi estas reakcia, ke ĝi ne konformas al la lnteresoj de la mondrevolucio. La sinteno de Stalin k de aliaj revoluciaj gvidantoj tiurilate ja tre similas tiun de la neprogresemuloj, kiuj malemas al ĉio nova. Ne estus pli malfacile trudi la lernadon de esperanto en ĉiuj Sovetiaj lernejoj ĉiuj ŝtat k partioficistoj ol devigi kamparanojn eniri kolĥozojn k tie funkciigi traktorojn. Kaj tial ke la anoj de la kompartioj estas ĝenerale tre disciplinemaj ne estus malfacile trudi al ili en ĉiuj landoj la lernadon k uzadon de nia lingvo... Kiuj sincere deziras la kunfandiĝon de nacioj, la formorton de la naciaj kulturoj k ne estas fervoraj adeptoj de artefarita lingvo, facile lernebla k tutmonde uzebla, tiuj ne agas konsekvence, sed perfide al la interesoj de la proletaro. Kompreneble tia "perfido" de Stalin k ceteraj gvidantoj de Komintern estas nekonscia. Ili ankoraŭ ne konvinkiĝis pri la vivkapablo de artefarita lingvo; ili mem ne lernis k aplikis esperanton. Sed la samon oni ne povas diri pri la "teoriuloj, el la CK de SEU. Sekve ilia sinteno en tiu afero estas klarigebla nur per karierista deziro ĉiam havi ortodoksan pozicion. Nu! bone, heroecon ni postulas de neniu, sed aImenaŭ ni ne lasu nin trompi per ŝajne sciencaj argumentoj. Korteganaj scienculoj ordinare ne multe antaŭenpuŝas la progreson". Kiel do ni elmetu la demandon? Ho! tute simple, k pri ĝi oni ne bezonas longe teoriumi. Ni precipe atentu la faktojn. Unue estas neforgesinde, ke plej aŭtoritataj lingvistoj multe teoriumadis por pruvi, ke artefarita lingvo estas utopiaĵo. Kaj se nun multaj el ili konfesas ĝian ekziston, ili tamen profetas ĝian disfalon aŭ limigas ĝian rolon al elementa babilado ĉe hotelo ks.
Tamen esperanto nerefuteble pruvis per faktoj sian kapablon por solvi tute kontentige la mondlingvan Problemon: ĝi estas uzata por sciencaj k teknikaj verkoj, por poezio k por verkado de fantaziaj romanoj; por diskutado k eĉ pasia disputado en kongresoj; ĝi jam estas la hejma lingvo de relative multaj personoj; estas do sunklare, ke ĝi estas tute taŭga k viva lingvo. Kaj uzas ĝin ankaŭ manlaboristoj kun tute elementa Instruiteco.
Dume la internaciistoj ignoras nian movadon. Ili daŭre elspezas grandajn nnonsumojn por pagi tradukistojn k interpretistojn, por eldoni en kvin, ses aŭ pli da lingvoj la samajn dokumentojn, la samajn gravajn verkojn. Unuvorte ili malŝparas la malfacile akiritajn monerojn de laboristoj. Ĉu do ni ne rajtas ĉe tia konstato paroli pri perfido al la interesoj de I'proletaro? Jes, ni rajtas !......Kaj nur la forta sento, ke ni, esperantistoj; montras la bonan ekzemplon, signas la vojon, povas krei en nia movado la necesan entuziasmon k sindonemon por daŭrigi nian malfacilan laboron. Se ni, malfeliĉe, konvinkiĝus, ke nia agado nur utilas al tio, ke influas " sur la formojn de estonta lingvo komuna ", ni perdus la kuraĝon Iabori por tia sensignifa afero. Tial la "esperantistoj", kiuj provas malgravigi la rolon de artefarita lingvo, tre malbone servas nian movadon, k iliaj filistraj argumentoj devas esti ĝuste taksataj: ili ja estas absolute senvaloraj... En sekva letero mi respondos al la demando pri eblo aŭ neeblo de kunfandiĝo de lingvoj.