Albums

Articles

Docs

Groups

Contacts


Lantiano2's articles




7. Lingvaj Demandoj 3. - 7. - Limgvaj demandoj 3 LETERO SEPA Kiel vi sendube jam scias per iu komuniko de la Direkc… - September 24, 2010


6. Lingvaj Demandoj 2. -September 24, 2010




4. Kantismo - Diismo - Kantismo Diismo 34 LETERO KVARA Al K-do - Pl..., ......., Germanio Parizo, 1931. Se pos… -September 19, 2010


See all articles...

Authorizations, license

Visible by: Everyone (public).
All rights reserved
300 visits
Flag as inappropriate

6. Lingvaj Demandoj 2.

6. - Lingvaj demandoj 2.

40

LETERO SESA

En la antaŭa letero mi diris mian opinion pri la tre strangaj " esperantistoj ", kiuj provas per filistre senvaloraj argumentoj malgravigi la rolon k signifon de artefarita lingvo. Tiuj homoj tamen konfesas, konsente kun Lenin k Stalin, ke la homaro nepre evoluas al tutmonda unuiĝo, kio havos kiel rezulton la kunfandiĝon de ĉiuj lingvoj en unu komunan. Sed prefere mi citu laŭvorte la dirojn de Stalin mem pri tiu demando. En sia parolado ĉe la Deksesa Kongreso de Tutsovetia Komunista Partio li unue argumentis por pravigi sian naciecan politikon, kiu konsistas el tio, ke ĉiu nacio devas evoluigi propran kulturon. Poste li konkludis jene : " Rilate la malproksiman perspektivon pri naciaj kulturoj k naciaj lingvoj, mi ĉiam akceptis k daŭre akceptas tiun Leninan koncepton, ke en la periodo de la mondskala venko de la socialismo, kiam ĝi plifirmiĝos k eniros la moraron, naciaj lingvoj neeviteble devos kunfandidxi en unu komunan lingvon, kiu, kompreneble, estos nek la rusa, nek la germana, sed io nova."
Oni unue rimarku k bone memoru, ke Stalin ne faras eĉ plej etan aludon pri artefarita lingvo. Kiel do li prezentas al si tiun lingvan kunfandlĝon? Per kia mistera procedo ĝi okazos? ĉu la diigitaj "produktofortoj " kreos tiun unikan komunan lingvon? Oni ne scias. Kaj Bedaŭrinde neniu kongresano demandis al Stalin pri tio. Eble li opinias, ke la priparolita kunfandiĝo okazos nepre k tute nature. Se tiel estas, ni devas kontraŭdiri. Tiu vidpunkto ja estas absolute erara. Ekzistas neniu tendenco al kunfandiĝo ĉe la grandaj civilizaj lingvoj. Paroli pri la estonta kunfandiĝo de la angla, franca, germana rusa k. a. tradiciriĉaj lingvoj kun ampleksega litetaturo k tute propra spirito estas ega sensencaĵo. Sendube tiuj lingvoj evoluas, aliiĝas pli malpli rimarkeble dum la paso de la jarcentoj; sed tiu evoluo okazas ne en sama direkto, ne tendencas al iu unueca tipo. Ĉiu evoluas laŭ siaj propraj internaj leĝoj, laŭ sia propra spirito. Tion instruas la lingvoscienco.

40

Estas ja vere, ke tiuj lingvoj alprenas samajn novajn vortojn teknikajn k sciencajn. (Tamen ne ĉiuj k ne ĉiam. ekzemple la germana lingvo estis alpreninta la vorton telefono k poste ĝin forlasis k anstataŭis per Fernsprecher.) Sed tiu vortmaterialo adaptiĝas al la gramatika k sintaksa kadro de la respektiva lingvo. Oni do ne rajtas en tia okazo paroli pri kunfandiĝemo. Kompreneble miaj ĉi-supraj rimarkoj rilatas nur al la grandaj civilizaj lingvoj k ne al dialektoj aŭ al primitivaj lingvoj sen tradicio k literaturo. Se oni malatentas la ekzistantan faktoron : racia artefarita llngvo facile lernebla en la tuta mondo k ignoras la esperantan movadon; se oni konstatas la neeblon de natura kunfandiĝo, restas nur unu hipotezo pri efektiviĝo de unulingveco en la mondo, nome, ke unu el la ekzistantaj lingvoj imperiaIisme sin trudu k forpuŝu ĉiujn aliajn. Unue mi rimarkigu ke tiel ne okazus kunfandiĝo, sed forpuŝo. Nu, ne gravas la maniero, vi eble pensos. Konsentite! k ni do ekzamenu, kiel povus okazi la forpuŝo. Mi volonte konsentos, ke, se unu el la ekzistantaj lingvoj nekontraŭdireble reprezentus civilizon kun la plej alta grado da scienco k kulturo, ĝi sendube havusŝancon fariĝi Ia komuna lingvo de ĉiuj popoloj. Ekzistas en la Historio kelkaj ekzemploj pri tia okazo. Mi citu nur unu, kiu estas tipa. Post la disfalo de la aĥemenida imperio, Ateno fariĝis la politika, artista k literatura centro en la tuta greka duoninsulo. La artistoj, filozofoj k poetoj de Atiko superis ĉiujn aliajn; tial ĝia dialekto fariĝis lingvo, kiu reprezentis la plej altan gradon da civilizo k sekve ĝi fariĝis komuna alĉuj grekoj de la 4-a jarcento antaŭ Kristo ĝis la 9-a post Kristo (1). Sed tute alia estas nuntempe la situacio, rilate al Ia angla,

(1) Alia ekzemplo nuntempa: la serba lingvo, kies radicentro estas en Belgrado asimilas en la Iimoj de jugoslava reĝlando Ia diversajn dialektojn k fariĝas la komuna lingvo de la tieaj popoloj.

44

franca, germana, rusa k. a. civilizaj lingvoj. Ĉiuj ja reprezentas se ne la saman, almenaŭ samvaloran kulturon. Nur blindaj Ŝovinistoj povas kredi, ke ilia kulturo superas ĉiujn aliajn. Sekve ne ekzistas la necesaj kondiĉoj, kiuj povus ebligi la ripeton, laŭ pli granda skalo, de la procezo, kiu faris el la Atika idiomo la komunan lingvon en la antikva Grekio. Aliparte ni ne forgesu, ke la nacieca politiko de Stalin havos vole nevole kiel rezulton krei k plifirmigi subjektivajn fortojn, kiuj nepre kontraŭas naturan procezon de kunfandiĝo. Kompreneble lia pozicio rilate al la grandrusa naciismo, estas defendebla k iel prava. Rusigi la sesonon de la mondo ja ne signifus ĝin sennaciigi. Ekzistas tamen ĉe mi neniu dubo, ke tiu rusigo nepre okazos, tial ke la rusa lingvo reprezentas pli altan gradon da kulturo ol ekzemple la ĉuvaŝa, la turkmena k, a. samnivelaj lingvoj. Almenaŭ ni konstatu, ke la diroj de Lenin k Stalin pri kunfandiĝo de nacioj k lingvoj estas ĉe ili nur malpreciza esprimo, diktata de malklara intuicio pri la estonto. Multe pli frue burĝaj revuloj jam eldiris tiajn pli malpli nebulajn pensojn pri unuecigo de la homaro en unu tuton (1). Kaj dume nenio praktika estis konscie entreprenata por ebligi tian unueciĝon. Mi diras "konscie entreprenata ", tial ke evidente ĉiu maŝino plifaciliganta la rilatojn inter la homoj estas unua paŝo al tiu direkto. Hodiaŭ fariĝas okulfrapa porĉiu klarvida homo, ke la interesoj de ĉiuj popoloj pli k pli interplektiĝas, pli k pli fariĝas dependaj unuj de la aliaj. La Ekonomio postulas tutmondan mastrumadon k estas vanaj ĉiaj provoj de la plej grandaj nacioj por eviti la krizojn per naciecaj rimedoj. Kio plej forte baras al la racia solvo de la problemo, tio estas la subjektivaj fortoj, enkorpiĝintaj en la tradicioj k naciaj kulturoj. Kiuj volas konscie k celkonforme agadi por detrui

(I) Kp. la artikolon: "Ĉu ili estis sennaciistoj " en la n-o 233 de "S-ulo" aŭ pĝ - 126-130 de "Vortoj "

45



tiujn fortojn, tiuj nepre devas agnoski la grandan signifon de esperanto k de nia movado. Kiuj atendas la kunfandiĝon de la nacioj k lingvoj per ia miraklo, per la mistera agado de la "produktofortoj" tiuj estas parte konservativuloj, eĉ se Ili estas aliparte revoluciuloj. Kaj la " esperantistoj", kiuj ne komprenas la grandan rolon, kiun povas ludi nia lingvo en la unuecigo de la homaro, tiuj en plej bona okazo estas nur stultaj aŭ nesciaj; en mala okazo ili konscie perfidas nian komunan aferon...
Mi petas pardonon pro tio, ke mia letero fariĝis pli longa ol mi projektis; sed estas tamen evidente, ke la temo ne estas tute elĉerpita. Bonvolu, do, karaj K-doj, pripensi mem la demandon k vi certe ektrovos plurajn bonajn argumentojn, kiuj apogas mian vidpunkton...


translate into English
+ add a commentComments





RSS feed
Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

ipernity © 2007-2013
Help & Contact | The ipernity Team blog | About ipernity | Thanks!
Guide of good conduct | Privacy Policy | Terms of service
ipernity mobile | ipernity for iPhone & iPad (soon)
Facebook
Google +
Twitter
Find us on:

Language
English