Albums

Articles

Docs

Groups

Contacts


Lantiano2's articles




9. Lingvaj Demandoj 5. - Friday, April 27, 2001 9. - Lingvaj demandoj 5. 56 LETERO NAUXA profesoro Varingjen… -September 25, 2010


8. Lingvaj Demandoj 4. -September 25, 2010




7. Lingvaj Demandoj 3. - 7. - Limgvaj demandoj 3 LETERO SEPA Kiel vi sendube jam scias per iu komuniko de la Direkc… - September 24, 2010


See all articles...

Authorizations, license

Visible by: Everyone (public).
All rights reserved
196 visits
Flag as inappropriate

8. Lingvaj Demandoj 4.

8. - Lingvaj demandoj 4

51

LETERO OKA
Osaka, 20-9-l937.
AI Parizaj Gek-doj
Kiam mi relegas miajn skribaĵojn, nemalofte okazas, ke la stilo ne tute kontentigas min. Bualo (1) ja estis prava, kiu rekomendis dudekfoje reprilabori verkaĵon.-Kaj Flober (2) ne estas mokinda, kiu, liadire,ŝvitis dum 12 horoj por verki nur du-tri paĝojn. Kiam oni verkas, tiam kompreneble gravas la senco, la ideoj esprimotaj. La formon oni devas prilaboradi poste. Sed la konstato, ke ideoj, kiuj ŝajnas al la verkinto, ankaŭ al aliaj homoj, klare esprimitaj k kiuj tamen ne estas tute ĝuste kromprenataj de ĉiuj legantoj, starigas gravan demandon. Mi aludas al mia artikolo : Vivu la Neŭtralismo! (3). Ĵus mi relegis ĝin k sincere dirote, mi estas mirigita, ke kelkaj legantoj povis kompreni la malon de tio, kion mi ironie esprimis. Kaj malgraŭ via aldono de la difino pri ironio sur alia paĝo!.....
Bonvolu konigi al mi ĉujn rimarkojn, kiujn vi aŭdis aŭ ricevis pri tiu artikolo. Eble eĉ estus trafe fari kvazaŭ enketon, petante la legantojn, ke ili eldiru sian opinion. Sed la bedaŭrindaĵo kuŝas en tio, ke jam vi diris, ke la senco de Ia artikolo estas ironia. Kio estus interesa k valora, tio estus ekkoni la freŝan impreson de legantoj tuj post la legado.

(I) Boileau, franca verkisto el la l7-a jarcento. Jen la versoj de Bualo : Sur la stabIon dudekfoje remetu la verkaĵon
Poluru ĝin senĉese kaj ree

52

ĝin poluru. - (Kompil.).
(2) Flaŭbert, franca verkisto el la 19a jarcento. - (Kompil.)
(3) Ĝi aperis en la maja numero (l937) de Sennaciulo kun la subskribo: Arigato Gozaimagil. - (Kompil.)

Por kvazaŭ fari duan eksperimenton, mi sendas al vi alian artikolon, verkitan ankaŭ laŭ la sama ironia maniero (4),.
Ĉar prezentiĝas la okazo priparoli lingvajn aferojn, mi profitu ĝin por eldiri ke mi tute ne ŝatas la rezonadon de Karlo Minor en la "La Lernanto ". Mi eĉ malkaŝe diros, ke liaj "Lingvaj Notoj" ne taŭgas por tia organo, kies nura celo estas instruadi nian lingvon al lernantoj k ne pridiskuti ĝin. Lingva pridiskutado estas allasebla nur en Sennacieca Revuo aŭ en Sennaciulo.
Aliparte, mi havas la impreson, ke Minor estas... idisto! Jes, en tiu senco, ke li tro alte taksas logikon en lingva fako. Lingvo ne estas matematikaĵo, abstraktaĵo. La grava eraro de Kultura (5) k a. idistoj konsistis ĉefe el tio, ke ili volis apliki en la lingva fako absolutajn principojn, kiuj taŭgas nur rilate matematikon. En lingvo efikas duĉefaj "leĝoj" (fortoj, kaŭzoj): Leĝo de analogio k leĝo de minimuma peno. Kvankam plurrilate esperanto estas logika lingvo, tamen tiuj leĝoj kelkokaze povas esti pli fortaj ol la Iogiko. Tial ke en esperantoĉiam troviĝis formoj kiel Alĝerio, Aŭstralio, Aŭstralazio, Bizantio. Bolivio, Bosnio, Kaledonio, Lombardio, Ontario, Rodezio. Sicilio, Sirio, Tasmanio, Tunizio, ktp,., estis tute nature, ke la leĝo de analogio instigu al la apliko de io ĉe ĉiuj landnomoj. Kaj la sama leĝo ankaŭefikis en tiu rilato, ke estas ridinde diri, ekzermple : supujo k Svisujo, pomujo k Polujo ktp. ktp...
Via piedpaĝa rimarkigo, ke ne SAT, sed UEA, kiam ĝi estis gvidata de Hodler, enkondukis la uzon de io ĉe landnomoj estas ĝusta, sed iel kastra. Ĉiu devas scii : 1) ke

(4) Tiu artikolo havas kiel titolon:
" ... Tial mi konvertiĝis al la budaismo". Ĝi aperis en la novembra n-ro (I937) de Sennacieca Revuo, kun la subskribo: Atigato Gozaimasu, k ankaŭ en Nia Gazeto, k tie estas subskribita: E. L. Desha. (Kompil.) (5) France : Couturat. (Kompil.)

53

nun Ia plimulto da esperantistoj forlasis la formon ujo. 2) k nur por ne konflikti kun la Akademio Teo Jung ĉesigis la uzon de io en " Heroldo", k deklaris, ke li tamen preferas ĝin al ujo. 3) ke en " Plena Gramatiko" de K. Kaloĉai k Varingjen estas jeno dirita : " Sed, krom multaj neŭtraluloj, ĉuj laboristaj rondoj uzas la io-formojn malgraŭ la oficiala malaprobo. Tiel la esperantistoj dividiĝas nun en io-anojn k ujo anojn. Laŭ la nuna stato de la afero, la unueco ŝajnas pli facile atingebla per la cedo de la Lingva Komitato ol per plua rezisto kontraŭIa sufikso." (Substreko mia - pĝ. 88.) Aliparte vi scias, ke la sennaciistoj ne povas konsenti al Ia eternigo de la ujoj por nacianoj t. e. la landlimoj. Kaj tio memorigas min pri la interparolo, kiun mi havis siatempe kun Sro Kar (1). Li ja konfesis, ke ne eblas pravigi la uzon de uj ĉe landnomoj, starante ĉe sennaciisma vidpunkto. Pri la idismo de K. Minor mi sendos al vi baldaŭ artikolon (2). Ĉar mi citis el la PIena Gramatiko de Esperanto, mi volas aldoni, ke mi admiras la lingvan kompetenton de la du aŭtoroj, sed opinias, ke ili tamen faris malbonan servon al nia afero. Mi konfesas, ke neniam mi havis sufiĉe da kuraĝo por tralegi la 370 paĝan volumon; sed mi legis sufiĉe por konvinkiĝi, ke kontraŭulo de esperanto aŭ de artefarita Iingvo, povasĉerpi en tiu verko tre trafajn, - mi ne diras bonajn, - argumentojn. Kaj mi mem eble neniam estus lerninta esperanton, se mi ekscius pri la ekzisto de tia ampleksa gramatiko.,.

(1) France: Cart; li estis dum pluraj jaroj la prezidanto de la Akademio. Pri la menciita interparolo, la legantoj eksciu, ke en "Vortoj de K-do Lanti". paĝ. I18-9 troviĝas pri ĝi raporto.(Kompil.)
(2) La menciita artikolo aperis en la oktobra n-ro (1937) de SennaciuIo kun la subskribo E. L. Itanŝa. Tial ke la demando havas specialan intereson, ni opiniis utile represigi ĝin. Vd. apudan paĝon. (Kompil.)

54

Tial ke s-ro K. Minor tradukis la verkon Natan la Saĝulo, tio ne pruvas nepre, ke li mem fariĝis pro tio tute saĝa. Almenaŭ lia rezonado prilingva en la julia n-o de la Lernanto (Kompatindaj Iernantoj) emigas pensi, ke lia saĝo estas kelkrilate mankohava. Oni ne uzu a-vortojn substantive...., ordonas nia honorinda L. K. ano. Ĉu vere? Tia ordono estas tro aplomba kaj eĉ ofenda al la aŭtoro de nia lingvo. Zamenhof ja multfoje uzis a-Vortojn substantive. Pri tio mi estas tute certa, kvankam nun mi ne havas ĉemane verkaron de nia Majstro, por kontroli k cite ĉerpi ekzemplojn (1). Kaj insistas Minor klarige: << Oni ne diru ekzemple "la riĉaj estas enviindaj". Se tiel oni volas instrui al la lernantoj, necesas ankaŭ aldoni: " Ne legu Zamenhofajn verkojn; ne imitu la stilon de la aŭtoro de esperanto..." Kvankam tia Minora instruo sur la paĝoj de SAT-gazeto estas vere incita. tamen ni sobre ekzamenu la aferon. Kial s-ro Minor havas tian komprenon pri nia lingvo? Senhezite mi respondas: tial ke li estas ido-ema. Kio karakterizas idiston, tio estas lia logikemo. - Lia deziro importi sur la lingvan kampon disciplinon, kiu taŭgas nur en matematika fako. Evidente, pli logikas diri: "la riĉuloj estas enviindaj ", ol " la riĉaj estas enviindaj ". Tamen ambaŭ formoj estas tute klaraj, tial ke eĉ la plej etcerba leganto kapablas scii, ke en la dua formo Ia vorto homoj estas subkomprenata. Jes ja, s-ro Minor rezonas kiel la idistoj; Ii volas, ke nian lingvon regu la absoluta logikeco, Ia matematikeca spirito de Kutura, kiu taŭgas nur rilate abstraktaĵojn, sed ne estas, allasebla en la lingva fako, tial ke en ĝi la sento voIe nevole ludas rolon. Lingvo ne estas komparebla kun matematikaj signoj. En la funkciado de lingvo la emocio, la pasio efikas ne malpli forte ol la racio. Kiam oni ekkomprenis Ia konscian aŭ nekonscian id-emon de K. Minor, tiam oni facile klarigas al si, kial li ekbatalas kontraŭ la formoj aliel, aliam ks. Logike ja devus esti "Aliel target=_new" ks. Sed li ŝajne ne scias, ke en tia kazo la leĝo de minimuma povo efikas. Se sufiĉas uzi la plej simplan formon por esti komprenata, nenia logikeca, teorieca konsidero povas en la praktiko kontraŭpezi sukcese la simpligemon. Rilate al la alpreno de tiuj ŝajn-neologismoj efikis alia lingva leĝo, nome, tiu de analogio. Kiu funde lernis k asimilis la tabelon de korelativaj vortoj, -miaopinie ĝi estas la plej genia elpensaĵo el nia lingvo, tiu tute nature k senkonscie eldiras frazojn kiel

(1) La aserto de la aŭtoro estas tute prava. La legantoj kiuj ne emus traserĉi, notu, ke en Plena Gramatiko de Kaloĉai k Varingjen troviĝas pluraj ekzemploj cititaj. (Komp.)

55

ekzemple jenajn: Ne tiel rapidu, aliel mi ne povos akompani vin plu! Ies mensogo ne pravigas alies trompon. Ne ĉiam ni estis amikoj, tamen iam k aliam ni servis al ni reciproke. Ĉi tie estas malagrable, ni iru alien. K.s. Jam ekzistas en Esperantio kelkaj homoj, por kiuj esperanto ne estas "helpa lingvo ", sed la ĉefa, la hejma esprimilo. Mi opinias, ke tiaj esperantistoj konsistigas pli bonan fundamenton por la estonto de nia movado ol teoriumado logikeca. Almenaŭ mi havas la firman kovinkon, ke la lingvaj rezonaĵoj de K. Minor ne devus aperi en "Ia Lernanto". Ili neniel povas helpi lernantojn kompreni k ŝati nian lingvon. Prefere oni instruu pri diversaj manieroj, formoj, por eldiri la saman penson; oni kritiku la pezajn esprimojn k malklarajn frazojn, tre ofte renkonteblaj en la gazetaro k libraro. Oni provu konvinki la novan generacion esperantistan pri tio, ke nia lingvo entenas latente trezorojn, kiujn Zamenhof mem ne povis elfosi. Esperanto ne venkos per komercistoj k turistoj. Tiu kampo jam estas okupita de la angla lingvo. Esperanto sin trudos per sia literaturo, kiam troviĝos geniaj homoj, kiuj, ensuĉinte la esencon de la Zamenhofa iniciataĵo, verkos sennaciece por tutmonda publiko. Kaj pro tiu konsidero ankaŭ oni devas ekkrii : For la idismon, ĉar la aŭtoroj de tiu abortaĵo ne volis, ke artefarita lingvo estu literatureca. Espereble s-ro K. Minor pruvos al mi " substantive", ke li estas saĝulo, ne sentante sin ofendita per ĉi tiu mia senpretenda skribaĵo.








translate into English
+ add a commentComments





RSS feed
Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

ipernity © 2007-2013
Help & Contact | The ipernity Team blog | About ipernity | Thanks!
Guide of good conduct | Privacy Policy | Terms of service
ipernity mobile | ipernity for iPhone & iPad (soon)
Facebook
Google +
Twitter
Find us on:

Language
English