Albums

Articles

Docs

Groups

Contacts


Lantiano2's articles




15. Rolo kaj Karaktero de S. A. T. - 15. - Rolo kaj Karaktero de S. A. T. . 79 LETERO DEK KVINA Al K-doj Dem. k Nek., Moskvo P… - September 29, 2010


14. Monismo - Dualismo -September 29, 2010




13. Moskva Mistiko - Moskva mistiko < Moskva mistiko Al K-do H. B. Parizo, 5-10-1933. Se vi ob… - September 27, 2010


See all articles...

Authorizations, license

Visible by: Everyone (public).
All rights reserved
263 visits
Flag as inappropriate

14. Monismo - Dualismo

14. - Monismo - Dualismo

Letero 14 de E. Lanti

75

LETERO DEK KVARA

Parizo, februare 1932.
Inter la riproĉoj, kiujn skismigantoj de nia movado direktis al vi, troviĝas multaj, kiuj ja ne indas rebaton. Sed ĉu vi ne opinias utile klarigi, kial vi estas " dualisto ", se vi fakte estas tia?
Tiun demandon mi povus tute ignori. Ĉu mi estas dualisto monisto, tio estas mia propra afero k nenie en la Statuto nia Asocio estas dirite, ke nur monistoj povas aliĝi. Se mi tamen konsentas liveri kelkajn klarigojn pri tiu temo, ne estas do kun la intenco forviŝi la riproĉon pri aparteno al iu dualisma skolo, sed nur por helpi al kelkaj, ke lli akiru pli precizan komprenon pri tiuj terminoj.
Laŭ ĝenerala akcepto, dualisto estas homo, kiu kredas, ke en la mondo ekzistas du principoj: la materia k la spirita. Monisto estas tiu, klu kredas nur je la ekzisto de unu sola principo, ĉu materia, ĉu spirita. Sekve la ideistoj, kiuj neas la ekziston de la materio ekzistas tiaj filozofiaj skoloj (1) estas ankaŭ monistoj. En la antikva tempo, Aristotelo, Pitagoro, Platono estis dualistoj. Poste kristanaj metafizikistoj kontraŭbatalis ilian sistemon, argumentante, ke ĝi entenas gravajn kontraŭdirojn; tiuj kristanoj estis do.. monistoj. Monistoj ankaŭ estis la ideistoj Hegel, Lajbnic, Spinoza !...
Tiuj konstatoj plej bone montras, ke la riproĉo pri dualismo fakte signifas nenion. Sed kompreneble estas pli

(I) Ideistoj argumentas proksimume jene: ĉiuj pensuloj inter- konsentas pri ĉi tio, ke ni ne povas scii, ĉu ni vidas la eksteran mondon tia, kia ĝi estas. Nu, se ni ne konas ĝin, kiel ni povus aserti, ke ĝi ekzistas? Ni scias nenion certan pri ĝi, k ni devas tamen prezenti aI ni la mondon nur per tio kion ni konas. Alidire, tio ne estas filozofi, sed fantazii. Kion ni do konas pri la mondo? Ni konas niajn ideojn k nur ilin. Klarigi la ekziston de tiuj ideoj kiel venintaj al ni el la ekstera mondo, kion ni ne konas, tio estas klarigi malklaraĵon per io ankoraŭ pli malklara. Kredeble tiujn ideojn donis al ni, iu spirito, iu dio. Tio almenaŭ estas logika

76

facile doni ian dubesencan kvalifikon al kontraŭulo ol pruvi, ke liaj ideoj estas eraraj.
La K-doj, kiuj bedaŭrus, se mi estus dualisto, bonvolu do trankviliĝi. Fakte, la monismon, kiel ĝi estas klarigita de Buĥner, Hekel, Le Dantek k. a. materialistoj, mia komprenpovo pli volonte akceptas ol aliajn filozofiajn klarigojn. Mia intelekto ja ne ribelas al tio, ke en la mondo ekzistas nur unu sola kampo, tiu de la materia substanco, k ke tiu substanco, kiu plenigas la spacon, estas ĉiam la sama sub diversaj formoj. La tezon de Buĥner: " Ne ekzistas materio sen forto, nek forto sen materio ", mi ankaŭ senpene akceptas. Laŭ tiu monismo la ideoj, la pensoj simple rezultas de alliĝoj en iu difinita kvanto da substanco, simile al tlo, ke elektra lampo donas lumon, kiam la koncerna lumaparato normale funkcias. Kiam ni pensas, ŝanĝiĝo okazas en nia pensaparato la cerbo. Facile mi akceptas la eblon, ke iam la fiziologi-psikologia scienco povos noti tre precize tiujn cerbajn ŝanĝiĝojn. Ho ! mi konas la argumentojn, kiujn oni povas kontraŭmeti al tiu tezo, sed ili ne estas por mi tre valoraj. La ideoj sekve, kiel ĉiuj aliaj fenomenoj propraj al la materio estas naturaj fortoj. Konsekvence tiuj fortoj kapablas agi, efiki, okazigi aliajn ŝanĝiĝojn en la mondo. Kaj kredeble tie kuŝas la vola aŭ nevola miskompreno de tiuj, kiuj metis sur min la etiketon " dualisto " aŭ " ideisto "
. Kiam ideo naskiĝis en la cerbo de homo, k se ekzistas favoraj kondiĉoj, por ke aliaj homoj ankaŭ akceptu tiun ideon, tiam gravaj transformiĝoj povas okazi en la socio. Ne ŝajnas al mi eble aliel klarigi la grandan rolon, kiun ludis k ankoraŭ ludas la diversaj religioj. Tiuj religiaj ideoj sendube estas eraraj, sed ĝuste pro tio ili tre bone adaptiĝis al la mistikeca tendenco, kiu superregis k ankoraŭ nun bedaŭrinde superregas la plimulton de la spiritoj; trovinte favoran grundon por enplantiĝi, ili konsistigis grandegan forton, kies efikoj povas daŭri tre longe. Agnoski la fakton, ke ideoj estas potencaj faktoroj en la transformiĝado de la bomaj socioj, tio neniel signifas, ke oni

77

konsentas kun la ideista skolo, kiu instruas, ke la ideoj estas la spirita substanco de l mondo, ke ili nedetrueble ekzistas per si mem. Sed erara ankaŭ ŝajnas al mi la vidpunkto de tiuj, kiuj argumentas, kvazaŭili ignorus la fakton, ke la homo estas animalo, havanta ideojn. Ne sufiĉas laŭ mi la scio pri la produktokvanto de karbo, ferminaĵo, elektro ktp. en iu lando por antaŭdiri ĝian evoluon. Tiuj materiaj kondiĉoj estas sendube neniel malatentindaj, sed ne sufiĉaj por liveri kontentigan klarigon pri iu historia situacio. La homo estas unu el la plej malfortaj bestoj en la mondo. Tamen li fariĝis reĝo super la tuta bestaro. Kial ? Ĝuste tlal ke pro iaj cirkonstancoj en lia cerbo naskiĝis ideoj, k organiziĝis lia racio, t. e. la kapablo koncepti, abstrakti, starigi aksiomjn, regulojn, metodojn k ankaŭ hipotezi, anticipi.
Kompreneble okazis plej ofte, ke liaj hipotezoj estis eraraj. Tial ekzistas religioj k pli malpli fantaziaj metafizikaj sistemoj. Kiel k kial naskiĝis tiu kapablo en la homa cerbo ? Neniu povas doni tute precizan respondon al tiuj demandoj. Sed la fakto, ke mi parolis pri naskiĝo de la ideoj, de la racio, tio montras, ke, miaopinie, la homoj ne ĉiam posedis tiun kapablon. Kaj nuntempe ne ĉiuj samgrade posedas ĝin.
Ekzistas eĉ ankoraŭ, primitivuloj, ĉe kiuj forestas ĉia ero da racio; ili ne kapablas abstrakti; ili ne havas ian komprenon pri nombroj. Por ili arbo estas ĉiam io konkreta, io tuŝebla aŭ videbla; ĝi estas ĉu kverko aŭ fago, dum por ni la nocio arbo ne pensigas, pri kiu arbo temas.
En la antaŭparolo al Naciismo mi parolis pri du tendencoj, kiuj kunekzistas en la menso de l homoj: la mistikeca k ta teknikeca. Kaj tio kredeble liveris al iuj pretekston, por aserti, ke mi estas " dualisto ". Sed tiuj kritikantoj, se ili estus lojalaj, devus ne malatenti mian eldiritan esperon, ke venos la tempo, kiam la racio plene superregos; tiam la mistikeca tendenco malaperos k sekve ĉia dualismo estos for. Sed, mi ripetas, ne estas mia celo pravigi min ĉe riproĉo pri dualismo. Mi havas la pretendon esti multe pli funde

78

monista ol tiuj pseudo-materialistoj, kiuj faras el la materialismo religion. Sed mi eĉ ne volas riproĉi al tiuj novspecaj religiuloj. En iu " Inter Ni " mi diris: " Se la marksismo fariĝus nova religio, tiom altirpova por la laboristaj amasoj, ke ĝi kolektus ilin milionope en ĉiuj landoj, la socialismo povus esti konstruata eĉ se la historia materialismo ne estas senmanke fundamentita " (2). Mi ne ŝanĝis mian opinion tiurilate. Estas evidente, ke en Sovetio la objektivaj kondiĉoj por la starigo de socialisma socio estis malpli favoraj ol en Anglio, Germanio aŭ Usono, kie la industrio atingis pli altan gradon. Nu, la objektivajn kondiĉojn anstataŭas Stalin per subjektivaj, farante el la marksismo oficialan kredon, devige instruatan en la lernejoj. Tiel tiu kredo fariĝas potenca faktoro en la efektivigo de l'" kvinjaraj planoj ". Per laŭcela predikado, agitado k. a. rimedoj la bone konata mistikemo de l rusa popolo estas metata en la servon de l' soclalisma konstruado. La eksperimento estas vere originala, grandioza k sukcesinda. Ĉiaokaze oni povas esti optimista pri la estonto: la marksismo, kies esenco estas teknikeca, ne povos dum tre longa tempo ludi religian rolon. Kiam en Sovetio la socialismo estos finkonstruita, tiam la mistiko perdos multe de sia efiko...
Espereble miaj klarigoj iomete helpos al vi kompreni pli bone, kia estas la demando pri dualismo k monismo. La riproĉo, kiun oni direktis al mi, estis, kiel vi vidas, absolute senbaza. De nun mi ne plu perdos tempon por respondi al similaj demandoj ! Sed intertempe aliaj problemoj stariĝis k eble mi pritraktos ilin ankaŭ en tiu familiara formo de leteroj. Dume estu moniste salutataj de via

(2) " Vortoj " pg. 108.

15. - Rolo kaj Karaktero de S. A. T. .

79

LETERO DEK KVINA
Al K-doj Dem. k Nek., Moskvo
Parizo, 23-6-1925.
Ml Iegis la programprojekton, ĉi kune resendatan, k konsentas kun ĝi en multaj punktoj. Mi faru tamen du ĉefajn rimarkojn:
1 ) mi ne vidas neceson prezenti al la Kongreso la programon;
2) mi firme opinias, ke ĝi tro similas la tezojn, kiuj estas kutime prezentataj ĉe kongresoj de politikaj organizoj. Vi ja diras, ke SAT estu servaparato, sed ne sufiĉe akcentas pri la servoj farataj, fareblaj k farindaj. Insiste mi diru mian tutan penson pri la temo. Se ni ne sukcesos doni al nia organizo karakteron tute specialan, neniel similan al la aliaj laboristaj organizoj, SAT certe pereos post tempo pli malpli longa. SAT devas efektive servi al la esperantistaro laborista. Nu, estas fakto, ke nun U.E.A. pli utilus al laboristo migranta en la mondo por serĉi laboron aŭ pro alia motivo ol SAT. La neŭtrala organizo ja havas reprezentantojn en pli granda nombro da urboj. En via programo vi tute forgesis diri, ke SAT celas helpi la elmigrantojn por trovi laboron, la forkurantojn por trovi rifuĝejon, la vojaĝantojn ktp. Laŭ mi tiu tasko de nia organizo estas eble la plej grava, la plej atentinda, la plej zorgenda. Necesas insisti pri tio; necesas meti la servotaskon unuavice en nian programon. La cetero estas malpli grava; aŭ se vi preferas, la cetero malpli pravigas la ekziston de nia organizo.
Mi ja certe ne forgesas la edukan taskon, sed ni atentu, ke ankaŭnacilingve oni povas-eduki. Cetere, la praktikaj servoj estas edukaj per si mem. La faktoj pli instruas ol la paroloj. Bedaŭrinde, ni devas konstati, ke nuntempe tre malmulte da membroj bezonas la servojn pri kiuj mi aludis. Kaj tio estas baro en la malvolvilo de nia entrepreno. Sed mi restas konvinkita, ke ne ekzistas alia vojo ol la praktika aplikado de nia lingvo, por ke estu firmstara la esperanta movadoĝenerale k la SAT-movado aparte. Hodler per

80

UEA savis la eperantan movadon en iu krlza periodo. Ni ne malatentu tiun fakton. En la unua rezolucio, kiun mi voĉdonigis en Praha, mi diris, ke SAT devas esti la UEA de l proletaro. Mi ne ŝanĝis tiurilate mian opinion. Mi petas, ke vi bone pripensas tion, tial ke pli k pli vi prenos sur vin parton da respondeco pri la gvidado de SAT. Almenaŭtion mi esperas.
Pri la organiza temo. Se mi komunikus al vi la leteron, kiun mi sendis al Bart. ĉe la ricevo de l kajero, enhavanta la unuan artikolon de Kolŝinski, vi povus konstati, ke mi ne konsentas kun lia vidpunkto k precipe pri lia taktiko. Mi ege riproĉis al Bart., pro la enmeto de tiu artikolo sen mia antaŭa aprobo. Mi tamen estus konsentinta pri la enmeto, sed kun kelkaj sanĝetoj k aldonaj rimarkoj. Sed kiam la vino estas verŝita ĝin oni devas eltrinki, diras franca proverbo. Estas ega sensencaĵo kompari I.L.H. (1), I.R.H. (1) kun SAT. Tio pruvas, ke Kolŝ. k. a. juĝas tre supraĵe. Por aliĝi al la ĉi-supre nomitaj organizoj necesas nur... pagi kotizon, dum por esti aktiva membro de SAT necesas lerni esperanton. Kaj ni devas bedaŭrinde konstati, ke tio estas malfacila por multaj laboristoj. Nia SAT movado povas do progresi nur malrapide; ĝi tute ne povas esti elamasa movado.
Ni nepre devas averti la blindajn entuziasmulojn, kiuj la realon ne vidas. Necesas, pli ofte ol ĝis nun, montri la veran karakteron, la veran fizionomion de nia movado k ĝiajn eblojn. La malrapida kreskado de SAT kapablas malkuraĝigi oportunemulojn, kiuj fariĝis pretaj konsenti kun ĉiuj kritikantoj, kun la vidpunkto de Spr..., Deu..., k.a. amikoj de verda internaciaĉo. Mi preskaŭ riproĉas min, ke mi ne pritraktis la temon en " S-ulo " jam de longe. Lastan semajnon mi sendis tri artikoletojn k intencas aperigi ĉiusemajne similajn sub la rubriko: Inter Ni. Necesas ŝirmi nian organizon kontraŭ la delogoj de l' verdaj internaciistoj. Mi konsilas, ke viaflanke vi ne preterlasu la okazon en alia

81

rubriko mencii faktojn, kiuj apogas nian vidpunkton. Ni eĉ ne devas timi ripete diri la samon. Oni tro ofte forgesas, ke la instruado estas ripetado. Ni grave erarus, se ni kredus, ke multaj SAT-anoj komprenas la veran signifon de nia movado. Sed la sperto montris, ke estas tute neeble al mi efektive " gvidi " de ĉi-tie. Vi nun konas laĉefan motivon de mia eksiĝo. Mi povis nur esti konsilanto, konsilanto kies konsilojn oni komprenas aŭ ne. Mi tamen ne volas, ke vi vidis en mia diro riproĉojn kontraŭ Bart. Li ĉiam montriĝis tre konsentema en siaj leteroj k tre verŝajne li kulpas nur en tio, ke li ne komprenis la gravon de miaj admonoj aŭ konsiloj. Vera gvidado necesigas intervenon en multajn detalojn. Por gvidi efektive mi devus esti en Lajpzig. Tial ke mi povas nur esti konsilanto en kelkaj gravaj okazoj, mi do tiris la konsekvencon de la fakto k eksiĝis. Se pli longe mi konsentus, ke mia nomo aperu sub la titolo de l' gazeto, tio signifus, ke mi estas nur vanta persono kiu kontentiĝas per" honora " titolo.
Plie mi eksiĝis el la PK. ( 1 ) tial ke mi volis pruvi al Minji k aliaj anarkistoj, ke mi tute ne celas ian ajn personan diktatorecon; tlal ke mi ankaŭ konvinkiĝis, ke la gvidado de aparato plejparte funkcianta en Lajpzig estas malfacila. La ĉi-tieaj K-doj el P. K., krom Minji vizitas minĉiudimanĉe matene, aŭ okaze pli ofte, k petas konsilojn pri ĉio. Niaj rilatoj restas kiel antaŭe tre amikaj. Kun Minji mi ankaŭ ne grave disputis. Ni ne estas malamikoj, sed li ne plu fidas min kiel antaŭe, precipe de kiam Ii legis la antaŭparolon de mia raporto al Komintern.
Nun vi konas la ĉefajn motivojn de mia eksiĝo, sed por paroli sincere mi devas konfesi ke kelkfoje mi sentis laciĝon k dubon, eĉ naŭzon por mia laboro, kiu tre ofte konsistis nur en flikado de la truoj, faritaj de dlverstendencaj fanatikuloj aŭ ambiciuloj. Ankaŭ vizitis min skeptiko, ne nur pri

(1) Plenu,-Komitato - (Kompil.)

82

la ekzistebleco de nia entrepreno, sed pri la progresebleco mem de la homa speco. Nur unu motivo retenas min: se ekzistas io bona en la mondo, tio povas esti nur io farita sindone. Se okazas progreseto, tio rezultas de sindonaj progresemuloj. Se malaperus tiuj sindonaj progresemuloj el la mondo, verŝajne la homaro revenus al la moroj pratempaj. La malbonuloj estus ankoraŭ pli malbonaj, se ili ne devus iafoje atenti la riproĉojn de la bonuloj. Do, kiel vi vidas, multaj kaŭzoj kunaj instigis min elpaŝi en la kampon de I' simplaj vicanoj. Sed kompreneble mi estas kore ligita al SAT k preta batali laŭpove kontraŭ la intriguloj k ĉiuspecaj filistroj. Ne kredu, ke mi forkuris malkuraĝe... En la nuna stato de la afero, se Komintern volas starigi "Studkom", ni ne devas rifuzi ĝin partopreni. Ni devas klopodi tre vigle, por ke taŭgaj K-doj reprezentu la vidpunkton nian. Ŝajnas al mi eble atingi, ke esperanto estu iel favorata. Estos facile montri la sensencaĵon de propono, celanta interkonsenti esperantistojn k idistojn sur la lingva kampo.

Kio ajn okazos, ni almenaŭ konvinkiĝu, ke neniu pli malpli oficiala institucio solvos praktike la mondlingvan demandon. La finfina oficialigo de internacia lingvo okazos, kiam sufiĉe vasta publiko jam utiligos ĝin de kelka tempo. Ĉia alia espero estas iluzia. Aproboj de famuloj k institucioj valoras nur kiel reklamiloj. Ni do ne bazu nian laboron sur tia fundamento. Mi komprenas bone, ke vi estas devigataj paroli iom malprecize pri kelkaj aferoj. Mi simple diru, ke, kvankam mi malaprobas la sintenon de l' kulpinto ( 1 ), mi tamen ne povas konsenti pri la puno. Ĉu tia forigo signas forton aŭ malforton? Mi esperas, ke mia elpaŝo pri advokatecaj diroj nenial kaŭzis la punon. Mi tre deziras, ke vi sciigu min pri tio. La aperaĵoj en Heroldo vekis ĉe mi pli da kompato ol da



(1) Temas pri K-do Levandovski, kiu jam en tiu tempo estis malliberigita pro herezo.(Kompil.)

83

kolero. Sed ja vi estas prava: pli estiminda, almenaŭ pli ŝatinda estas malamiko el fremda rondo ol ambicia stultulo en la propra. La ekzisto de tiaj uloj klarigas, kial la plej indaj entreprenoj iafoje fiaskas. Malnobla plenumanto de nobla tasko malnobligas nepre la taskon. Jam de longe mi babilas, k tamen konscias, ke mi ne diris ĉion dirindan, sed, kiel vi, mi ne povas dediĉi mian tutan tempon al nia afero..... Fratece la via.




translate into English
+ add a commentComments





RSS feed
Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

ipernity © 2007-2013
Help & Contact | The ipernity Team blog | <a href="http://www.ipernity