Albums

Articles

Docs

Groups

Contacts


Lantiano2's articles




18. Dubemo - 18. - Dubemo 94 LETERO DEK OKA Al K-do N. SX. Sovetio Parizo la17-an de marto 1930. Pov… -October 2, 2010


17. Rabelezo kaj herezo -October 2, 2010




16. Pri Polico - 16. Pri Polico LETERO DEK SESA : Al K-do V. Ves, Amsterdamo 27-an de a ŭ gusto 1930. Vla… -October 2, 2010


See all articles...

Authorizations, license

Visible by: Everyone (public).
All rights reserved
321 visits
Flag as inappropriate

17. Rabelezo kaj herezo

17. - Rabelezo kaj herezo

LETERO DEK SEPA
Al S-ro R. K., Svedio
Narvik, aŭguste 1933 (1).
Oni transdonis al mi vian leteron en Stokholmo, sed dum mia restado tie mi ne trovis sufĉe da tempo k trankvilo por ĝin respondi. Tio klarigu al vi, kial respondo venas el tiom malproksime. Vi ne bezonis peti senkulpigon pro viaj demandoj. Estu certa, ke tre volonte, eĉ plezure mi respondas ilin. Mi nur bedaŭras, ke mi ne Havis la oportunon renkonti vin en Svedio, k tiel respondi buŝe. En letero ne eblas tiel detale, kiel dezirinde priparoli temon pri kiu jam aperis abunda k ampleksa literaturo. Ekzistas ja en Parizo eĉ asocio, kies nura celo estas studi Ia vivon k verkaron de Rabelezo (2) k Ia epokon en kiu li vivis. Tiu asocio konsistas el plej eminentaj profesoroj k ĝi publikigas revuon, tute dediĉitan al la demandoj, kiujn mi ĵus menciis. Unue mi konfesu, ke ne mirigis min via "miro" pro tio, ke por lekcii antaŭlaborista publiko mi elektis paroli pri aŭtoro el la 16-a jarcento. Evidente, se mi parolus pri Marks, pri Kropotkin, pri Prudon aŭ priĴores, tio ŝajnus pli kongrua al la situacio k cirkonstancoj. Kaj tamen mi restas ĉe la konvinko, ke en nia epoko neniu aŭtoro sajnas al mi pli... aktuala ol Rabelezo, Kiu observas nian epokon kun

(1) Dum tiu jaro okazis en Stokholmo la 13-a Kongreso de SAT. Ekster ĝia programo funkciis "Laborista Universitato ", ĉe kiu lekciis Lanti pri jena temo: Ia granda herezulo el la 16-a jarcento, Rabelezo. La fakto, ke ĉi tiu Ietero estis skribita en urbo el la nordo de Norvegio klariĝas per tio, ke post Ia Kongreso nia K-do veturis al diversaj urboj el Svedio k poste iris en Norvegion. La malnetaĵo estas trovita, kun tiu de Ia teksto de la lekcio, en la SATarkivo. (Kompil, )
(2) Mi esperantigas laŭ Ia latina formo de I' nomo: Rabelaesus, per kiu nia aŭtoro kutimis subskribi siajn leterojn. La franca formo: Rabelais elparoliĝas Rable.

86

tute malfermaj okuloj, tiu povas trovi similaĵojn inter la spiritostato de niaj samtempuloj k tiu de l' kristanoj el la 16-a jarcento. Estas vere, ke niaepoke katolikoj k protestantoj povas en la sama Ioko vivi pace, dum antaŭ 100 iaroj ili buĉis unuj la aliajn. Rilate al ekleziaj aferoj, regas ja nuntempe pli da toleremo ol en la mezepoko. Sed stariĝis alia dogma religio : la patriotismo kun diversaj konfesioj : la nacioj. Tiu kredo ne ekzistis en la tempo de Rabelezo. Popoloj akceptis indiferente la regadon de eksterlanda reĝo. Tiurilate ili estis pli saĝaj ol nun. Necesis tamen, ke la reganto havu la saman religian kredon kiel la plimulto el siaj regatoj. Ĉiu kristano preferus morti ol fariĝi islamano aŭ pagano. Simile, hodiaŭ ĉiu ajn patrioto estas preta oferi sian vivon por konservi sian naciecon. Nekontraŭdireble la patriotisma kredo fariĝis eĉ pli potenca, pli efika ol la religia, ĉar dum la lasta mondmilito samreligianoj, ekzemple katolikoj, mortigis sin reciproke en la nomo de sia aparta nacio. Oni do povas prave diri, ke en la 20-a jarcento la absolutismo regas la spiritojn same forte kiel dum la 16-a. Ne nur rilate al la patriotismo preskaŭ ĉiuj nuntempuloj estas absolutemaj, sed ankaŭ rilate politikon.Kaj se mi elektus paroli pri Marks, facile mi povus montri, ke lia doktrino fariĝis dogmo, kiel la Biblio por kristanoj. La mezepokaj teologoj k la Moskvaj "inĝenieroj de la animoj " (Stalina esprimo) apartenas al la sama familio mensa. La Hegela dialektiko, laŭ tezo antitezo k sintezo, kiun imitas la Marksistoj, esence parencas kun la skolastika rezonmaniero per silogismoj, kiun tiel trafe mokis, tiel forte vipis Rabelezo. Ne kredu, ke mi troigas. Antaŭnelonge mi legis tradukon de artikolo, aperinta tajlora fakgazeto el Moskvo, en kiu la aŭtoro celas montri, ke la vestoj devas esti "dialektike" tranĉataj. Kaj vi mem eble povis legi en la tria kajero (1932) de " La Nova Etapo " la tezojn de kompatindaj esperantistoj, kiuj ŝvite cerbumadis por pravigi la ekziston de la esperanta movado laŭ marksisma vidpunkto. La titolo per kiu la redaktoroj de l'revuo enkondukis la tezojn estas tre

87

karakterizita k aImenaŭ mi citu ĝin : Marksisma lingvo-scienco turnas sin vizaĝe al la problemo pri lingvo internacia. Miaopinie la Moskvaj "lingvoscienculoj " tute fiaskis en sia provo akordigi la ekziston de artefarita lingvo kun la ortodoksa marksismo Stalina. Sed la fakto restas, ke ili tion provis fari. La ĉefa zorgo nuntempa de ĉiuj sovetianoj estas montri aprobon, ŝaton, admiron al la nova dogmo, devige instruata sur unu sesono de l' mondo. La literaturo, arkitekturo, biologio, la arto tranĉi vestojn, la lingvoscienco ktp..., ĉio devas esti ortodokse marksista. La ortodokson difinas la regantoj k la herezuloj estas ĉiel persekutataj, malliberigataj k eĉ mortigataj. Ĉu tio ne pensigas nepre pri la mezepoka inkvizicio ? Mi do povas prave aserti, ke nia epoko havas multajn similajn trajtojn kun la jarcento, dum kiu vivis Rabelezo, k mi tre bedaŭras la mankon de homo, kiu povus kiel li tiom forte k trafe moki la nuntempajn kredulojn ĉiuspecajn. Necesas ja substreki, ke Ia aŭtoro de Gargantuo k Pantagruelo atakis ne nur la katolikojn sed ankaŭ la protestantojn. Estas ja tre menciinda la fakto, ke iu Kalvinano, Estjen (Estienne), kiu devis forkuri en Svision por eviti la persekutojn de Parizaj teologoj, skribis en Ĝenevo, dum la jaro 1553, leteron al siaj persekutantoj, por riproĉi ilin pro tio, ke ill ne "bruligis kun Iia Iibro la blasfemulon Rabelezon ". El tio oni povas dedukti, ke se la fama aŭtoro vivus nuntempe, ne nur li ne volus morti por defendi iun nacion kontraŭ alia, sed ankaŭ mokus la Trockiajn marksistojn kiel Ia Stalinajn. Tial mi pretendas, ke iarilate Rabelezo estas pli " aktuala " ol multaj el ĉi tiu jarcento. Sed facile mi kredas, ke vi mem ne trovis intereson en la legado de la Rabeleza verkaro. Kvankam mi ne scias kiagrade vi posedas la francan lingvon, tamen mi volonte konsentas, ke ne estas pro nesufiĉa scio, ke vi ne komprenis tiun aŭtoron k seninteresiĝis pri lia verkaro. La grandega plimulto da francoj ankaŭ ne komprenas la verkojn de Rabe

88

lezo k ne legas ilin. La popolo ĝenerale konas tiun aŭtoron nur per kelkaj el liaj plej krudaj, maldelikataj frazoj k per anekdotoj pri li. Cetere, necesas, por kompreni Gargantuon k Pantagruelon, havi eldonon, en kiu estas aldonita glosaro. Kelkrilate la lingvo de Rabelezo estas artefarita. Li prenis radikojn en la greka, latina, hebrea, araba lingvoj k ankaŭ ĉerpis el la provincaj dialektoj. Se vi ne havis en via dispono tian glosaron, evidente vi povis kompreni malmulton. La hodiaŭa franca lingvo tre diferencas de tiu uzata de Rabelezo. Rilate al via malŝato por Iia kruda, maldeca parolmaniero, mi ankaŭ facile komprenas ĝin. Sed necesas scii, ke en tiu epoko tia maldelikata lingvaĵo estis kutima k ofendis nenies orelojn. Eĉ pastroj k episkopoj tiele parolis. Rabelezo neniel devis timi persekuton pro siaj maldecaĵoj. Mi pensas, ke li intence alprenis fantazian k krudan formon por kaŝi sian herezon. Cetere, tion li mem aludis en la antaŭparolo al Gargantuo. Tie li avertas la legantojn, ke ili kvazaŭdevas imiti hundon, kiu inter rubo trovis oston k rompas ĝin por suĉi ties medolon. Per tio li klarigas, ke oni ne devas atenti la krudan eksteraĵon de Iiaj verkoj, sed seĉi la " substancoriĉan medolon ", kiu en ili sin kaŝas.
Kiam, ekzemple, oni Iegas la titolon de l 13-a ĉapitro de Gargantuo, tiam oni ne tuj divenas, ke ĝi entenas tre trafan kritikon pri la rezonmaniero de I' Sorbonaj teologoj : Kiel Grandgorĝulo ekkonis la mirindan inteligenton de Gargantuo laŭ lia elpenso de postaĵviŝilo. Dum la citado de ĉiuj viŝiloj (60), kiujn li provis, la knabo deflankiĝs k Iia patro diras : - Ni revenu al la temo.
- Kiu? demandas Gargantuo. Ĉu feki?
- Ne, diris Grandgorĝulo, sed viŝi la postaĵon.
- Sed, rimarkigis Gargantuo, ĉu vi pagos al mi barelon da bretona vino, se mi devigas vin, konfesi vian eraron?
- jes, certe, konsentis Grandgorĝulo.
- Nu, ne estas necese viŝi al si la postaĵon, se sur ĝi

89

ne estas malpuraĵo; malpuraĵo ne estas, se oni ne fekis; sekve, necesas unue feki antaŭ la postaĵon viŝi.
" Ho ! diris GrandgorĝuIo, kiom saĝa vi estas, knabo ! Baldaŭ mi akceptigos cin kiel doktoron ĉe la Sorbono... Ci daŭrigu cian postaĵviŝilan argumentadon ". Gargantuo ja faris tre korektan silogismon, imite al la skolastika argumentmaniero. Laŭ tiu teksto estis tre facile ektrovi, ke la potencaj teologoj tiamaj estis celataj; tial en la sekvanta eldono Rabelezo anstataŭis la esprimon " doktoro ĉe la Sorbono " per " doktoro en gaja scienco ". En la tuta verkaro de Rabelezo troviĝas ne nur drastaj kritikoj al la tedogoj, sed ankaŭ al la monakoj, al la juĝistoj, al la leĝistoj, al la militistoj, eĉ al la kuracistoj. Nia aŭtoro tamen estis mem kuracisto, sed li ne havis iluzion pri Ia medicino. Liadire, li verkis por distri pacientojn k pli fidis al tia kuracrimedo ol al drogoj por resanigi ilin. Sed eble mi tre mirigos vin per mia aserto, ke la fama herezulo estis pioniro por artefarita Iingvo, Kaj ne nur pro tio, ke lia lingvo mem estas grandparte artefarita, sed per jena lia diro, kiu troviĝas en la 19-a ĉapitro de lia tria libro : " ESTAS ERARO DIRI, KE NI HAVAS NATURAN LINGVON : LA LINGVOJ EKZISTAS PER ARBITRAJ INSTITUCIOJ K KONVENCIOJ DE L POPOLOJ; LA SONOJ (KRIOJ), KIEL DIRAS LA DIALEKTIKULOJ, NE HAVAS NATURAN SED LAUXPLACXAN SIGNIFON" (1). Profesoro Paŭlo Stapfer, en iu dika libro, aperinta en 1918, eldiras sian bedaŭron, ke Rabelezo tiurilate eraris. Al tiu eminentulo oni povus apliki la latinan proverbon:Sutor.

(1) Originala teksto: C'est abus de dire que ayona languaige naturel: les languaiges sont par institutions arbitraires et convenences des peuples; les vox, comme disent Ies dialecticiens, ne signifient naturellement, mais plaisir .

90

ne supra crepidam (1). Ĝuste en la sama jaro aperis: La Lingvoj en la Nova Eŭropo, de A. Meje (Meillet), en kiu estas dlrite : "LINGVO ESTAS SOCIA INSTITUCIO TRADICIA. LA VOLO DE L'HOMO SENCECXESE INTERVENAS EN LA LINGVO." Ĉu ne estas tre rimarkinde, ke la aserto de aŭtoritata k mondfama Iingvisto tute akordiĝas kun tiu tre genia nefakulo el la 16-a jarcento? Pro tiu sola sia eldiro prilingva, Rabelezo indas esti konata k honorata de ĉiuj esperantlstoj. Same meritas niajn mokojn la nuntempuloj, kuj ankoraŭkredas, ke artefarita lingvo estas utopiaĵo. Sed la plej mokindaj k vipindaj sendube estas la marksistaj esperantistoj el Moskvo, kiuj en siaj tezoj jenon eldiris: "Pri la elpelo de naciaj lingvoj per la lingvo esperanto oni ne povas eĉ paroli. La kunproksimiĝo de naciaj Iingvoj, kiu kondukos al unu monda lingvo okazos sendepende de esperanto".
For de mi la opinio, ke la tuta verkaro de Rabelezo estas valora,ŝatinda, ĝuebla! Kelkaj partoj eĉ ne estas amuzaj k fakuloj ne interkonsentas pri ilia ĝusta signifo. Sed tio ne forigas la fakton, ke antaŭ kvarent jaroj en Eŭropo vivis homo, kies menso estis liberigita de dogmoj k kiu trafe mokis ĉiujn dogmulojn. Kalvino, Lutero ankaŭvivis en tiu epoko k ili vigle kontraŭbatalis la katolikan dogmon, sed profite al iuj aliaj dogmoj, troveblaj en la Biblio. Kie la protestantoj fariĝis la plej fortaj, tie ankaŭ funkciis punbrulejoj. Por pruvi mian aserton, sufiĉu mendi la brulmortigon al Miĥaelo Serve (Servet), per la instigo de Kalvino. Hodiaŭ la herezaj marksistoj estas en Sovetio persekutataj, sed mi havas la konvinkon, ke se Trocki regus en la Kremlo, anstataŭ Stalin, ne multo estus ŝanĝita, krom tio, ke eble ĉi tiu lasta estus en ekzilo anstataŭ la unua.

(1) Ne juĝu ŝuisto preter la ŝuo.- (kompil.).

91

En nia epoko veraj liberpensuloj ne svarmas. Male, ĉie oni renkontas etcerbulojn, kies vid- k komprenpovo ne transiras la limojn de sia partio, eklezio aŭ sekto. Kio okazis en nia movado, tio estas plorinda pruvo pri mia aserto. La sendogmeca Statuto de SAT, kiu estas akceptema al ĉiuj tendencoj el la internaciistaro, ne povis longe esti respektata de dogmemaj socialistoj, komunistoj k eĉ de kelkaj anarkistoj. Unue disputoj k fine skismo. Tial mi decidis eksiĝi el la PIenum-Komitato de SAT por povi tute senĝene iel imiti Ia grandan herezulon el la 16-a jarcento. Sed mi bedaŭras, ke mankas al mi lia klero k talento. Rabelezo ja estis unu el la plej kleraj homoj el sia epoko. Kaj kiam oni scias, ke li Iernis la grekan lingvon, dum li estis en iu monakejo, en kiu la malklero estis konsiderata kiel virto, tiam nepre oni sentas admiron por tia memstare pensanta homo. Rilate al via demando, ĉu eblus traduki la verkojn de Rabelezo en esperanto, mi devas kontraŭdirece respondi : ne k jes. Ne, se oni volus utiligi nur la vortprovizon, kiun posedas nun nia lingvo; jes, se, imite al Rabelezo mem, kiu enkondukis multajn fremdajn vortojn en la franca lingvo, oni alprenus la necesajn radikojn. Sed la vorto "esperruquancluzelubeIouzerlrelu ", kiun vi citas k. a. similaj estas facile tradukeblaj, tial ke ili fakte ne havas signifon. Per tiaj monstraj vortoj la aŭtoro de Pantagruelo celis nur doni al la leganto la aŭdan impreson de konfuzo, kiu rezultas de interpuŝiĝo k interbatiĝo. Sufiĉas do tute simple redoni la sonojn per esperantaj literoj.
Ekzistas dekkvin malsamaj tradukoj en la angla lingvo; sep en la germana; kvin en la itala; kvin en la rusa; kvar en la ĉeĥa; unu en la dana; unu en la holanda; unu en la pola k unu en la ukraina. Pri la valoro de tiuj tradukoj mi persone havas neniun scion. Sed mi legis, ke kelkaj estas tute fuŝaj, kriplaj, absolute senvaloraj.

92

Mia letero longiĝas k tio pruvas, ke mi ŝatas paroli pri Rabelezo. Kiuj konas min intime, tiuj scias, ke plej ofte mia humoro ne estas ridema. Temperamente mi estas pesimisto k ĉiam miras, kiam io sukcesas laŭmia deziro. Eble pro tio mi ŝatas aŭtoron, kiu nepre naskas ridon ĉe komprenpova Ieganto. La rido estas saniga k ĝi estas iu " apartaĵo de l' homo ", kiel diras la aŭtoro de Gargantuo en la atentigo al la legantoj. Bestoj ja ne ridas. Rido forpelas koleron, malamon k nepre naskas indulgon. Sekve, la plej bonfaraj homoj estas tiuj, kuj ridigas. Necesas tamen substreki la vorton rido k ne konfuzi ĝin kun la rideto, kiun iu Volter, iu Anatol Frans naskas ĉe legantoj. Rideto povas enteni malestimon, malamon, venĝemon, sed ne plengorĝa ridado. Oni ne posedas aŭtentikan portreton je Rabelezo. La bildoj, kiujn mi vidis pri li ne montras gajan mienon. Povas do esti, ke lia humoro ankaŭ ne estis gajema. Ne eblas diveni la eksteran aspekton k la humoron de aŭtoro per liaj verkoj. Almenaŭ estas eraro opinii, ke Rabelezo instigas al drinkado k manĝegemaĉo. Trinki ne estas samsignifa kiel drinki. Kvankam la personoj en la Rabeleza verkaro trinkas barelojn da vino k englutas tunojn da manĝaĵo, tamen ili kutime ne ebriiĝas, malsaniĝas pro maldigestado. Kai se

93

ili tro manĝas, puno sekvas. Gargamelo, la patrino de Gargantuo ja manĝis tro da tripo k pro tio mortis. Volonte mi konsentas esti nomata Rabelezano, se per tio oni volas diri, ke mi aprobas la difinon, kiun nia fama herezulo donis pri pantagruelismo; ĝi estas ia gajhumoro plena je malatento pro okazeblaĵoj, kian havas kutime homo sana, vigla, preta trinki, se al li estas proponite... K kiel konkludon al ĉi tiu eble tro longa letero mi proponas al via medito ĉi tiun verson, kiu troviĝas en la 65-a ĉapitro de la Kvara Libro de Pantagruelo :Tiu furiozas k saĝon ne havas, kiu ŝate trinkas k trink' lin ne ravas (1).

(1) Originala teksto: Furieŭ est, de bon sens ne jouist. Quiconque boyt et ne sen rejouist.


translate into English
+ add a commentComments





RSS feed
Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

ipernity © 2007-2013
Help & Contact | The ipernity Team blog | About ipernity | Thanks!
Guide of good conduct | Privacy Policy | Terms of