Albums

Articles

Docs

Groups

Contacts


Lantiano2's articles




28. Okuloj malfermiĝis - Okuloj malfermi ĝ is LETERO DUDEK OKA Al K-do Laval, Parizo Parizo, 2-2-1936. Via lete… -October 6, 2010


25. Pri kunlaborado de Lanti al Sovetia ĵurnalo - October 6, 2010




24. La sennaciistoj estu modestaj - La sennaciistoj estu modestaj 113 LETERO DUDEK KVARA . Al K-do John Karlsson, Norrkoeping.… - October 6, 2010


See all articles...

Authorizations, license

Visible by: Everyone (public).
All rights reserved
215 visits
Flag as inappropriate

25. Pri kunlaborado de Lanti al Sovetia ĵurnalo

Pri kunlaborado de Lanti al Sovetiaĵurnalo

LETERO DUDEK KVINA .
Al K-do Lavel, Parizo (1).
Parizo, 2-12-1935. .
Koran dankon pro la komuniko de la letero el Minsk. Ĝin mi transkomunikas al IVON (2) k ni atendu lian respondon. Mi gratulas al vi pro tio, ke vi ne volas " kredi " min. Vi devas ja proprarimede, proprasperte akiri ne kredon, sed konvinkon. Mi nur petas, ke vi ne dubu, ke neniu pli ol mi deziras, ke oni montru al mi mian eraron, se fakte mi eraras.

(1) La kvar sinsekvaj leteroj havas specialan intereron en tio, ke ili montras la manieron, Iaŭ kiu Lanti akiris propran opinion pri Sovetiaj aferoj k ankaŭ la tre notindan fakton, ke li ne deziras, ke oni kredu liajn dirojn. Sed ke oni kontrolu k esploru mem por eltrovi la veron. Estas plie rimarkinda fakto, ke li preferis rezigni bone pagitan kunlaboradon al Sovetia ĵurnalo ol blufi k trompi ties legantojn. (Kompil.).

(2) IVON estas amiko de Lanti, kiu vivis dum pli ol 10 jaroj en Sovetio k revenis en Francion en 1935; li konas la rusan lingvon k lia atesto pri sovetiaj aferoj estas tre valora.

116

Nenian intereson mi ja havas por kontraŭbatali la Stalinan regadon. Male ! Mi klarigu: en la jaroj 1924-25 mi estis korespondanto por Siberia ĉiutaga gazeto. Mi verkis en esperanto k unu el la redaktoroj tradukis. Por ĉiu artikolo mi ricevis 6 dolarojn k oni kontante pagis al mi ĉe Pariza banko. Post eble 6-7 monata kunlaborado, la Redakcio sciigis al mi, ke miaj artikoloj ne multe plaĉas al la legantoj; ne pro tio, ke ili ne estas interesaj, sed tial ke ŝajne mi ne opinias, ke Ia franca kapitalismo staras ĉe la rando de bankroto, ankaŭ pro tio, ke mi ne raportis sufiĉe optimisme pri la " progresoj " de l' kompartio. Unuvorte, mi povus multe pli facile gajni miajn 6 dolarojn, simple kompilante el "La Humanite" (1). Sed mi verkis originale k diris laŭ mia opinio. Mi doĉesigis mian kunlaboradon. Intertempe, miaj duboj pri la regado en Sovetio pli k pli fortiĝis. Kiel pruvon vi bonvolu legi la kopion de letero, kiun mi komunikas al vi. Kaj ĉiokaze vi certe rimarkos, ke Barbus (2) ne deziris koni la veron pri Sovetio, ĉar en sia respondo li tute ignoras mian proponon. De tiu tempo mi ekdubis pri la sincero de Barbus. Pri lia juĝkapablo, mi sciis pro lia volontuliĝo en la armeon dum 1914!... .
Ekzistas diferenco inter la bruna (Hitlera) faŝismo k la nigra (Musolinia). Ambaŭ diferencas ankaŭ rilate al la ruĝa (Stalina). Sed iliĉiuj havas komunajn trajtojn. Kaj diru al mi: en kiu lando laloristo bezonas pasporton por iri de urbo al urbo ? En kiu lando lokomotivkondukisto estas mortpafata pro akcidento! Nur tiuj du neneigeblaj faktoj sufiĉas por ke oni povu konkludi, ke la sorto de simpla laboristo estas pli bona en Germanio k en Italio ol en Sovetio. Se la laboristaro ne kapablus organizi la produktadon per liberaj sindikatoj k la distribuadon per liberaj kooperativoj, tio pruvus, ke ĝi ne estas matura por emancipiĝo k ĝi fariĝos sklavaro, servutularo deŝtat-kapitalismo. Ĉu tion ni volas ?

(1) " La Homaro ": ĉiutaga ĵurnalo de la franca Kompartio. (Kompil.).
(2) Henri Barbusse, la fama franca verkisto, kiu estis la honora prezidanto de la unua SAT,Kongreso.



La sennaciistoj estu modestaj

113

LETERO DUDEK KVARA .
Al K-do John Karlsson, Norrkoeping..
Parizo, 3-11-1934. .
Eble vi jam legis en " Sennaciulo ", ke K-do Stadler eksiĝis kiel prizorganto super la Sennaciista Frakcio. Kvankam nevolonte, mi tamen konsentis preni sur min la taskon anstataŭi la eksiĝinton. Tio klarigu al vi, kial vi ricevas respondon al via letero de la 1-7-34 el Parizo anstataŭ el Plzen. Inter la materialo transsendita de K-do Stadler mi ja trovis vian skribaĵon k ĝia legado naskis ĉe mi la deziron iom babili kun vi pri la temo al ni komuninteresa. Tuj mi diru, ke vi estas-tute prava, dubante, ke sennaciismo estas imuna kontraŭsofistoj. Neniu teorio, neniu doktrino povas havi tian pretendon. Prave ankaŭ vi dubas, ĉu la "amasinstinkto" havas la kapablon starigi k funkciigi socion, el kiu forestus ĉia ekspluatado k trompo. La amaso certe havas sian parton da respondeco pri tio, ke ĉiam ĝis nun sub la masko de plej belaj k noblaj teorioj stariĝis novaj formoj de ekspluatado. Ĉu aliel okazos en la estonto, mi tute ne scias. Neniu scias....
Ni sennaciistoj, estu do modestaj k evitu aspekti kiel homoj, kiuj eltrovis universalan kuracilon. Sed, tial ke la amaso suferas pro maljusto k malegalo, oni tamen povas supozi, ke ĝi konsistigas la plej favoran grundon por dissemi ideojn pri justo k egaloaŭ ekvivalento. Mi ja kredas, ke ĉe ĉiu normala homo ekzistas sento pri justo. Per laŭcela edukado eblas cetere malvolvi tiun senton. Ĉiu do postulu egalan parton el la socia riĉaĵo; neniu rajtu havi privilegiojn Sed tiuj konsideroj eĉ ne havas ion specife sennaciisman. Oni ja povas prezenti al si staton, en kiu la homoj fariĝis tiel saĝaj, pacemaj k bonkoraj, ke ĉiuj nacioj povus vivi unu apud la aliaj kiel amikaj najbaroj. Ekzistas tiaj patriotoj, kiuj ne deziras ataki alian nacion, sed volas nur defendi la sian.

114

Por teorie pravigi la sennaciismon necesas do trovi alian bazon ol justemon k pacemon. Sufiĉas tamen konsideri la aferojn el la mondo laŭ konkreta maniero. Fakto estas, ke ĉiuj nacioj pli malpli amasigas armilojn por laŭdire sin ŝirmi kontraŭ atakoj de aliaj k tio havos kiel neeviteblan rezulton okazigi militojn. Aliparte, nacioj ekzistas multaj, kiuj ne havas sian sendependecon. En ĉi tiuj lastaj, homoj agitas k pretas batali por konkeri tiun nacian sendependcon. Politikaj partioj k laboristaj organizoj subtenas tiun agitadon. Ĉu tio estas utila k profita al la laboristoj el tiuj "premataj nacioj " ? Jen la donitaĵoj de l' problemo. La sennaciistoj respondas, ke la laboristoj ne havas intereson partopreni batalojn por defendi sian nacion aŭ por akiri nacian sendependecon. Burĝoj k intelektuloj ja havas en tio ian intereson, sed ĝi eĉ ne valoras vivoferon..
MIaopinie, tiuj konsideroj jam sufiĉas por pravigi la ekziston de sennaciisma tendenco. Sed pli grava ŝajnas al ml jeno: en la nuna stato de l' teknika malvolviĝo estas neeble solvi la sociajn problemojn laŭ naciaj kadroj. La laboristoj neniam sukcesos tute forigi la ekspluatadon se lli daŭre konservas menson de naciisto. Kaj laŭ miaj observoj k konstatoj ĉiuj internaciistoj estas diversgrade naciistoj. Ekzemple, en Sovetio la ekzisto de la t. n. ruĝa armeo klarigas k iel pravigas la restarigon de klasoj k sekve novan formon de ekspluado. En nia Manesto estas dirite, ke " fermitan sekton, apartigitan de la cetera laborista movado, la sennaciistoj ne celas formi " (pĝ. 31). Ni ne devas forgesi tion. Laŭ mi, sufiĉas, ke ni ĉiam metu la akcenton sur tiun punkton, nome, k urĝe necesegas, ke ĉiel la naciisma, patriotisma religio estu vigle k senindulge kontraŭbatalata, por ke nia tendenco havu sian ekzistorajton k pravigu sin antaŭ la lalorista movado. Sed mi rimarkas, ke mia babilado malmulte rilatas al la enhavo de via letero. Prefere, mi do respondu al via denando: " ...ĉu ne povos aperi sennaciistaj demagogoj ? " Jes, certe, mi kredas, ke tiaj uloj povus sin ŝovi en nian

115

movadon, se ĝi fariĝus amasa. Sed ne baldaŭ ĝi estos tia. La homaro verŝajne devos fari ankoraŭ multajn terurajn k sanngoplenajn spertojn antaŭ ol ekzistos favora grundo por la semo de niaj ideoj. Dume temas nur teni vivaj tiujn ideojn k tio estas ebla sole per diskonigado de ili al tiuj, kiuj kapablas ilin kompreni k akcepti. Antaŭ ol fini, mi volas konfesi al vi, ke la ĝisnun eldonitaj n-roj de nia Bulteno malmulte entenis ion esence sennaciisman. Espereble la venontaj havos alian karakteron, se mi trovos la necesan tempon por redakti ilin laŭ mia plano.
Kara K-do, laŭ la enhavo de via letero, vi ŝajnas al mi pripensema k kritikema; estu pro tio gratulata. Mi esperas, ke vi laŭpove helpos en tio, ke nia Bulteno akiru vere sennaciisman karakteron...


translate into English
+ add a commentComments





RSS feed
Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

ipernity © 2007-2013
Help & Contact | The ipernity Team blog | About ipernity | Thanks!
Guide of good conduct | Privacy Policy | Terms of service
ipernity mobile | ipernity for iPhone & iPad (soon)
Facebook
Google +
Twitter
Find us on:

Language
English