Albums

Articles

Docs

Groups

Contacts


Lantiano2's articles




34. Impresoj el Tokio - Impresoj el Tokio 133 LETERO TRIDEK KVARA . Al K-do L. B., Parizo Tokio, 14-1-1937 Via… -October 8, 2010


33. Kun ĉina kaj japana esp-istoj en Honkongo - October 8, 2010


Drogomaniuloj - Drogomaniuloj Jen mi respondis al membro de la Seatla Esperanto membrolisto de la ŝtato de… -October 7, 2010


See all articles...

Authorizations, license

Visible by: Everyone (public).
All rights reserved
284 visits
Flag as inappropriate

33. Kun ĉina kaj japana esp-istoj en Honkongo

Kun Ĉina kaj japana esp-istoj en Hongkongo

131

LETERO TRIDEK TRIA
Al K-do L. B., Parizo
Surŝipe inter Hongkong k Ŝanghai, 16-11-1936.
Ne ĉio okazis, kiel dezirite k aranĝite. Kiam ni forlasis Singapuron, tiam mi havis la esperon, ke la ŝipo haltos 2-3 tagojn en Hongkong, kiel antaŬe diris al mi la kapitano. Fakte, mi alvenis vespere k foriris matene, la postan tagon, tiel ke mi kompreneble trovis ferma la poŝtejon. Eble vi sendis tien poŝtaĵojn k mi malĝojiĝas pro seniĝo deĉiuj ligiloj kun miaj geamikoj. AlmenaŬ mi spertis iun agrablan: - la unuan fojon depost mia forveturo el Lisbono mi havis la okazon paroli esperante. Vizitis min japana k ĉina esperantistoj. Ili venis al la ŝipo k poste ni iris kune promeni en la urbo. La ĉino parolas flue kun angla akcento; la japano nur balbutis, kvankam li eklernis esp-on antaŬ kvin jaroj. Sed li neniam havis la okazon interparoli kun eksterlandano, pliĝuste, kun eŬropano.
Mi tute ne scias, kiu estas la filozofi politika opinio de tiu homo, sed mi certigas vin, ke neniam antaŬe mi estis tiel kortuŝata per la elmontro de samideaneco, de amikeco, kiel okazis kun tiu esperanta balbutanto japana. Mi sentis, ke li preskaŬ fizike suferas ĉe la konstato, ke li ne povas, kiel li deziregis, diri al mi afablaĵojn. Ĉe la disiĝo je la l-a en la nokto, li mem prenis al mi la manon k plurfoje, longete premis ĝin. Li diris, ke granda estas lia bedaŬro, ke mi ne restos almenaŬ tagon en Hongkong; se male okazus, li volus, ke mi vizitu lian hejmon k konatiĝu kun liaj edzino k du infanoj. AŬdante tion mi estis tre surprizita, tial ke mi taksis lian aĝon je 17-18 jaroj. Verdire li aspektis kiel knabego; li estas tiel malaltkreska, ke apud li mi aspektis kiel altkreskulo. Mi diris mian rniron, ke li propr-iniciative premis al mi la manon, ĉar mi kredis, laŬ diversaj informoj, ke tiu kutimo ne ekzistas en Japanio; insiste mi klarigis, ke mi mem ne volus aletendi la manon, tial ke nenial mi celas trudi okci-

132

dentajn kutimojn. Sed mia interparolanto klarigis, ke la " novaj " (t.e. novspiritaj) japanoj emas alpreni tiun kutimon. De post Hongkong mi estas la sola pasaĝero sur la ŝipo; de post Singapur, la sola loĝanto en la granda kajuto. En la manĝo-ĉambro mi renkontiĝas sole kun la kapitano k mi ne povas multe babili pro mia nura balbutado en la angla lingvo. Mi povas preskaŬ flue legi, sed formi mem frazojn kajĝuste elparoli, tio estas tute alia afero. En tiu lingvo la vortoj havasĝenerale tiom da signifoj, ke oni vere konfuziĝas. Ekzemple, vi certe miros, eksciante, ke " barrow " signifas puŝveturileto (brouette), teramaso, porkviro ktp. (Ne aludu pri tio kun nia bona K-do Barrow !)
De Singapur al Hongkong la maro estis... malica; ondoj ofte surakvigis la ferdekon k en la ĉambro estis preskaŬ neeble sidi k skribi. Cetere mi ne sentis min bone en sida pozicio; sed kiam mi sterniĝis sur la lito aŬ kanapo la vomemo baldaŬ ĉesis. Ĝis nun mi vere ne havis marmalsanon. Kredeble mi kutimiĝis al la balanciĝado inter Lisbono k Singapur. En Hongkong la temperaturo estas jam ne tro alta k nun survoje al Ŝanghai pli k pli ĝi malaltiĝas. En Hongkong mi ne povis dum la nokto aĉeti anglan ĵurnalon, tial mi nun scias absolute nenion pri okazoj en la mondo. Nu, verdire, tio fariĝas al mi ofte indiferenta. Mi tute ne enuas, kiam mi povas marŝadi sur la ferdeko aŬ sidi sola en mia kajuto. La fakto, ke mi vivas kvazaŬ mutulo ne tre ĝenas min. En Parizo ankaŬ mi ofte ne multe pli parolis ol nun kun la ĉi-tiea kapitano. Sed konstante mi silente parolas kun mi memk ne ĉiam interkonsentaj estas miaj mutaj diroj. AlrnenaŬ neniam mi sentis mian spiriton pli libera je teorioj k kredoj ol nun. Mi volas rigardi, observi k studi ĉion sen ia ajn antaŬjuĝo. La mondhistorio tute ne malvolviĝas laŬ niaj deziroj, laŬ bele argumentitaj sistemoj, kiuj pli malpli lamas, tial ke senkonscie la aŬtoroj atentas ĉefe la faktojn, kiuj apogas ilian vidpunktojn.


translate into English
+ add a commentComments





RSS feed
Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

ipernity © 2007-2013
Help & Contact | The ipernity Team blog | About ipernity | Thanks!
Guide of good conduct | Privacy Policy | Terms of service
ipernity mobile | ipernity for iPhone & iPad (soon)
Facebook
Google +
Twitter
Find us on:

Language
English