Albums

Articles

Docs

Groups

Contacts


Lantiano2's articles




39. El Japanio pri perforto k cetero - El Japanio pri perforto k cetero LETERO TRlDEKNAUXA Al S-ro J. E., Sidnejo I ŝ ika ŭ a-ken,… - October 10, 2010


38. Riner - October 10, 2010




37. Pripensoj el Japania Kamparloko - Pripensoj el Japana Kamparloko 147 LETERO TRIDEK SEPA Al A. v. d. K., Germ.... Jama ŝ i… - October 10, 2010


See all articles...

Authorizations, license

Visible by: Everyone (public).
All rights reserved
159 visits
Flag as inappropriate

38. Riner

El Japanio pri la filozofo-verkisto H. Riner

LETERO TRIDEK OKA
Al Han Riner(1)
Jamaŝiro, 25-5-1937.
Kara Majstro k Amiko,
Mi gratulas al mi, ke mia karto atingis vin, malgraŭ la malprecizo de la adreso, kiun mi skribis, k ĉefe, ke ĝi naskis ĉe vi la deziron ĝin respondi per kora parolo. Sed vi starigis al mi nefacile respondeblajn demandojn k pro tio semajnon post semajno mi prokrastis por diri, kion mi scias pri la sekto Zen k kion mi pensas pri la japana animo. Mallongan tempon mi bezonis por lerni la uzadon de la " haŝi " (bastonetoj, kiuj anstataŭas forketon); mi jam povas ĝue gustumi la " suŝi " (tranĉaĵeto de kruda fiŝo iomete acidita k metita sur amaseton da rizo) k la magurotĉazuke (tranĉoj el fiŝo nur surverŝitaj per bolanta teo), same kiel mi povis en Parizo manĝi ne nur krudajn, sed... vivantajn ostrojn; unuvorte ml faris grandan progreson en la sennaciecigo de mia palato. Mi povas ankaŭ marŝi kun getaoj ĉe la piedoj k ne plu metas erare la plandojn de miaj ŝuoj sur lokojn malpermesitajn laŭ la hejma moro ĉi tiea. Sed estas baro al kiu mi senĉese kolizias; ĝi estas la lingva. Tiu limo ne estas ia mito kiel tiom da aliaj; ĝi estas reala, kvazaŭ tuŝebla per la okuloj k oreloj. Ĉie kĉiam tiu malbeninda baro staras antaŭ mi k pro ĝi estis al mi malfacileĝis nun

(1) HAN RINER estis filozofa verkisto, kiun Lanti varbis al esperanto antaŭ pluraj jaroj. Li scipovis komprene legi nian lingvon, sed estis tro maljuna k tro okupata por funde lerni ĝin. Foje li diris, ke la skribaĵojn de Lanti li ŝate k interese legas. Plie, li alte taksis lian juĝkapablon k pro tio demandis lin pri budaista sekto k pri la japana menso. La tuta letero estus certe publikiginda en ĉi tiu volumo tamen ni forstrekis grandan parton, kiu estas ripetaĵo de tio, kio estas aliforme dirita en aliaj leteroj. Notinde estas, ke H. Riner mortis en januaro 1938. (Kompil. )

151

iomete penetri en la intimon de l' homoj inter kiuj mi vivas. Tamen, mi kredas povi jam prave aserti, ke ne ekzistas, kiel iuj opinias, abismo inter la animo de la flavhaŭtuloj k tiu de l' blankhaŭtuloj. Ekzistas nur diferencoj en ties esprimado k elmontro, sed la homoj, ŝajnas al mi, estas esence la samaj ĉe ĉiuj latitudoj. Vi eble jam scias, ke mi estis manlaboristo, ke mi estas ankoraŭ nun ia subelementulo, kiu ne posedas la plej sensignifan ateston pri lernado. Tial ke dum mia vivo mi manipulis rabotilojn k segilojn, estis tute nature, ke mia atento estu altirata al la maniero, laŭ kiu laboras lignaĵistoj k meblistoj japanaj. Mi estis vere mirigata ĉe la konstato, ke tiuj metiistoj havas ilojn, kies formo tre dferencas, kompare al tiu de similaj iloj en Eŭropo. La maniero laŭ kiu japanaj lignaĵistoj manipulas siajn ilojn ankaŭmalsamas je tiu de siaj kolegoj el Okcidento. Sed la rezulto sur la prilaborataĵon estas tute sama. Sekve inter la du malsamaj procedoj ne ekzistas esenca diferenco. Mi emas kredi, ke sur la kampo de la abstrakta penso estas tute same. La budaista saĝo, la asketismo de kelkaj religiaj societoj, ĉu kristanaj aŭ aliaj, la stoikismo de Zenano k de Epikteto, la materialismo de-Epikuro, ktp ks., ĉio tio eble reduktiĝas je la senutila demando, nome, ĉu estas preferinde funkciigi rabotilon, ŝovante ĝin antaŭen kiel en Eŭropo, aŭ tirante ĝin al si kiel en Japanio... Niaj ideoj, kutimoj, gustoj ne entenas ion absolutan. Ili rezultas de la hazardo, de la imitemo, de la bezono, de la tradicio pli malpli trudata, de ĉio ajn krom de tio, ke ili estas esence diferencaj k apartaj al ĉiu raso. Laŭ tio, kion mi povis ĝis nun observi, ekzistas ia similo inter la antikvaj mitologioj (greka k romana) k la ŝintoismo. La ideo pri -unika Dio, kreinto k disponanto pri ĉio, ŝajne tute ne ekzistas en la penso de l' japanoj. Iliaj dioj, diinoj, herooj ktp., ilia kulto al la prauloj, ĉio tio tre parencas al la menso de la antikvaj grekoj k romanoj.
Nekontraŭdireble, la japana popolo, konsiderata kiel tuto,

152

estas spiritualisto. Ĝi kredas, ke bestoj k eĉ senvivaĵoj havas animon. La vulpo estas objekto por kulto k ĝia statuo troviĝas ĉie en la proksimaĵo de temploj. Ĝi estas ordinare vestita per ia ruĝa antaŭtuko, kiu estas ligita cirkaŭ la kolo. Antaŭ nelonge mi legis en " The Japan Advertiser " informon laŭ kiu samisena (1) fabrikanto elspezis 1.000 jenojn por la enterigo de dorlotita kato. Sepdek pastroj partoprenis la funebran ceremonion. Mi suspektas, ke, per tio la industriisto celis reklamon por siaj fabrikaĵoj. Tamen restas la fakto ke la japana popolo konsentas sen miro k sen protesto, ke kato estu pompe enterigata...

( I ) Samisen estas muzikilo.

153

En la sama ĵurnalo, n-o de la 9-a de februaro, estis bildo pri lernantinoj de kudra lernejo, kiuj partoprenis ĉiujaran feston de la kudriloj. Ĝi estas la okazo por religia ceremonio favore al la animo de la rompitaj kudriloj ! Ĉiujare kolekto da tiaj iloj estas sendita al la sanktejo Aŭaŝima, kie sidas la diaĵo, kiu protektas la " animon " de l' kudriloj. Tio ŝajnas al mi vere ĉarma ! Laŭ ia vidpunkto la kredo, ke objekto havas animon, ne estas pli stulta ol tiu pri unika Dio en tri personoj, aŭ tiu pri sankta virginopatrino. Cetere oni ne devas forgesi, ke la adorantoj de unika Dio loĝatigas la ĉielon per amaso da sanktuloj, sanktinoj k anĝeloj. Kaj ilia infero ankaŭ estas plenigita per granda nombro da demonoj kun Satano kiel supera estro. Do ne temas pri esenca diferenco inter la kredoj. Ĉie la homoj sentas la bezonon apogi sian malforton sur lambastonojn el ia ajn kredo. La fabrikistoj de spiritaj lambastonoj t. e. Ia bonzoj, pastroj, filozofoj el diversaj skoloj ktp. ne uzas ĉuj la samajn ilojn k ne donas tute la saman formon al la fabrikitaj objektoj, sed ĉiuj trovas pli malpli grandan klientaron. Necesas esti Han Riner por fabriki por si mem lambastonojn k ne celi reklami ilin kiel la sole utiligindajn. En Japanio ekzlstas tamen io tute speciala: la dieca karaktero de l' Mikado. Kiam oni preterpasas la ĉefan enirejon de la ĉirkaŭremparo, kie loĝas tiu surtera dio, tiam ne malofte oni povas vidi piulojn kun kunigitaj manoj, kun kliniĝinta kapo, kiuj preĝas dum kelkaj minutoj fronte al la sankta loko. Kaj neniu preterpasas tiun lokon, ne demetinte la kapveston k ne farante pli malpli grandan riverencon. Estas ankaŭ tre notinda apartaĵo, ke jam de 2.597 jaroj (laŭ tradicio pri kies kredindo eble necesas fari rezervojn) seninterrompe la sama familio el mikadoj prezidis super la destinoj de la lando. Sendube, por iu ajn, kiu kutimas kredi aŭ aŭdi, ke reĝoj k imperiestroj ricevas sian reĝrajton de iu unika Dio, kiu loĝas en la ĉielo, por tiu la pretendo de mortonto esti dio sur la tero k ŝuldi al neniu krom al si mem sian aŭtoritaton, povasŝajni sent-ofenda. Sed kiam oni sincere penas por kompreni la fakton, aŭ ĝian signifon rilate al la medio

154

k drkonstancoj, tiam la unua mirsento baldaŭ malaperas. Notinte la fakton, ke la japana popolo estas politeisto, la ideo pri dio, kiu enkorpiĝas en la sama familio por gvidi nacion ne ŝajnas aparte absurda; male, ĝi estas logika konsekvenco de premiso pridubinda. Kiam homoj kiel generalo Nogi k admiralo Togo estas post sia morto la objekto de dia kulto, tio ankaŭ estas logika konsekvenco de la politeismo. Estas pli facile al la simpla popolo akcepti la ideon pri iu aparta dio, kiu enkorpiĝis en ĉiu el tiuj viroj k dotis ilin per eksterordinaraj kapabloj, ol serĉi klarigojn pri iliaj venkoj en strategiaj konsideroj.
Kion ajn oni opiniu pri ĉio tio, estas alia fakto inda je mencio k prikonsidero. La kulto per kiu la japana popolo honoras la Mikadon estas deca, diskreta, delikata; ĝi ŝajnas al mi malpli qroteska ol la bruaj k spektaklecaj manifestacioj, kiujn oni povas vidi en Moskvo, en Romo, en Berlino honore al la respektivaj diktatoroj. Ilia portreto ja troviĝas ĉie, en ĉiuj formatoj, laŭ ĉiuj pozoj. Precipe en Moskvo la bildo de Stalin estas vera trudobjekto por la okuloj. Tial mi preskaŭeksentas simpation por la " dio ", kiu diskrete tenas sin apartigata en sia modesta palaco. Nenie en Tokio aŭ alie la vido estas logata per bildo de l' Mikado; malofte Iia portreto aperas en ĵurnaloj...
Mi pensas, ke estus erara la supozo, ke ĉiuj japanoj kredas je la dieco de l' Mikado. Sed se iu maltimemulo permesas al si eldiri publike sian dubon pri tio, ĉiam troviĝas iu fanatikulo por severe puni tian pekulon. Lastan jaron d-ro Tatsukiĉi Minobe, senatano, spertis mem pri tio. Elmetinte tezon, konsideratan hereza, pri la situacio de l' Mikado rilate al la Konstitucio, li ne nur devis eksiĝi el la Senato, sed plie estis viktimo de atenco. Iu ano de reakcia organizo, Jusso Ota, 32jara, pafis al d-ro Minobe per revolvero, sed atingis nur, ke la vundito devis resti en hospitalo dum unu monato. Tia fanatiko ne estas io aparta al Japanio. Sufiĉas memori pri antaŭnelongaj okazintaĵoj en landoj, kie diktatoro regas absolutisme, por kompreni, ke la krimo pro- estrec-ofendo

155

ne estas malpli severe punata ol tiu pro diec-ofendo en la " Lando de l' Leviĝanta Suno ". Jen mi ekrimarkas, ke ĉi tiu letero longiĝas k tamen mi ankoraŭ ne diris, kion mi eksciis pri la budaista sekto Zen. En Japanio ĝi havas tri grandajn templojn, de kiuj dependas 14.000 aliaj pli malpli gravaj k disaj tra la lando. La zenanoj pretendas esti la plej fidelaj klarigantoj pri la pura doktrino de Gotama Ŝakamunio. Ili asertas, ke la Saĝulo ne ĉiam eldiris sian veran penson, tial ke li kutimis stari ĉe la sama nivelo de komprenkapablo kiel liaj aŭskultantoj. Sed unu el liaj disĉiploj, inter la plej intimaj, Mahakasjapo, komprenis k konservis la " verajn interparolojn de Gotama ". Pli poste, Bodhidharma diskonigis la " puran doktrinon " enĈinio. En la 7-a jarcento ĝi estis konata en Japanio, sed ne povis enplantiĝi. Nur en 1228 Dogen, post sia reveno el Ĉinio, sukcesis fondi templon en Uĵi, apud Kioto. Dum la tuta feŭda epoko la sekto Zen havis grandan nombron da adeptoj inter la samurai-oj (nobeloj-militistoj)...
Mi dubas, ĉu via filozofio estas kapabla naski ĉe iu la deziron konstrui ternplon k plie, esti ŝatata de militistoj. La aserto de via amiko japana estas klarigebla nur pro lia nescio pri la temo: aŭ li ne konas bone la historion pri la sekto Zen, aŭ li ne ĝuste komprenis vian penson. Tamen, povas esti trovebla ia parenceco inter la aŭtoro de la " Veraj Interparoloj de Sokrato " (1) k la instruoj de la bonzo Dogen, en tiu senco, ke ĉiu homo devas trovi en si mem la veron. Per meditado la zenanoj serĉas ĝin k pretendas trovi en ia intuicia ekkompreno. Tamen ili legas la Skribaĵojn k enkalkulas 28 saĝulojn depost la fondiĝo de la sekto. La fakto, ke ili atribuas nur al kelkaj homoj la kapablon fariĝi saĝulo, kontraŭdiras, ŝajnas al mi, la aserton, ke ĉiu homo povas k devas trovi en si mem la veron t. e. Ia saĝon; aŭ oni povas akiri la veron per meditado k tiaokaze

(1) Titolo de unu el la verkoj de H. Riner. (Komp.)

I 56

ĉiuj zenanoj devus esti saĝuloj; aŭ nur kelkaj homoj posedas tiun kapablon k sekve la unua aserto estas senvalora. Sed, se estas vere, kiel asertas hinda aŭtoro, P. L. Narasu, ke ĉio, kio ne estas racia, tio ne povas esti atribuata al Ŝakamunio, tiaokaze mi facile konsentas, ke via penso estas budaeca. La libro, en kiu la aŭtoro klarigas tiun tezon, havas kiel titolon: " The Essence of Buddhism " (La Esenco de l' Budaismo). Mi komencis la legadon de tiu verko pro du motivoj: unue, la temo interesas min; due, mi estas gasto ĉe liberpensa budaisto kiu komencis ĝin traduki esperanten. Sed, ĉar li ne konas la anglan lingvon, li tradukas el japana traduko, kio estas bedaŭrinda; Kvankam mia scio de la angla lingvo estas ne profunda, tamen mi kredas povi iom helpi en tiu traduka laboro, komparante la tradukitan tekston kun la originalo.
La budaistaj sektoj estas multnombraj. Ĉiu pretendas instrui pli bone ol la aliaj la " veran " penson de l' Majstro. Tiurilate la historio pri budaismo tre similas al tiu pri la kristanismo. Ekzistas tamen notinda diferenco inter ambaŭ movadoj religiaj: la fanatiko de la admirantoj de Budao neniam atingis la gradon de furiozo, kiun havis mezepoke la adorantoj de Kristo. Nenio estas trovebla en la historio pri la religiaj sektoj el Oriento, kio estas komparebla al la Inkvizicio, al la " Dragonnades " ( I ), al la proreligiaj militoj, kiuj sange makuladis la duan duonon de la deksesa jarcento en Francio k alie.
Tia fakto ŝajnas al mi tre grava. Se la orientanoj estus pli bone informitaj pri la kristanismaj aferoj, neniam kruco superstarus la plej malgrandan templon en Ĉinio k Japanio. Verdire, ŝajnas, ke en ĉi tiu lasta lando la kristanismo jam atingis sian apogeon. Mi ne diros, ke ĝi jam nun malleviĝas; tamen estas certe, ke ĝia influo estas sensignifa k tre ofte

(I) Persekutoj kontraŭ la protestantoj en suda Francio post nuligo de l' Nanta edikto. (Dragonoj estis la ĉefaj ekzekutantoj.) (Komp.)

157

rezultas de konsideroj, kiuj havas nenion komunan kun la deziro aliĝi al la " vera religio ".
Tiu ĉi letero estas jam tro longa k pro tio mi petas vian indulgon, tamen, por respondi al la demando, kiun vi starigis pri via Ahasvero (1), necesus verki tutan volumon. Cetere, mi ne havas la necesan kompetenton por ektrakti tian temon. Tial mi nur tradukos por vi kelkajn alineojn el antaŭparolo anglalingva de japana libro, aperinta en 1911. Ĝi havas jenan titolon: Historio pri la Antikva Japanio, k la nomo de la aŭtoro estas T. Kimura. La celo de ĉi tiu verko estas montri, ke nia praularo havis greko-latinan originon; ĝi disvastiĝis kiel konsekvenco de la Amfiktionioj (Kunvenintaroj de delegitoj senditaj de la federaciitaj popoloj el la antikva Grekio) okazintaj en la lando Nairi (Malgrandazio) t. e. la lando de la lago Van. Mia esplorado celas pruvi, ke niaj prauloj unue loĝis en Grekio, ke ili migris en Egiption k Abisenion k, post kiam ili subigis Persion, Hindion k Siamon, ili fine venis en niajn insulojn...
" ... La rezulto de mia kompara studo super mitoj k lingvoj naskis en mi la konvinkon, ke la japana popolo apartenas al la grek-latina raso..."
" ... La japana lingvo estas unu el la plej antikvaj. Pluraj vortoj el mortaj lingvoj k aliaj, kiuj ekskutimiĝis estas ankoraŭ uzataj ĉi tie. Multaj nomoj de Iokoj en Okcidento, kies deveno aŭ signifo estas nekonata, ricevas klarigon en la lumo de nia lingvo. Multaj kutimoj k moroj el Okcidento, kies origino estas konsiderata kiel netrovebla, estas bone klarigataj per komparo kun tiuj el Japanio...
Se la tezo de tiu aŭtoro estas iom kredinda, estas evidente, ke la demando ĉu via " Ahasvero " estas pli japaneca ol judeca ne plu havas la saman intereson. La " subteraj fratecoj " pri kiuj vi aludas, facile klariĝas. Mi ne kuraĝas eldiri opinion pri la ideoj de s-ro Kimura.

p>(1) " Ahasverus ". titolo de unu el la verkoj de H. Riner.



158

Tamen, oni eble povus apogi ilin per aliaj konsideroj ol tiuj de kompara studo super moroj k lingvo. La japana popolo konsistas el tre diversaj tipoj, escepte blondharajn. Mi havis okazojn vidi virinojn, kies haŭtkoloro estas pli blanka ol tiu de hispaninoj aŭ de francinoj el la suda regiono. En la malgranda urbo, kie mi nun estas, kelkfoje mi renkontis junulon kies fizionomio pensigis min pri alĝerianoj pro similo en la trajtoj. Estas eraro kredi ke ĉiuj japanoj estas malaltkreskaj: unu el la policistoj, kiuj demandadis min en Tokio, havas almenaŭ 180 cm. da alto k la luktistoj, kies portreton publikigas preskaŭ ĉiutage ĵurnaloj, estas kolosoj, kiuj pezas pli ol 100 kg. Se la plimulto de la nazoj estas platkurbaj, aliaj estas rektaj, k mi eĉ vidis kelkajn, kiuj estas aglecaj. Nur la formo de la okuloj estas vere karakteriza k mi ne vidis homojn kun rondaj, " fiŝaj okuloj ". Japanoj ja uzas iafoje tiun bildon moke, parolante pri okcidentuloj...
Konvenas, ke mi bremse haltigu mian skribemon. Eble vi ne kuraĝos legi ĝis ĉi tie. Mia senkulpiĝo estu, ke vi starigis demandojn, kiuj instigis mian babilemon, sendube bagatela. Atentu nur mian bonan intencon k indulgu vian malbonan disĉiplon, kiu ne havas alian meriton pri via atento ol sia sincera k admira amikeco al vi.


translate into English
+ add a commentComments





RSS feed
<dd class="left rsslinks" style="margin: 0px; float: left; co