Albums

Articles

Docs

Groups

Contacts


Lantiano2's articles




42. -El Japanio pri kelkaj Temoj - 42. - El Japanio pri kelkaj Temoj 179 LETERO KVARDEK DUA Al la Parizaj gek-doj Jama ŝ ir… - October 11, 2010


41. El Japanio pri Moralo kaj Historia Materialismo - October 11, 2010




40. Pri japana polico - Pri japana polico k cetero I63 LETERO KVARDEKA Al K-ino Rober Jama ŝ iro-ma ĉ i 27-6-1… -October 10, 2010


See all articles...

Authorizations, license

Visible by: Everyone (public).
All rights reserved
203 visits
Flag as inappropriate

41. El Japanio pri Moralo kaj Historia Materialismo

41. - El Japanio pri Moralo kaj Historia Materialismo

169

LETERO KVARDEK UNUA
Pri Moralo, Historia Materialismo k cetere
Jamaŝiro-maĉi, julie 1937.
S-ro Nakahara el Kioto, eldonanto de la gazeto " Tempo ", publikigis la tekston de intervjuo, kiun li havis kun Lanti. Interalie estas raportita jeno : " Lia intelekto estas priokupata de moralaj demandoj, tial la "buŝido", la budaismo, unuvorte la tuta orienta kulturo, kies bazo estasĉefe moraleca, tute nature altiris lin. Nun li studas la budaisman literaturon...
" Pri la rezulto de lia studo ni konigu, ke la artikolo, kun la titolo: " ... "Tial mi konvertiĝis al la budaismo ", kiu aperis en " Sennacieca Revuo " k estis subskribita : Arigato Gozaimasu, fontas el la plumo de Lanti. La tuta skribaĵo estas ironia k montras, ke nia esplorema K-do ne trovis en la budaismo, kion li serĉas. (Kompil.)

Estimata Redakcio.
En la junia n-ro de via ŝatinda gazeto vi publikigis kelkajn notojn, kiuj spegulas sufiĉe bone mian nunan spiritostaton. Sed en tia konciza formo evidente ne eblis eviti, ke kelkaj legantoj povus iom miskompreni la raportitaĵon. La afero ne estus tre grava; tamen, se vi permesos, mi ŝatus aldoni kelkajn klarigojn pri unu punkto el via raporto, nome, ke mia " intelekto estas priokupata de moralaj demandoj ". Kelkaj legantoj ja povis pensi, ke mia kontraŭstaro al la " historia materialismo " signas, ke mi fariĝis adepto de iu metafizika doktrino, aŭ eĉ falis en mistikismon. Tiel ne estas! Mia nuna studado super budaismaj verkoj ne ankoraŭ konvinkis min pri la reala ekzisto de budaoj, t. e. de homoj, kiuj akiris scion per ia unuiĝo kun, la " Supera Vero ". Avalokitesvaro, tiu " Dia Memo ", same kiel la kristana " unika " Dio el " tri personoj " ŝajnas al mi nun, kiel antaŭe, fantaziaj elpensaĵoj, kiuj havas nenion komunan kun la racio, eĉ kun la simpla saĝo. Mi do ne agnoskas metafizikon k mia starpunkto estas pozitiva.

170

Erareco k Senetikeco de la " Historia Materialismo ". Kiel eble plej koncize mi provu komprenigi mian opinion pri moralo. Ĉu moralaj principoj ekzistas? Kie ili estas troveblaj? Por la anoj de dogmaj religioj la afero estas tre simpla: Dio, per revelacio, sciigis al la homoj pri sia ekzisto k pri sia volo; sufiĉas do obei la ordonojn de tiu mistera estaĵo por agi morale. Plie, la malobeintoj estos punataj per ĉeesto eterna en la infero, aŭ longdaŭra en purgatorio, dum la obeintoj ĝuos senliman k eternan feliĉon en la ĉielo. Por di-kredanto la problemo estas do facile solvebla. Sed malgraŭ plej sincera deziro k laŭcelaj klopodoj, pri kiuj mi ne povas raporti ĉi tie, mi ne sukcesis akiri kredon pri la ekzisto de Dio. Konsekvence, mi ne trovas en religio moralan fundamenton. Tiurilate mi povas facile interkonsenti kun la anoj de la " historia materialismo " k tamen tiu doktrino ŝainas al mi ne nur erara, sed eĉ malbonfara. Por la ortodoksaj marksistoj moralo estas la rezuIto de ekonomiaj faktoroj. Ni citu el Marksa verko mem:

" Por la socia produktado de siaj vivrimedoj, la homoj daŭre havas determinitajn, necesajn interrilatojn, kiuj estas sendependaj de ilia volo ; interrilatojn por produktado, kiuj respondas al iu determinata stadio de elvolviĝo de ilaj produktofortoj. La tuto de tiuj interrilatoj por produktado formas la ekonomian strukturon de I' socio, la realan bazon sur kiu stariĝas jura k politika superstrukturo, al kiu respondas sociaj k difinitaj formoj de konscio... Ne la konscio de la homoj determinas ilian staton, sed male ilia socia stato determinas ilian konscion. " (Antaŭparolo al la Kritiko de I' Politika Ekonomio).

Se la vortoj ion signifas k se do ne temas pri dialektika ĵonglado, la logika konsekvenco de tiu Marksa aserto estas, ke la sentoj, la pasioj, la ideoj, la idealo ne ludas rolon en la historia procezo de I' homaj socioj. Ke tiel estas en la penso de Marks, pri tio ni trovas konfirmon el la plumo de Ia plej intima k aŭtoritata disĉiplo, nome, Federiko Engels. Ĉi tiu lasta ja skribis: " La determinantaj kaŭzoj de tiu aŭ alia socia metamorfozo aŭ revolucio ne devas esti serĉataj en la kapoj de la homoj...,sed en la

171

metamorfozoj de I' produktado k de la interŝanĝado". (La Revolucio de I' Scienco de sinjoro Diring) (Dhring). Diistoj klarigas ĉion per la volo de Dio; Marks, Engels k iliaj disĉiploj iel diigas la produktofortojn k per ili havas respondon al ĉiuj demandoj. Tro simplisme !.. La aserto, ke la homoj havas interrilatojn sendepende de sia volo estas arbitra k neniel kongruas kun la realo. Oni povas trovi en la historio multajn faktojn, kiuj montras, ke homoj agis, batalis, konkeris landojn, tial ke ili volis tion, interkonsentis pri tio k ne estis instigataj de misteraj " produktofortoj ". Kiam homoj decidis surpontigi riveron aŭ konstrui boaton por fiŝkapti, tiam ili vole faris tion k nenia " socia stato " donis al ili la " konscion " pri neceso de tia farado. Popoloj vivis dum jarcentoj meze de naturaj riĉaĵoj k ne emis aŭ ne kapablis ekspluati ilin por sia profito. Aliaj homoj venis tien k utiligis la riĉaĵojn. Tiu utiligo do ne estis " sendependa de ilia volo ", kiel oni devus kredi, se la Marksa vidpunkto estus ĝusta. Homo ne estas aŭtomato, kiun diigitaj " produktofortoj " movas. La volo de I' homo ŝanĝis la aspekton de nia planedo k kreis kondiĉojn, kiujn poste li mem ja devas atenti. Ekzemple, kiu biciklas, tiu ne povas tute sin teni kiel piediranto. Tamen la elpensinto de l' biciklo, la homo, ne estas pro tio kvazaŭsklavo de ĝi...
Produktofortoj? Nu, ill ekzistas en la naturo. La akvo, la vento, la fajro, la elektro ktp. estas ja naturaj produktofortoj. Sed necesis, ke la homo volu k scipovu utiligi ilin. Ilia utiligado sekve rezultas de la homa volo k ne de blinda, ekstera instigo ekonomieca. Lastanalize ĉiuj aliiĝoj en la socio havas kiel originon la volon de la homo; en ĝia cerbo naskiĝis la ideoj, kiuj iniciatis la ŝanĝojn. La superstrukturo pri kiu parolas Marks estas nur metaforo, nenio pli, nek malpli. La homo mem kreis la juron k ĝi ne estas simple ia rezulto de la ekonomio; juro k ekonomio malvolviĝis paralele sed ne la lasta kreis la unuan. Kio pruvas plej bone la eraron de Marks, tio estas la fakto, ke homoj, vivantaj en samaj ekonomiaj kondiĉoj, tamen ne havas samajn ideojn. En Hindio, ekzemple, hindu

172

anoj k islamanoj jam vivis dum kelkaj jarcentoj en sama medio k tamen ambaŭ havas tute malsaman religion. La ekonomiismo ne kapablas klarigi, kial la unuaj adoras bovinojn, dum la lastaj buĉas k manĝas ilin. Nei la forton de ideoj, ĉu ĝustaj aŭ malĝustaj, tio estas iel perforti la realon en la celo enigi ĉiujn sociajn fenomenojn en iu filozofia sistemo.
Ne nur Marks sed multaj aliaj teoriuloj provis starigi sistemon per kiuĉio povus esti klarigata. Vana provo !... Filozofiaj sistemoj ankaŭ estas homaj elpensaĵoj; sed ĝis nun neniu geniulo kapablis starigi nerefuteblan doktrinon. Sistemoj kontraŭas aliajn sistemojn k la kelktempa sukceso de unu el ili dependas ne de ĝia senerareco, sed de specialaj cirkonstancoj k de la talento k konvinkopovo de la aŭtoro. Sed ni dume nur notu, ke la " Historia Materialismo " ne povas pretendi nerefuteblecon k plie, ke ĝia esenco mem estas senetikeca. " Oni juĝas arbon laŭ ĝiaj fruktoj...."
Se estas eble juĝi arbon laŭ ĝiaj fruktoj, oni ankaŭ povas taksi la valoron de doktrino laŭ ĝiaj rezultoj. La marksismo, la historia materialismo atingis tre grandan disvastiĝon tra ĉiuj kontinentoj. Plie,ĝi estas la oficiala k sola doktrino instruata en la lernejoj de 170-miliona popolo. La fakto, ke oni instruas ĝin devige, ke ĝi fariĝis en Sovetio kvazaŭ religia ortodoksaĵo, plej evidente kontraŭdiras ties spiriton; ĝia esenco ja estas nei la forton, la efikon de ideologioj k atribui ĉiun aliiĝon en la socioj al ekonomiaj faktoroj. Sed pri tio mi ne volas insisti k limigos mian rezonadon al la konstato, ke la bolŝevistoj aplikis k daŭre aplikas la doktrinon mem.
Kiel mi jam montris, laŭ Marks k Engels, la moralo povas esti nur ia rezuIto de ekonomiaj faktoroj k ne la apliko de difinitaj k obeindaj principoj. En la rilatoj inter la klasoj k homoj la determinanta kaŭzo estas " proporcio de fortoj ". En la vivbatalo temas esti la plej forta. Por la proletaro la tuta demando kuŝas en ĉi tio: venki la burĝaron. Tiucele politika organizo estas necesa k por la boŝevista partio, te-

173

mas esti pli forta ol ĉiuj aliaj tiaj organizoj k tiel per ĉiaj rimedoj (Lenina diro) kapti k teni la politikan potencon. La bolŝevistoj tre lerte k ruze aplikis tiun taktikon. Ĉe la komenco de la rusa revolucio la " malamiko " konsistis el burĝoj, socialistoj k anarkistoj. Ĉiuj jam delonge estas ĉu mortpafitaj aŭ malliberigitaj. Poste en la bolŝevista partio mem estiĝis diversaj opoziciuloj ; al ili estis aplikataj la samaj rimedoj. Zinovjev, la prezidinto de " Komintern ", k multaj aliaj malnovaj k famaj bolŝevistoj estas per revolverpafado elmondigitaj. Nur unu, Trocki havis la bonŝancon esti ekzilata. Nun Ii plenigas la mondon per kritikoj, riproĉoj k malbenoj al Stalin. Kvankam oni emas nature kompati al viktimoj, tamen racie-pensanta homo, bone informita pri la sovetia demando, ne povas malatenti la fakton, ke la okazaĵoj menciitaj estas la logika konsekvenco de I' marksisma senetikeco. En la tuta dramo temis ja pri " proporcio de fortoj " (Esprimo ofte uzata de Trocki mem). Stalin estas pli forta ol liaj kontraŭuloj. En mala okazo Ii mem estus en ekzilo aŭ mortpafita. Estas fakto, ke Zinovjev k Kamenev, ekzemple, deziris, siatempe, ke Trocki estu mortkondamnota. Tia sorto ĝuste atendis ilin kelkajn jarojn poste... Sed estas ankaŭ neforgesinde, ke Trocki mem ordonis pafadon al la Kronŝtadaj maristoj, kiuj estis ribelintaj, por postuli ĝuste tion, pri kio Ii nun agitas, nome, la liberan funkciadon de I' sovetoj, kiuj fariĝis nuraj Instrumentoj en la manoj de l' bolŝevista partio.
Kvankam mi neniam estis tre ortodoksa komunisto, tamen mi apartenis al la franca kompartio, ekde ĝia fondiĝo ĝis 1929. Tiam mi havis la esperon, ke Komintern povus forte antaŭenpuŝi la esperantan aferon. Estis naiva iluzio... Pro mia okupiteco en la SAT-movado mi ne partoprenis aktive en la politika agitado. Tamen mi havis plurfoje la okazon ĉeesti kunsidojn de la t.n. ĉeloj komunistaj, kiuj laŭ instrukcioj el Moskvo devas ekzisti k funkcii en ĉiuj laboristaj aŭ kulturaj organizoj. Tie mi povis proprasperte konstati, kiel bolŝevistoj makiavele, jezuite agadas por akiri la gvidposte-

174

nojn en la celitaj organizoj; mensogoj, kalumnioj, plej drastaj demagogaj rimedoj estas uzataj. La Lenina perĉiarimedeco estas diligente aplikata - k ofte kun sukceso. Kiu vidis proprokule la funkciadon de komunista ĉelo, tiu facile komprenas la spiritostaton de la oligarkoj el la Kremlo, kiuj buĉas unuj la aliajn kun facila konscienco. Tiuj senprincipaj homoj agas instigite de I' pasio por regado, de senbrida potenc-avido. Ĉe ili la komandemo estas pli forta ol la riĉiĝemo k ilia propra konduto refutas perekzemple la marksan ekonomiismon... Kiam Lenin rekomendis uzi ĉiajn rimedojn en la politika batalo, tiam fakte li elpensis nenion novan. Tri cent okdek jarojn pli frue Ignaco de Lojola, la fondinto de l' jezuita ordeno, faris similan rekomendon, kiam li diris, ke " la celo pravigas la rimedojn ". Sekve, mensogo, kalumnio, murdo ks. estas allaseblaj, se ili kondukas al la celo. La sola demando estas : ĉu bona k ĝusta la celo? Por katoliko, kiu firme kredas, ke la papo estas rekte inspirata de dio k sekve ne povas erari, rilate al dogmaj aferoj, la demando estas facile respondebla. Same facile povas trankviligi sian konsciencon la bolŝevisto, kiu parolas k agas en la nomo de I' " Scienca Socialismo ". En nia epoko la vorto scienco efikas sur homojn, ĉefe sur tiujn, kiuj ne estas mem scienculoj, kiel la vorto dio sur kristanon.
En la verkaro de Marks troviĝas parto, kiu povas esti konsiderata kiel " scienca ", tiu, kiu priskribas la funkciadon de I' moderna kapitalismo kun ĝiaj ekonomiaj krizoj, aŭ la procedon laŭ kiu kreiĝas plusvaloro. Sed kiam la fama teoriulo celas antaŭmontri la vojon, kiun nepre sekvos la homaro en sia evoluo; kiam li atribuas al la proletaro la " historian mision " starigi senklasan socion, tiam liaj diroj perdas sciencan karakteron. Cetere, sufiĉas kompari la nunan staton de I' mondo kun la asertoj, troviĝantaj en la " Komunista Manifesto ", verkita antaŭ 89 jaroj, por konvinkiĝi pri la grado de ilia erareco. Nur homoj blindigitaj per partieca pasio ne povas vidi la erarojn de Marks. Ili estas tiel okulfrapaj, ke en la lastaj

175

jaroj troviĝis marksistoj por deklari, ke nur la esplormetodo valoras en la doktrino. Tiuj similas al la budaistoj, kiuj asertas, ke ĉio, kio ne estas racia, tio ne povas esti la instruo de Gotamo Ŝakamunio. La historio montras, ke la jezuitoj portas la respondecon pri multaj krimoj, eĉ pri militoj inter gentoj. Sed malgraŭ ĉiuj siaj intrigoj, malgraŭ sia mirinde bona organiziteco k la granda intelekta kapablo de multaj el siaj gvidistoj, tamen ili ne sukcesis triumfigi la katolikismon en la tuta mondo. Simile la bolŝevistoj malsukcesis en siaj klopodoj por okazigi mondrevolucion. Komintern simple fariĝis aparato el obeemaj dungitoj, kies tasko, estas servi al la interesoj de la eksterlanda, naciista politiko de Stalin, kiu finfine sukcesis regadi pli absolutisme ol la caro mem. Aliparte, ne ekzistas en Sovetio la plej eta signo, ke la nova socisistemo evoluas al senklaseco. Male, fariĝas pli k pli certe, ke novaj klasoj stariĝas. En neniu kapitalista lando la diferencoj inter la vivkondiĉoj de diversaj kategorioj da homoj estas pli grandaj ol tiuj jam nun ekzistantaj en Sovetio. La laboristaro estas servutigita ĝis grado apenaŭ pensebla. Nur unu ekzemplon mi menciu: la interna pasporto, kiu ekzistis en la cara tempo, estis restarigita antaŭ kvar jaroj k neniu povas sen tiu legitimilo vojaĝi, el urbo en alian. Japano ne bezonas pasporton por iri el Tokio al Osaka, sed ruso bezonas ĝin por iri el Moskvo al Leningrado. La fruktoj de l' bolŝevista arbo estas tre amaraj k malmolaj; oni do povas konkludi, ke ĝi estas malbona k kreskis en netaŭga grundo. Tio pruvas, ke la " historia materialismo " ne liveras bonan fundarnenton por konstrui harmoniecan socion.
La homo estas animalo, kiu kapablas koncepti. Se mankas kredo je Dio, kiu estus doninta al la homaro kvazaŭ moralan kodon, nepre obeendan; se, aliparte, erara estas la marksista vidpunkto, laŭ kiu la moralo estus ia rezulto de ekonomiaj faktoroj, kie do ni serĉu moralan fundamenton? Moralaj principoj ne ekzistas konkrete (en si); pri

976

tio mi konsentas. Sed la homo kapablas abstrakti, koncepti. Geometriaj aksiomoj ankaŭ ne ekzistas konkrete; tamen homoj konceptis ilin k inĝenieroj, teknikistoj k metiistoj obeas al geometriaj principoj, kiam ili laboras por konstrui maŝinon aŭ ponton. Kiam oni observas kamparanon en lia laboro por prepari rizbedon, tiam estas videble, ke li penas por obei al la principo de horizonteco. Li ja scias, ke la maldika tavolo da akvo ne surkovros la tutan supraĵon, se ĝi ne estas horizonteca.
Ne necesas vadi en metafizika marĉo por eltrovi moralajn principojn. La homa cerbo jam delonge kapablis ilin koncepti, restante sur pozitiva grundo. Kaj notinde estas, ke filozofoj el diversaj skoloj renkontiĝas akorde kun la fondintoj de grandaj religisistemoj universalaj, rilate al kelkaj fundamentaj principoj de moralo. Budao k Kristo, Konfucio k Sokrato, Spinozo k Kanto, ĉiuj diris resume proksimume jenon: mensogo, ŝtelo, murdo estas malbonaj faroj; amo al la proksimulo, sincero en la koro, plenumo de promeso, libere farita, altruismo, ĉio tia estas bona k nepre alcelinda; tio kondiĉas k certigas pacon inter la homoj. Se al tiuj sentencoj, kiujn oni povas iel konsideri aksiomecaj, estas aldonita la koncepto pri justo, tiam estas trovita firma fundamento por ellabori kondutregulojn.
Agi juste, ne ekspluati ; postuli justan traktadon k kontraŭstarl al ĉia ekspluatado, tio estas logika konsekvenco el la ĉi supre elmetitaj principoj. Kie ne regas justo, tie latente ekzistas malpaco, milito. Homoj devas plie akiri k teni senton pri sia propra digno k ĝi ne povas ekzisti inter mastroj k sklavoj. La religioj fiaskis en sia celo starigi pacon k fratecon sur la tuta tero. Eble pro tio, ke ili malatentis la ekonomian flankon de I' vivo. Objektivaj kondiĉoj por paca mondo cetere ne ekzistis, ĝis la scienco k tekniko liveris al la homoj la necesajn rimedojn por utiligi la naturajn riĉaĵojn el la tuta planedo. Ne sufiĉas rekomendi korpan puron al homoj, se mankas al ili sapo, k akvo. Sed estus ankaŭ eraro, kredi, ke sufiĉas liveri tiujn necesaĵojn, por ke ĉuj homoj eklernu k observu higienajn regulojn. Higieno k moralo estas

177

homaj elpensaĵoj ; higienaj reguloj k moralaj principoj ne estas simpla rezulto de diigitaj produktofortoj. Kiuj sincere deziras labori por starigi pacon k harmonion sur la tero, tiuj celkonforme devas havi klaran komprenon pri neceso de moralo. Sen ŝato k obeo al moralaj principoj la homoj iel statas kiel rabaj bestoj en ĝangalo. Kaj la spektaklo, kiun liveras la marksista papo el Moskvo pensigas pri sango soifanta tigro.Ĝenerale la homo estas nature egoista. Cetere la vivo mem postulas tion. Nur per la edukado oni povas bridi la egoismemon k envojigi ĝin laŭ socieca direkto. Tio estas la celo de I' moralo. Sed se oni instruas, ke la moralo estas ia rezulto ekonomieca, ke temas en la rilatoj inter la homoj nur pri " proporcio de fortoj ", tiam oni restas en ĝangalo aŭ tien reiras ; tiel oni preparas grundon sur kiu ĝermos k elkreskos despotismo. Tion la sovetia eksperimento pruvas plej evidente...
La asketismo per si mem ne estas moraleca. Asketo povas eĉturmenti sian korpon (tion faras kelkaj monakoj k tia faro liveras plian pruvon pri la forto de ideoj) sen iu bona rezulto por aliaj homoj. Kiu emas vivi askete, tiu havu kompreneble la rajton tion fari. La celo al budaeco ne ŝajnas al mi enteni ion esence moralan en tiu senco, keĝi estas pure individueca. Cetere, la celado neiigo al ĉiuj bezonoj de I'korpo iel similas al senflugila flugemo. Penadi por ne esti sklavo de siaj deziroj, tio estas tre racie alcelinda. Sed la kontentigo al la naturaj bezonoj (t. e. kiuj konformas al la postuloj de la speco) estas nenial evitinda.
Mi ne prezentas al mi saĝulon per la bildo de homo kun funebra aŭsenesprima, mieno. La ridemo estas io propre homa. Bestoj ne ridas. Se neniu kapablas liveri absolute certan respondon al la enigmoj, kiujn metas antaŭ nin la sfinkso de I' Vivo, ni povas almenaŭ ridi al ĝi en la vizaĝon. Kaj kiu kapablas moke ridi pri si mem, tiu laŭ mi estas saĝa...
Tre bone mi konscias, ke ĉi tiu skribaĵo estas mankohava; sed por konvene pritrakti la temon, necesus verki volumon - kiun eble neniu kuraĝus legi ĝis la fino. Sufiĉu do, ke la

178

legantoj de " Tempo ", eksciu, ke mi ne predikas malgajigan moralon. Kvankam mi kutimas agi tre serioze en la vivo, tamen mia natura emo estas prikonsideri ĝin kiel grandan tragedi- farson. Tian vivkoncepton mi verŝajne akiris per la legado de I' verkoj de Rabelezo(16-a jarcento), de Volter (18-a j.), de Anatol Frans. Han Riner (20-a j.) k de aliaj samspecaj aŭtoroj ; sekve ĝi ne estas ia rezuIto de " produktofortoj ". - Antaŭ ol cerbumadi k verkadi necesis tamen, ke viaj majstroj ne malsatu, sendube pensos kelkaj legantoj. - jes ja, tiu kondiĉo estis necesa. Sed miavice mi demandu : ĉu vi neniam vidis bone nutritajn homojn, kiuj tamen ne kapablas verki libron, inventi maŝinon a