Albums

Articles

Docs

Groups

Contacts


Lantiano2's articles




48. Al K-do L. R., Parizo - 196 LETERO KVARDEK OKA Al K-do L. R., Parizo Osaka, 20-11-1937. Nu, ci malsp… -October 12, 2010


47. El Osako pri moralo kaj budaismo -October 12, 2010




46. - El Osako pri la Ĉin-Japana Milito kaj Cetero - 46. - El Osako pri la Ĉ in-Japana Milito kaj Cetero 189 LETERO KVARDEK SESA Al K-do… -October 12, 2010


See all articles...

Authorizations, license

Visible by: Everyone (public).
All rights reserved
191 visits
Flag as inappropriate

47. El Osako pri moralo kaj budaismo

47. - El Osako pri moralo kaj budaismo

193

LETERO KVARDEK SEPA
Al K-do v. d. H., Germ....
Osaka, 4-10-37.
Kvankam mi forlasis Jamaŝiro-n jam de unu monato, tamen via letero atingis min al mia nova adreso. Ĉar mia kritiko al la H. M. (1) interesas vin, mi sendis al vi antaŭ kelkaj tagoj po unu ekz-ro de du n-roj de " Tempo ", en kiuj vi denove povas legi pri tiu temo. Kompreneble mi ne elĉerpis la tutan argumenteblaĵon ; restas multo dirinda, direnda, sed eble ne dirota. Tial ke vi estas el tiuj, kiuj kapablas observi k memori la observitaĵon, mi ŝatus ekscii vian severan prijuĝon super mia skribaĵo el " Tempo ". Viaj kritikoj povus utili al mi, tial ke verŝajne mi denove havos la okazon pritrakti la saman demandon. Necesas ne tro fidi al si mem k esti ĉiam preta revizi sian propran vidpunkton, se faktoj aŭbonaj argumentoj montras ties erarecon. Mi konscias, ke miaflanke estas eble troa pretendo kritiki famulojn kiel Marks, Lenin k. s. Sed la plej aŭtoritata teorio devas akordi kun faktoj; aliel ĝi estas nur pli malpli lerta ĵonglado per frazoj. Kaj faktoj pruvas la erarecon de la H. M.
Mi notas el via letero, ke laŭ viaj propraj spertoj vi alvenis al la konkludo, ke eĉ la teorio pri klasbatalo estas kelkrilate revizenda. Tion mi volonte konsentas. La sovetia eksperimento plej klare montras, ke ne sufiĉas detrui la regantan klason por atingi senklasecon en la nova socio. En Sovetio kreiĝas k firmiĝas nova klaso, kies reprezentantoj estas, plejparte, pli senkoraj k komandemaj ol aristokratoj k burĝoj. El tio tamen mi ne konkludas, ke la klasbatalo estas nenecesa, sencela. Male! Eĉ se oni pruvus, ke ĉiam ekzistos klasoj, ke tio estas neevitebla, tamen mi opinias, ke la marĝeno ekzistanta inter ekspluatantoj k ekspluatatoj povas esti pli aŭ malpli larĝa laŭ tio, ĉu la ekspluatatoj estas cedemaj,

(1) Historia Materialismo. Alude al intervjuo el "Tempo " (Kompil.)

194

rezignemaj aŭ male postulemaj. Kontraŭbatali la egoismon, kiel vi proponas, tio certe estas alcelinda. Sed la sperto montras, ke ne ĉiuj homoj estas influeblaj per morala predikado. Ĝi efikas ĉefe al la malplej egoistaj k lasas indiferentaj la aliajn. Mildo de ŝafo ne povas detrui la kruelon de lupo. Kontraŭ ĉi tiun lastan bastono aŭ pafilo estas pli Taŭga. En kelkaj okazoj la cedemo de neegoistaj homoj povas havi kiel rezulton plipotencigi la egoismon de aliaj. Komprenu, ke mi ne kontraŭas al la moralinstruo; tute male, kiel vi povos mem konstati per mia letero en " Tempo ", sed mi celas al tio, ke homoj ne nur estu neekspluatemaj, sed ke ili plie ne konsentu esti ekspluatataj.Ĉi tiu lasta postulo entenas ĝerme klasbatalon.
Laŭ la H. M. moralinstruo estas senefika, sekve senutila, ĉar moralo estas ia rezuIto de ekonomiaj faktoroj. Tia vidpunkto ja ŝajnas al mi ne nur erara, sed malbonefika. Ĝi almenaŭ klarigas la fakton, ke multaj proletoj mense ne diferencas de burĝoj ; tiuj kontraŭas la ekspluatadon nur pro tio, ke ili mem ne ekspluatas. Vi diras, ke homoj povas agi jen bone, jen malbone. Konsentite! Kaj ĝuste pro tio necesas doni al ili idealon pri bono. Bonsana homo povas malsaniĝi, se li tute malatentas higienon. Kiu havas idealon pri morala vivo, tiu devas scii, ke necesas esti ĉiam atenta k zorga en sia konduto por ne makuli, perfidi sian idealon. La sperto montras, ke per edukado homoj povas akiri tiel fortan k akran senton pri devo, ke kelkaj preferas sin mortigi ol transvivi ties malplenumon. En la historio de Japanio oni trovas multajn ekzemplojn pri tio. La H. M. ne liveras taŭgan fundamenton por eduki tiajn homojn.
La sperto montris, ke la lab. soc. movado fiaskis en siaj klopodoj por emancipi la proletaron k pacigi la homaron. Unu el la kaŭzoj de tiu fiasko estas, ke preskaŭ la tuta agado de I' gvidantoj estis agiteca, tre ofte demagogia k neniel eduka, moralbaza. Homoj kiuj estas fide organizitaj sub la gvidado de regemuloj, kies nura celo estas konkeri la politikan povon, tiuj neniam atingos realan emancipiĝon.

195

La naciismo, la patriotismo estas iu moralo; ĝi postulas la oferon de I'vivo k sekve kontraŭas al la egoismo. Estas fakto, ke aristokratoj, burĝoj, privilegiitoj oferas sian vivon dum militoj. La aserto, ke kapitalistoj okazigas militojn por pliriĉiĝi estas kelkrilate demagogia. Pri tio mi jam argumentis en la artikolo : " Mi ĝojas esti esperantisto ". En mia kompreno pri moralo, la sento pri homeco, pri homa digno anstataŭus la naciecan senton, fieron k ceteron. Homoj devus esti pretaj oferi sian vivon por defendi sian homecon, kiel patrioto faras por defendi sian patrion. Sed por doni al la homoj tian senton, necesas unue, ke ili povu interkompreniĝi; necesas, ke ili parolu la saman lingvon k amu ĝin. La simpla konstato, ke la lab. gvidantoj ĉiam ignoris nian movadon sufiĉas al mi por esti plene konvinkita, ke tiaj homoj ne havas klaran komprenon pri organizado de tutmonda movado. Sed...Ŝajne vi legas la... ŝatatajn gazetojn, ĉar vi eksciis pri la japanlingva eldono de " Kandid ". Ĉu mi eraras en mia supozo ? Se ne, vi estas pli feliĉa ol multaj sopirantoj el la " lando kie konstruiĝas... " ktp. Tia eldono estas nura koincido k ne rezultas de miaj klopodoj. Sed estas fakto, ke la esperanta eldono instigis k helpis la tradukinton. Tion li cetere diras en la antaŭparolo.
Estas memkompreneble, ke kristanoj kredas, ke ilia relligio iam venkos la budaismon. Ankaŭ budaistoj opinias, ke la instruo de Gotamo Ŝakamunio penetros k enplantiĝos en Eŭropo. Fakte en Britio troviĝas budaistoj k tie aperas budaista revuo. Jam multan tempon mi dediĉis al legado k studado super budaista literaturo. Ne eblas ekscii, kie troviĝas la vera instruo de Budao. Ĉiuj sektoj pretendas pli bone unuj ol la aliaj prezenti ĝustan komprenon pri la " sanktaj skribaĵoj ". Se mi juĝas la budaismon laŭ ĝia praktikado fare de kredulo mi konstatas similajn superstiĉojn kiel en la kristanaj eklezioj. Pri mia nuna opinio pri budaismo vi povos legi en la artikolo, kiun mi subskribis " Arigato Gozaimasu ", k kiu havas jenan titolon :
" ... Tial mi konvertiĝis al la budaismo. " Sed ne forgesu, ke mi ironias. Dum kvar monatoj mi vivis kun budaisto (laŭdire liberpensa ) k povis konstati, ke lia asketa vivo ne efikas mildige, bonige al lia karaktero. Male !....


translate into English
+ add a commentComments





RSS feed
Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

ipernity © 2007-2013
Help & Contact | The ipernity Team blog | About ipernity | Thanks!
Guide of good conduct | Privacy Policy | Terms of service
ipernity mobile | ipernity for iPhone & iPad (soon)
Facebook
Google +
Twitter
Find us on:

Language
English