Albums

Articles

Docs

Groups

Contacts


Lantiano2's articles




56. El Hospitalo en Aŭstralio - El Hospitalo en A ŭ stralio 230 LETERO KVINDEK SESA Al K-do L. B., Parizo Sidnejoj 3… - October 12, 2010


55. Al Parizaj Kamaradoj -October 12, 2010




54. Impresoj pri la Vivo en Sidnejo - 54. Impresoj pri la Vivo en Sidnejo 22I LETER0 KVINDEK KVARA Al Parizaj Gek-doj Sidnejo,… - October 12, 2010


See all articles...

Authorizations, license

Visible by: Everyone (public).
All rights reserved
151 visits
Flag as inappropriate

55. Al Parizaj Kamaradoj

Al Parizaj Kamaradoj

LETERO KVINDEK KVINA
Al Parizaj Gek-doj
Sidnejo, 4-3-1938.
En la lastaj n-roj de " SENNACIECA REVUO " aperis artikoloj pri moralo. Ĉu nura hazardo aŭ signo de maltrankviliĝo en la spirito de kelkaj kunlaborantoj ? Malfacile respondebla demando ! Tamen mi emas supozi, ke tiuj artikoloj iel reeĥas al la mia en la japana gazeto el Kioto. Mi kredas, ke en pli malpli proksima tempo la senetikeca marksismo ne plu havos multe da aprobantoj inter la memstare pensantaj homoj. Tial ke ĉie fiaskis la movadoj, kies gvidantoj estis aprobantoj de la t. n. historia materialismo, tio certe instigos pensulojn al esploro super ties kaŭzoj de fiasko. Mi estas konvinkita, ke ne malmultaj alvenos al la konkludo, ke la marksa ideologio (jes ja, la marksismo estas nur ideologio kun scienca masko) portas grandan parton da respondeco en la malvenkoj de I' proletaro. Kaj la plej granda k signifa en ĝiaj malvenkoj estas certe tiu, kiu okazis en la antifraze nomita Sovetio ( ja ne plu ekzIstas sovetoj tie), kie la laboristaro estas servutigita ĝis grado apenaŭ pensebla. Marksista majstro estas Stalin, kiu ignoras abstraktajn moralajn principojn k malvarmsange aplikas teorion, laŭ kiu sufiĉas esti la plej forta por pruvi sian pravon. La legado de la artikoloj, aperintaj en " Sennacieca Revuo ", donis al mi la impreson, ke ties verkintoj sentas sin iom katenitaj per la opinio de famaj filozofoj aŭ socipolitikuloj. Neniel mi volus aserti, ke la eldiroj de Kant, de Spencer, de Marks k. a. famuloj estas malatentindaj. Tamen, mi konfesos al vi, ke por findecidi pri morala demando mi pli fidus al la simpla saĝo de sana, normala homo, kiu neniam legis filozofian traktaton, ol al la rezonado de teoriuloj. Ĝenerale ili havas la emon enigi ĉiujn fenomenojn en iu sis

225

temo aŭ doktrino k tiucele ili nemalofte k eble senkonscie rezonadas sofisme. Per mia letero al " Tempo " vi povis iom ekscii pri mia starpunkto, rilate moralon. Sed, kompreneble, en tiu skribaĵo mi nur elmetis la demandon. Same en ĉi tiu letero mi ne pretendas eldiri tute kontentigan respondon. Almenaŭ mi akcentu, ke mi ne identigas moralon kun religio. Multaj personoj emas al tiu identigo, tial ke dum jarcentoj la moralaj principoj estis bazitaj sur religiaj dogmoj k lernigataj de pastroj.
Mi konfesas, ke, se estus nekontraŭdireble pruvita, ke Dio ekzistas, tiam oni havus tre oportunan k firman bazon por starigi moralon. Tiom pli facila estas la afero, se per revelacio aŭ aliel Dio estus tute precize eldirinta klarigojn pri bono k malbono. Bedaŭrinde tiel ne estas k sekve la religioj ne alportas kontentigan solvon al la primorala problemo. Jam de multaj jarcentoj ekzIstas bone prilaboritaj tezoj, favoraj ĉu al la deismo, ĉu al la ateismo. Ĝis mia tridek kvina jaro mi dediĉis multe da tempo en legado de tia literaturo k fine konvinkiĝis, ke ĝi estas vana metafizikaĵo, ĵonglado, per vortoj. Admenaŭ la dikreduloj devus konfesi, ke ilia dio agas vere strange, eĉ riproĉinde, ne liverante klaran pruvon pri sia ekzisto al la homoj, kiuj sincere k honeste serĉas la veron. La reala ekzisto de Dio estas ja pridubebla, sed ne la religioj, kiuj estas konkretaĵoj, palpeblaj per la sentoj. Ne eblas dubi, ke dio ekzistas en la imago de kelkaj cent milionoj da homoj. Universalaj religioj kiel, ekzempe, la budaismo k la kristanismo ludas grandan rolon en la socia vivo. Kaj estas tre notinde, ke en ambaŭ religioj oni trovas ĉe la bazo samajn moralajn principojn, kiuj povus garantii pacan k harmonian vivon inter la homoj, se ili estus aplikataj. Bedaŭrinde bonzoj k pastroj kvazaŭ dronigis tiujn bonajn kĝustajn principojn en iun maron da ritoj pli malpli ridindaj, tiel ke tre ofte supernaĝas nur parazita elkreskaĵo. Kaj ne malofte tiuj samaj preĝistoj estis la unuaj, kiuj ne obeis al la principoj de ili instruataj. Tio tamen ne pruvas, ke la prin

226

cipoj estas malĝustaj k neniel obeindaj ; estas nur pruvo, ke ili ne trovis ĉe la amaso sufiĉan komprenon k ŝaton, ĉar bonzoj k pastroj povas tre ofte konservi sian aŭtoritaton malgraŭ tio, ke ili ne agas kiel predikite.
Same politikistoj k laboristaj gvidistoj ofte sukcesas konservi sian mandaton aŭ postenon, malgraŭ tio, ke ili ne agas konforme al tio, kion ili promesis aŭ propagandis. La sperto instruas, ke preĝistoj, politikistoj k ĉiaj gvidistoj, havas en la socio malbonefikan influon. Preĝi, propagandi, gvidi ne devas esti profesio. Pro tiu konsidero la sesa gvidprincipo de " Herezulo " (1) tekstis jene : " Herezulo luktas kontraŭ " ĉian gvidistecon kio ne signifas malakcepton de ĉia "gvidado." Kiu pagite gvidis asocion dum kelkaj jaroj, tiu devus forIasi la postenon k reiri al la okupo, kiun li havis antaŭe en fabriko, metiejo aŭ kontoro. Tio devus esti nepre obeenda principo. En kelkaj protestantaj sektoj fakte ne ekzistas pastroj. Kiam okazas kunveno, iu ajn el la anoj legas el la Biblio kelkan parton k komentas Iaŭ sia kompreno. Mi emas kredi, ke tiu fakto ne estis seninflua, rilate al la kreiĝo de liberema spirito ĉe la britoj ĝenerale. Ĉar ne eblas fundamentigi moralon, akcepteblan de ĉiuj homoj, sur dia kredo aŭreligiaj dogmoj, necesas do serĉi alian bazon. Tiucele oni ne bezonasŝvebi en metafizika nebulo por ektrovi nepre obeendajn principojn moralajn. La simpla saĝo sufiĉas. La vivsperto ja ĉiutage instruas, ke neniu homgrupiĝo povas glate k normale funkcii sen obeo al reguloj aŭ principoj. Ĉar la homoj havas rilatojn inter si, necesas, ke ili agu laŭ maniero, ebliganta glatan, pacan interrilatadon. Aliel la stato inter ili similas al tiu reganta en ĝangalo. Kiu mensogas, trompas, kalumnias, tiu estas senmoralulo. Kiu ŝtelas k murdas enkondukas en la socio la ĝangalan leĝon. Kiu interkonsentis pri rendevuo k ne venas je la difi

(1) Revueto, kiun eldonis Lanti en la jaroj 1935,36, kun sia sola respondeco. - (Kompil.)

227

nita tempo, tiu estas nefidindulo. Harmoniaj rilatoj inter la homoj postulas do nepre, ke ili ne mensogu, ne trompu, ne kalumniu, neŝtelu nek murdu; k plie, ke ili plenumu promeson, libere faritan. Vi rimarku, ke mi substrekis la vorton " libere ". Estas klare, ke promeso akirita per minaco aŭ per trudaj cirkonstancoj ne havas moralan valoron k ne indas esti plenumata. En la kapitalista ekspluatsistemo, ekzemple, laboristo povas ne senti sin morale ligita per promeso, kiun li faras al mastro por esti dungata k tiel eviti malsaton. Sed se tiu sama proleto libere aliĝas al iu asocio k ne obeas! ties statuton, tiam li agas malmorale. La Historio instruas, ke ĉiu ajn societo, ĉu religia aŭlaika, kies influo estis granda sur la socian vivon, konsistis el anoj kiuj severe obeis al la principoj, laŭ kiuj la organizo estis fondita. La " buŝido ", aŭ morala kodo de l japanaj samurajoj, povas pri tio esti menciata kiel tre bona ekzemplo. En la historio pri Japanio troviĝas fama epizodo pri 47 el tiuj buŝido-obeantoj, kiuj faris kune " harakiri " (1) por resti fidelaj al sia promeso. Iliajn tombojn mi vizitis en Tokio. Sed en la politikaj k sindikataj organizoj la promesoj faritaj de la gvidistoj, la obeo al la statutoj k la respekto al la organizo, ĉio tio estas nur sensignifaj aferoj ; la proklamoj k kongresaj rezolucioj, ĉio tio estas nur vantaj vortoj. Tial, ekzemple, en 1914, oni povis vidi homojn, kiuj interfratiĝis parole dum pluraj internaciaj kongresoj, mortigi sin reciproke sur batalkampoj aŭ aprobi tian mortigadon. Kaj tiuj samaj homoj tiele obeis al la ordono de registoj, kies politikon ili antaŭe malaprobis k kontraŭbatalis. Naŭze !... Pli naŭze eble, estas la sinteno de la gvidistoj de diversaj partioj, laŭdire samcelaj, sed inter si konkurantaj, kiuj insultas sin reciproke dum jaroj k poste, iun belan tagon, ĉesigas la insultadon por kunagi unuece. Tion vi nuntempe povas observi en Francio malantaŭ la anonc-ŝildo de Popolfronto. Kaj tre notinde estas, ke la gvidistoj ne agas pli

(1) Laŭrita sinmortigo per glava tranĉo tra la ventro.

228

sincere dum la malamikiĝa tempo ol dum la amikiĝa. La hieraŭaj malamikoj momente rilatas amike nur pro timo antaŭ komuna malamiko. La honorsento estas io nekonata de tiaj gvidistoj. Por ili temas nur kapti aŭ teni la gvidadon k tiucele ĉiaj rimedoj (Lenina diro) estas aplikeblaj. Makiavelo, k Ignaco de Lojola estas iliaj majstroj. Cetere ni mem povis en S.A.T. proprasperte observi la bolŝevistan senetikecon k ĝiajn konsekvencojn. Ne baldaŭ mi forgesos la scenojn el la Amsterdama Kongreso. Ankoraŭ nun sonas ĉe miaj oreloj la vortoj : renegato, fripono, kanajlo, perfidulo k. a. s. kvalifoj, kiuj estis al mi direktitaj. Ne sukcesinte meti nian organizon sub la kontrolon de Moskvo, la bolŝevistoj faris skismon k provis de ekstere detrui la organizon, kies gvidadon ili ne sukcesis kapti. Kaj tial ke ankaŭtiurilate ili fiaskis, jam de kelka tempo ili bombaste predikas por la unueco, kiun ili mem detruis. Kaj la historio pri la socialisma movado estas plena je tiaj okazintaĵoj. Kiam oni ĉagrene konstatas, ke la faŝismo pli k pli etendiĝas tra la mondo, necesas malfermi la okulojn k esplori pri la kaŭzoj de tiu neantaŭvidita fenomeno. Marks instruis, ke la proletaro havas la " historian mision " ordigi la mondon per starigo de socialismo. Ĝis nun ni povas bedaŭrinde noti nur fiaskon en la plenumado de tia misio. Mi estas konvinkita, ke inter la aferoj, kiuj kaŭzis la malvenkon de la laborista movado, la ignoro al moralaj principoj fare de gvidistoj estas unu el la plej gravaj. Oni ne povas konstrui fortan k tempomaltimantan movadon, malatentante tion, kio kvazaŭ cementas ĝin. Same kiel inĝeniero obeas al geometriaj principoj por konstrui ponton aŭ maŝinon, same la konstruantoj de nova mondo paca k harmonia devas nepre obeadi rigorajn moralajn principojn. Ne per blufo, mensogo k kalumnio oni povas fari pozitivan socian laboron. Mi ne konsentas kun la vidpunkto de Johano-Jakobo Ruso (jean-Jacques Rousseau) k de la anarkistoj ĝenerale, laŭ kiu la homo naskiĝus bona, sed morale difektiĝus per vivado en malbona socio. Se fakte la homoj naskiĝus bonaj, estus vere strange, ke ili konsistigas malbonan socion. Pli verŝajne

229

ekzistas bonaj k malbonaj homoj, same kiel sanaj k malsanaj, belaj k malbelaj. Fizike k morale povas ekzisti kripluloj, eĉ monstroj. Sed skulptisto, kiu celas reprezenti ideale belan korpon homan, ne prenos, ekzemple, ĝibulon kiel modelon. La estetiko havas siajn principojn. Same la etiko devas havi siajn. Kaj same kiel oni instruas geometriajn k estetikajn principojn, same devas esti encerbigataj la moralaj principoj, kluj kondiĉas glatan funkciadon de homaj socioj. La cerbo de geknaboj estas influebla per la edukado k ĝenerale la ricevita influo daŭras dum la tuta vivo. El ĉiu ajn infano oni povas fari ĉu kristanon, aŭ budaiston ktp. ĉu francan, germanan aŭ japanan patrioton ktp. Sekve eblas eduki la homojn laŭ principoj universale akceptindaj k aplikeblaj. Kaj nepre necesas, ke tia edukado estu farata, ke ĝi trasaturu la menson de ĉiuj homoj, por ke paco k harmonio povu ekzisti sur la tero. Kiuj pretendas labori por starigi socialismon t. e. liberan k senekspluatecan staton inter la homoj, k kiuj tamen ignoras la moralon, tiuj povas esti, en la plej bona okazo, nur unuflankecaj teoriuloj aŭ tute simple demagogoj, celantaj kapti la regadpostenojn por siavice komandi k ekspluati.
Kiel la vido de ĝibulo ofendas la estetikan senton, tiel same iu malmorala homo devus veki indignon k malaprobon de ĉiu etike normala homo. Por teni sian korpon sana, necesas ne tro draste malobei higienajn regulojn. Simile, por ke la socio estu sana, ĉiu homo devas obei al moraIaj principoj k akiri senton pri sia digno. Mi esperas, ke ĉiam S.A.T. estos gvidata de homoj, kiuj abomenas mensogon, kalumnion k ĉion similan, kio karakterizas la senetikecan bolŝevismon...


translate into English
+ add a commentLatest comments





RSS feed
Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

ipernity © 2007-2013
Help & Contact | The ipernity Team blog | About ipernity | Thanks!
Guide of good conduct | Privacy Policy | Terms of service
ipernity mobile | ipernity for iPhone & iPad (soon)
Facebook
Google +
Twitter
Find us on:

Language
English