12a de Oktobro 2010

58./2 Publika Letero pri Sennaciismo

Publika Letero pri Sennaciismo Parto 2

DAUXRIGO DE LETERO 58-a

starigas novan ideologion, kreas novan miton, novan mistikon; per konsiderinda plimulto li sukcesas balote akiri la regadon k poste estradi absolutisme super la tuta germana popolo. K. Marks eraris ne nur en tio, ke li opiniis en 1847, ke la proleta revolucio estas proksima en Germanio, sed ankaŭ rilate al tio, ke la malvolviĝo de la produktofortoj, de I' mondtrafiko ktp. naskos ĉe la proletaro klaskonscion, senigitan je naciecaj interesoj. Male de tia espero, ni ja konstatas, ke ĉie la naciismo narkotis aŭ tute sufokis la klaskonscion ĉe la grandega plimulto de I' proletoj. Nekontraŭdireble, Germanio estas la lando, kie, laŭ la instruoj de Marks, la laborista klaso devus iniciati la starigon de la socialismo. Tamen tio ne okazis k Hitler ĉe la aprobo k aplaŭdado de milionoj da fanatikuloj profetas, ke li nun orientas la vivon de la germana popolo por mil jaroj ! Espereble tia antaŭdiro montriĝos eĉ pli erara ol tiu de Marks antaŭ 88 jaroj... Sed eble iuj el miaj legantoj pensos, ke por sukcesi en sia entrepreno, Hitler devis tamen alpreni ŝajnsocialisman programon. Liaj anoj ja sin nomas "naci-socialistoj". Estas vere, sed tiu fakto pruvas favore al la tezo pri forto de ideoj. La socialisma ideologio profunde penetris en la konscion de granda nombro de germanoj per multjara k vasta propagando de la socialdemokrata partio ; Ja socialismo tiel fariĝis ideo-forto. Per ĝia kuniĝo kun alia ideo-forto, nome la naciismo, kiu estas ankoraŭ pli forta ol la unua, Hitler ekposedis mirinde taŭgan programon, kapablan entuziasmigi, pasiigi la amasojn. Tiel klariĝas la venko de movado, kiu fakte estas tre reakcia k danĝera por la homaro.
Aliflanke ni vidas, ke en lando, kie tute ne ekzistis la objektivaj kondiĉoj, postulitaj de I' marksismo, por ke povu stariĝi socialismo, ĝuste estas tie farata la unua provo tiucele. La cara imperio ja estis preskaŭ nur kampara lando, kie la unuaj radikoj de la kapitalismo ne ankoraŭ profunde penetris. Sed jen burĝdevenaj homoj (Lenin,

243

Trocki, Lunaĉarski, Litvinov, k.c., ne apartenis al la proleta klaso), kies cerbo estas saturita per la instruoj de Marks, profitante esceptajn cirkonstancojn, bonŝance sukcesas kapti la regadon en siajn manojn k decidas starigi tie socialismon. -Sed ili tute ne sukcesas, flustras en mian orelon leginto de " Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio? " - Estas vere, sed nun ne temas pri tio. Mi celas montri la gravan rolon, kiun ludas la ideologio k substreki la fakton, ke en Germanio, kie ekzistis la objektivaj kondiĉoj por la starigo de socialismo, proletdevena homo, Hitler, kreas specialan ideologion, rekte kontraŭan al la marksismo, k sukcesas venki en sia batalo. Kontraste al tio, en la lando, kie mankas la objektivaj kondiĉoj por starigo de socialismo, burĝdevena homo, Lenin, kreinte la bolŝvistan partion, sukcesas per ĝi akiri la regadon, promesante al la amasoj la starigon de socialisma socio. Sekve en Sovetio kiel en Germanio la amasoj estis k ankoraŭ estas movataj per ideologioj. Miaopinie, tiuj du ekzemploj plej bone montras, ke la historia materialismo ne donas kontentigan respondon al multaj demandoj k estas do nur hipoteza, konjekta k neniel povas esti konsiderata kiel scienca teorio. Kiam Marks analizas la strukturon de l kapitalisma socio, kiam li montras ĝian funkciadon, ĝiajn krizojn ktp., tiam li sendube faras sciencan laboron k ĉiuj fakuloj en ekonomiscienco konsentas pri tio. Sed liaj antaŭdiroj k asertoj pri la historia misio de I' proletaro povas nur ludi la rolon de mito k tiel krei mistikon, similan al tiu de Hitler. (Bonvolu, karaj legantoj, ne miskompreni : mi ne volas diri, ke la Marksa mito estas malutila k danĝera, kiel tiu de Hitler). Kaj sciante tion, oni ne faras el la marksismo dogmon, novan religion kun fanatikaj adeptoj.
Ni, sennaciistoj, apartenas al la proleta klaso k sekve estas tute nature, ke ni deziras ĝian emancipiĝon; ni do emas kredi, ke la proIetaro ja havas " historian mision " por plenumi, nome la starigon de socio sen klasoj k landlimoj. Sed ni konscias tamen, ke tio estas nur ia " pia deziro ". Ni ne povas havi la certon, ke tiel nepre okazos. Sur la ruinoj de I' kapitalisma socio ni jam vidas en kelkaj landoj la starigon de diverskoloraj faŝismoj, kiujn Marks ne antaŭvidis. Sed ni ankaŭ scias, ke la senlandlima, senklasa k justa socio dezirata k alcelata ne stariĝos per ia miraklo. Ĝi povos rezulti nur de nia agado, de niaj bataloj, de niaj kapabloj. Tial ni devas gardi nian intelekton kontraŭ ĉia dogmemo, por povi profiti el niaj spertoj eĉ el niaj malsukcesoj. Karaj Gek-doj ! mi petas pardonon pro tia ŝajndeflankiĝo de l temo k nun mi tuj montru duan ekzemplon pri la erarpovo de alia eminenta teoriulo. Sur mia skribtablo kuŝas 290-paĝa volumo, verkita de johano Grav (Grave) antaŭ 42 jaroj. Ĝi surhavas kiel titolon : La Mortanta Socio k la Anarkio. La aŭtoro ankoraŭ vivas. Antaŭnelonge

244

li festis kun amikoj la 80 jaran datrevenon de sia naskiĝo. Grav estas disĉiplo de Elizeo Reklu k de Kropotkin. La anarkistaro antaŭ la milito kutimis konsideri lin kiel unu el la plej boncerbaj teoriuloj. Kiel diras la titolo de la verko, la tezo de la aŭtoro estas montri, ke la kapitalismo mortas k ke sur ĝia kadavro baIdaŭ stariĝos la anarkio. Sed la " mortanta socio " ankoraŭ vivas k vidiĝas neniaj signoj pri baldaŭa stariĝo de senŝtata, senestreca socio. Tute male, ni vidas preskaŭ ĉie en la mondo la plifortiĝon de la ŝtata potenco kun diktatoreca karaktero... Ĉe Grav, kiel ĉe Marks, kiel ĉe preskaŭ ĉiuj homoj la deziro, estas la patro, la naskiĝanto de la ideoj. Ambaŭ deziregis la morton de la abomeninda socisistemo, kiu regas jam de preskaŭ du jarcentoj k ilia dezirego naskis ĉe ili argumentojn, kiuj ŝajne pruvas, ke baldaŭ okazos tiu morto...
En la antaŭparolo al Ŝtato k Revolucio, verkita en 1917, Lenin diras : " La problemo pri rilato de socialisma revolucio de la proletaro al la ŝtato tiele ricevas ne nur praktike politikan signifon, sed ankaŭ la plej aktualan [La substreko estas mia - E. L. ] signifon ; ĝi ja klarigas al la amasoj, kion ili devas fari por sia liberiĝo el sub la jugo de la kapitalismo dum la plej proksima [Substreko mia] estonto." Estas klare, ke skribante tion, Lenin ne dubis pri baldaŭa mondrevolucio aŭ almenaŭ pri la sukceso de revoluciaj movadoj en la plej grandaj kapitalistaj landoj eŭropaj. Dek-ok jaroj forpasis, la leninismo farigixis nova religio, devige instruata al tuta popolo, k kies ĉefpastro Stalin regas absolutisme kiel Hitler k Musolini, sed mondrevolucio ne okazis. Plie, la tezoj prezentitaj k bone argumentitaj en Ŝtato k Revolucio tute ne ricevas aplikon en Sovetio. Male, kreiĝas tie novaj klasoj el privilegiitoj, kiuj piedpremas la principojn por kiuj batalis Lenin k liaj kunuloj... Sed eble estas en la verkoj de Leo Trocki, kie troviĝas plej da antaŭdiroj, kiuj tute ne efektiviĝis. Mi citos nur unu lian " profetaĵon " el la libro : Kien iras Britio? verkita en 1925 : " La konkludo al kiu mi alvenas en miaj esploroj estas, ke Britio iras rapidpaŝe al epoko de grandaj revoluciaj perturboj. " Tio estas dirita en la antaŭparolo de la rusa eldono; sed en la franca (1926) Trocki denove emfazas : " La komunistoj decide antaŭenpaŝos. La revolucia malvolviĝo en Britio faros gigantan eksalton antaŭen... Ne povas esti dubo pri tio... " Nu, naŭ jaroj forpasis k anstataŭ fari " gigantan eksalton ", la britia kompartio, kiu tiutempe havis unu deputiton en la parlamento, eĉ perdis tiun solan reprezentanton k restas malgranda sekto sen agadpovo. Multajn tre multajn similajn ekzemplojn pri eraroj de eminentaj

245

teoriuloj (1) mi povus mencii, sed tiuj sufiĉas miaopinie por veki vian singardemon, rilate al akcepto de teorioj, de antaŭdiroj k similaĵoj. Kaj tia konstato sendube pravigas mian diron, ke estus eble pli saĝe tute ne respondi al la starigita demando, ĉar tio postulas de respondonto profetajn kapablojn. Tiajn mi ne havas k neniel pretendas esti pli klarvida ol aliaj homoj. Se mi tamen riskos anticipi k Iasi nestreĉita la bridon al mia fantazio, estas kun la konscio, ke tio ne estas danĝera, post mia averto. Ĉu la Homaro evoluas al paco k harmonio per mondunuiĝo aŭ ĉu ĝi tendencas refali tute en barbarecon? Eblas kolekti faktojn k eldiri raciajn argumentojn, per kiuj estus jese respondate al ambaŭ demandoj. Optimistoj jesus al la unua, pesimistoj jesus la duan. Prefere mi do starigu nur unu dernandon. Ĉu estas dezirinde, ke la Homaro vivu pace k harmonie? Al tia demando ĉiuj homoj certe respondos jese. Eĉ la plej fanatikaj naciistoj asertas, ke ili deziras pacon. Hitler, Musolini, Stalin nemalofte eldiris sian deziron por paco. Ĉiuj regnestroj ĉiaokaze deklaras al la tuta mondo, ke, se ili pligrandigas militelspezojn, pliperfektigas armilojn, rekrutas pli k pli da soldatoj, tion ili faras ĝuste por certigi la pacon. Eble tiuj homoj estas sinceraj en sia opinio, ke paco povas rezulti sole de la ekvilibro de fortoj. Temas nur montri sian forton al kontraŭuloj, por ke ĉe ili ne naskiĝu la emo ataki. Se ci volas pacon, ci preparu militon. Tiu devizo tiam estos unu el la gvidprincipoj de ĉiu ajn regnestro. Internaciistaj registoj kiel la Sovetiaj ne faras escepton. Tute male ! Estas ja historia fakto, ke Hitler decidis restarigi en Germanio la devigan militservadon, nur post kiam en Moskvo per la publika raporto de Tuĥaĉevski elmontriĝis antaŭ la tuta mondo, ke la t. n. ruĝa armeo fariĝis unu el la plej potencaj k timindaj. Ni do konstatas, ke rilate nacisendependecon internaciistaj registoj agas tute same kiel la naciistaj. Ambaŭ opinias, ke la nacioj estas io konservinda, ke ĉiu reprezentas apartajn valoraĵojn, kies perdo Stalin neniam estis konsiderata kiel teoriulo k pro tio mi ne citis el liaj verkoj. Sed por tiuj, kiuj opinias, ke li meritas esti nomata la "gvidanto de la mondproletaro", kiel diras liaj fiflatuloj, mi simple memorigas al ili, ke ĉe la Deksesa Kongreso de I' bolŝevista partio, Stalin resume diris jenon : La terglobo estas minita per antagonismoj, el kiuj la plej akuta estas tiu inter Usono k Grand-Britio. La Ligo de Nacioj putras. La kapitalista solidiĝo alvenas ĉe la fino k la revolucio estas baldaŭ eksplodonta. La burĝaro provas trovi eliron per milito kontraŭ Sovetion ; ĉefe Francio, " la lando la plej atakema k militema el la mondo...

"Oni komparu tiujn asertojn, kvin jarojn post ilia eldiro, kun la nuna realaĵo : venko de Hitler; aliĝo de U.S.S.R. al la Ligo de Nacioj; alianciĝo de U.S.S.R. kun Francio!!!...

246

estus domaĝo por la tuta Homaro. Tion mi demonstris en la Manifesto de la Sennaciistoj k sekve ne bezonas ĉi tie doni pruvojn denove. Kio diferencigas la internaciistojn de la naciistoj, tio estas, ke la unuaj opinias, ke iam povos regi definitiva paco inter la nacioj, dum la lastaj tion ne kredas, sen ia ŝanceliĝo mi konfesas, ke tiu rilate la vid, k starpunkto de la naciistoj estas pli facile defendebla per bonaj argumentoj ol tiu de la internaciistoj. Se oni ja sincere k logike deziras konservi, pluigi, eternigi la naciajn apartaĵojn ; se oni opinias, ke la Homaro devas kvazaŭ simili al ia mozaiko el nacioj, estas evidente, ke ĉiu el ili devas senĉese k tre atente prizorgi k eĉ plifortigi siajn apartaĵojn. Sekve lingvoj, moroj, kutimoj, vestaĵoj ktp. estu tre zorge ŝirmataj kontraŭ eksteraj influoj. Kiam oni scias, kiom forta estas kredo, religio, aŭ idearo, kiu penetris profunde en la cerbon de homoj, tiam estas facile antaŭvidi, ke ĉiu nacieca ideologio, neeviteble iam aŭ aliam aliiĝos en ŝovinismon. Ĝi konsistigas eksplodeman forton, kiu kaŝenhavas ĝermojn de milito. Pruvojn pri tio oni povas trovi multajn en Sovetio mem, kie, laŭdire, regas vera internaciismo, ĉar pli ol 100 nacioj vivas tie en paco. Mi mencios nur unu fakton, sed sufiĉe karakterizan.
Antaŭnelonge oni povis legi en La Vero " La Pravda " el Moskvo leteron de profesoro G. P. Stepuro, el Blankrusio, per kiu li plendis, ke tieaj registoj malbontraktis lin pro lia uzo de la rusa lingvo. Foje li malprudente sendis al la prezidanto de la Soveto, en Bobr, noton ruslingve skribitan. Ĉe la alveno, troviĝis tie du altrangaj funkciuloj, kiuj kaptis tiun noton k per ĝi provis atingi, ke Stepuro estu eksigata el sia ofico. Antaŭ esplorkomisiono li devis eldiri sian bedaŭron, koncerne tiun ruslingvan noton k ankaŭ aserti, ke en tio estas nenio malbona. La esplorantoj rebate respondis, ke eĉ en la hejmo li devus paroli blankruse. Kompreneble venis el Moskvo ordonoj, kun la celo moderigi tiun blankrusan ŝovinismon. Sed almenaŭ tiu fakto pruvas nerefuteble, ke la nacieca politiko de Lenin k Stalin donas rezultojn, kiujn verŝajne ne antaŭvidis tiuj ĉampionoj de I' naciaj kulturoj. Aliparte, la malaprobo el Moskvo al la blankrusa naciismo klare montras, ke la nacia aŭtonomio de Blankrusio estas nur surpapera k rilatas ĉefe al malgravaj aferoj. Fakte, la bolŝevista regado, same kiel la cara, celas rusigi la tutan popolon sovetian. La rusa lingvo estas devige instruata en la lernejoj de la tuta Unio, k ĝi estas la oficiala en la tutlandaj kongresoj de la Sovetoj. Pro tio mi tute ne riproĉas al la sovetlaj registoj. Sed en tiu okazo, kiel en multaj aliaj similaj, necesas noti bone en la memoron, ke la oficialaj deklaroj de la kremlaj oligarkoj ne tute koincidas kun la faktoj, kun la realaĵo. Almenaŭ estas tute certe, ke en Sovetio la agitado por revivigo aŭ pluigo de naciaj kulturoj alkondukas al rezultoj, kiuj nepre kontraŭdiras la internaciisman tezon k pravigas nian ĉi supran aserton.

247

nome, ke la flegado al naciaj apartaĵoj (1) tute ne kreas spiritostaton, kiu garantius pacon inter la nacioj. Por mi estas klare, ke se oni ne detruas la naciecan senton en la koro de I' homoj, ĉiam ekzistos danĝero, ke en iaj cirkonstancoj grandbuŝaj demagogoj aŭ ŝajnprofetoj scipovos utiligi tiun potencan senpezan forton. La postmilitaj okazintaĵoj en Germanio ankaŭ atestas pri la pravo de mia aserto. La sukceso de Hitler estus tute neebla, se internaciistaj organizoj, kiel la socialista k komunista partioj germanaj, estus farintaj sennaciisman propagandon k edukadon. Sed male, ili plej ofte konkuris inter si en la agitado por la nacia sendependeco de Germanio, kontraŭ la Versajlan kontrakton ktp. La germana kompartio vere distingiĝis en naciisma propagando. Ĉe la balotado, kiu donis la plimulton al Hitler, la komunistoj superis tiurilate la socialistojn. Sur ĉiuj komunistaj propagandiloj estis diklitere presitaj jenaj agitvortoj : Por la nacia k socia liberiĝo ! La franca " fratpartio " iom hontis pro tia naciismo k publikigante la tekston de tiuj propagandiloj ĝi inversigis la ordon de I' vortoj " nacia " k " socia ". Sed en tiu naciisma agitado Hitler montriĝis la plej lerta, la plej konsekvenca k verŝajne pro tio sukcesis plej bone utiligi por sia celo la naciecan senton, pli malpli fortan ĉe ĉiu germano. Ne estas eble bremsi daŭre naturan forton, ekzistantan en la koro k kapo de homoj. Ĝin oni devas tute detrui, ekstermi, elradikigi k anstataŭigi. La amon al la patrio devas anstataŭi alia ideologio. Kaj oni ne diru, ke tio ne eblas. En la antikva tempo la patrio konsistis unue nur el la tero, kie estis entombigitaj la prauloj; ĝi estis nur la grundo, kiun la hejma religio sanktigis (2); poste la patrio pligrandiĝis al civito, al provinco, al nacio. Ĝeneralmaniere la Homaro nuntempe staras ĉe tiu lasta stadio. Ĉu estus saĝe kredi, ke la historia evoluado definitive haltis? Vole nevole, iel aŭ aliel, la nuntempaj kadroj naciaj krevos. Kiel ĉio en la mondo, la nacieca ideologio iam atingos slan apogeon k poste falos, dekadencos k pereos. Estas la tasko de I' pioniroj akceli tiun pereon, preparante la spiritojn al la

(1) Ĉi tie mi devas akcente rimarkigi, ke en mia penso la malapero de naciaj apartaĵoj tute ne signifas, ke mi deziras la samaspektigon de I' tuta Homaro. Tute male ! Se la homoj ne plu estus naciece, sed personece edukataj ; se ili kutimiĝus pensi memstare k akirus relativisman komprenon pri signifo k valoro de ideologioj k sistemoj, tiam ili ĉiel estus toleremaj unuj al la aliaj k ne estus do timende, ke ili volus ĉuj vesti sin sammaniere, havi samstilan meblaron. aŭdi samspecan muzikon ktp. ks. La plifortiĝo ĉe ĉiu homo de la sento esti aŭtonoma persono povas nur naski varion en Ia pensoj, gustoj k vivmanieroj. La sennaciismo sekve ne kaŭzus unuformiĝon, sed kontraŭe senbridan originalemon.

(2) Oni legu pri tio en la II-a ĉapitro de Naciismo.

248

nepra neceso starigi sennaciecan socion tutmondan, se oni vere k celkonforme volas certigi la pacon. Malgraŭ tio, ke tre multaj faktoj montras ĉiutage la ekonomian interdependecon de ĉiuj nacioj, tamen ŝajnas al mi evidente, ke la nacieca ideologio, kiu superregas pli malpli la cerbon de preskaŭ ĉiuj nuntempuloj, nepre okazigos novan tutmondan katastrofon militan. Se oni memoras, ke en la pasinto militoj ĝenerale rezultigis la starigon de pli k pli ampleksaj regnoj, oni do povas diri, ke ili estis iel progresigaj, dum la lasta milito estis regresa en tiu senco, ke ĝi starigis pliajn nacietojn, ekonomie tute nevivkapablajn. Per tio plimultiĝis la kaŭzoj de konfliktoj. Kredeble la venonta, nun prepariĝanta milito, havos alian karakteron. Ĝi ne okazos kun la celo aŭ preteksto doni nacian sendependecon al maIgrandaj teritorioj. Kreiĝos nova ekvilibro de fortoj inter la popoloj, kiu verŝajne ebligos relative Iongan tempon de paco. Dume, la komunikiloj fariĝos pli k pli potencaj k rapidaj; la rilatoj inter la homoj pli k pli oftaj k facilaj; neceso de komuna lingvo pli k pli montriĝos; esperanto estos akirinta konsiderinde pli grandan nombron da adeptoj ; ĝia literaturo estos fariĝinta tre atentinda faktoro de mondkulturo ; espereble aperos originale en nia lingvo kelkaj ĉefverkoj, pri kiuj raportos la ĉiulingva gazetaro. Tio certe instigos multajn homojn lerni esperanton por legi la originalon. Tiel kreiĝos la kondiĉoj necesaj por ke nia nuntempe utopia ismo povu disvastiĝi k fariĝi reala potenco. Sed estas for de mi la penso, ke la evoluado al sennacieca mondstato okazos nepre, kvazaŭ iu mistera forto gvidus la tutan aferon. Necesas nia pionira agado por ke la sennaciismo enradikiĝu, kresku k-fariĝu ideo-forto, kapabla entuziasmigi la venontajn generaciojn. La homoj devos ekkompreni, ke diferenco en la koloro de I' haŭto aŭ de la okuloj, en la formo de I' nazo aŭ en la alto de la korpo ne estas sufiĉaj motivoj, por ke ili apartiĝu nepre laŭ nacioj kun limoj severe gardataj kontraŭ eksteraj fortoj.
La sennaciismo ne estas io kontraŭnatura, kiun neniam homoj povus alpreni. Mi havis kelkfoje okazon konstati mem, ke negraj, ĉinaj, polaj k francaj infanoj povas bonkamaradece kunlerni, kunludi en la sama lernejo. Sed evidente la lernado iafoje havas komikan flankon, kiam, ekzemple, negra knabo devas el historilibro lerni k reciti, ke liaj prauloj, la galloj, vivis sur la teritorio, kiun oni nomas nun Francio. Per tiu simpla ekzemplo oni tuj povas ekvidi, ke la naciismo rezultas de edukado. La samo povas okazi pri sennaciismo. El kiu ajn homo oni povas per edukado fari ĉu kristanon, ĉu mahometanon, ĉu naciiston, ĉu sennaciiston... Cetere, en ĉiuj epokoj ekzistis homoj, kiuj pli rnalpli konscie k forte sopiris al tutmonda interfratiĝo. En ĉiuj grandaj religioj ne estas principe farita diferenco inter homoj el diversaj rasoj. Sed dum jarmiloj mankis aI la teranoj la necesaj rimedoj, por ke ili interkonatiĝu, interrilatiĝu k do povu reale interfratiĝi. Nuntempe tiuj

349

rimedoj ekzistas. Kio fakte malhelpas la tutmondan interfratiĝon, tio estas la patriotismo, la nacia aŭ rasa ideologio. Kiam oni tion komprenis, tiam fariĝas tute klare, ke, se oni deziras pacigi la mondon, necesas fari ĉion eblan por ekstermi tiun danĝeran ideologion. La internaciisto tion ne faras. Homoj en la plej antikva tempo revis pri flugado, imite al la birdoj. La mitologia legendo pri lkaro atestas pri tio. Sed dum jarmiloj la homflugado restis utopia deziro. Hodiaŭ la homoj tamen ne flugas, sed ili almenaŭ konkeris pere de maŝinoj la spacon, rezervitan antaŭe al la birdoj. Por ni, sennaciistoj, esperanto devas ludi kvazaŭ similan rolon kiel tiu de aviado. Por faligi la Babelturon ni posedas taŭgan instrumenton. Necesas, ke ni unue lertiĝu en ĝia uzado k tiel donu al la homoj sekvindan ekzemplon. Sennaciismo sen esperanto iel similus flugmaŝinon sen motoro. Sed multaj esperantistoj similas al aviadistoj, kiuj ne utiligus sian maŝinon aŭ sencele flugus.
Ĉ
ar estas dezirinde, ke la Homaro vivu pace; ĉar la sperto k faktoj montras, ke paco ne povas regi daŭre, tiel longe, kiel ekzistos nacioj; ĉar ne mankas bonaj argumentoj por konvinkiĝi, ke la ĝenerala, profunda tendenco de la homaj socioj estas pli k pli ampleksiĝi, sekve de homa inventkapablo, ŝajnas al mi ne malsaĝa la opinio, ke la nun ĉie reganta naciismo iom post iom perdos sian efikon k ke la sennaciismo anstataŭe ludos iam la rolon de granda, entuziasmiga ideo-forto. Estas nia pionira laboro jam nun dissemi la ĝermojn, el kiuj kreskos bela rikolto porpaca k fratiga. Ni devas senĉese k senkompate kontraŭbatali la naciismon en ĉiuj ĝiaj aspektoj k precipe en ĝia plej hipokrita formo: la internaciismo. Se la efektivigo de nia idealo ŝajnas al kelkaj Gek-doj tro malproksima, por ke ili havu la emon dediĉi siajn fortojn al ĝia propagando, al tiuj mi diras : ĉu do vi ne vidas, ke la internaciistoj daŭre trompas la laboristojn? Ĉu ne ŝajnas al vi hontinda spektaklo, ekzemple, tiu, kiun donas la ll-a k Ill-a Internacioj per sia unueca fronto kun la angla imperialismo, pretekste savi la " sendependecon " de Etiopio k la suverenecon de la sklavposedanta Neguso, la " reĝo de l reĝoj "... La sennaciismo povos efektiviĝi nur post la pereo de l naciismo. Bataladi kontraŭ tiun ĉi lastan sekve ne estas morgaŭa tasko, sed hodiaŭa. Ni cetere devas ekstermi la naciecon en ni mem ; per memedukado ni devas akiri menson de mondcivitano. Nur kiam ni estos sukcesintaj en tiu tasko, ni posedos la kapablon prijuĝi sociajn fenomenojn laŭ sennaciisma vidpunkto k tiel estos imunaj kontraŭ Ia nacieca febro, kiu tiel facile igas deliri la internaciistojn.
Karaj Gek-doj, kvankam restas multo dirinda pri la temo, tamen mi volas meti finon aI ĉi tiu jam sufiĉe longa letero. Se vi ne tute konsentas kun mia tezo, mi afable petas, ke vi bonvolu komuniki Viajn kritikojn. Mi estas ĉiam preta ŝanĝi mian opinion ĉe konatiĝo kun konvinkaj argumentoj. Kaj al la Iegantoj, kiuj tute aprobas mian vidpunkton, al tiuj mi petas, ke ili okaze informu min pri faktoj de ili konstatitaj kaj kiuj apogas nian komunan tezon. En la espero, ke ĉiuj bonvolos iel aŭ aliel helpi, mi antaŭdankas al vi k sennaciece salutas. (Parizo 1935)