Publika Letero al la Adeptoj de Sennaciismo

234

LETEROJ DE E. LANTI
LETERO KVINDEK OKA ( Parto unua )

Publika letero al la adeptoj k simpatiantoj de l'Sennaciismo
Karaj Gekamaradoj !
Akceptinte preni sur min la gvidadon super la Sennaciista Frakcio, mi volas komenci ĉi tiun laboron per rapida ekzameno super la mallonga historio de nia ismo. Poste mi montros per kelkaj ekzemploj la strangajn k reakciecajn konsekvencojn de la fama principo pri la rajto por ĉiuj popoloj al memdispono, k fine respondos al la demando : Ĉu estas racie esperi, ke en la estonto la sennaciismo fariĝos, ideo-forto, ludanta similan rolon, kiel tiu de la nuntempa naciismo? Por eviti en tia historia k anticipa ekzameno ĉian pedantecon, mi elektis la formon de letero, k penos paroli familiare, kiel dubema verserĉanto, sin turnanta al aliaj serĉemaj homoj. Kiuj opinias jam esti trovintaj la veron, tiuj ne legu ĉi tiun skribaĵon. Dogmemuloj tiaspecaj iru for ! Aŭ ili ŝtopu al si la orelojn por ne aŭdi herezaĵojn...
La termino sennaciisto aperis antaŭ 13 jaroj. Ĝi do prezentas sin ankoraŭ nun kvazaŭ juna, petolema bubo. En sia sepa jaraĝo ĝi jam estis en Lajpzigo, okaze de la 9-a S.A.T.Kongreso, mortkondamnita de Stalinaj lakeoj. Sed ili ne estis sufiĉe fortaj, por ke la ekzekuto povu esti plenumita. Male, tiu kondamno plivigligis k hardis la bubon, kiu tiam prepariĝis por la vivbatalo. Estas interese noti, ke la vorto sennaciismo sonis unuafoje en Moskvo mem, kiel atestas artikolo, aperinta en la 3-a numero de "LA Nova Epoko", revuo tiutempe eldonita de grupo da K-doj, simpatiantaj al S.A.T. En Aŭgusto 1922., okaze de mia trisemajna ĉeesto en Sovetio, ili ja petis, ke mi verku artikolon por ilia organo.

Konsentinte, mi do liveris al la " Novepokanoj " skribaĵon kun la titolo: Sennaciismo. Tiam ne ankoraŭ ekzistis ortodoksa eklezio marksisma.
Poste, de tempo al tempo, aperis en la S.A.T.organoj artikoloj kun pure sennaciisma karaktero. Neniu tiam riproĉis. Male, multaj K-doj el Sovetio mem kun entuziasmo skribis al mi aprobe k gratule. Ĉefe en tiu mondparto la sennaciismo trovis varmajn adeptojn. En 1924, eĉ aperis ĉe S.A.T., A. B. C. de Sennaciismo, verkita de Elsudo, pseŭdonimo de la sovetia K-do V. Kolŝinski. Verdire, malgraŭ la titolo, la verketo ne estas pure sennaciisma. Almenaŭ ĝi montras malprecizan emon forlasi la trabatitan vojon de la internaciismo. Sed venis la tempo, kiam en Sovetio absolutisma spirito faris el

(1) Ĉi tiu letero k la sekvantaj aperis en Herezulo, revueto, kiun eldonis Lanti, post sia eksiĝo el la Plenum-Komitato de SAT. (Kompil.)

235

la verkoj de Marks k Lenin rigidan dogmon, kiun ĉiu devas agnoski, se li ne deziras esti konsiderata kiel " kontraŭrevoluciulo " k sekve malliberigita k diversmaniere silentigita. Kiam la nova ismo estis solene kondamnita kiel "kontraŭrevolucia", " porimperialisma " dekliniĝo, tiam kelkaj sovetiaj K-doj bonintence provis pruvi, ke ĝi ne kontraŭas la instruojn de Marks k Lenin. Tio ne helpis k finfine ili pente devis frapi al si la bruston. konfesi sian eraron aŭ tute silenti.
Verdire, mi persone neniam atentis, ĉu la sennaclismo akordiĝas aŭ ne kun la diroj de famaj k aŭtoritataj teoriuloj. Ĉe la konstato, ke mia vidpunkto estas iel hereza, mi ne miris pro tio. Marks, Lenin, Kropotkin k. a. ne estis esperantistoj. La lingvan problemon ili ne konsideris. Sed mi estas mondlingvano, esperantisto k sekve ne povas malatenti faktoron, kiun mi opinias grava, en prikonsidero super soci-politikaj demandoj. Neniam mi havis la opinion, ke la esperantista movado estas io akcesora k ne inda por atento de la laboristaj gvidantoj. Por diskonigi la novan ismon k montri ĝian apartan karakteron, ĝian originalecon, ni eldonis 3.ooo-ekzemplere Ia Manifeston de la Sennaciistoj, kiun espereble vi ĉiuj legis atente, kompreneme, se ne ĉiarilate aprobe. Por defendi la ekzistorajton de nia tendenco en la kadro de S.A.T., stariĝis la " Sennaciista Frakcio ", kies sidejo migris de Nov-Jorko al Stutgarto, de tie al Plzen, de ĉi tiu lasta urbo en Parizon (2). La malnovaj frakcianoj scias, ke aperis dek-naŭ numeroj de Sennaciista Bulteno. La dek-kvar unuajn prizorgis Kdo T. Veder, la du sekvantajn Kdo H. Vagner, k la tri lastajn K-do L. Stadler. Ĉiuj tiuj numeroj konsistis el multobligitaj ekzempleroj. Proksimume cento da Gek-doj ricevis la organon de I' Frakcio. De nun la sennaciismo trovos pli konvenan, pli komfortan hejmon sur la paĝoj de Herezulo... Paroli pri sennaciismo en nia epoko, tio sonas preskaŭ ironie. Ni ĉiuj ja scias, ke ĉie en la mondo pli k pli bolas, furiozas la naciismo. Nekontraŭdireble ĉi tiu lasta doktrino konsistigas jam de preskaŭ unu jarcento la plej potencan, dinamikan ideo-forton. Tre karakteriza ŝajnas al mi, ke en la Ĝenerala Konsilantaro de la 1-a Internacio sidis Jozefo Mazini, unu el la unuaj plej eminentaj teoriuloj k agitistoj por naciismo, por rajto de ĉiuj popoloj al memdispono. Ne malpli signifa estas la fakto, ke en la tagordo de la unua kongreso de la Unua Internacio troviĝis punkto pri la restarigo de Polio kiel memstara, sendependa lando. Kaj sendube estas superflue diri, ke tiu propono ricevis la aprobon de la kongresanoj.
Ĉiu el vi, Gek-doj, certe scias pli malpli precize, ke la Dua Internacio same defendis tuj ĉe sia fondiĝo tiun principon pri nacia sen

(2) Nun en Manĉestro. (Kompil.)<

236

dependeco. Cetere, en ĝia kadro troviĝis reprezentantoj de naciecaj grupoj polaj, finnaj, judaj k de diversaj naciecoj el la Aŭstri-Hungaria Imperio. Mi nur memorigu al vi, ke en 1907, ĉe la Stutgarta Kongreso, Vanderveld akceptigis, ke " la nacioj same kiel la individuoj havas la tute pravan rajton defendi sin en okazo de atako aŭ de minaco al ilia sendependeco ". Sendube ne estas necese memorigi vin, ke Lenin estis ĉampiono en tiu ideologia batalo pornacia. Kaj en la programo de Ia Tria Internacio (1928) troviĝas jeno : " Agnosko al la rajto por ĉiuj nacioj, sendepende de ilia rasa aparteno, pri plena memdispono, t. e. ĝis ŝtata apartiĝo. "
Mi memorigas tiujn faktojn por ke ĉiu el vi estu tute konvinkita, ke la naciismo neniam renkontis principan kontraŭstaron en revoluciaj organizoj. Tia sinteno cetere estas logika konsekvenco de tio, ke neniam la lingva problemo estis prikonsiderata k solvita, kiel povas tion fari esperantistoj. Estas do tute vere, ke nia sennaciismo konsistigas novan tendencon en la laborista movado k staras ĉe tute aparta vidpunkto en la batalo por la liberiĝo de la ekspluatatoj el la tuta mondo. Kiuj diras, ke la sennaciismo estas nur internaciismo plus esperanto, tiuj trompas sin mem aŭ celas trompi aliujn. En la nomo de la naciismo batalis la soldatoj de Ia lastdata mondmilito. La rajto de la popoloj al memdispono estis unu el la 14 punktoj en la programo de Vilson per kiu li atingis, ke Usono partoprenu la militon. Kaj en libro premiita de la Franca Akademio : La principo de la naciecoj, Renato Johane povis diri, ke la unuan fojon en la historio de la mondo oni provis apliki tiun principon en la Versaja Kontrakto. Mi tuj diru, ke la aŭtoro devis konfesi, ke la apliko de tiu bela principo fiaskis en la praktiko...
Ĉiu ja ne povas ne rimarki, ke la starigo de Ĉeĥoslovakio, ekzemple, kiel sendependa ŝtato, montras okulfrape, ke tie la nacieco tute ne koincidas kun la limoj difinitaj de la packontrakto. La ĉeĥoj k slovakoj reprezentas apenaŭ la du trionojn de l regatoj k la alian trionon konsistigas germanoj, magiaroj k judoj. Sed la plej tipa ekzemplo estas sendube Jugoslavio en kies limoj ĉirkaŭ serboj baraktas kroatoj, slovenoj, slavonoj, dalmatoj, macedonoj, montenegroj, bosnoj k. c. En Polio, kies sendependeco estas nove restarigita, la situacio tiurilate ankaŭ tre similas tiun de Ĉeĥoslovakio k Jugoslavio. Cetere, nenie en la mondo estus eble organizi la socian vivon per severa apliko de la nacieca principo; nenie en la mondo ekzistas la eblo atingi absolutan koincidon inter ŝtato k nacieco. Eĉ Svedion oni povus nomi imperialisma ŝtato, ĉar tie la laponoj ne ĝuas nacian sendependecon k ne havas sian reprezentanton en la Ligo de Nacioj !...

Aliparte, oni ne devas forgesi, ke eĉ la plej bone unueciĝintaj nacioj nuntempaj reprezentas tamen ion artefaritan de la Historio. Estis necesa la veno de Musolini sur la historian scenejon, por ke

237

realiĝu la idealo de Mazini, t. e. ke la itala nacieco fariĝu io reala k firma ; necesis la venko de Hitler, por ke Germanio atingu la lastan stadion de sia unueciĝo. Antaŭe ja ekzistis interne de I' Regno landoj, havantaj kelkrilate sendependecon. Ĉar la naciojn ne konsistigas io esence pura k unuelementa, estas do tute logike, ke la naciismo havu neantaŭviditajn rezultojn. Oni ĝenerale konsideras Francion, kiel unu el la landoj, en kiu plej bone kunfandiĝis la provincoj en nacian tuton. Nu, de kiam estas farata ĉie en la mondo vasta k vigla agitado favore al la rajto de la popoloj por memdispono ; de kiam Vilson k Lenin fariĝis la ĉefroluloj de tiu principo, de tiam oni povas konstati en la " plej malnova nacio " la naskiĝon k kreskon de diversaj movadoj por revivigi aŭ pluigi malnovajn lingvojn k kulturojn. Kion ne ankoraŭ sukcesis tute kunfandi k luti la Historio, tio nun servas kiel preteksta fundamento por la apliko de la fama principo. La plej forta k atentinda el tiuj movadoj kompreneble estas la Alzaca. La procezo de franca asimiliĝo ne povis okazi, ĉar dum 47 jaroj tiu provinco apartenis al Germanio. Sed ankaŭ la alzacanoj ŝajne ne volis esti germanoj : " Esti franco mi ne povas, pruso mi ne volas, alzacano mi estas. " Tiel povas resumiĝi la spiritostato de tiuj naciistoj, kiuj disponas por sia agitado dekon da gravaj gazetoj, inter kiuj mi menciu la ĉiutagan katolikan Lotaringia Popolgazeto (Lothringer Volkszeitung) k la komunistan, ankaŭ ĉiutagan, LA Homaro (L'Humanite). Ambaŭ aperas en Mec (Metz). Pli tipa k apoga al mia tezo ol la alzaca ekzemplo estas la bretona, baska, kataluna (parto de Katalunio troviĝas en Francio), gaskona k provenca. En tiuj regionoj la franca lingvo estas de ĉiuj konata k parolata, sed la indiĝenoj krome ankaŭ pli malpli parolas inter si lokan idiomon, kiun la tieaj naciistoj volas levi al la rango de nacia, kultura lingvo. La bretona movado eldonas sep gazetojn en sia idiomo. Ekzistas " Nacia Partio Bretona ". Bretonio estas unu el la plej reakciaj provincoj el Francio k la movadon por sendependiĝo subtenas ĉefe katolikaj pastroj k... komunistoj el la Stalina konfesio (1). La aliaj movadoj por nacieca apartiĝo estas pli malpli sensignifaj, kvankam en provenca lingvo produktiĝis kelkaj literaturaj valoraĵoj. Inter ili mi citu : " Mireio " de Mistral; ĝi estas konsiderata kiel ĉefverko. Sed la aŭtoro perfekte konis la francan lingvon k Ii eĉ eldonis sian poemon kun franca traduko apud la originalo.
Sed la plej tipa ekzemplo pri logikaj konsekvencoj de la nacieca ideologio estas sendube la irlanda. Ĉiuj el vi certe pli malpli scias pri la sangaj bataloj, kiuj okazis en Irlando kun la celo akiri nacian

(1) Utilas mencii, ke post kiam Sovetio k Francio " amikiĝis ", de tiam la gvidlinio de I' Franca Kompartio tute aliiĝis tiurilate. Sed tio neniel signifas, ke tiu partio alprenis sennaciisman vidpunkton; male, ĝi fariĝis eĉ ŝovinista...

238

sendependecon. Sekve de tio, fine stariĝis la " Libera Ŝtato de Irlando ". Ĝi tamen reprezentas nur parton de la tuta insulo, ĉar la norda parto, Ulster, ne konsentis al tia politiko k nun ankoraŭ apartenas al " Unuiĝinta Reĝlando de Grand Britio ". Nu, ĉu tiu nacia liberiĝo havis kiel rezulton plibonigi la vivkondiĉojn de la irlandaj proletoj? Tute ne ! Ili estas nun eĉ pli mizeraj ol antaŭe. Nur iu kategorio da politikuloj k funkciuloj profitis de la ŝtata apartiĝo. Stariĝo de novaj kancelarioj, de novaj postenoj diplomatiaj aŭ similaj donas kontentigon al sufiĉe multaj homoj, kiuj antaŭe ne havis tiel bonan situacion. Tiuj novaj parazitoj povas iom prave prikanti la bonon de la nacia memstareco... La ĉefroluloj de tiuj naciecaj movadoj nemalofte riproĉas, ke la imperialistaj ŝtatoj, en la celo asimili la popolojn, devige lernigas al la infanoj lingvon, kiu ne estas ilia gepatra, k ke tio havas malbonan efikon rilate al kleriĝo. Volonte mi konsentas pri tio, kvankam tiu malbono povas esti nur duma, unu-dugeneracia. Sed - mirige ! - tion saman faras la irlandaj naciistoj. La grandega plimulto de la irlanda popolo ja tute forgesis la gaelan idiomon k praktikis nur la anglan lingvon. Apenaŭ proksimume duonmiliono el la 4,229.000 loĝantoj ankoraŭ konas la prapatran idiomon. Cetere la plimulto de tiu duonmiliono ankaŭ konas la anglan lingvon. Tamen, de kiam la naciistaj herooj regas en Irlando, ili severe k persiste klopodas por redoni la unuan lokon al preskaŭ mortinta lingvo. Ekde 1922 ili tiucele varbas k preparas instruistojn. Kaj ĝis nun, malgraŭ streĉa penado, nur unu triono el la 14.ooo kapablas instrui per la irlanda, oficiala lingvo. Sed la ŝtata trudado ne ĉesas k pli k pli da instruistoj fariĝas centpocentaj irlandanoj. Jam ekzistas pluraj lernejoj, en kiuj la angla Iingvo estas traktata kiel fremda, tute samkondiĉe kiel la franca aŭ la germana. La edukaj aŭtoritatuloj gratulas al si pro tio. Estas tamen dubinde, ĉu irlanddevena verkisto kiel Bernardo Ŝo (Shaw) iam konsentos forlasi la anglan lingvon k aperigos siajn literaturaĵojn en la prapatra idiomo...
Kiel vi vidas, Gek-doj, la apliko de la bela principo pri la rajto por la popoloj al nacia sendependeco donas vere mirigajn rezultojn. En Iandoj kiel Ĉeĥoslovakio, Polio, Litovio, Latvio k. a. nacie sendependiĝintaj Iandoj, se oni esploras tie pri la stato de l proletaro, oni ankaŭ nepre konstatas, ke ĝi tute ne pliboniĝis sekve de tia " liberiĝo ". Se oni ne estas blinda fanatikulo, la nura saĝa konkludo de tia konstato estas, kie la agitado k batalado por akiri nacian sendependecon estas por la proletaro - tion mi substrekas - nur trompa, vana, senprofita elspezo de tempo, energio k sango. Por pli bone kompreni k ĝuste taksi la forton de la nacieca ideologio, nun, karaj Gek-doj, ni ĵetu ekrigardon super la programon k agitadon de la revoluciaj partioj k laboristaj organizoj. Kion ni vidas? Estas okulfrape, ke ĉiuj proponas solvojn al la ekonomia krizo per rimedoj aplikeblaj nur en nacia kadro. Ĉie temas pri naciigo al la

239

bankoj, pri naciigo al la fervojoj, pri naciigo al la grandaj industrioj k.t.p.; ĉie oni agitas por rimedoj, kiuj ŝajne donos kontentigon al la enlandanoj : temas stimuli la nacian industrion, protekti la nacian laboron, sekuri la naciajn interesojn de I' tuta popolo. Plejofte tio povas havi kiel konsekvencon nur ĝeni aŭ tute malhelpi la solvon de la krizo en la aliaj landoj. Povas esti tamen, ke tiuj naciecaj planoj iam realiĝos ; ke la interesoj de ĉiuj enlandanoj fariĝos pii k pli solidaraj ; unuvorte, ke ĉie en la mondo stariĝos iaspeca nacia socialismo. Miaopinie, tio tute ne solvos la socian problemon ; sed la apliko de tiaj naciecaj rimedoj plifortigos la naciismon ĉe la popoloj. Ŝajnas, ke la Nacio ĉie fariĝis la ĉefa diaĵo antaŭ kiu la homoj devas genufleksi k riverenci (1). Ni bone memoru, ke la patriotismo, en la senco kiel ĝi nun superregas la spiritojn, naskiĝis kun la franca revolucio el la jaroj 1789-93. Tiam la terminoj patrioto k revoluciulo estis samsignifaj. Ju pli la interesoj de tuta popolo fariĝas komunaj, des pli facile povas kreski la nacieca sento. Kiam la laboristaro estis tute malklera, tiam estis malfacile eduki ĝin naciisme. Cetere, tio ne estis necesa, ĉar la armeoj el la antaŭrevolucia tempo konsistis nur el dungitaj soldatoj. Ne estis kiel nun devo por la tuta popolo partopreni militojn. Eĉ ne kaŭzis skandalon, ekzemple, la fakto, ke Volter foje diris sian ĝojon pro tio, ke malvenkis francaj armeoj. Hodiaŭ la registaroj eĉ ne toleras indiferenton pri la patrio. En Germanio, en Italio, en Sovetio jam nun la infanoj estas naciisme edukataj ekde la lulilo. Se aliflanke oni konsideras, ke neniam produktiĝis en la mondo tiom da armiloj k municio, ke neniam la mortigiloj estis tiel potencaj k perfektaj, oni nepre venas al la konkludo, ke prepariĝas grandega katastrofo milita.... Ĉiu adoranto de I' nacia diaĵo asertas, ke tia armado estas sindefenda ; neniu parolas pri ataka milito. Sed evidente, povas tamen okazi, ke la plej sekura maniero por sindefendo estas ataki mem en oportuna okazo... Al tia rezulto, al tia senelirejo kondukis la homaron la nacieca ideologio, kiu enplantiĝis pli k pli en la animo de ĉuj popoloj jam de unu jarcento. Mi ripetas, paroli nuntempe pri sennaciismo, tio aspektas kvazaŭ malsprita ironio. Tamen ŝajnas al mi evidente, ke la homaro sin savos, nur kondiĉe, ke malaperu el la mondo la stulta k pereiga naciismo. Ideoj naskiĝas, disvastiĝas ĝis atingo de stato, kiu signas kulminon de ilia disvastiĝeblo. Tiam ili ekvelkas, kadukiĝas k fine mortas, lasante libera la kampon por disvastiĝo de aliaj pli alcelaj ideoj. Mi kredas, ke la nacieca ideologio proksimiĝas al tia stato. Se mi kutimus rezonadi laŭ la materialisma dialektiko de ortodoksaj mark

(1) Antaŭ 1914, oni povis travojaĝi la tutan Eŭropon sen pasporto, sen vizoj, sen iuj demandoj ; tiam ekzistis nur doganesploroj. Hodiaŭ krom la dogana esploro ekzistas ankaŭ tiu de I' polico de la lando, kiun oni forlasas k de tiu, kiun oni eniras.

240

sistoj, mi dirus, ke la naciismo neeviteble naskas sian kontraŭecon t. e. la sennaciismon - same kiel la kapitalismo naskis la proletaron, kiu, laŭdire, estos ties entombiganto. Sed neniam tia rezonmaniero ŝajnis al mi kontentiga : Ĝi entenas dozon da fatalismo iom tro fortan. Mi preferas fidi al la elvolviĝo de I' homa racio k esperi, ke finfine la homoj tute simple komprenos, ke ili ĉiuj estas teranoj k sekve devas konduti ne kiel nacianoj, sed kiel mondcivitanoj. Espereble eĉ la plej stultaj k fanatikaj devos konstati, ke nia planedo pli k pli malgrandiĝas, ke ĉia nacia apartigo sekve estas malracia k ne eltenebla. Vole nevole la homoj el ĉiuj kontinentoj estos devigataj pli malpli baldaŭ serĉi rimedojn por loĝi komforte, sekure k pace sur la komuna malgrandiĝanta planedo. Kaj tiam estos prepariĝinta favora grundo por dissemi la sennaciismon. Sed mi ne kredas je spontana generado de ideoj. Ilin devas unue naski homaj cerboj, k se troviĝas taŭgaj kondiĉoj, tiam tiuj ideoj disvastiĝas k konkretiĝas.
Fakte la sennaciismo ne estas tute nova ideo : ĝi estas nur nova termino. Kosmopolitismo ja estas preskaŭ samsignifa. Etimologie, katolikismo ankaŭ parencas kun sennaciismo : greke, " katolikos " signifas universala. Kaj la kristanoj de I' komenca tempo "cens ?" interfratiĝon de ĉiuj homoj sur la tero, sen distingo pri raso aŭ deveno. Dum la paso de I' jarcentoj , tiuj terminoj perdis sian originan sencon. Cetere, kiam ili naskiĝis, tiam ne ankoraŭ ekzistis la necesaj kondiĉoj por ilia enplantiĝo en la vivo de l popoloj. Mankis fervojoj, vaporŝipoj, flugmaŝinoj k. a. rapidaj interkomunikiloj. Mankis esperanto... Sed baldaŭ ekzistos sur la tuta tero la objektivaj kondiĉoj por ke la sennaciismo povu disvastiĝi k fariĝi konkretaĵo. Bedaŭrinde la homaro devos verŝajne lerni denove en sango k sufero, ke naciecaj rimedoj tute ne taŭgas por solvi la problemon pri organizado de I' socia vivo sur la tuta tero. La naciaj herooj devas unue perdi sian popularon por finfine aspekti en la okuloj de la popoloj kiel danĝeraj demagogoj nepre malhonorigindaj. Se mankis ĝis nun la necesaj kondiĉoj, por ke povu enplantiĝi k kreski la sennaciismo, tio neniel signifas, ke de nun kiam ekzistas tiaj kondiĉoj, la nova ismo disvastiĝos per si mem. La nuna stato de I' mondo plej draste montras, male je la aserto de Marks k Engels en la Komunista Manifesto, ke superreganta ideologio en difinita epoko ne estas simple la reflekto de ĝiaj materiaj kondiĉoj. La homo ja estas animalo kun la kapablo abstrakti k sekve starigi teoriojn, doktrinojn, kiuj en iaj cirkonstancoj povas kvazaŭ infekti la cerbojn de tuta popolo. Germanio tre trafe pruvas tion nuntempe. Tial la sennaciismo venkos, nur se sufiĉe da homoj konvinkiĝis pri la neceso disvastigi ĝin ; se ili unue penados imuni sin kontraŭ ĉiaj naciecaj miasmoj en kies mezo ni estas devigataj vivi en nia epoko. Laŭ la materialisma koncepto pri la Historio, la malvolviĝo de la produktofortoj kondukos la homaron nepre al kunfandiĝo de ĉiuj

241

nacioj. Tia fatalismo estas iel danĝera. La malvolviĝo de la tekniko estas nur kondiĉo, sed ne kaŭzo por mondunuiĝo; necesas plie, ke la spirito de I' homoj aliiĝu ; necesas, ke ilia menso tute liberiĝu el la naciisma ideologio. Kaj tiucele oni devas konsekvence propagandi k agadi. Tiel ne okazis gis nun; neniu revolucia organizo celkonscie edukis homojn por ke ili fariĝu taŭgaj mondcivitanoj. Neniu organizo faras tion, tial ke ĉiuj prezentas al si la aranĝon de I' homaj rilatoj laŭ internaciisma vidpunkto, t.e. kun konservo de I' naciaj kadroj, kiujn cetere postulas malsamo de lingvoj k kulturoj. Nur mondlingvanoj, esperantistoj, jam nun kapablas prezenti al si sennaciecan mondorganizon; nur ili povas konsistigi la embrion de tia organizo. Kredeble tion Zarnenhof jam intuicie komprenis, kiam, okaze de la unua esperantokongreso, li diris en sia parolado, ke tiam kunvenas " ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj ". laj ortodoksuloj diris kritike al la sennaciismo, ke ĝi estas nur la nebula " interna ideo " de la aŭtoro de esperanto metita en formon akcepteblan de la laboristaro. Verdire tian riproĉon mi volonte akceptas. Nia sennaciismo ja agnoskas la klasbatalon kiel fakton k progresigan faktoron en la historia procezo. Al la proletoj ni vokas : " Neniam, nenial kaj nenie vi partoprenu konsente nacibatalon; nur la klasbatalo estas liberiga k profitdona por nia klaso! " Tion ja ne diris Zamenhof k sekve nia sennaciismo ne povas esti identigata kun lia " interna ideo ". Sed tio tamen ne signifas, ke la malpreciza ideologio Zamenhofa ne estis utila en la komenco de la esperanto movado. Oni ne povas malatenti la fakton, ke precipe restis ligita al la movado k laboris por ĝi nur la pioniroj pli malpli konfesantaj tiun internan ideon. Ĉe tia konstato naskiĝas nepre la forta bedaŭro, ke tiu ideo ne fariĝis ideo-forto, kapabla sufoki la naciismon. Verŝaine tamen tiel okazus, se esperanto grandskale disvastiĝus k aplikiĝus tra la mondo. Sed la esperanta movado restis ĝis nun tute sensignifa k sekve ne kapabla, iel ajn influi sur la iron de la okazoj. Sed tio ne kontraŭdiras la aserton, tute male, ke la plej fervoraj k sindonaj adeptoj de nia laborista esperanta movado estas tiuj, kiuj pli malpli konscie agnoskas la sennaciismon. Estas memkompreneble ke homoj, kiuj konsideras esperanton kiel pure lingvan, flankan, akcesoran aferon ne povas senti sin tiel forte ligitaj al nia afero, kiel tiuj, kiuj faras el ĝi la bazoŝtonon, per kiu oni komencu la konstruadon de racia, paca socio tutmonda. Ĉi tiu letero jam fariĝis longa k tamen mi ankoraŭ ne priparolis la demandon, starigitan ĉe la komenco, nome : " Ĉu estas racie esperi, ke en la estonto la sennaciismo fariĝos ideo-forto, ludanta similan rolon, kiel tiu de I' nuntempa naciismo? " Volonte mi konfesas, ke al tia demando estus eble pli saĝe tute ne respondi. Profeto ne estas mi k plie scias, ke plej eminentaj teoriuloj k popolgvidantoj grave eraris en siaj antaŭdiroj. Kiel pruvon pri mia aserto, mi citos nur kvar ekzemplojn el verkoj de homoj,

242

kiuj ludis konsiderindan rolon en la laborista, revolucia movado. Sed estus facile mencii multajn aliajn. Unuavice, kiel konvenas, sidas Karlo Marks. En lia fama verketo: La Komunista Manifesto, oni povas interalie legi ĉi tion : " Al Germanio direktas la komunistoj sian ĉefan atenton, tial ke tiu lando staras en antaŭvespero de burĝa revolucio ; tial ke tiun ĉi renverson ĝi plenumos entute k kun multe pli evoluinta proletaro ol Anglio en la 17-a jarcento k Francio en la 18-a; sekve la germana burĝa revolucio povas esti nur la senpera antaŭludo de proleta revolucio ". Tio estas skribita antaŭ 88 jaroj ! Estus iel kruele insisti por montri, ĝis kia grado Marks eraris en tiu sia antaŭdiro. Mi simple rimarkigu, ke ne nur la germana proletaro tie starigis en Germanio la komunismon, sed en I9I4 en sia grandega plimulto ĝi partoprenis entuziasme la militon k staris fidele ĉe la flanko de Vilhelmo la 2-a k de lia stabo. Kaj kion ni vidas nun? Hitler, proletdevena elementulo, ( DAUXRIGOTA )