Tria Pri Sennaciismo

259 LETERO SESDEKA

Paraleloj
Ĉi tiu letero estis destinita al la partoprenontoj de I' kunsido de la Sennaciista Frakcio, kiu okazis en Manĉestro dum la SAT-Kongreso. Lisbono, fine de julio 1936.

Ĉar la sorto faris, ke SAT-kongresojn mi ne plu partoprenas, mi almenaŭ volas per ĉi tiu letero elmontri, ke malgraŭ ĉio mi restas kore k anime ligita al nia komuna afero. Tamen mi turnas min nur al iu malgranda parto de I' kongresantaro : la konsciaj sennaciistoj. Tiu malplimulto, miaopinie, reprezentas atentindan forton. laŭrilate ĝi estas la animo de I' SAT-movado k eĉ de multe pli granda nombro da esperantistoj, de tiuj, kiujn mi nomas nekonsciaj sennaciistoj. Kaj nia tasko konsistas en tio, helpi al ili akiri klaran konscion pri la ismo, kiun ili portas ĝerme en siaj koro k cerbo.

Kio konsistigis dum multaj jaroj la aginstigilon de la pioniroj de la esperanta movado, tio ne estis la lingvo mem, sed la sento, kiu vivis en la koro de ĝia kreinto. Mi substrekas la vorton sento, por ke vi komprenu per tio, ke Zamenhof estis la unua nekonscia sennaciisto. Estas tre notinda fakto, ke la unua plej grava krizo, kiun suferis la esperanta movado, koincidis kun la atakoj k esprimoj de malŝato al tio, kion nia majstro nomis malprecize la " interna ideo de esperantismo ". Ĉiu el ni devas nepre memori tiun ĉi gravan k tre signifoplenan fakton : sinjoro De Bofront (Beaufront), unu el la plej elstaraj personoj de la mondlingva movado, estis tiu, kiu plej decideme kontraŭstaris al la interna ideo Zamenhofa. Por tiu filistro, tre tipa reprezentanto de la burĝa klaso, esperanto estas k devas resti nur helpa lingvo, kiun utilcelemaj homoj alprenu por plifaciligo al siaj negocoj aŭ al siaj turismaj vojaĝoj; esperanton alprenu kleruloj el ĉiuj nacioj, por faciligi inter si la rilatojn, por eviti dum la internaciaj kongresoj la tedon de I' tradukado ktp. Sed oni lasu for ĉian konsideron, kiu povus naski en la spirito de homoj la ideon, ke universala lingvo riskas infekti ĝiajn uzantojn per utopiaj ideoj pri tutmonda interfratiĝo, pri eblo, ke tia lingvo povus iam anstataŭi la naciajn en ilia ĝisnuna kultura rolo k tiel detrui la naciecan senton en la koro de la estontaj generacioj. Esperanto estas ja sennacieca lingvo, sed oni zorgu, ke ĝi estu k ĉiam restu nur helpa interkomprenilo ; ĝi ne estu uzata por poezio k literaturo, sed nur por praktikaj celoj... Tiel ĝi ne difektos la naciecon en la animo de ĝiaj uzantoj. Esence k resumite tia estis la starpunkto de De Bofront, la kontraŭulo de Zamenhof, k ĝi speguliĝas en la fama t.n. Bulonja Deklaro, farita okaze de la Unua Universala Kongreso en 1905. Sendube ĉiu el vi konas pli malpli la tekston de tiu deklaro, k mi do ne

260

bezonas nun citi el ĝi la parton, kiu rilatas al mia tezo. Sed estas al mi tute evidente, ke la pacama k konsentema Zamenhof nur kontraŭvole akceptis entute tiun deklaron. Lia koro kaŝe protestis antaŭ la motivoj, diktitaj de praktikaj konsideroj. Tiu protesto estis tiel forta, ke ĝi suferigis la animon de I' Majstro. Kaj tiagrade, ke ĉe la posta kongreso en Ĝenevo (1906) li ne plu povis elteni k ekkrils sian indignon antaŭ la oportunismaj pretendoj de la Bofront-anoj. Ni aŭskultu tiun eltomban voĉon k meditu la indignoplenan parolon : " Se ni, batalantoj por Esperanto, propravole donis al la vasta mondo plenan rajton rigardadi Esperanton nur de ĝia flanko praktika k uzadi ĝin nur por nia utilo, tio ĉi kompreneble al neniu donas la rajton postuli, ke ni ĉiuj vidu en Esperanto nur aferon praktikan. Bedaŭrinde en la lasta tempo inter la esperantistoj aperis tiaj voĉoj kiuj diras: ... Esperanto estas nur lingvo; evitu ligi eĉ tute private la esperantismon kun ia ideo... Ho, kiaj vortoj ! El la timo, ke ni eble ne plaĉos al tiuj personoj, kiuj mem volas uzi esperanton nur por aferoj praktikaj por ili, ni devas ĉiuj elŝiri el nia koro tiun parton de la esperantismo, kiu estas la plej grava, la plej sankta, tiun ideon, kiu estis la ĉefa celo de la afero de Esperanto, kiu estis la stelo, kiu ĉiam gvidadis ĉiujn batalantojn por Esperanto! Ho, ne, ne, neniam! Kun energia protesto ni forĵetas tiun ĉi postulon. Se nin, la unuajn batalantojn por Esperanto, oni devigos, ke ni evitu en nia agado ĉion idean, ni indigne disŝiros k bruligos ĉion, kion ni skribis por Esperanto, ni neniigos kun doloro la laborojn k oferojn de nia tuta vivo, ni forĵetos malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto, k ni ekkrios kun abomeno: " Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco k praktika utileco, ni volas havi nenion komunan... " (Z). Ne sen emocio ni povas relegi la vortojn, per kiuj la mildanima Zamenhof liberigis sian koron de peza ŝarĝo. Kaj ĉi-okaze mi demandas: kiu povus prave aserti, ke, se mankus al Zamenhof tiu emo indigniĝi ĉe la pretendo de utilcelemaj filistroj, li tamen posedus la genian inspiron, kiu igis lin artefari lingvon?

Kiu legis miajn verkaĵojn. tiu certe scias, kiel alte mi taksas la racion. Ni ja ĉiam devas obei al tiu kapablo de nia homa naturo. Sed estus granda eraro, estus eĉ neracie malatenti, ignori la senton. La homo ne nur havas cerbon, sed ankaŭ koron. La sento estas kvazaŭ la motoro de niaj agoj k la racio devas esti nur ties direktilo. Estas bone konate, ke Zamenhof estis instigata elpensi racian lingvon per la sopiro al la interfratiĝo de la homoj, per la deziro al tutmonda paco. En tio kuŝas la " interna ideo de esperanto " . Sed li sendube taksis tro alte la rolon de lingvo. Ne sufiĉas ja fariĝi samlingvano, por ankaŭ tuj esti samopiniano, samcelano. La aŭtoro de esperanto ne sufiĉe atentis tiun teruran fakton, ke la ekzisto de

(1) Laŭ la teksto en " Originala Verkaro " prizorgita de d-ro Diterle. (Pĝ. 371-372)

261

nacioj, de naciecaj kulturoj, de naciecaj interesoj ktp. kreas tian fortan k efikan ideologion, ke ĝi blindigas, surdigas la homojn k tiel minacas la homaron je pereo. Por efike kontraŭbatali la naciismon, esperanto estas nepre necesa rimedo, sed ĝi tamen ne estas tute sufiĉa. Oni devas alfronti k ataki la monstron. Tio estas nia tasko. Ni, sennaciistoj, ekkonsciis pri la grandega danĝero, kiun konsistigas la nacieca ideologio, k decidis, konsekvence, senkompromise al la detruenda naciismo. Ni do estas la naturaj posteuloj de Zamenhof; la sennaciismo estas la klara sekvo de lia nebula koncepto pri la interna ideo de esperantismo.

Ni do vidis, kiel Zamenhof indigne kontraŭstaris al la pretendoj de la De Bofront-anoj, al tiuj, kiuj celis trudi al la mondo artefaritan lingvon per la nura elmontro de ĝiaj internaj k praktikaj kvalitoj. La natura konsekvenco de tio estis, ke baldaŭ aŭdiĝis voĉoj, kiuj asertis, ke la kaŭzo de I' malrapida progreso de la esperanta afero kuŝas en tio, ke la lingvo ne estas sufiĉe perfekta. Perfektigantoj vigle laboris. En 1907 ido aperis k grava skismo skuis la tutan mondlingvan movadon. Estas preskaŭ mirakle, ke la ideo mem pri artefarita lingvo ne estis per tia krizo entombigita por unu jarcento. Almenaŭ la plurjaraj polemikoj k diversspecaj bataloj, kiuj okazis inter idistoj k esperantistoj tre domaĝis al la esperanta movado...Kio karakterizas la idistan vidpunkton, tio estas la ĉefa zorgo de ĝiaj anoj atenti nur la lingvan flankon de la afero. Ili celis " perfekton " en la lingvo ; ili volis trudi logikajn, absolutajn principojn; ili enkondukis la racian disciplinon de la matematiko sur kampon, en kiu la sento ne povas ne ludi rolon ; ili rezonis abstrakte, kiel pri nombroj k ekvacioj, pri temo, kiu estas esence konkreta ; ili malatentis la postulon, ke la mondlingva Movado, por esti vivkapabla, devas posedi ian animon, ian sentan movilon; unuvorte, ili tute ne komprenis, kion la Zamenhofa intuicio sentis k ne klarigis... La idista movado fiaskis. En ĝi cetere baldaŭ aperis novaj disigaj ĝermoj naskitaj de la erara opinio, ke la lingvo povas enteni absolutan perfekton, dum ĝi povas esti nur relativa. Estus, ekzemple, ja tute ridinde argumenti, ke la angla lingvo estas pli " perfekta " ol Ia franca aŭ inverse. Sed ne estas nun mia celo pritrakti tiun temon ; mi nur voIas atentigi vin pri la danĝero, kiu kuŝas en la malĝusta kompreno pri la rolo k signifo de artefarita lingvo, en la opinio, ke nia movado devas esti nur lingva ktp. ks. Necesas rimarki, ke la idista skismo okazis antaŭmilite, en epoko, kiam ne ankoraŭ ekzistis organizita esperanta movado laborista. Mi ne bezonas memorigi vin pri la rolo, kiun ludis SAT en la postmilita periodo. Nur estu substrekata la fakto, ke nia movado kreskis k prosperis tiel longe, kiel la SAT-anojn gvidis k impulsis la mal

262

preciza sento sennacieca ; kiam logis ilin la originaleco de la strukturo de SAT, kiu ignoras sisteme la naciojn k malebligas en siaj kongresoj, ke naciaj organizoj povu trudi sian apartan vidpunkton. Sed venis kriza periodo. Akraj polemikoj estiĝis. La PlenumKomitato de SAT estis senkompate atakata k kulpigata pro elpensitaj k tute senbazaj mankoj, pekoj k eĉ " krimoj ". Sufiĉas relegi la protokolaron de la Lajpziga kongreso por konstati, ke mi ne raportas troige. Kaj kio estis la ĉefa kialo de tiu sovaĝa ofensivo? Ĝi estis la eldono de " La Laborista Esperantismo ", tial ke ĝi enhavas mallongan (kvin-paĝan) ĉapitron, kiu skizas larĝtrajte nian sennaciismon. Kredeble vi ĉiuj legis tiun broŝuron k sekve mi ne bezonas longe priparoli ĝian enhavon. Mi nur rimarkigu, ke en la menciita ĉapitro (la 5-a) estas klare dirite, ke SAT ne agnoskas la sennaciismon kiel sian soci-politikan programon k ke la sennaciistoj ne havas en la Asocio k ne postulas pli da rajtoj ol la anoj de aliaj tendencoj... Ankaŭ Zamenhof ne postulis, ke la t.n. interna ideo, estu konfesata de ĉiuj esperantistoj; sed la De Bofront-anoj ne eĉ volis toleri en la esperanta movado la ekziston de tia idealismo...
Kiam oni komparas tion, kio okazis ĉe la neŭtralaj esperantistoj dum la jaroj 1907-1910 kun la okazintaĵoj el la jaroj 1929-30,31,32 en la SATmovado, baldaŭ klare montriĝas la similo de sinteno flanke de la idistoj dum la antaŭmilita periodo k tiu flanke de la IPE-anoj dum la krizaj jaroj de nia movado. Ambaŭ ne volis toleri, ke oni ligu al esperanto ian ajn socipolitikan idearon. Por la De Bofront-anoj, same kiel por la gvidantoj de IPE, esperanto estas nur helpa lingvo, dume utila sole por praktikaj celoj. Moskvaj teoriemuloj, IPE-anoj, eĉ neas, ke esperanto povas influi la evoluon de naciaj lingvoj (1), kiu laŭdire devas konduki al kunfandiĝo de naciaj lingvoj, en unu komunan, ( kiu kompreneble estos nek la grandrusa, nek Ia germana, sed io alia ". (Stalin ĉe la XVI-a kongreso de la bolŝevista partio). La logika konsekvenco de tiu ĉefe reakcia teorio, estas, ke laboristo ne devas elspezi la plej etan iomon da tempo k energio por Propagandi k instrui esperanton. Kaj do ne estas mirige, ke eĉ en SAT-rondoj troviĝis sinceraj K-doj por deklari, ke nur la praktika aplikado de esperanto por klasbatalaj celoj estas pravigebla. Laŭ tiu sofisma, ĉar tute senbaza, vidmaniero estas evidente, ke perfidas iel siajn klasajn interesojn la proleto, kiu misuzas sian tempon en la propagando k instruado de nia lingvo. Por la " marksanoj-lingvistoj " esperantista laboristo povas pravigi sian intereson por la internacia lingvo, nur kondiĉe, ke li apliku ĝin por siaj klasaj celoj. Esperanto estas la rezulto de " disvolviĝ-procedo de la burĝa

(1) " La kunproksimiĝo de naciaj lingvoj, kiu kondukos al unu monda lingvo, okazas sendepende de esperanto " (La nova Etapo, tria kajero, Moskvo 1932)

263

Socio " (1) k ĝis nun tiu artefarita lingvo montriĝis la plej vivkapabla. Sed " ni ne devas tamen malakcepti utiligon ankaŭ de aliaj Internaciaj lingvoj, se ilia disvastigiteco faras tiun utiligon ebla " (2.). Bedaŭrinde por la "marksanoj-lingvistoj " (3), eĉ se la premisoj de ilia tezo estus ĝustaj, tamen ties konsekvencoj estas eraraj. Esperanto ja ne atingis sufiĉan disvastiĝon por povi sukcese konkuri en la praktiko kun grandaj naciaj Iingvoj. Aserti la malon, tio estas trompi sin mem aŭ celi trompi aliajn. Estus ja facile kolekti k mencii multege de faktoj, kiuj evidentigas la mizeran rolon, kiun ludas esperanto en la internaciaj rilatoj. Por konvinkiĝi pri tio sufiĉas travojaĝi Eŭropon k tiel konstati, ke en ĉiuj pli malpli grandaj urboj troviĝas librejoj, en kies montro-fenestroj vidiĝas libroj k gazetoj el la grandaj kulturlingvoj naciaj. Sed plej ofte vi serĉus vane en tiuj samaj urboj, librejon, kie estas aĉeteblaj esperantaj libroj k gazetoj. Sekve, por pravigi nian partoprenon en la esperanta movado, necesas trovi aliajn motivojn ol tiujn, elmetitajn de niaj sin mem trompantaj K-doj. Kaj sen ia hezito mi konfesas, ke nuntempe ne ekzistas eĉ valoraj pravigiloj ekster la idealismaj : sopiro al tutmonda interfratiĝo de l' homoj, deziro labori al la faligo de I' miljaraj muroj, kiuj apartigas la popolojn, tiaj estis la instigiloj, kiuj igis Zamenhof elpensi sennaciecan lingvon k dediĉi sian vivon al ties disvastigo. Ankoraŭ nun valoras por ni la samaj instigiloj. Sed por ni, sennaciistoj, ili fariĝis eĉ pli valoraj k efikaj. Ni konvinkiĝis, ke ne sufiĉas starigi lingvan ponton inter la nacioj, kiel celis Zamenhof, por ke ili vivu pace unu apud la aliaj. Ni opinias, ke la nacioj devas malaperi kiel mernstaraj k suverenaj unuoj k kunfandiĝi en mondregnon kun unu komuna kulturo. Ni lernis el la historio, ke la evoluo de I' homaj socioj tendencas al tia stato; ni sekve subtenas ĉion, kio povas akceli la historian procezon. Tial ni estas la fervoraj adeptoj de I' mondlingva movado, kiu certe povas esti unu el la plej efikaj akceliloj. Ni ja scias, ke la inventemo, la iniciatemo, la artefaremo kondiĉas la malvolviĝon de I' scienco k tekniko. La esperantistoj t. e. tiuj, kiuj propagandas, instruas esperanton aŭ verkas en tiu lingvo, faras pioniran, sed tre utilan k pozitivan laboron. Eĉ la plej reakciaj esperantistoj, konsidere iliajn religiajn aŭ politikajn opiniojn. Per verkado de bonstilaj libroj, plenaj de antaŭjuĝoj k sensencaĵoj, aŭtoro esperantista povas tamen fari utilan laboron en tiu senco, ke per tio li intensigas la vivon de nia lingvo, li kreas imitindajn formojn, li pliprofundigas ĝiajn radikojn k tiel certigas ĝian estonton.

(1) Oni kp. en " La Nova Etapo " la: Tezoj pri internacia lingvo, prilaboritaj de la brigado de lingvo-konstrua fako k akceptitaj de plenkunsido de Sciencesplora Instituto de la lingvo ĉe Popolkomisario de klerigo. R.S.F.S.R. en Moskvo.
(2) Samloke.
(3) Oni kp. en la 5-a, 6-a k 7-a Leteroj.

264

Pro tiaj konsideroj antaŭ 15 jaroj mi jam diris:" Kiam esperanto sukcesas en burĝaj rondoj, tiam mi kompreneble ĝojas. Konvinkita mi estas, ke lingvo universala enhavas econ revoluciigan ".
Karaj Gek-doj, ĉar vi havas la bonŝancon kunveni en Manĉestro, okaze de I' Deksesa kongreso de SAT, mi petas, ke vi bonvolu fari al mi la plezuron aŭskulti, diskuti k pripensi trankvile k kompreneme la enhavon de ĉi tiu mia letero. Mi ne deziras, ke vi akceptu senkritike miajn ideojn. Senefikaj, senvivaj, dogmecaj fariĝas ideoj senkritike akceptitaj. Sed post pripensado k kritikado, se mia vidpunkto ŝajnas al vi ĝusta, vi tiam certe ekvidos, same klare kiel mi, ke ni ne kontraŭbatalas ventmuelilojn, imite al Don Kiĥoto sed efektivajn k tre danĝerajn realaĵojn. La naciismo ja estas la plej granda danĝero, kiu nunepoke minacas la homaron. Tiu spirita malsano, tiu frenezula religio infektas eĉ la laboristajn organizojn. La komunistoj konkuras nun kun la socialistoj k la konservativuloj pri la plej bona maniero defendi la sendependecon de siaj respektivaj landoj. Tamen, post la fiasko de la Ligo de Nacioj, post la fiasko de la Dua k Tria Internacioj k de ĉuj ajn provoj por starigi daŭran pacon inter la nacioj, ŝajnas al mi tute evidente, ke la internaciismo, kiel teorio por solvi la problemon pri mondpaco.,montriĝis senefika, ridinde maltaŭga k tute kaduka. Tamen tion ekvidi ne povas la homoj, kiuj neniam atentis la mondlingvan demandon. Vole, nevole ilia intelekta horizonto, restas fermita k limigita per la naciaj kadroj, per la lingvaj limoj. Tiel ne estas rilate al la esperantistoj k precipe al la SAT-anoj, kiuj estas sennaciece organizitaj. Sed estas vera malnormalaĵo, duonfrenezaĵo, kiam homoj, kiuj rompis inter si la lingvajn barojn, malatentas tiun grandsignifan fakton k imitas la organizmanieron de la nesamlingvaj internaciistoj. Tia sinteno estas esence reakcia, perfida, nepre kontraŭbatalenda. Kaj tamen vi certe scias, ke la skismigintoj el la tiam bone prosperanta SAT-movado, kiuj nun demagogie k malsincere agitas por la rekuniĝo de la disigitaj fortoj, estas internaciisme organizitaj k celas trudi al ĉiuj sian kadukan, teorie k sperte fiaskintan sistemon. La sennaciistoj devas stari unuavice en la batalo kontraŭ tiajn reakciulojn en la esperanta movado laborista. Ĉe la komenco de ĉi tiu letero mi diris, ke la sennaciistoj - la nekonsciaj k la konsciaj - konsistigas nuntempe la animon de la esperanta movado. Mi insistas pri tio pro la tre firma konvinko, ke nur la sennaciismo povas ja doni animon al nia komuna afero. Estas neeble trovi ĝustajn k efikajn pravigilojn por la laborista esperanta movado per nure praktikecaj konsideroj. Same kiel esperantistoj, kiujn influis la " interna ideo " Zamenhofa, savis antaŭmilite la mondlingvan movadon, kiun minacis la idista skismo, same ankaŭ

265

SAT devas nuntempe savi la laboristan esperantan movadon per la helpo de la sennaciistoj. Vi eble opinias, ke mi trograndigas la danĝeron k iom fantazias. Tiel ne estas : mia konvinko, estas la rezulto de observoj k konstato de faktoj. Nur unu mi mencios. Dum mia sencela vagado mi havis en Valencio la okazon viziti la sidejon de I' tiea Laborista Esperanta Grupo. Laŭ ricevitaj informoj ĝi estas pli ol 200-membra, sed ne pli ol dek anoj flue k korekte parolas nian lingvon, dek aliaj pli-malpli povas komprene legi k fakte iom uzas ĝin. Ĉiuj ceteraj estas nur esperantanoj, kiuj lernos la lingvon... post la revolucio. Tamen mi vidis tie personojn, kiuj ŝakludas aŭ lernas la arton tranĉi k ornami vestojn, dum mi ne rimarkis ian ajn interesiĝon pri esperanto. La konstato de tia fakto (k mi scias, ke ĝi bedaŭrinde ne estas unika) povas iel pravigi la internaciisman organizmanieron de I.P.E., ĉar ja en tiu organizo, la plimulto da anoj en realo ne estas esperantistoj...
Sed, konsidere la bonon k estonton de esperanto, necesus esti blinda por ne vidi la grandan danĝeron, kiu kuŝas en tia stato. Tiuj esperantanoj - ne esperantistoj - povas per siaj voĉoj influi k decidi pri gvidado de movado, kiun ili fakte ne konas, al kiu ili efektive ne partoprenas ; ili restas tute sub la influo de siaj nacilingvaj partigazetoj; unuvorte, ili ne povas akiri per la uzado de nia lingvo menson de vera mondcivitano. Ili povas esti nur internaciistoj t.e. en realo nekonsciaj naciistoj. Aliflanke oni bonvolu primediti jenan alian fakton. En Hispanio mi eksciis, ke tie estas kelkaj gvidantoj de laboristaj organizoj, kiuj simpatias al ido aŭ al occidental. Fakte, tiuj homoj scias preskaŭ nenion pri la mondlingva demando; sed ili legis aŭ aŭdis, ke la du laste nomitaj lingvoprojektoj estas pli freŝdataj k sekve devas esti pli " perfektaj " ol esperanto. Konante tiujn du faktojn, ŝajnas al mi facile por ĉiu pripensema homo prezenti al si jenan okazeblaĵon. lun belan tagon aperas en la Internacio, kies plimulto da anoj fakte ne estas esperantistoj, belparolulo, kiun kaptis la emo agiti por la plej moderna k " perfekta " lingvo. Kiu neos, ke tia ulo ne povus tie akiri grandan influon? Pri la sekvoj sufiĉas koni la historion pri la mondlingva demando por tuj ekvidi, kiom domaĝaj k detruaj ili estus. Sen ia ajn timo pri eventuala kontraŭdiro mi resume asertas:

1.) La internaciisma organizmaniero en la esperanta movado estas absurda, necelkonforma, plie danĝera k sekve nepre kontraŭbatalenda ;

2) la internaciismo kiel sistemo por organizi pacan mondon montriĝas fiaska pli k pli ĉiutage;

3) oni ne devas celi al la organizado de pacaj rilatoj inter la nacioj, sed al ilia malaperigo k kunfando en mondregnon;

4) la sennaciistoj estas la sole konsekvencaj mondlingvanoj, la solaj, kiuj iniciate, pionire faras pozitivan laboron.

Sed mi volonte konfesos, ke nia tasko ne povas facile logi homojn, kiuj revas en proksima estonto realigi sian idealon. Verŝajne neniu el la plej junaj sennaciistoj vidos la efektiviĝon de siaj aspiroj. Sed

266

ĉu tio estas sufiĉa motivo por rezigni la batalon k resti senage? Forpasis 88 jaroj, de kiam Karlo Marks k Frederiko Engels publikigis sian Manifeston k tamen nun ankoraŭ nenie ekzistas en la mondo socialisma regno. Tamen neniu proleto kontraŭdiros, ke oni devas batali por la starigo de justa, senklasa k libera socio. Cetere, laŭ la diroj de Lenin, Trocki k.a. famuloj, la socialismo ne povas stariĝi en unu sola lando. Ni, sennaciistoj, asertas plie, ke la vera socialismo stariĝos nur, kiam la laboristoj sin organizos sennaciece, laŭindustrie, mondskale k ignoros la naciojn. Kaj ni konsideras esence reakcia ĉiun agitadon, ĉian batalon, kies celo estas reakiri aŭ konservi la sendependecon de iu ajn nacio. La tasko, kiu staras antaŭ ni estas ja grandega k neplenumebla eĉ per tutviva agado. Ĉu pro tio ni interplektu la brakojn k rifuzu laboradi? Kun mi vi diros : ne, certe ne! La agado estas konsistoparto de I' vivo. Ni volas vivi k sekve agadi... Kaj tiam stariĝas la demando : al kiu tasko ni dediĉu nian energion? Mi kredas, ke ne ekzistas pli nobla k Iaŭcela tasko ol tiu, kiun difinas al ni la sennaciismo. Kaj ĝi estas pozitiva. Ni devas unue ellernadi esperanton, ĝis ni konstatos, ke ĝi estas al ni pli facila, pli intima ol nia gepatra lingvo; ĉiel ni devas penadi por akiri menson de mondcivitano k tiucele detrui en ni ĉian naciemon. Ĉu tio ne estas inda laboro? Certe! Kaj ĝi ne malebligas, ke ni partoprenu la batalojn de niaj klasfratoj, kiam tiuj bataloj estas reale klasecaj k ne naciecaj... Ĉu estas saĝe luli sin en iluzioj, trompi sin mem per la kredo, ke la nuntempaj partioj internaciistaj preparas efektivan pacon en Ia mondo? Ni povis kun ĉagreno konstati lastaternpe, ke en Anglio k Francio la politiko de tiuj partioj, se ĝi estus aplikata, kondukus nepre al milito, pretekste defendi la sendependecon de Etiopio!... Sennaciistoj ne havas pli da simpatio por la Neguso ol por Musolini; k ili ridas en la vizaĝon de tiuj naivuloj, kiuj sentas kompaton por la malkuraĝa forkurinto, kiam li pledas por " sia " popolo antaŭ la Ĝeneva areopago. Sennaciistoj sentas kompaton nur por la etiopoj, kiujn oni devigis morti k mortigi por defendi la interesojn de siaj subpremantoj : la imperiestro k la reĝoj el Etiopio. Musolini ne portis al la etiopoj liberon, sed ilia sorto ne estos tamen pli malbona ol antaŭe. Almenaŭ la tekniko eniras la landon k tio estas necesa premiso por la emancipiĝo de I' laboristoj.
Ĉar ni ne volas trompi nin mem, ni devas jam antaŭvidi, ke prepariĝas nova mondbuĉado, kiu estos pli terura k detrua ol la Iasta. La sennaciistoj faru ĉion eblan por ne viktimiĝi en tiu patriota frenezaĵo. Nia Frakcio helpu laŭpove por la antaŭsavo al la membroj, kies vivo estas minacata per militservaj postuloj...

Gesennaciistoj ! pozitivaj taskoj staras antaŭ ni; la manikojn ni suprenfaldu k eklaboru senlace, obstine k kun trankvila konscienco, ĉar ni havos nenian respondecon en Ia prepariĝanta katastrofo. Antaŭen! malgraŭ tomboj k kadavroj! El la mizerhava k tamen nacie sendependa Portugalio mi sendas aI vi ĉiuj mian sennaciecan k fratecan saluton.